www.fgks.org   »   [go: up one dir, main page]

Turka Stelo #077 - 2022.05

Page 1

n­ro 077 majo 2022

La revueto de la turka esperantistaro

Turka Stelo

SALUTON, Finfine venis printempo al Istanbulo. Ĉijare la vintro estis nekutime malvarma . Neĝis almenaŭ trifoje ĉi‑ vintre kaj la urbo suferis pro tio. Nun estas la tempo de tulipoj. Tulipoj estas malnova kutimo de Turkio. La tulipoj iam fariĝis simbolo de Istanbulo (tiam la ĉefurbo de la Osmana imperio) kaj eĉ estis periodo nomita ʺtempo de tulipojʺ (1718‑1730) kiam la parkojn oni ornamis per tulipoj. Tamen tiu tempo koincidas kun la stagnado de la osmana imperio. Se vi ne scias tion, ni devas aldoni, ke la tulipojn al Eŭropo kaj Nederlando oni alportis el Turkio. Post multaj jaroj oni denove ekkomencis planti tulipojn kaj ornami nun la modernan Istanbulon. Nuntempe ĉie en Istanbulo, la parkoj la centraj placoj ktp estas ornamitaj per diverskoloraj tulipoj. La plej grava loko por tulipo estas ʺEmirgan korusuʺ kio signifas ʺarbareto de Emirganʺ sur la Eŭropa flanko de Bosforo. En la bildo vi vidas unu el la domegoj kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en tiu arbareto.

nia korpo la nombro de mortantoj malaltiĝis. Tamen ne ĉiuj povas elteni kaj survivi ankoraŭ tiun version, do ni devas esti atentemaj kontraŭ ĝi. Eĉ se ni mem toleros ĝin eble niaj familianoj ne povos fari tion. Ni esperu kai la viruso ne aliformiĝos al ia malbona kaj danĝera formo kaj la homaro alkutimiĝos al tiu versio. En ĉi tiu numero estas diversaj interesaj tekstoj por via legado. Ni komencis novan traduk‑serion de la romano ʺMia nomo estas Ruĝoʺ de Orhan Pamuk, la unua nobelpremiita verkisto de Turkio. Nia amiko Konuralp Sunal ne trovis tempon verki la rakonteton por la maja numero por la serio ʺVordonisiʺ, do li pardonpetas kaj li plenumos sian taskon en la venonta numero. Bonan legadon al ĉiuj !

Ŝajnas, ke la omikrono versio de kovim nun regas la tutan mondon kaj ĉar ĝi havas pli mildajn efikojn sur

Turka Stelo ● majo 2022

1


Enhavtabelo Malfermo Enhavtabelo Kursoj La Profetino el Ferrabraz ­ librorecenzo Sumoo UEA TEJO Leteroj de niaj legantoj Fraŭlina pudoro similas al oro Tempo Sigelita Mia nomo estas Ruĝo (parto 1) La aventuroj de Glano en la Lando de... (13) Ne plu militon! La vortkruciĝoj Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Leporo dum ĉaso El la literaturaj paĝoj de MAS Kiu estos la sekva? Misteroj ­ Elpensita aŭ vera? (7) La Polino ­ parto 7 La Malta Anĝelo Facilaj artikoloj el UEA.FACILA.ORG retejo Ŝercoj Krucvortenigmo Meznokta Plendo Impreso de Ŝanhajo La montrozoj en mia hejmloko Kataj historioj Unua Legolibro ­ parto 2 La pluveto Mi ne estas Mona Lisa Pavlo Ĉubinskij Tria preĝo de Pygmalion EKRA2021 ­ Poezio ­ Leo Tur Solvo de la krucvortenigmo Facilaj rakontoj

Kursoj 1 2 2 2 3 3 3 4 4 5 6 8 9 10 11 12 12 13 14 15 16 17 18 18 19 19 20 21 22 23 24 25 26 29 31 32

Ĉe Burdur Mehmet Âkif Ersoy Universitato okazas Esperanto­lingvokurso nome "Esperanto Dili" kiel oficiala registrita universitata kurso elektebla de studentoj el diversaj fakultatoj. La kurson gvidas la unviersitata matematika instruisto Utku Gürdal. Al la kurso aliĝis 15 studentoj. https://edukado.net/kursejo?kid=27360

La Profetino el Ferrabraz ­ librorecenzo GRATULON! Antaŭ nelonge – en 2021 ­ aperis libro “La Profetino el Ferrabraz” de Viktor Morgenthal – 118 p, eldonita de Gersi Alfredo Bays, eldonejo Fonto, Brazilo. Mi legis la libron unuspire. Interesa temaro, kiu invitas la leganton legi rapide. La skribitaj datoj parolas pri pasintaj tempoj, moroj kaj kutimoj, kaj pri… malamo. La verkisto bonege konas ne nur la historion, sed kaj la religion. Kvazaŭ ĉio okazas ne en la 18­a jarcento, sed nun ­ Profetino, kredantoj, malamikoj. Nesciantaj pastroj, lukto de la virinoj pri estimo, konfliktoj. Fin­fine ĉio estas pri gajno, pri mono… La stilo de la verkisto estas perfekta! Bonega filmo povus iĝi laŭ tiu libro. Belaj fotoj kaj ilustraĵoj! Ankaŭ sur la kovrilo! Entute – Brave al la verkisto kaj la eldonisto! La libro estas sukceso en nia literaturo. Elena Popova el Bulgario

Ni atendas leterojn el niaj geamikoj Nia revueto atendas leterojn el niaj geamikoj! Ni invitas ĉiujn geamikojn, ambaŭ turkoj kaj fremduloj, skribi kaj sendi al ni siajn opiniojn pri nia revueto, pri Esperanto kaj pri aliaj aferoj kiel memoroj, reĉenzoj de libroj jam legitaj, vojaĝoj, kongresoj, ŝercoj ktp. Ni aperigos ilin en nia revueto. Bonvolu aldoni vian nomon, aĝon, urbon kaj landon. Nia kontakt­adreso estas: vasilkadifeli@gmail.com

La redaktanto ne respondecas pri la subskribitaj aŭ republikigitaj artikoloj. 2

Turka Stelo ● majo 2022


Esperanto­Sumoo Rezultoj de la 74­a Internacia Esperanto­ Sumoo De la 13­a ĝis la 27­a de marto 2022 1. Partoprenantoj: 334 el 37 landoj+ unu regiono 2. La suma nombro de partoprenoj ekde septembro 2009 ĝis nun: 16 033 (2009.9­2021.11). Efektiva nombro de la partoprenintoj – ĉirkaŭ 1100 3. Laŭlandaj nombroj: Japanio: 69, Francio: 40, Brazilo: 29, Germanio: 24, Ĉinio: 23, Pollando: 17, Koreio: 16, Rusio: 14, Italio: 11, Svisujo: 10, ... , Turkio: 1, ... 4. Perfektaj venkintoj (15 venkoj): 304 el 334 (91.0%) 5. Kvanto de legitaj paĝoj en tiu ĉi Sumoo: 20000 paĝoj 6. Por tiu ĉi sumoo danke laboris 16 homoj La maja sumoo (la 75­a Sumoo) komenciĝos la 8­an de majo (du semajnoj). Mi atendas vian aliĝon. Ĉefprizorganto: Hori Jasuo (Japanio)

UEA

TEJO N­ro 1034 (2022­04­20)

La Dua Bulteno de la 107­a UK, Montrealo, haveblas rete La Dua Bulteno de la 107­a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Montrealo (6­13 aŭgusto 2022) haveblas rete per la paĝo de la UK: uea.org/kongresoj. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo), sed plej grave prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn, ekskursojn kaj bankedon. Disponeblas versio de la Dua Bulteno rekte konsultebla sur la paĝo [...] N­ro 1033 (2022­04­17)

Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj UEA estas la ĉefsponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2022, kaj por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, junio) kaj por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, aprilo/ majo) eldonoj. [...] N­ro 1032 (2022­03­30)

Nia retejo: http://www.esperanto­sumoo.pl/ Sumoo en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/ Internacia_Esperanto­Sumoo Fejsbuko: https://www.facebook.com/ groups/759066970888217/? fref=ts

Turka Stelo ● majo 2022

KER­ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas Fine de 2021 UEA anoncis la enkondukon de nova organiza strukturo por siaj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER­ekzamenoj). Inter la novaĵoj estis la lanĉo de la nivelo C2, la eblo ankaŭ rete trapasi ekzamenon, la redukto de la ekzamenkotizoj kaj la ektraktoj kun la Akademio de Esperanto (AdE) por agnosko kaj funkciigo de la KER­ekzamensistemo de UEA (inkluzive de la reta ekzameniĝo): uea.org/gk/1001. [...]

11/04/2022

Partoprenu en la Kontinentaj Junularaj Konferencoj Ĉu vi ŝatus pli vigle kunlabori kun aliaj junularaj movadoj en via kontinento? Ĉu vi celas konatiĝi kun homoj kiuj laboras en TEJO kaj pliproksimigi TEJO­n al la agado en via kontinento? Partoprenu en la Kontinentaj Junularaj Konferencoj! La... [...] 09/04/2022

Partoprenu en la verkado de la Lingvopolitikaj Pozicioj de TEJO Laborgrupo kreiĝis ene de TEJO por ĝisdatigi la Lingvopolitikajn Poziciojn (LPP) de nia organizo, kun pli ĝisfunda enhavo kaj homrajt­bazita argumentaro. La nuntempaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO estas dokumento kiu estis voĉdonita de la Komitato de TEJO fine de... [...] 04/04/2022

Konkurso “Partoprenu IJK­n” 2022 Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK­n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2022 okazos de la 20­a ĝis la 27­a de aŭgusto 2022 en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. Dank’ al la... [...] 01/04/2022

TEJO kunlaboras por Eŭrovido­ kanto en Esperanto *Tiu ĉi anonco unue aperis la 1­an de aprilo.* TEJO, specife ĝia komisiono pri Kulturo, estas en kontakto kun San Marino RTV kun la celo sendi kanton de konata esperantlingva artisto al la Eŭrovido­kantkonkurso 2023. La malgranda lando jam.... [...]

3


Leteroj de niaj legantoj Mi ricevis la aprilan numeron de Turka Stelo. Dankon ! Mi vidas artikolon pri Ivan Ŝirĵaev. Mi havas, de pluraj jaroj, lian romanon "Sen Titolo" (tiel!) Kiu estal eble la unua romano verkita per Esperanto ! ĉar videble li inspiriĝis de aferoj membiografiaj, kaj certe partoj estis jam verkitaj en la epoko kiam situiĝas la romano, fine de la 19a jarcento. Mi tre rekomendas ĝin ! ĝi estas parte ĥaosa, rapsodia, sed fakte sekvas fadenon, kaj estas fine korprema, estas iaspeca Tchekov (Ĉekovo) esperantista, parte la intrigo memorigas la temon de la fama teatraĵo "La Ĉerizĝardeno". Oni vidas en ĝi Mondon samtempe jam tre moderna kaj proksima al la hodiaŭa, kaj samtempe ankoraŭ tre ekzotika (kaj ŝanĝanta, kiel en "La ĉerizĝardeno" !). La intrigo de la ĉefrolulo montras samtempe mirindan naiveĉon kaj sentemon. Kaj la freŝeco, kaj fervoro de la unuaj esperantistoj. Ankaŭ la stilo estas interesa kaj sproniga. Vere mi ĉiam relegas ĝin kun plezuro. Oni ne povas forgesi ĝin. Mi vidis ankaŭ artikolo pri frisa pastro; frisa tio

Fraŭlina pudoro similas al oro

F

­ino Dotita Sengarna impetis trans la straton, mirakle evitante la trafikon. Kamiona ŝoforo samtempe sakris kaj rapide bremsis, sed la insulto svenis sur lia lango. Li kun ŝato rigardis la gracian figuron de la pekintino, jen sveltan, jen rondan, kaj ĉiam ĝustaloke, ĝis la blondaj bukloj, la nekredeble blondaj bukloj, fordancis en la pordon. Poste, responde al senpacienca signalo de aŭto malantaŭe, li premis per piedo kaj manipulis per mano. La kamiono muĝis, tremegis, kaj ruliĝis for, portante kun si direktiston kun dolĉe melankolia koro. La aluminiaj kaseroloj en la ŝarĝujo klakadis kaj knaris funebron al efemera revo. Malantaŭ la sceneja pordo de la Teatro Gaja­ Muelilo, la pordisto levis sian grizan kapon kaj rigardis tra la giĉeto, dum la blondaj bukloj preterfulmis. Li senemocie rearanĝis la kurban pipon inter la dentoj, kaj lia spirito denove trempis sin en gazeta sportartikolo. Du longaj kalkanumoj kastanjetis sur la sentapiŝa ŝtono de la ŝTuparo per muziko klare kolera. F­ino Sengarna spiralis ĉiam supren kaj ĉiam maldekstren. Ŝi taktakis laŭ koridoro. Atinginte pordon, ŝi per unu movo ĝin frapetis kaj malfermis, kaj sin enĵetis. "Hola, Za­za!" ­ ŝi eligis en okupita tono. Roza Lipopar ne ĉesis kritike ekzameni en la spegulo la efekton de la ŝminko, kiun ŝi ĵus aplikis al la vizaĝo. ­ Hola Doti! ­ ŝi bonhumoris. ­ Ĉu via amato vin

4

pensigas pri Sipke Stuit, kiu estis el Frislando kaj edziĝis en mia urbo, lia kvin geinfanoj iĝis denaskaj esperantistoj, unu mi havis plurjare kiel kvazaŭnajbaro. Mi havas plurajn librojn espeantigitaj de li. Amike vin salutas Roland Platteau el Francio Saluton, Mi tutkore dankas vin pro la sendado de la nova numero de Turka Stelo Amikajn salutojn, Franciska Toubale el Aŭstralio Merhaba, karaj, dankon por la nova numero de TS. Amike Fejfi ­ Magdaléna Feifičová el Ĉeĥio Saluton ! Dankon kaj gratulon pro la belega kaj riĉenhava revuo Turka Stelo! Maria Nazare Laroca el Brazilo

­­ de Gerald C. Jervis ĵetis? ­ Kial vi demandas? ­ Via mieno ne ŝajnas tre somera. ­ Ha! Mi ne dubas. Hu, la fimensa, la ruza, nazoflua bubaĉo… ­ Ja temas pri via amato. ­ Amato? Ne! Ami tiun rateton? Mi parolas pri la filo ĉe mia loĝejo. Jam preta en karnavaleca formo de la kostumo de usona bovistino, F­ino Lipopar iom premis sin al la muro de la ĉambreto. En la malvasta spaco tiel disponigita, ŝia kamaradino komencis demeti la platon, la jakon, la jupon, la bluzon ... ­ Nu, rakontu, Doti, se tio malŝarĝos al vi la koron. ­ Nu ­ komencis F­ino Sengarna ­ vi scias.ja, ke ĉi­semajne mi loĝas ĉe bakista familio, du stratojn for. Mi kredis min feliĉa, ke mi trovis tian komfortan lokon. Vi memoras la urbaĉon, kie ni ludis lastan semajnon. Nur kun peno mi trovis loĝejon, kiu fiodoris netolereble. Mi ... F­ino Lipopar provis kelkajn dancpaŝojn, kaj la metalaj garnaĵoj de ŝiaj dancŝuoj klakis sur la nuda planko. ­ Ne forgesu, ke oni vokos min post nelonge. Oni jam vokis la komencon de la uverturo. ­ Nu ­ koncizigis F­ino Sengarna ­ la bakista familio estas tri: patro bakisto, panjo kaj filo. La filo havas dek ses jaroj., Liaj okuloj per si mem naŭzas;

Turka Stelo ● majo 2022

>>31


TEMPO SIGELITA

verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio

ĉu spekti ĝin aŭ ne. Kaj tamen, ni neniam zorgas pri la scenaristo. Unu el la plej konataj scenaristoj en “Por fari bonan filmon, vi bezonas tri aferojn: la la kino­historio de la 20­a jarcento estas Cesare Zavattini, unu el la fondintoj de la scenaron, la scenaron kaj la scenaron. ” Alfred Hitchcock itala Novrealismo. Li estas grava nomo en la historio de kino, eble ĉar li kontribuis al la kreado e ni komparas filmon kun grandega konstruaĵo, estas la scenaristo, kiu desegnas la planon, metas la fundamenton, metas la kolonojn, metas la plankojn unu sur la alian, kaj finfine kovras la konstruaĵon. Nome, la arkitekto kaj konstruanto de la filmrakonto. La tutaĵo de la filmo apartenas al la tuta teamo sub la gvidado de la direktoro. Se ne estas skripto, ĉu povas esti filmo? Povas esti filmoj, kiuj estas improvizitaj, brile filmitaj el malneto de kelkaj paĝoj, sed ili ankoraŭ estas esceptoj. Iuj ankaŭ diras, ke bona direktoro kaj redaktoro povas savi malbonan skripton. Sed tamen, la vero estas: Necesas ia solida scenaro. Hodiaŭ, ekzistas miloj da scenaristoj en la industrio de kino kaj televidserio. Ni rekonas la de skolo. Dalton Trumbo, Robert Towne, Aaron Sorkin, vizaĝojn de aktoroj kaj eĉ reĝisoroj, ni legas iliajn Joss Whedon, William Goldman, Nora Ephron, Shane vivrakontojn kun ekscito, plezuro kaj identigante nin Black estas inter la malnovaj kaj novaj nomoj de Holivudo. Unu el la multaj nomoj de la franca kinejo kun ili, sed ni ne multe zorgas pri la skriptistoj. Scenaro signifas la ombron de la filmo. Ĝi signifas estas Jean­Claude Carrière. Same estas Michel ankoraŭ neviglajn frazojn kaj notojn de la filmo­ Audiard... movado, emociojn, lokojn, kiuj ne estas metitaj en filmokvadratojn. Sed sen scenaro, filmoj ne fariĝas facile. La scenaristoj, pri kiuj mi parolas ĉi tie, estas homoj, kiuj vivtenas sin nur per verkado de scenaroj. Tio estas, ne la reĝisoroj mem, kiuj verkis la scenaron de siaj filmoj, aŭ la verkistoj, kiuj kelkfoje adaptis siajn romanojn kaj rakontojn al la kino. Estas ankaŭ scenaristoj, kiuj sukcese adaptis romanojn, teatraĵojn kaj rakontojn, kiujn ili mem ne verkis. Kaj tiuj homoj kaj ankaŭ la verkistoj de originalaj scenaroj estas la ombraj herooj de kino, sed kiuj estas ignorataj kaj nekonataj de la spektantaro. Vi povas nomi multajn aktorojn el Holivudo, sed se mi petus vin nomi kelkajn el la scenaristoj de la mondfama usona kino, vi plej verŝajne silentus. Estas du nomoj, kiuj fariĝis simboloj en la turka Ĉi tiu aktoro­efiko al la kinejo­spektantaro estas mitologia magia efiko. Sed la magian rakonton kreis ne kinejo: Safa Önal kaj Bülent Oran. Estas konata, ke nur la aktoroj kaj la reĝisoro... Kion vi filmus sen la Önal rompis rekordon kun siaj 395 filmoj kaj estis registrita en la Guinness­libro de rekordoj. Bülent Oran rakonto de la scenaristo kaj lia imago­povo?! Fakte, ni zorgas pri la rakonto de la filmo. skribis 700 scenarojn (laŭ kelkaj fontoj eĉ 1000). La Mallonga paragrafo pri la intrigo aŭ allogas nin aŭ ne. lastaj de tiuj li skribis kun sia edzino Ayşe Saşa. Kun lia Ni legas la temon de la filmo en iu gazeto, revuo, vizaĝo, kiu rememorigas aktoron Gregory Peck, li festivalbroŝuro aŭ en la interreto, kaj poste ni decidas ankaŭ ludis ĉefrolojn en filmoj dum sia junaĝo. “Drakulo >>30 SCENARISTO: SEKRETA ARKITEKTO KAJ KONSTRUA MAJSTRO

S

Turka Stelo ● majo 2022

5


Mia nomo estas Ruĝo (parto 1)

1. MI ESTAS MORTA

M

i nun estas morta, kadavro en la fundo de puto. Kvankam mi eldonis mian lastan spiron antaŭ longe kaj mia koro jam ĉesis bati, neniu, krom tiu malnobla murdisto, scias tion, kio okazis al mi. Tiu mizerulo provis kontroli miajn pulsobatojn kaj aŭskulti mian spiradon por esti certa, ke mi mortis, tiam piedbatis min en mia brust­flanko, apportis min al la rando de puto, levis min kaj faligis min suben. Dum mia falo, mia kapo, kiun li jam frakasis per ŝtono, disrompiĝis; mia vizaĝo, mia frunto kaj miaj vangoj dispremiĝis; miaj ostoj frakasiĝis, kaj mia buŝo pleniĝis je sango. Jam fariĝis kvar tagoj, ke mi ne revenis hejmen. Mia edzino kaj miaj infanoj serĉas min; mia filino, elĉerpita pro plorado, devas rigardi al la pordo de la korto; mi certas, ke ĉies okuloj rigardas al la strato kaj la pordo. Sed, ĉu ili vere atendas min? Mi eĉ ne estas certa pri tio. Eble ili jam alkutimiĝis al mia foresto ­ kiel malgaje! Ĉar ĉi tie, en la alia flanko, oni havas la senton, ke la antaŭa vivo persistas senŝanĝe. Antaŭ mia naskiĝo estis senfina tempo, kaj post mia morto estos neelĉerpebla tempo! Mi neniam pensis pri tio antaŭe; mi estis vivanta en lumo inter du eternecoj de mallumo. Mi estis feliĉa, mi devis esti, mi tion nun komprenas. Mi faris la plej bonajn ornamaĵojn en manuskriptoj en la laborejo de nia sultano kaj nenies majstreco povis konkuri kun la mia. Per la laboro mi faris private, ekster mia laboro, mi enspezis naŭcent arĝentajn monerojn ĉiumonate. Kaj kompreneble tio,

6

romano de Orhan Pamuk faras ĉion ĉi eĉ pli malfacile eltenebla. Mi respondecis pri pentrado kaj ornamado de libroj. Mi ornamis la randojn de paĝoj, kolorante iliajn kadrojn kun la plej vivecaj desegnaĵoj de folioj, branĉoj, rozoj, floroj kaj birdoj. Mi pentris buklantajn ĉin­stilajn nubojn, arojn de interkovritaj folioj kaj arbarojn de koloroj, kiuj kaŝis gazelojn, galerojn, sultanojn, arbojn, palacojn, ĉevalojn, ĉasistojn... En mia juneco, mi kutimis fari ornamaĵojn en teleron, aŭ sur la malantaŭon de spegulo, aŭ en kuleron, kaj foje, al la plafono de apudmara domo aŭ de Bosfora domego, aŭ eĉ sur lignan keston. En la lastaj jaroj, tamen, mi nur prilaboris manuskriptajn paĝojn ĉar nia sultano pagis tre bone por tio. Nun, ke mi konfrontis morton, mi ne diros, ke tio estas sensignifa por mi. Oni scias la valoron de mono eĉ kiam oni estas morta. Aŭdinte la miraklon de mia voĉo, vi eble pensas, "Kiu zorgas pri la mono vi enspezis tiam, kiam vi estis vivanta? Diru al ni kion vi vidas tie. Ĉu ekzistas vivo post la morto? Kie estas via animo? Kio pri paradizo kaj infero? Al kio similas morto? Ĉu vi sentas doloron?" Vi pravas, la vivantoj estas ege scivolemaj pri la posta vivo. Oni iam rakontis al mi pri tiu viro, kiu estis tiel pelita de tiu scivolemo, ke li vagadis inter la korpsoj en sangokovrita batalkampo. Inter la vunditoj kiuj baraktis por iliaj vivoj, li serĉis viron, kiu mortis kaj revenis al vivo. Li serĉis soldaton kiu povus rakonti al li la sekretojn de la alia mondo. Sed unu el la soldatoj de Timuro erare pensis, ke li estis malamiko, do detranĉis lin je du partoj per unu frapo de sia glavo, kaŭzante lin konkludi, ke en la posta vivo homoj dispartiĝas je du. Tute male! Mi eĉ povas diri, ke animoj disdividitaj en vivo unuiĝas ĉi tie en la posta vivo. Sed kontraŭ la asertoj de pekuloj kaj nekredantoj, kiuj jam falis sub la influon de diablo, ja ekzistas alia mondo, dank’ al Dio. La pruvo pri tio estas, ke mi alparolas al vi de ĉi­tie. Mi jam mortis, sed kiel vi komprenas, mia ekzistado ne ĉesis. Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi ne renkontis la riverojn kiuj fluas apud la arĝentaj kaj oraj kioskoj de la paradizo, la arbojn kun larĝaj folioj kaj maturaj fruktoj kaj la belajn virgulinojn menciitajn en la Glora Korano. Sed mi tre bone memoras, kiom ofte kaj kun kia entuziasmo mi faris desegnaĵojn de tiuj larĝokulaj “hurioj”. Ne laŭ la Korano, sed laŭ tio, kion priskribis sonĝantaj viziuloj kiel Ibn Arabi, en la ĉapitro "Tio, Kio Elvenas". Ne estas spuroj de tiuj riveroj de lakto, vino, freŝa akvo kaj mielo, kujn oni priskribas kun granda impreso, kvankam. Sed mi tute ne intencas tenti la fidon de tiuj, kiuj vivas laŭleĝe tra siaj esperoj kaj vizioj de la alia mondo, do lasu min deklari ke ĉio, kion mi

Turka Stelo ● majo 2022


vidis rilatas specife al la miaj tre personaj cirkonstancoj. Ĉar iu ajn kredanto kun eĉ la malgranda scio de postmorta vivo komprenus, ke maltrankvila homo kiel mi, en mia stato, havus malfacilaĵojn vidi tiujn riverojn de Paradizo. Mallonge dirite, mi, kiu estis konata kiel Majstro Eleganta, nun estas morta, sed mi ne estas enterigita, kaj tial mia animo ne entute forlasis mian korpon. Tiu eksterordinara situacio, kvankam kompreneble mia kazo, ne estas la unua, kiu kaŭzas teruran suferon sur la senmorta parto de mi. Kvankam mi ne povas senti mian dispremitan kranion aŭ mian malkomponitan korpon kovritan per vundoj, plena de rompitaj ostoj kaj parte sinkita en glaci­varman akvon, mi sentas la profundan turmenton de mia animo, kiu baraktas senespere eskapi mian korpon. Ĝi estas kvazaŭ la tuta mondo kuntiriĝas en mian korpon, kaj tie mallarĝas kun angoro. Mi povas nur kompari tiun kuntiriĝon kun la surpriza sento de liberigo mi sentis dum la unika momento de mia morto. Jes, mi tuj komprenis, ke tiu sengraciulo volis mortigi min, kiam li neatendite trafis min per ŝtono kaj krakis mian kranion, sed mi ne kredis, ke li sukcesus mortigi min. Mi subite rimarkis, ke mi estis esperema homo, afero pri kiu mi ne estis konscia kiam mi estis vivanta en la ombroj inter mia laborejo kaj hejmo. Mi teniĝis pasie al vivo kun miaj ungoj, miaj fingroj kaj miaj dentoj, kiujn mi sinkis en lian haŭton. Mi ne ĝenos vin kun la doloraj detaloj de la postaj batoj mi ricevis. Kiam mi malĝoje komprenis ke mi mortos, nekredebla sento de malpezigo plenigis min. Mi sentis tiun malpezigon dum la momento de mia foriro; mia alveno al ĉi tiu flanko estis trankviliga, kiel oni vidas sin en sonĝo dum en dormo. La neĝo kaj koto kovritaj ŝuoj de mia murdisto estis la lastaj aferoj mi rimarkis. Mi fermis la okulojn, kvazaŭ mi tuj endormiĝus, kaj mi milde transiris. Mia nuna plendo ne estas ke miaj dentoj falis kiel nuksoj en mian sangoplenan buŝon, aŭ eĉ ne, ke mia vizaĝo estas dispremita preter rekono, aŭ nek, ke mi estas forlasita en la profundo de puto – ĝi estas, ke ĉiuj ankoraŭ supozas, ke mi estas vivanta. Mia maltrankvila animo estas senespera pro ke mia familio kaj miaj intimuloj, kiuj, jes, pensas pri mi ofte, imagas ke mi okupiĝas kun bagatelaj interrilatoj ie en Istanbulo, aŭ eĉ ke mi postkuras alian virinon. Sufiĉe! Trovu mian korpon sen prokrasto, preĝu por mi kaj enterigu min. Sed pli gravas, ke vi trovu mian murdiston! Ĉar eĉ se vi entombigos min en la plej grandiozan de la tomboj, dum ĉi tiu mizerulo restas libera, mi atendante tion, tordiĝos en maltrankviliĝo en mia tombo kaj infektos vin ĉiujn kun senkredemo.

Turka Stelo ● majo 2022

Trovu tiun bastardon, kiu estas mia murdisto kaj mi rakontos al vi detale kaj precize tion, kion mi vidas en la Posta vivo! Sed post ke vi lin kaptos, vi devos turmenti lin per malrapida premo de krampoj, kiu rompos ok aŭ dek el liaj ostoj, prefere liajn ripojn, kaj poste elpiku, unu post la alia, liajn naŭzajn harojn el lia kapo sed por tio trapiku unue lian kaphaŭton per unu el tiuj pikiloj faritaj ĉefe por torturado, kaj faru lin krii laŭde. Kiu estas tiu murdisto al kiu mi estas tiel kolera? Kial li mortigis min en tia neatendita maniero? Estu scivolema kaj memoru ĉi­tiujn punktojn. Vi pensas, ke la mondo estas plena je sengrandiozaj kaj senvaloraj krimuloj, ĉu ne? Eble vi diras ĉu tiu, ĉu ĉi tiu, kia estos la diferenco? Tiukaze lasu min avertu vin: Mia morto kaŝas ian teruran konspiron kontraŭ nia religio, niaj tradicioj kaj la vojo ni vidas la mondon. Malfermu la okulojn kaj malkovru kial la malamikoj de Islamo, de la vivo vi vivas kaj kredas, mortigis min kaj kial iun tagon ili povos mortigi vin. Ĉio, kiun antaŭvidis la granda predikisto Nusret Hoĝao ¹ el Erzurum urbo ², kiujn mi iam larmoplene aŭskultis de li, nun unu post la alia realiĝas. Mi dirus, ke se la situacio en kiu ni nun estas, estis priskribita en libro, eĉ la plej sperta de miniaturistoj 3 neniam havus esperon ilustri ĝin. Kiel la Korano – bonvolu ne miskomprenu min – la ŝanceliĝanta potenco de tiu libro, ŝprucas ankaŭ de ĝia neebleco esti ornamita. Mi dubas, ke vi plene komprenas tion. Rigardu, kiam mi estis metilernanto, ankaŭ mi timis kaj pro tio ignoris la voĉojn kiuj venis el la profundo kaj de la alia flanko. Mi ĉiam ŝercadis kaj mokadis pri tiaj aferoj. Sed mia fino estis la profundo de ĉi tiu bedaŭrinda puto! Ĝi povus okazi ankaŭ al vi; estu singarda. Nun, mi havas nenion plu por fari, krom esperi por mia kompleta korpa malkomponado, por ke oni trovu min per tiu odoraĉo. Mi havas nenion por fari, krom esperi kaj imagi la torturojn, kiujn iu bonvola homo farus al tiu besteca murdisto de post lia kapto. _____ ¹ “hoĝao” estas imamo aŭ predikisto ĉefe en moskejo. ² “Erzurum” estas urbo en le centra orienta parto de Turkio. 3 “Miniaturo” estas malgranda pentraĵo, plej ofte portreto, en naiva formo, ĉar vere aspekta bildigo de homo estas malpermesita laŭ religio, kiu estas farita per akvarelaj farboj sur eburo, metalo, pergameno ktp. (daŭrigota) tradukis Vasil Kadifeli el Turkio

7


La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj ­­ de Vytautas Petkevičius 13. Ĉe Ploremuloj

E

stingiĝadis steloj. La matena malvarmeto raspigis la haŭton. Oscedo malfermadis buŝojn. Glano jam ne plu sentis la piedojn en la piedingoj. Kaj Pizeto sidis kvazaŭ li estus fera. Li sentediĝe skuetis en la selo antaŭe. ­ Kelkaj momentoj plu kaj mi ne eltenos, ­ ĝemis Glano. – El kie li prenas sian neniam viditan eltenemon? Subite la ĉevalo haltis kvazaŭ enterigita, kaj Pizeto etendinte manojn, falis teren surkape. Ekplaŭdis akvo kaj aŭdiĝis voĉo, krianta por helpo. Glano elseliĝis, kuris al la kruta deklivo kaj urĝe saltis post sia amiko en rapide plaŭdantan rivereton. Elsubakviĝinte li ĉirkaŭrigardis. Pizo trankvilege naĝis superakve kaj ne dronis. Akvo tute nature levis ankaŭ Glanon. ­ Kvankam mi kapablas naĝi kiel hakilo, en ĉi akvo eĉ plumbo povus sin bani! – ŝpruciĝis Rapiduleto. Kelkaj gutoj da akvo trafis lian buŝon. – Ho, kia sala! – ekkraĉadis la naĝanto. ­ Sala, ­ mimikante konsentis Glano. – Salo nin suprenlevas. Mi nur ne komprenas kiel ĝi estiĝis ĉi tie. Maro estas nenie videbla. Estas strange. Plaŭdiĝinte kaj refreŝiĝinte, amikoj surbordiĝis. ­ Kion ni faros nun? – demandis Pizo. ­ Ni rajdos supren laŭborde, tutegale ni kion ajn trovos. Suno supreniris. Ju pli fore rajdis la vojaĝantoj, des pli rapida iĝis la rivereto. Sur ĝiaj bordoj malaperis arboj, arbustoj kaj fine eĉ herbaro. Nur de tempo al tempo ie ajn staris solaj drozeroj * kaj kortuŝe ploris. Post ioma tempo la amikoj ekestis en ia dezerto. Kiom vidkapablo atingis, ĉie brilis en la suno tavoloj de blanka salo. Blankis sekiĝintaj arboj kaj arbustoj, pro salaj kristaletoj briletis herboj – ĉio knaris, susuris pro la plej eta altuŝo. Timtremo iris tra la dorsoj de la amikoj. Ili haltis. ­ Ni revenu, ­ tiris sin malantaŭen Pizo. ­ ...evenu..venu... nu! – aŭdiĝis kelkvoĉa reeĥo. ­ Kaj kion ni trovos reveninte? Tie estas Sabalbono, ĉi tie estas salo, kaj ie ajn alie estas Strobilo. Ĉio estas tute egala, ­ svingis permane la filo de Kverko. Ĉu vi opinias, ke Fazeolina sorto estis pli facila? Ni rajdu. Post ioma plua rajdado, la rivereto kaŝis sin en grandega nigra truo ĉe la montpiedo. La monto estis ĉirkaŭita per alta barilo el akraj palisoj. La amikoj ĉirkaŭrigardis kaj pelis la ĉevalojn al blanka, per salo kovrita pordego. En la pordego ili estis renkontitaj de

8

tradukis kaj sendis Antanas Vaitkevičius el Litovio

ploreganta peklita Kukumo. ­ Estas malbone, virĉjoj. En ĉi urbo mi estas malamata sole pro tio, ke mi estas verda. Malantaŭ la pordego sidis peklita Tomato kaj ploregis eĉ pli laŭte: ­ Kaj mi estas ruĝa, u­hu­hu! Ruĝa kvazaŭ ia beto, u­hu­hu! ­ Kaj ĉu vi estas malamata pro via ruĝeco? ­ Ne, mi ploras pro ĝojo, ĉar ĉiuj min tre amas! ­ Iaj stranguloj, ­ ŝultrotiris Glano. Pro la plej sensenca vorteto, pro eta bagatelaĵo ĉiu loĝanto de ĉi urbo enŝaltadis siajn plorflutojn. Ili estis tiel alkutimiĝintaj al plorado, ke eĉ nokte, sonĝinte ion, larmumadis sian litaĵon. Pro tia kaŭzo ĉiuj loĝantoj havis instalitajn larmdefluilojn. Tiuj defluiloj konektiĝadis al kanaletoj, la kanaletoj plaŭdiĝis al riveretoj, kaj riveretoj fluis en riveron, nomitan Larmejo, kiu per tuboj fluis eksterurben. Antaŭ longe ĉiuj ploremuloj estus dronintaj en siaj larmoj sen ĉi instalaĵoj. ­ Ĉi tie estas ne urbo, sed fabriko de saltaĵo! – sakris indigniĝinta Pizo. ­ Kaj el kie ni ĉi saltaĵon prenas? – palpebrumis al li Glano. ­ Certe estas malbone, ke ploraĉante oni ne vidas sin mem! – krietis ruĝiĝinta Pizo. – Se mi povus, mi al ĉiu ploremulo ŝovus subnaze spegulon. Ekvidinte sin grimacantan, li ektimiĝus kaj silentiĝus. Miaopinie spegulo estas la plej bona kuracilo por malsekokululoj. ­ Por ili taŭgus ankaŭ bona kanteto, ­ respondis Glano al sia amiko kaj plenvoĉe ekkantis: Tuj leviĝas Akv’ en Nilo, Se ploregas Krokodilo. Se en mar’ Kaj oceano Ekploregas La balenoj, Tuj la maro Aliiĝas Kaj subite Eksaliĝas. Ne heringoj Ĝin saligas –

Turka Stelo ● majo 2022


Ploremuloj Ja kulpiĝas!

Ne plu militon!

La amikoj tiel absorbiĝis en kantadon, ke ne rimarkis kiel al ili venis du ordigantoj – Cepo kaj Ajlo. ­ Kiu permesis al vi kanti en ĉi urbo? ­ Bona humoro, ­ respondis Glano. ­ Tio ne sufiĉas. En nia urbo por ĉiu rideto bezonatas speciala permesilo. Bonvolu deĉevaliĝi. Vi estas arestitaj. ­ Nur pro unu kanto? – ekmiris Rapiduleto. ­ Eĉ pro unu strofo, ­ ne cedis Ajlo. Glano turnis en siaj manoj la ŝarĝitan pafilon, per polekso provis akrecon de la sabroklingo, kaj poste alparolis al la ordigantoj. ­ Kaj kion vi faros, arestinte nin? ­ Ni devigos vin aŭskulti la plej malgajan rakonton de ĉi urbo. ­ Kaj tio estas ĉio? ­ Ĉio. ­ Ni sen ia aresto volonte aŭdos ĝin. ­ Ne, ni devas vin aresti, ĉar ankoraŭ neniu eksterlandano estas aŭdinta ĉi rakonton bonvole. ­ Estas strange, ­ ŝultrotiris la amikoj kaj deĉevaliĝis. Ĉe grandega domo, similanta al renversita barelo, pendis grandega tabulo kun surskribo: LA ESTRO DE DISTRIKTO GAJA KORTO DE REGIONO DE RIDOJ DE LA LANDO DE MALVIRTOJ SINJORO KRENO ­ Kiel ĝi povas nomiĝi Regiono de Ridoj, ­ ne povis ne miri Pizeto, ­ se ĉiuj loĝantoj dronas en larmoj. ­ Nu, ni vivos kaj ĉion perceptos, ­ respondis al li Glano kaj, altirinte la ĉevalon al paliso, estis la unua malfermi la pordon. _____ Klarigo de tradukinto: La vorto “drozero” en la litova lingvo signifas “saulašarė”, laŭvorte – Larmo de Suno. Tial la aŭtoro “plorigis” ilin. (daŭrigota) "La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj” estas libro de litova verkisto Vytautas Petkeviĉius (1930 – 2008). Li estas sufiĉe konata kaj precipe fama pro siaj porinfanaj kreaĵoj.

Turka Stelo ● majo 2022

Dum ardas la suno radiojn disperse kaj fruktas abunde la arboj kaj hum', jen profitavido sadisme perverse preparas inferon kun kela mallum'; dum centmilionoj sin streĉas konstrui, per vivo por vivo eĉ morton mem spitas, ĉi bando kelkmila nur celas detrui, kun blinda konscio pereon profitas. Tondru respond' venkante minacon: Ne plu militon! Pacon! Nur pacon! Rigardu returnen! Sin levas fantome jen multmiliona — skeletoarme': kriplulaj korpusoj, kadavroj duone, sur stratoj demonstre sin trenas kun ve', orbitoj per blindo, laringoj per muto, homtorsoj per manko de membroj protestas, la orfoj, vidvinoj pri vano de l' tuto en hejmoj ruinaj proteste atestas. Montras ĉi sortoj monstran grimacon; Ne plu militon! Pacon! Nur pacon! Vivige brilegas la sun' horizonte, nin nutras abunde la Teropatrin', al ago ni povas freŝiĝi ĉefonte ĉerpante inspiron por homa destin'. Je nomo de l' VIVO kun firma konkordo sur kvin kontinentoj ni devas protesti, frakasi fiplanojn, agentojn de l' MORTO kaj novan epokon estigi kaj festi. Gardu la Vivon, solan donacon! Ne plu militon! Pacon! Nur pacon! Rigardu antaŭen! Futuro nin vokas por solvi problemojn en paco, liber'; la taskoj gigantaj prudenton provokas por krei komunan patrujon el Ter'. Gefratoj, en ĉiu popolo kaj lando, ni vivu, laboru por savi la Homon! Per kuna konstruo estiĝas la Grando kaj levos tutmonde homecon sur tronon. Centmilionoj venkos minacon. Ne plu militon! Pacon! Mondpacon! poemo de Julio Baghy Fonto: https://egalite.hu/baghy/autuna/ ne%20plu%20militon.htm Aŭskultu la kanton ĉe: https://uea.facila.org/ filmetoj/ne­plu­militon­originala­kanto­en­ esperanto­r182

9


La vortkruciĝoj

L

a geedzoj Simeono kaj Oksana post la laboroj kaj tagzorgoj volas malstreĉiĝi kaj ripozi. Tiam ili solvas krucvortenigmojn, logogrifojn aŭ legas librojn. La krucvortenigmoj kaj similaj rebusoj tre vastigas klerecon kaj profundigas lingvokonojn. Ili estas la plej ŝatata speco de kaprompaĵoj, preferataj de multaj homoj, plej ŝatataj inter gejunuloj. Tio estas gimnastiko por la prudento, stimulanta intelekton, komprenemon, orientiĝon, percepton, memorkapablon. Solvante krucvortenigmojn, onidire, vidas vi la tutan mondon. El via ĉambro aŭ el kuirejo vi povas atingi, ni diru, Japanion, Antarkton aŭ iun ajn alian lokon de la mondo. Ĉi foje Oksana legas la demandojn de krucvortenigmo : – La istmo inter Amerikoj...,kio estas tiu „istmo”? – Ĝi estas terkolo inter du maroj, kuniganta du terpartojn, – respondis Simeono – Ĝi estas „Panamo”. – Kio estas tiu “pan– amo”? – demandas Oksana – Pri kia amo ĝi temas? Ĉu al pano? – Ne la amo al pano, sed la lando inter norda kaj suda Amerikoj, – klarigas al ŝi Simeono. – Ĝuste..., taŭgas, ses literoj, – diras ŝi kaj plenigas la linion. Poste legas ŝi plue: – Loĝanto de Hispanio?... „Polo”, – diras ŝi – ne taŭgas., „maŭro, judo, litovo..”, tro kurtas la vortoj. Estas sep literoj. – „Hispano” – diras Simeono – Vi tute ne scias la geografion. – Ho, prenu ĝin diablo! Tiel simplas, ke ne tuj venas en la kapon, – pravigas sin Oksana, plenigas la linion kaj legas plue: – La fiŝo, simila al kolbaso..., ĉu estas tiaj fiŝoj?, – ekmiras Oksana. – „Angilo”, ĉu taŭgas?, – demandas Simeono. – Jes, ĝuste..., mi legas plu, „plej grava organo de la homoj“ ... „parlamento”, ne, ne taŭgas, tro longas la vorto, kio ĝi estas ? – scivolas Oksana. – Kiom da literoj ? – demandas Simeono – kvar aŭ pli multe? – Kvar. – Enskribu „koro”. – Taŭgas, – ĝojas Oksana. – Jen sekva demando „ĉifona, malzorgita senhejmulo“,– legas Oksana. – „Vagabondo”,– tujas Simeono. – Ne taŭgas, tro longas la vorto, estas nur ses ĉeloj, – kalkulas Oksana. – „Vagulo” – ĝustigas Simeono. – Ne taŭgas. La kvara litero estas „mo” – nervoziĝas Oksana. – Necesas konsulti la Plenan Vortaron... Do, jen,

10

humuraĵo de Laimundas Abromas el Litovio vidu, ŝajne mi trovis... „trampo”, ĉu taŭgas? – ĝojplenas Simeono. – Ĉu temas pri usona eksprezidento? – surpriziĝis Oksana,– Ĉesu vi, ne povas esti !... Tamen taŭgas. Mi enskribas. Sekvas „speco de mikroboj, tro malgrandaj por esti videblaj, kaŭzas gripon kaj aliajn similajn malsanojn.“ Ses literoj... „Bacilo”. Ne, ne taŭgas. Antaŭlasta litero „so” – provas solvi Oksana. – Devus esti „viruso”, – decidas Simeono. – Ĉu temas pri ruso? – misaŭdis Oksana. – Ne ruso, sed „vi– ru– so”, – ĝustigas la edzo. Ŝi enskribas la menciitan vorton kaj legas sekvan demandon : – „Aŭtoro de internacia lingvo“, – legas Oksana. – Kiu li estas? – „Zamenhofo”, – kun certa konfido diras Simeono. – Kiu estas tiu „Sam en hopo“? Mi nenion aŭdis pri li, – scivolemas Oksana. – Li estas aŭtoro de Esperanto – „Za– men– ho– fo”, mi hontas pro vi,Oksana,– diris Simeono. – Ĝuste.Taŭgas... Granda metalurgia fabriko, – Oksana legas plu. – La dua litero – „zo”. – „Uzino”, – post eta paŭzo diris Simeono. – Hontu vi, ĉu temas pri la speco de publikulinoj? – scivolas la edzino. – Nu ne, mi trovis ĝin en la suplemento de la plena vortaro, – rediras Simeono. – Jen alia demando – prostituitino, komenca litero „po”,– legas Oksana. – „Publikulino”, ĉu taŭgas?,– demandas Simeono. – Tute ne taŭgas,tro multas literoj, – rediris Oksana. – Estas ses ĉeloj. – Necesas denove konsulti la vortaron, – diris Simeono kaj komencis foliumi ĝin..., – Do, mi trovis tiun vorton en la suplemento. Skribu „pu– ti– no”. – Vaŭ! Ne povas esti! Ĉu temas pri rusa prezidento?... – surpriziĝis Oksana, tamen la vorto taŭgis kaj ŝi skribis ĝin. Bonas, ke iom post iom, spontane ĉio klariĝas, kiam Oksana enskribas: speciala nutromaniero – „dieto”. Po iomete, po iomete solviĝas ĉiuj aliaj demandoj – hejma flugilulo – „tineo”, post la ne taŭgaj vortoj – papago, kanario ktp. Se vi kelkajn vortojn ne scias, ne gravas,– vi povas mem elpensi ilin. Eble ie taŭgos, ekzemple „ŝabalbono”,”belzebubo”,”frudento” kaj similaj vortoj. Kio estas tiuj vortkruciĝaj enigmoj? Ĝi estas kampo, sur kiu kruciĝas la vortoj. Kiam Oksana demandas:

Turka Stelo ● majo 2022


Kaj jen ĉi tie komenciĝas la vortkruciĝoj!

– Kiam vi revenos hodiaŭ post la laboro? Kaj Simeono respondas: – Ĉu mi estas astrologiisto, por ke mi anticipe sciu?

verkis kaj sendis Laimundas Abromas el Litovio

Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Lajos Tárkony (1902­1978) La fondinto de literatura kritiko en Esperanto

L

ia kolektita poemaro estas unu el la ĉefaj libroj, kiuj ankoraŭ mankas al ni.” Tiel deklaris William Auld, la redaktinto de la unua eldono (1958) de Esperanta Antologio pri la poeto, kiun mi nun prezentas al vi. Ses jarojn poste ja aperis tiu longe atendata libro, ducent paĝoj de zorge rafinita poezio. Tiam estis pasintaj kvardek jaroj de kiam Lajos Tárkony debutis sur la paĝoj de la revuo Literatura Mondo. Lajos Tárkony naskiĝis en Budapeŝto en 1902, kaj tie li loĝis dum sia tuta vivo. Lia familia nomo estis Totsche, kaj antaŭ la dua mondmilito liaj verkoj aperis sub tiu nomo. Li lernis Esperanton kiel 17­jarulo kaj baldaŭ okupis sin pri tradukoj el la hungara. En 1924 li debutis kiel recenzisto en Literatura Mondo, kies kunredaktoro li poste fariĝis en tiu “kverelanta, repaciĝa kara kamarada rondo”, kiel li diras en unu el siaj poemoj, aludante al siaj kolegoj en la redakcio. Sur la paĝoj de tiu plej fama el Esperantaj kulturrevuoj Tárkony baldaŭ fariĝis unu el niaj plej sagacaj kritikistoj, efektive oni povas rigardi lin la fondinton de serioza literatura kritiko en Esperanto. Liaj studoj pri la ĉefaj Esperanto­verkistoj tiutempaj havas daŭran valoron. Tiuj aperis libroforme sub la titolo De paĝo al paĝo (1932, reeldono 1976). La kritikaj artikoloj kaj studoj de Tárkony estas ĉiel atentindaj, sed tamen lia nomo unuavice ligiĝas al lia originala poezio. Kelkaj liaj poemoj aperis en la kolekto Dekdu poetoj (1934), sed estis lia granda poemkolekto Soifo (1964), kiu plene stabiligis lin kiel gravan poeton. Tiu libro havas apartan pozicion en la originala poezio de Esperanto en multaj rilatoj. Ĝi prezentas la tutan vivon de homo, kiu ĉiam estis fidela al siaj intimaj sentoj kaj kuraĝis esprimi ilin en tia sincera maniero, kia distingas profunde personan poezion. La titolo Soifo bone servas kiel unuvorta karakterizaĵo de lia multfaceta personeco, sopiro al la variaj donoj de la vivo, arto, belo kaj vero. Tamen, laŭ informoj, lia ekstera vivo ŝajne ne

"

Turka Stelo ● majo 2022

­­ el retejo OLE

estis multeventa. Li estis ŝtatoficisto, profesio kiu verŝajne ne donis al li multan varion. Plendoj estas tamen maloftaj en liaj poemoj, kvankam multaj havas ja melankolian tonon. Arta kunludo de objektivaj observoj kaj subjektivaj komparoj kreas surprizajn bildojn en multaj poemoj, ekzemple en la jena poemeto, titolita La nubo, verkita laŭ la japana versoformo tankao: Nubo sur monto sidiĝis, gasto teda, kaj per pluvgutoj ĝi klaĉas monotone, ĝis enuiĝ’ osceda. La poemlibro de Tárkony enhavas kelkajn ampoemojn, plejparte rezignacie melankoliajn. Lia amo al Esperanto estis tamen la plej fidela, la plej konsola. En la poemo Esperanto li taksas la valoron, kiun tiu amata lingvo havis por li dum la militaj jaroj: Sub peza, sufoka milita atmosfero, en mia minacata ermito­ĉelo, en kreskanta, subprema izolo, via petola ludo rima, via nesuperebla klaro esprima, via serafe pura, superba simbolo estis mia sola konsolo. Lajos Tárkony mortis en 1978. Li fermis sian solan poemlibron per poemo titolita Noktiĝo. Dek kvar jaroj pasis inter ĝia apero kaj lia morto, tamen oni sentas la finon en la ĝiaj lastaj vortoj: Al florodor’ miksiĝas nuanco velka, supre ĉiel’ brilnajla: kovrilo ĉerka. La poezio de Tárkony kaj liaj kritikaj verkoj kaj tradukoj apartenas al la plej belaj kreaĵoj de pure esperantisma kulturo. de Baldur Ragnarsson Artikolo verkita por Juna amiko n­ro 102, 2002 Fonto: http://literaturo.esperanto.net/tekstoj/ ragnarsson/tarkony.html

11


Leporo dum ĉaso

fabloj de Ivan Andrejevich Krilov (1769­1844) Rusio

La besta bando kun avid' Sufokis urson sur ebeno, — Kaj por regalo dum festeno Jam ĉiu besto por divid' Arbitre parton sian prenas. Leporo pro hazard' orelon ursan trenas. "He vi, amik' kun straba vid'! De kie venis vi sen voko? Ne estis vi entute dum ĉasad'!" "Kaj kiu dum invad' La urson el arbaro pelis sen kompat' Kaj puŝis lin al kampo por sufoko?

el la literaturaj paĝoj de Monda Asembleo Socia (MAS) Boto Ŝtraŭso 1: Pri amo Historioj kaj maloj Fabeloj pri viro kaj virino Amakcidentoj Virino sur la litrando

E

ldormigita de lia malĉeesto, sola en la komuna hotelĉambro, ankoraŭ antaŭ la matenkrepusko, la manojn premitaj inter la genuoj, la kapon iomete levita, la rigardon mallevita flanken ­ konsciiĝi, tio signifas, apenaŭ povi kredi tion. Kion mi faru? Ĉu fari decidon? Ĉu ne fari decidon? Ĉu atendi? Ĉu agi? Atendi kion? Agi kiel? Li estas for. Li estas efektive forvojaĝinta! Ĉu resti ĉi tie, sola, en la hotelĉambro? Lia koleremo, lia neniiga furiozo, lia senrega malico. Ŝi devis defendi sin, kaj poste ŝi ne plu povis returniĝi. Neeble moderiĝi. Nun, tre malproksime de la hejmo, subite kaj tute neatendite, foriĝo en kolero, la fino. Li estas vere for! Kiom malmulte mi povas valori por li, se li kapablas vere forvojaĝi. Ĉi­foje estas profunda, malvarma tranĉo. Ne riparebla. Alen kaj reen ŝi estas tirata inter amara fiero kaj pentema hurlado. Tiel li ne povas trakti alian homon! Tion li devas scii por ĉiam. Sed, kion do, nur epizodo, en realo nur eta fia incidento en nia longa, granda historio. Brutalaĵo, certe, abomena, sed ĝi montras tamen denove: nenio elĉerpiĝis inter ni, nenio fariĝis indiferenta. Kion mi faros? Kion fari? Sola en ĉi damnita urbo. Estas ankoraŭ tro frue. Mi tagmanĝos sube ĉe la haveno. Ĝuste tie, kie ni estis hieraŭ. Mi iros kinejon.

12

Ĉu mi ne faris tion kun fervor'?" Ĝi estis fanfaron' absurda, senkonvena, Sed je amuzo ĝi ekŝajnis plena Kaj parton de orel' ricevis la Lepor'. Ridinda estas hom' en fanfarono, Sed ofte trafas lin porcio dum disdono. verkis Ivan Andrejevich Krilov (1769­1844) Rusio tradukis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (1901­1979) Ukrainio

tradukis Vilhelmo Lutermano el Kubo Promenos en la parko. Veturi per la praaj tramoj. Mi ne povas moviĝi ĉi tie fremdlande. Ne komprenas la lingvon. Ĉio ĉirkaŭ mi estas moka maskado. Hieraŭ ankoraŭ ĝi estis bone eltenebla. Metinta reciproke la brakojn ĉirkaŭkokse. Multon vidis, multe ĝojis. Tiom da samaj paŝoj! Kiomajn aferojn ni jam superis! Kontraŭ tio, kiom malmulte signifas la sovaĝaj perturboj, la furiozoj, kiuj ĉiam denove fulme intervenas. Fine ili apartenas al nia historio. Fine ili kunigis nin ĉiam pli proksime kaj forte. Sed ekzistas limo. Ekzistas vundoj, kiuj estas ne plu elteneblaj. Vundoj, tra kiuj eĉ la plej granda historio malrapide forlikiĝas kaj elĉerpiĝas. Tio estis precize la malĝusta momento por pruvi al mi lian fridecon. Lian pretenditan sendependecon. Loko kaj tempo precize miselektitaj. Via mizera eta fiero ne interesas min, ĝi forpuŝas min! Ĝi estas en miaj okuloj la fiero de lamentanta gnomo! Tio ne estas VI, kaj tiu brutalaĵo, simple forkuri, tiu ridinda punoperacio! Por kio ĉio ĉi? Por doni al mi lecionon? Ho dio! Kia fortostreĉo da senrespekto kaj memtrotakso! Aŭ ĉu ekzistis io, kio vere turmentis lin? Ne. La nuda kolero. Nenio alia. Necesas iom plane mastrumi la tagon. Nur ne resti sida ĉi tie! ... Sed for de la telefono? Ĉu forlasi la telefonon? Unusola alvoko povus alporti la liberigon. Kiom ajn monstra ĝi estu. Kiom ajn senkompromise mi devus respondi. Ne, amiko mia, koro mia, ne plu eblas ... La telefono. Estus tro humiliĝe, dependiĝi eĉ de tio. Mi devas eliri de ĉi tie. Tio nomiĝas Lisbono, kie mi estas, kaj mi simple eniros kaj vidos, vidos. Eble poste iom sidi antaŭ la bildoj en la muzeo. Tiuj iom deprenas de la fremdeco. Unu tagon, du tagojn. Duonan semajnon eble. Mi tutcerte ne postvojaĝos lin. Mi skribos leteron. Mi ne skribos leteron.

Turka Stelo ● majo 2022


Li miru, nur tion. Ho, estas tro aĉe. Mi ne povas kapti tion, mi ne povas moviĝi. Tio superas ĉion fian, kio ĝis nun okazis. Mia amo ne bezonas vipobaton, ĝi ne estas laca! Sed, se mi imagas tion nun, subite li envenus, algapi sin kaj brakumi, enflamiĝinte, ĉion pardoninte forgesinte. Ne. Mi ne povas imagi tion. Mi estas sufiĉe certa, ke tion mi nek dezirus nek povus. Ĉi­foje estas ŝiro, kaj estas spuro, kiu kondukas al la elirejo. Li estos la perdinto kaj li miros, kiom li devos suferi. Mia kuraĝo malmoliĝas, mi rimarkas tion kaj ĝi malpezigas min. Eĉ ne certas, ĉu li venos hodiaŭ ĝis hejmen. Eble li veturas kelkajn tagojn al Svisio. Eble al la frato. Certas nur, ke li sidas en la maŝino al Frankfurto. Sidas kiel? Legas la gazeton. Drinkas viskion,

Kiu estos la sekva? Iliaj afabletaj animetoj sklavecaj

2

000­2010: Kiam oni pensas pri la tiom ega transformiĝo, kiu okazis en malpli ol jardeko, oni restas konsternitaj kaj timigitaj, teruritaj, antaŭ la grado de submetiĝo, la sklaveca animo, de la francoj (kaj tio iris multe pli rapide ol ilin kutimigi al akcepti la devigan soldatservon: tiu bezonis la daŭron de plena generacio kaj amasoj da ĝendarmoj kaj represalioj, plus miloj da predikoj de pastroj al­ordo­obemaj ­ kiel ĉiam! ­ estis multe da rifuzo kaj ribelo longtempe, mi legis tutan libron pri tio, de Alan Forrest). Kiam mi alvenis en la Akademian Inspektejon ekzemple homoj fumadis ĉie, en la kafejoj de la urbo ne­fumanto ne havis intereson grumbli: li estus tuj rigardataj malbone, la unua oficejĉambro, kie mi laboris estis vera fumĉambro, fumplena kiel oni ne povas imagi, kaj mi devis elekti, kiam okazis reorganizo, la oficĉambron en kiu neniu fumis. Poste oni malpermesis fumi en la oficejoj, do ĉiuj iradis en la kafumĉambron. Tiam eĉ la koridoroj kaj la kafumĉambro estis malpermesitaj, tio estas ĝi estas tie, ke la pendolo falis sur la transan flankon, tiu de la persekutado kaj rifuzo de ĉiu libereco kaj ĉiuj societemaj virtoj ..... kaj fine eĉ la kafejoj kaj tabakbutikoj (sed male la trotuaroj ĉiam mergas en la fumo de la aŭtoj kaj la dizelaj mikropartikloj, kaj malkiel la kafejoj, iradi sur trotuaro ne estas elekto sed neceso. Same pri la kamparoj, kiuj iĝis nestoj por kancero kaj leŭkemio, kun ĉiuj agrotoksaĵoj, mi persone konis tri homojn kiuj mortis tiel : kolegon de oficejo, la edzon de esperantistino kaj junan fortikan farmiston .... ) Nu, ne necesas fari desegnaĵon, fumantoj estas reduktitaj al la stato de parioj kiel judoj sub la leĝoj de Vichy, ili ne plu rajtas nur eniri ie ajn (jam !... ). Kaj la homoj obeadis, ĉiuj, sengrumble ! (Kiam oni memoras ilian konduton

Turka Stelo ● majo 2022

manĝetas? ... Mi ne estas sena de li ­ li ne estas sena de mi. Kiom ajn distingite li retrokliniĝu en kiu ajn fotelo kaj en kiu ajn loko de la ĉielo aŭ de la tero. http://vlutermano.free.fr/Strauss3.html _____ 1 Botho STRAUSS (naskiĝis la 2­an de decembro, 1944 en Naumburg) estas germana aŭtoro de rakontoj, romanoj, dramoj, eseoj kaj filmscenaroj. elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO el Kubo *** publikigita kun permeso de la tradukanto ***

verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio dudek jarojn antaŭe, tio estas pozitive nekredebla, ĉiuj per la simpla submetiĝo antaŭ la reguloj ! Aŭ kulposento enfuneligita en la kranion ?) Senkalcitre ili iras, kiel la judoj ĉiuj afable konsentis kudri per siaj propraj manetoj flavajn stelojn sur siaj vestoj, por ne esti en malobservo de la leĝo ­ ĉar bone disciplinita civitano devas fari tiel ĉu ne ? ­ la fumantoj kiel brutoj al la brutvagono foriras fumi en la malvarmon kaj pluvon (mi ne vidas la plezuron ke ĝi povas ankoraŭ havi en ĉi tiuj kondiĉoj) sub la malestimaj okuloj de la arjoj – ne ! pardonu ! de la bonpensantaj nefumantoj. Kaj tio grado post grado sed en ne pli ol dek jaroj ­ en 1990 kaj kelkajn jarojn poste, malgraŭ la tunoj de propagando jama,eĉ ekzistis plu plena libereco, kaj la fakta regado (eĉ aroganta!) de la fumantoj ĉie – nepenseble ! Kaj maltrankviliga fakte ... Kio estos la sekva malpermeso ???? Je kiu ni jam scias anticipe ke la homoj obeos, dece kaj submetiĝeme, per siaj animetoj sklavecaj. 2021: Do nun la judoj kiuj estas petitaj kontroli la validecon de la tiama NSDAP karto ­ ne ! Pardonu ! Vakcina­pasporto ­ de la homoj pri kiuj ili respondecas, diras "Dura lex sed lex", tio estas ekzakte la sama kiel iliaj geavoj diris, kiam ili estis devigitaj kudri la flavan stelon kaj kiam la edikto de la 8a de julio 1942, sammaniere, ke niaj novaj "sanitaraj pasportoj", malpermesis al la ne­arjoj ajnan publikan lokon kaj socian vivon..... Mallernivaj buboj ! Kiel Churchill diris en 1948 en parolado "tiuj, kiuj rifuzas eltiri la lecionojn de historio estos kondamnitaj revivi ĝin". verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio

13


Misteroj ­ Elpensita aŭ vera? (7) Nifoj „Atendu, hodiaŭ mi pagas la matenmanĝon. Lastan fojon mi ja ne povis veni. Mi devis iri al la kuracisto. Post tio mi planis tuj iri al vi, sed mi devis resti preskaŭ unu horon en la kuracista atendejo. Kaj mia poŝtelefono kuŝis hejmen.“ „Ho, Rudi estas malavara hodiaŭ. Tiam mi mendas ankaŭ duan bulkon kun kirlovaĵo“, Jens ĝojis. „Se ni ĉiuj farus tion, li fariĝos malriĉa kaj ni devos ĉiam nutri lin“, avertis Karl. Rudi ĝentile pagis kaj la kvar maljunuloj prenis lokon. „Mi ankaŭ ne ĉeestis. Ĉu mi faru mian referaĵon, kiun mi preparis por la pasinta fojo, nun?“, demandis Gerd. Ĉiuj donis sian konsenton. Gerd estis preparinta la temon 'NIFO'. Unue li klarigis, ke ĉiu fluganta objekto, kiu ne povas esti identigita, estas nifo, do NeIdentigita Fluganta Objekto. Sekve, la temo nifo unue ne rilatas al eksterteruloj. „Kaj mi pensis, vi tuj komenciĝus per rakonto pri tiuj eksterteruloj. Tian sensencaĵon mi tute ne bezonas“, rimarkigis Rudi. „Jes, mi ankaŭ ne kredas, ke la eksterteruloj daŭre vizitas nin. Verdire, se vi pensas al tiuj multaj raportoj pri nifoj, ni havus verŝajne ĉiutagajn vizitojn. Sed plejofte evidentiĝas, ke tiu nifo tute ne estis ekstertera spacoŝipo. Tamen, kiu scias? Kelkfoje oni ne trovis klarigon. Kompreneble tiam ekzistas nur spekulado“, kontraŭdiris Gerd. Li krome raportis, ke ekzistas multaj homoj, kiuj kredas al rilato inter nifoj kaj eksterteruloj. En la interreto troviĝas amasoj da asertoj, ke tiuj spacoŝipoj vere aperis. Bedaŭrinde la tiel nomitaj pruvoj plejofte estas malklaraj fotoj aŭ fuŝitaj filmetoj. Klaraj bildoj nur malofte aperas, kaj tiam ili evidente estas falsaĵoj. Unu filmo bone montris kiel bildoj pri flugantaj objektoj povas esti klarigataj. Ofte tiaj bildoj estas faritaj per infraruĝa kamerao. Tiuj bone taŭgas por montri varmajn objektojn. Tiam kompreneble ankaŭ fumo kaj elflugaso estas registritaj. Kaj, se la nifo estas tre malproksime, nur la malhelaj kaj nigraj zonoj estas videblaj. La ĝusta formo de la fluganta objekto ne estas rimarkebla. La bildo tiam faras impreson pri tipa

14

­­ rakonto de Erik Tantal 'fluganta subtaso'. Kelkfoje estas eĉ pli facile klarigi la aperon de nifoj. Unu nokton pluraj homoj ekscitite raportis ke tuta floto da nifoj flugis sur la ĉielo. Sed tiu fenomeno nur estis kaŭzita de la novaj satelitoj de la firmao SpaceX, kiuj subtenas nun la interreton ankaŭ el la kosmo. „Do, denove nenia eksterterulo“, grumblis Rudi. „Nur atendu! Mi havas ankoraŭ alian rakonton. Tiu estas eĉ legebla en la Sankta Biblio“, trankviligis lin Gerd. Temis pri la vizioj de Jeĥezkel. Jen du tekstoj el la biblio: JEĤEZKEL Ĉapitro 1 1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. Laŭ Erik von Däniken ĉi tie kaj en la sekvanta teksto troviĝas indikoj pri eksterterula spacoŝipo. J.F. Blumrich, sciencisto de la NASA unue provis refuti la hipotezon de Däniken. Poste li analizis la bibliajn tekstojn kaj konfirmis, ke Jeĥezkel vere priskribis spacoŝipon. Li konstruis detalan modelon de la flugobjekto, kiu havis verŝajne pezon de cent tunoj kaj 70.000 ĉevalpovojn por la povumo de la rotoroj. Laŭ Däniken ankaŭ troviĝas priskribo de eksterterulo en la biblio: JEĤEZKEL Ĉapitro 40 2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo. 3 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego. 4 Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; Per la mezurstango Jeĥezkel tiam devis mezuri la templon. Däniken pensas, ke ĉi tie estas priskribo de baza stacio por spacoŝipoj, konstruaĵo por la vartado kaj provizado de fuelo.

Turka Stelo ● majo 2022


„Se tio eĉ estas en la Sankta Biblio, tio estas la vero. Do, vere ekzistas eksterteruloj“, triumfis Gerd je la fino de sia prelego.

verkis Klaus Friese el Germanio (plumnomo Erik Tantal) Fonto: http://esperanto­klaus.de/

(daŭrigota)

La Polino ­ parto 7 (rakonto de Bayram Karabolli)

Bayram Karabolli

(daŭrigata)

P

ripensu la nomon ­ diris panjo Dilja. Panjo, mi fakte estas pensinta tion ekde kiam mi estis en la dua monato de gravedperiodo­ diris Vera kaj aldonis­ Se tio ne plaĉos al vi, trovu alian nomon. ­ Diru­ senpaevience insistis panjo Dilja. ­ Besa ­ diris unubuŝe ambaŭ Fatmir kaj Vera. ­ Oh, miaj trezoroj. Vi ege kontentigis min. Mi supozis ke temus pri unu el la novaj nomoj elpensataj hodiaŭ. Ne estas problemo ke mi malŝatas ilin, sed kelkaj el ili malfacile prononciĝas. Vera telefonis al gepatroj en Varsovio. Ankaŭ ili ege ĝojiĝis fariĝante geavoj unuafoje. Kiam ili ekvidus sian nepinon? Estis fruaprilo. Ili diskutis pri la ebleco de vojaĝo tiun someron, sed estis iom danĝera vojaĝi kun freŝbebo. Kaj konsentiĝis por la venonta jaro. Ni paciencos, kion faru alie, diris la patrino de Vera. Julie Fatmir ricevis la jaran ripozpermeson. Ili iradis al plaĝo. Panjo Dilja restis hejme kun la eta Besa. Sed ofte ili venigis ankaŭ panjon kun bebo. Ambaŭ ili restis subombre kaj rare eniris maron. Estis plezuro kiam Besa eniris maron. Ŝi kunfrapigis sian piedetojn kaj manetojn kaj ellasis kelkajn mirindajn sonojn per kiuj certe esprimis sian kontenton. Jen, ankoraŭ iomete, ŝi komencos kantikiel turtulino ­ diris panjo Dilja. Fatmir, promenante tra la plaĝo, renkontis hazarde Hodo Mati­n. Ili estis iam najbaroj longajn jarojn.Panjo Dilja konsideris fratino la patrinon de

­

Turka Stelo ● majo 2022

tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio Hodo. Ĉi lasta estis dek jarojn pli aĝa ol Fatmir. Lastan jaron de la milito, estante apenaŭ 14 jaraĝa, li iĝis partizano. Laborisen la kompartia komitato de sia distrikto, kaj poste oni sendis lin eksterlanden por studado. Nun li deĵoris en la Ministerio de Internaj Aferoj. Lia posteno estis altranga tie. Ankaŭ li ripozis familie en la Ripozdomo de Ministerio. Fatmir invitis lin por viziti en sia hejmo. Nepre ni venos­diris li­ ĉar ege mi sopiras por panjo Dilja. Ili venis kaj panjo Dilja akceptis lin kvazaŭ sian filon kaj junedzinon. Ili restis ĝis malfrue vespere, varme babilante. Ankaŭ Vera kiu ne konis ilin, estis ĝoja pro tiu vizito. Alvenis la septembro kaj Vera rekomencis sian laboron. Same rekomenciĝis la lernokurso de la rusa. Ofte Vera malbenis tiun lingvon kaj sin ke ŝi estis lerninta ĝin. Alvenis ankaŭ la momento de renkontiĝo. Renkontiĝo, kiun longajn monatojn, kiomfoje ŝi rememoris tiomfoje tremiĝis. Ne estis tio nigra makulo en nova vivo ĵus komencita, estis ja nigra abismo kiu volus engluti ŝin. Nun ŝi havis ankaŭ infanon, anĝelon, pro kiu ŝi pretis oferi ĉion. Ĉu ŝi transdoniĝu? Kapo Alushi, ĝoja ke finfine alvenis la tiom dezirata momento, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj post kiam demandis pri la infano kaj ripozoj, diris ke la nasko igis ŝin ankoraŭ pli bela. Post kiam demandis ankaŭ pri aliaj vanaj aferoj, diris: ­ Ĉu ni pretpretas? ­ Jes­ respondis vundvoĉe Vera. ­ Nu, dimanĉon je la deka antaŭtagmeze vi iros ĉi tien­ diris lienmanigante paperpecon kie estis notite la adreso. Li klarigis la pozicion de la domo kaj manieron por iri tien. Estis domego ankoraŭ ne finkonstruite kaj neloĝite. En la dua etaĝoĉe iu el enirejoj estis jam finite kaj meblita apartmento. Kompreneble, ĝi estis je la dispono de la Departemento. La ĉefo, post kiam Vera klariĝis pri la loko kaj sin esprimis preta iri tien, enmanigis ŝlosilon kaj ripetis ankoraŭfoje ke ŝi iru tien je la deka matene kaj atendu lin. Li ne malfruiĝus pli ol dek minutojn. Ili restus tie ĝis la dekdua aŭ maksimume ĝis la dektria.

15


­ Kion mi diru al mia edzo?­ demandis duonvoĉe Vera. ­ Via edzo ne estos diamnĉe ĉi tie. Li iros kun sia direktoro en la urbo B por iu problemo de la entrepreno. Ne zorgu, ĉio estas jam aranĝite. Al la bopatrino diru ke vi havas lernokurson kun tiuj de la Departemento, ĉar marde tio ne okazos, pro ties okupiteco. Konsentite? ­ Konsentite­ diris maldolĉe Vera ne vidante lin al la okuloj. Li kisis malpeze ĉe la liporando kaj disiĝis. Sabate vespere Fatmir diris ke morgaŭon li foriros en la urbo B. Vera demandis pri la kialo kaj li klarigis. Dimanĉe, ekde la sesa matene alvenis la direktoro de la entrepreno per aŭtilo kaj ili forveturis. Je la naŭa, post kiam diris al bopatrino ke ŝi devus iri al la lernokurso, Vera eliris la hejmon. Enbusiĝis kaj veturis ĝis la loko antaŭsciite. Elbusiĝis kaj paŝis iom da vojo. Je kvin minutoj antaŭ la deka ŝi troviĝis antaŭ la domega enirejo. Supreniris la ŝtuparon ĝis la dua etaĝo, malfermis la pordon de apartmento, eniris ĝin kaj fermis la pordon per ŝlosilo. Ĝi estis apartmento kun du ejoj (dormoĉambro kaj sidĉambro), banejo kaj malgranda koridoro. La dormoĉambro havis duoblan liton ekipite per ĉio bezonata por dormi. Vera eksidis sur seĝo en la sidĉambro kaj atendis. Ĉe la spegulo de la glasoŝranko, kontraŭe, nevole ŝi vidis sian vizaĝon. Preskaŭ timiĝis. Estis tio nekonata vizaĝo kun kelkaj senvivaj koloroj. Ekstariĝis kaj moviĝis tra la ĉambro

La Malta Anĝelo

16

(daŭrigota) rakonto de Bajram Karabolli tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio

tradukis kaj sendis Carmel Mallia el Malto Tamen kion li revis realiĝis: Malto sendependiĝis kaj ekde tiam orgojle regas sin Manwel Dimech * mem ĝis sia membriĝo en la Eŭropa Unio. Dimech­on oni konsideras _____ Ho ne timu, bela Malto, kiel “ la patron de * (1860­1921). Malta jen alvenos tiu hor’ Sendependa Malto.” ĵurnalisto, poeto, kiam, jes, la Plejpotenca vestos vin per digna glor’. reformisto; junaĝe, li pasigis multajn jarojn en prizono pro mortigo, sed li Dio, kiu vin ekkreis, pasigis tiun tempon aŭdos vian angor­krion studante lingvojn kaj el la koro eliĝintan; filozofion. Post sia liberiĝo Li vin donos energion. li revis ŝanĝi la el la malta tradukis kaj Tuj l’absurdajn katenegojn, mezepokan vivon de la sendis Carmel Mallia el popolo, kio instigis kaj la kiuj vin sklavigas grave, Malto scias Di’ frakas­disrompi, eklezion kaj la anglan kaj vi vivos ne plu sklave. lokan registaron ekzili lin. Li mortis en Egiptio malproksime de sia Iam estis vi feliĉa; familio. tuj ĝojigos vin ekzalto; Jen aŭdiĝas dolĉa voĉo! Ne de l’homoj tiu son’. Kial ploras vi, ho kial, bela, malta region’?

Monumento al Dimech ĉe la ĉefurbo La Valeto.

kapklinite kvazaŭ serĉadis insiste ion nepre bezonatan. Je la deka kaj kvin minutoj oni frapis sur la pordo. Vera malfermis ĝin kaj Kapo Alushi eniris haste kaj tre kontente. Ĉirkaŭbrakis Vera­n. Demandis kiel ŝi sentis sin kaj se ŝi dezirus ion por trinki. Ŝi diris ke sentis sin bone kaj deziris nenion. Tiam li, senpacienca transpasis la manon ĉirkaŭŝia zono kaj kisante ŝian antaŭkolon enirigis ŝin en la dormoĉambron. Komence Vera staris kiel kadavro, ne reagante kaj ne movante ion el sia korpo. Sed kiam li tentis malvesti ŝin, ŝi retiriĝis kvazaŭ estis mordita de serpento kaj severtonuse diris: ­ Atendu! Kapo Alushi mirigite kaj preta koleriĝi rigardis ŝin rekte al la okuloj kaj diris: ­ Kion vi havas? ­ Ne—diris kurte ŝi. ­ Kiel ne? Venu nun, lasu dorlotaĵojn. ­ Neniam­ diris denove decideme Vera. ­ U, kial vi venigis min ĉi tie?­kaj Kapo Alushi estis preta ĵetu ŝin al la lito perforte kolerigite. ­ Mi aranĝis kaptilon por vi­ diris Vera kaj rigardis lin al la okuloj kuraĝe.

ne pluploru, ne pluploru, rava lando, mia Malto!

Turka Stelo ● majo 2022


Facilaj artikoloj el UEA.FACILA.ORG retejo

Kiu estis Kabe?

K

abe estis la plumnomo de Kazimierz Bein, elstara esperantisto el la unua jardeko de la pasinta jarcento. Li naskiĝis en Pollando en 1872, kaj li lernis Esperanton en 1903, vidinte Esperantan rubrikon en angla revuo. Tio vekis lian intereson, kaj li aĉetis lernolibron. Li rimarkis, ke “post kelkhora laboro” li jam povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Same kiel Zamenhof, li estis okulkuracisto, do li decidis viziti sian kolegon Zamenhof ĉe lia laborejo. Tiel komenciĝis lia Esperanta agado. Li tre rapide fariĝis aktiva tradukisto, kaj baldaŭ famiĝis sub sia plumnomo Kabe (por KAzimierz BEin). Li estis esperantisto nur de tri jaroj, kiam en 1906 li fariĝis vic­prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li verkis la unuan unu­lingvan vortaron de Esperanto, en kiu la vortoj ne estis tradukitaj, sed difinitaj en Esperanto mem, kun utilaj ekzemplo­frazoj. La unua eldono de Vortaro de Esperanto aperis en 1911. Nuntempe li estas fama inter esperantistoj ĉefe pro traduko de ampleksa romano el la pola, La faraono de Bolesław Prus. La tri dikaj volumoj de tiu traduko ankoraŭ troviĝas en klub­bibliotekoj tra la mondo, kaj ankaŭ en la reto, se vi volas rigardi ilin. Kvankam tio estas lia plej konata verko, li produktis multajn aliajn tradukojn (neniam originalajn verkojn), kaj estas apenaŭ kredeble, ke li sukcesis produkti tiel ampleksan verkaron dum la mallonga periodo, nur proksimume ok jaroj, de sia Esperanta agado. Sed Kabe estas plej fama inter esperantistoj ne pro sia vortaro, nek pro siaj tradukoj, sed pro sia subita kaj sen­klariga malapero el la Esperanta movado en

Turka Stelo ● majo 2022

1911. Tiel ekestis nova verbo en Esperanto: kabei (aŭ foje kabeiĝi), kun la signifo “post antaŭa aktiveco, forlasi la Esperanto­movadon”. Kabe neniam kontentige klarigis la kialon de tiu subita retiriĝo. En 1931 li konsentis esti intervjuata de la grava revuo Literatura mondo, kaj tiam li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj pri sia opinio, ke tia neprogresanta lingvo ne povos esti solvo de la monda lingvo­problemo. La profesia laboro de Zamenhof kiel okulkuracisto certe suferis pro lia okupiĝo pri Esperanto; kontraste, Kabe fariĝis en 1908 unu el la fondintoj kaj la unua direktoro de la Varsovia Instituto pri Okul­kuracado. Estas facile imagi, ke li tutsimple ne plu trovis tempon por okupiĝi ankaŭ pri Esperanto. Eble estis ankaŭ personaj kialoj, ekzemple malbonaj rilatoj kun aliaj esperantistoj. Sed tiuj estas nur supozoj. Neniu scias kial de 1911 ĝis sia morto en 1959, Kabe neniam plu okupiĝis pri Esperanto.

Foto de Matuszewski, Ignacy (1858­1919) ­ Cyfrowa Biblioteka Narodowa Polona Grupo de esperantistoj. Staras de maldekstre: Leon Zamenhof, Kazimierz Bein (Kabe), Aleksander Bolesław Brzostowski, nekonata, nekonata, Adam Zakrzewski. Sidas de maldekstre: nekonata, Jan Günther, Ludoviko Zamenhof, Antoni Grabowski, Leo Belmont.

Redaktite 2an de junio, 2019 de Anna Novaj vortoj faraono: reĝo de la egiptoj antaŭ jarmiloj. volumo: unu libro el pluraj, kiuj kune konsistigas pli longan verkon. Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/homoj/kiu­ estis­kabe/

17


Ŝercoj HONESTA KRITIKO S­ro Sklavig, la laborestro, estas iom komplika persono. Oni ne povas ĉiam fidi. Li parolas al Baniko: Baniko, mi volas ke vi honeste diru kion vi pensas pri mi kiel via estro. Baniko hezitas: Tio ĉi ŝajnas kaptilo.... S­ro Sklavig: Ne, ne, tute ne! Mi ŝategas honestajn kritikojn, do ek! Baniko: Nu..., mi opinias ke vi estas preskaŭ perfekta.... S­ro Sklavig saltegas kaj kolere krias: Ĉu NUR preskaŭ!? *** DEĴAVUO Eta Joĉjo: Diru, paĉjo, kion signifas "deĵavuo"? Kruko: He, mi fakte ne vere scias, fiĉjo. Sed... mi havas la senton ke mi antaŭe jam sciis ĝin. *** PIEDIRADO Jozefino vizitas Rozinon, kaj ili gaje te­klaĉas. Baniko preteriras: Mi eliros por iom piediri, Ronjo. Rozino: En ordo, karuĉjo. Li eliras. Jozefino: Ĉu tio ne ĝenas vin ke li piediras sen vi? Rozino: Tute ne. Tio plaĉas al mi. Kaj ŝi aldonas: Kaj tio eĉ pli plaĉus al mi se li ne revenus tiom baldaŭ! *** ŜVITIGA TASKO Eta Joĉjo: Paĉjo, mi petas vin legi mian lernejtaskon antaŭ ol mi donos ĝin. Ĝi vere ŝvitigis min. Kruko: Mi ne tro emas legi ĝin, se vi priŝvitis....

Joĉjo: Ha ha, paĉjo. Bona ŝerco. Sed tamen bonvolu legi ĝin. Kruko: En ordo, etul'. Donu jam. Joĉjo: He, kie ĝi estas!? Mi metis ĝin ĉi tien, inter miajn librojn. Li traserĉas sian dorsosakon. Poste sian tablon. Poste sian tirkestaron: Kie ĝi estas! Ĉu mi perdis ĝin! Tio estus katastrofo! Fine li trovas: Ha, jen ĝi! Li donas ĝin al sia patro, kiu eklegas. Joĉjo: Nu, kion vi opinias? Kruko: Ĝi estis pli bona kiam ĝi estis perdita! *** tradukis Rikardo Cash el Francio publikigita kun lia permeso Fonto: esperanto­anekdotoj@googlegroups.com

Krucvortenigmo

HORIZONTALAJ DIFINOJ ( → ) 1. ___ nia, kiu estas en la ĉielo; 6. Patro nia, kiu ___ en la ĉielo; 7. Konsonantoj de roko; 8. Konsonantoj de osto; 9. Patro nia, kiu estas en la ___ ; 10. Vokaloj de modo; 11. Simbolo por indio je kemio. VERTIKALAJ DIFINOJ ( ↓ ) 1. Franca historia kaj politika regiono; 2. Komputila kodo; 3. Konsonantoj de tuto; 4. Klaki, brueti; 5. Estas parto de skeleto (akuzativo). Fonto: Semajno de Enigmoj http://www.semajnodeenigmoj.com (La solvo troviĝas en paĝo 31)

18

Turka Stelo ● majo 2022


Meznokta Plendo

Impreso de Ŝanhajo

Ho, alvenu al tombejo Kaj sidiĝu sub la kruco Ĉe la tombo de mortinto, De l'mortinto malfeliĉa.

1 Homoj kaj homoj svarmas kiel abeloj! Kia Ŝanhajo! 2 Aŭtoj post aŭtoj sur vojretoj navetas! Kia Ŝanhajo! 3 Domoj, domegoj staras kvazaŭ arbaroj! Kia Ŝanhajo! 4 Oni fieras: "ala ja ĉi­lokanoj!" 1 Tamen mi fajfas! 2 _____ 1 "ala",vorto dialekta en Ŝanhajo­urbo, kies signifo estas "mi aŭ ni". 2 Ŝanhajo kvankam estas la unua granda urbego en Ĉinio, ĝi ne estas loĝokonvena. Tio estas kial mi fajfas kontraŭ ili.

Mi timigi vin ne emas Simple ­ min solec' turmentas, La solec’ de mia tombo, De la tombo malvarmega. Mi ne trovis paradizon, Nek terurojn de infero: Nur la tero min ĉirkaŭas, Nur la nigra tomba tero. Ne bezonas mi la preĝojn, nur sidiĝu sub la kruco, Nur sidiĝu kaj memoru Niajn revojn kaj sopirojn. Reviviĝos mi en pensoj, En la pensoj de amiko, Pensoj brilaj kvazaŭ steloj En ĉielo de meznokto. verkis kaj sendis Antanas Vaitkeviĉius el Litovio

32>> freneze grandajn sumojn por anoncoj al neesperantistoj, kiuj ne volas aŭskulti. Al ĉiuj tiuj kaj ĝenerale al ĉiuj esperantistoj, mi diras laŭ konata versaĵo: „Ne ĉesu, ne ĉesu!“, ĉar tio „en kor´ al ni sonas“, kaj samtempe mi diras: „Multajn bondezirojn por feliĉa jaro 2004­a!“

verkis kaj sendis Gajo el Ĉinio momentaj fortuloj, kiuj diktus la solvon. Ne estu solvo de mastroj kaj sklavoj, sed solvo de egaluloj, ĉar homoj principe naskiĝis tiaj. Renato Corsetti Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova

En ĉi tiu bondezira periodo oni serĉas espero­ signojn en la mondo. Tamen estas malfacile en ĉi tiuj lastaj monatoj trovi, ke la mondo pliboniĝis. Militoj kaj minacoj pri la mema pluvivado de la planedo abundas. Perforto, milito, ekonomio, forto trovas ĉiam pli da laŭdantoj. Sed bonŝance kreskas ankaŭ la nombro de tiuj, kiuj vidas, ke perforto ne solvas problemojn, ke la egoismo de nur malgranda parto de la homaro portos nin ĉiujn malaperi de la kosmo, ke evoluo havas sencon nur se ĝi estas daŭropova kaj medi­respekta. Kune kun tiu parto de la homaro esperantistoj laboras, ĉar ankaŭ ni volas kontribui al la savado de nia kultura riĉeco. Ankaŭ en ĉi tiu kampo ne estu la forto de la

Turka Stelo ● majo 2022

19


La montrozoj en mia hejmloko

M

ia naskiĝvilaĝo kuŝas apud valeto inter montetoj en Qiŝan­urbeto (malnova nomo: Jilong­urbeto) de Hengnan­gubernio, Hunan­ provinco, Ĉinio. La montara vilaĝo sidas en fundo de u­forma montosino, kiu distancas for de la fama urbo Hengyang ĉirkaŭ 40 kilometrojn ĉe sudokcidento de la urbo. En nia regiono, la grundo estas tiel magra, ke ĉiuj verdaĵoj kreskas ne tre prospere. En la valeto klara rojeto elfluas el natura fontoputo. Somere la rojakvo tre malvarmas kaj vintre tamen varmetas kun grizblanka fumnebulo ŝvebanta supren. La rojo serpentas malsupren laŭlonge de la valeto, kaj laŭlonge de la rojo zigzagas vojo pavimita per simplaj ŝtonplatoj. Vidiĝas super la rojo kelkaj simplaj pontetoj el grandaj ŝtonblokoj. La akvo en la rojo estas preskaŭ travidebla, en kiu libere kaj vigle ludnaĝas diversspecaj fiŝetoj kaj salikokoj, kiujn mi plejofte ĝue spektadis dum mia infaneca tempo. Ambaŭflanke de la valeto staras montetoj ĉenece ligite unu kun la alia, sur kiuj kreskas diversspecaj arbetoj, arbustoj, dornoj, bambuetoj kaj lianoj, ankaŭ iom da fruktarboj. Krome, tie ankoraŭ kreskas arbusto dornohava: sovaĝa rozo (sed mi ne scias kio estas ĝia termino en la latina), kiu min impresis tre profunde kaj neforgeseble. Tia planto alinomiĝas montrozo, ĉar je folioj, tigoj kaj parfumeta floroj ĝi iom similas al la urbaj kortaj rozoj kaj havas fortegan vivipovon. En printempo ili pompas ĉie, ĉu sur montoj, ĉu apud vojoj sen homaj kulturado kaj flegado. Milda printempa venteto disportas la delikatan aromon kaj preterirantoj pretervole enspiras la bonodoron por sin refreŝigi kaj agrabligi. Apud la zigzaga montvojo al mia hejmo, ĝuste proksime de la dometo kreskis kelkaj grandaj tufoj da la sovaĝaj floroj, kiuj ĝis nun ankoraŭ aperas en mia memoro.

20

verkis kaj sendis Gajo el Ĉinio Florsezone, ĉiufoje kiam mi pasis preter la floroj, mi haltis longan minuton por kisi la florojn per rigardo, enspiris la bonodoron en printempa dolĉeta freŝa aero, aŭskultis zumkantojn de abeloj, kiuj jen flugas jen haltas por kolekti la florpolenon kaj por okulsekvadi dancadon de papilioj belaj kaj diverskoloraj, kiuj celas ankaŭ mielon...Kiel favoras la naturo! Kiel belas la printempo! Kiel ĉarmas la sovaĝaj rozoj! Tiutempe mi ofte ebriiĝas de tiuj sovaĝaj floroj kaj forgesas eĉ la malsaton kaj lacadon pro spektado de tiuj laboremaj insektoj! Kun ĝojo nevortigebla kaj feliĉeto neesprimebla mi sentas la tiaman vivon eĉ feliĉa, la mondon florplena, ke antaŭ mi la ĉevojaj montrozoj kune kun aliaj sennombraj floroj kvazaŭ ĉarme ridetas, la rojeto kvazaŭ kantetas, ĉirkaŭe la montaro kvazaŭ dancadas,...kaj tiam mi svage sentas, ke la sovaĝaj rozoj ĉe la pado al mia hejmo ne nur estas agrablaj sovaĝaj floroj, sed ankaŭ amikoj kaj kunuloj por mi dum tiu nutromanka tempaĝo! Poste, kiam mi lernis en la kvara gimnazio de nia gubernio, mi ankoraŭ ofte memoris kaj sopiris pri la sovaĝaj rozotufoj proksime de mia hejmo. Mia lernejo sidis pli ol dudek liojn for de la hejmo, tial mi devis loĝi en lernejo. Proksimume ĉiumonate mi hejmeniris nur unu fojon. La hejmeniro kutime okazis en sabata posttagmezo. Sen vespermanĝi mi rapidis al hejmo antaŭ ol oni bruligis la lampon. En serenaj tagoj de printempo mi iradis grandpaŝe al la hejmo kaj bonhumore ĝuadis la belajn pejzaĝojn laŭlonge de la tuta vojo. Kelkfoje mi eĉ zumis kantetojn dum piedirado. Kvankam ankoraŭ malproksime de la patrovilaĝo, mense mi ŝajnis vidi la rojeton vigle lirlanta, la montetojn verdiĝantaj kaj la montrozojn , precipe tiujn ĉe la vojeto al mia hejmo, okulplaĉe pompantaj. Irante kaj bildigante ĉi ĉion, mi tute perdis la sentojn de malsato kaj laco. En mi ĝojo kaj ekscitiĝo ekbrulis ke mi baldaŭ min ĵetos en la varman sinon de la hejmvilaĝo! Tiuhore, miaj kruroj ekportis min mem antaŭen pli kaj pli rapide. Ĉio de la hejmvilaĝo ĉiam min ravas, kuraĝigas, intimigas kaj altiras. Irinte plejparton de la vojo, kiam mi ekflaris la de mi konatan mildan bonodoron de la ĉepadaj montrozaj floroj, mi ekĝojegis kun rapide batanta koro, ke post minuto mi vidos la tegmenton el pajloj de nia dometo en kiu mi naskiĝis kaj elkreskis, kaj la amplenan mienon de gepatroj kaj de ili ekaŭdos la korkaresajn vokadojn, kaj plie mi deziris, ke mi baldaŭ min satigos per bongustaj manĝaĵoj por mi kuiritaj de mia ĉiam bonkora patrino. Ho, patrino, mia kara patrino! Sed ve!

Turka Stelo ● majo 2022


Nun ŝi dormas entombe sur la monta deklivo jam kelkdek jarojn! Nun nur la pompantaj montrozoj ŝin akompanas! En la jam pasinta malfacila kaj nutromanka epoko, sur la vojo de la lernejo al mia hejmo mi ofte estis tiel terure malsata kvazaŭ mi povus engluti tutan ĉevalon! Tamen nun, kiel estas bone, ke mia solfilo povas manĝi kion ajn kaj kiom ajn laŭ sia propra volo! Ĉiuprinteme, kiam la milda kaj dolĉa venteto kun aromo de la floroj kaj herboj tra la fenestro envenas kaj karesas mian vizaĝon, mi kvazaŭ refoje ekflarus la korpenetran ravan bonodoron de la sovaĝaj rozoj kiuj enradikiĝas en la malfekunda grundo de mia hejmloko. Pasis pli ol kvindek jaroj kaj miaj gepatroj jam delonge forpasis. Ni fratoj ĉiuj forlasis la hejmlokon kaj nun vivas kaj laboras aliloke. Kvankam la dometo en nia hejmloko jam longe ruiniĝis pro manko de loĝado kaj flegado, tamen la sovaĝaj rozoj de mia hejmloko ankoraŭ pompas en mia koro! Aliurbe restanta mi ofte sonĝas pri mia naskiĝloko — mia radiko, kaj ankaŭ la tieaj montrozoj, kiuj donis al mi multe da ĝojo, revo kaj kuraĝeco en mia infanaĝo. Antaŭ nelonge, mi verkis poemeton kun titolo “hejmveo”, kiu legiĝas:

Kataj Historioj 13. MELON­PANO “Ho, kia odoro!...­ pensas la kato.­ Ĉu tiu homo donos al mi peceton?” La turisto respondis: ­ Kara kato, Mi povus doni al vi peceton el tiu melon­pano, sed ĉu ĝi al vi plaĉos? Mi scias, ke vi, la katoj, ŝatas fiŝojn… Tiu pano estas ŝatata de mi ekde mia infaneco. Pardonu min, sed mi ĝin manĝos kun mia familio! Sed, por vi mi aĉetos fiŝojn, ĉar mi ne volas vi estu malsata. ­ “Dankon!” – pense respondas la kato.

Hejmveo Sonĝe en hejmlok’ disfalis la dometo kun viv’ en sufok’.

Montrozoj ĉie ankoraŭ kreskas pompe, kaj energie.

Regas silento, ĉirkaŭe staras montoj, susuras vento.

La paradizo iama ŝanceliĝas en trista brizo!

Nun denove printempas. La milda bonodoro de diversaj floroj sendata al mi per la printempa venteto faras, ke en mia cerbo nebulece bildas mia naskiĝvilaĝo kun sovaĝaj rozoj florantaj pli ĉarme kaj pli prospere, kaj, pro ilia ornamado la klara rojeto kaj verdaj montetoj fariĝas belaj pli kaj pli sub la printempa sunbrilo! (unu el la serio de memoroj pri la hejmloko: Gajo Li Chuanhua verkis aprile de 1992; modifis printempe de 2022)

verkis kaj sendis Elena Popova el Bulgario 14. PUP­FESTO Japana popola Pup­festo pri forpeli la homajn pekojn. Se tio estus tiel facile!... Oni diras, ke venos tempo, kiam ni devas pagi ĉion, faritan de ni.

15. SUB LA FLORANTA ARBO La printempo ravas per beleco kaj odoro. Kato kun griza vesto kaj blanka ĉemizo, ŝatas ne nur promenadi, sed pozi pri foto. Ĝi pensis:”Ĉu

preterpasos iu fotisto por fari al mi foton? Mi volas sendi ĝin al miaj geamikoj.” Ĝia deziro plenumis. Kiam iu turisto proponis foti ĝin, la saĝa kato elektis belan lokon sub floranta arbo. La kato sendis fotojn, jen ĝi.

(daŭrigota)

verkis kaj sendis Elena Popova el Bulgario la bildojn desegnis Hori Jasuo el Japanio

Turka Stelo ● majo 2022

21


Unua Legolibro ­ parto 2 Unua parto :Anekdotoj, rakontoj kaj diversaĵoj Kiu li estis? Juna homo estis iam en malliberejo, kaj malpermesite estis ai iu ajn viziti lin ekster liaj parencoj. Foje maljunulo venis en la malliberejon kaj volis vidi la junan homon. — Ĉu vi eslas parenco de la malliberulo? — demandis la gardislo, — oni ne enlasas fremdulojn. — Jes — respondis la maljuna homo. — Kiu do vi estas? — Aŭskultu, mi diros tion al vi: mi havas nek fratojn, nek fratinojn, sed la patro de la junulo estas filo de mia patro. Seruristo anstataŭ forĝisto Forĝisto de vilaĝo mortigis homon kaj estis kondamnita al pendiĝo. La kamparanoj petegis la juĝiston pardoni la forĝiston, ĉar la vilaĝo nepre bezonas lin. — Kiel mi plenumos mian devon de l' justeco? — demandis la juĝisto. — Sinjoro — respondis kamparano —, ni havas du seruristojn, kaj por tiel malgranda vilaĝo unu sufiĉas, pendigu la alian. Tri musoj Superstiĉa princo vidis foje en sonĝo tri musojn: grasan, malgrasan kaj blindan. La princo demandis diveniston, kiu jene klarigis la sonĝon: „La grasa muso estas via ministro, la malgrasa estas via popolo, kaj la blinda estas via portreto, mia princo.“ Eraro kaj korekto Juna homo sidis en loĝio kun la lordo North, kiun li ne konis, kaj komencis interparoladon. Du sinjorinoj eniris la kontraŭan loĝion. — Ĉu vi ne povas diri al mi — demandis la junulo —, kiu estas la malbela maljuna virino, kiu ĵus eniris? — Jes — respondis la lordo North kun gaja mieno —, mi povas diri al vi, tio estas mia edzino. — Mi petas vian pardonon balbutis la ruĝiĝinta junulo —, mi ne demandis pri ŝi, mi demandis pri la terura monstro, kiu estas kun ŝi. — Tio estas mia filino — respondis ridetante la lordo. Riĉuloj kaj scienculoj Riĉa vantulo demandis scienculon: — Kiaj oni ofte vidas literaturistojn kaj scienculojn en la domoj de l’ riĉuloj, sed malofte riĉulojn en la hejmoj de l’ scienculoj? — Ĉar la saĝaj homoj — respondis li — konas la

22

­­ de Dro KABE valoron de la riĉeco, kaj la riĉaj ofte ne komprenas la valoron de l’ saĝeco. Ne grave Dum edziĝa festeno mallerta lakeo elverŝis plenan supujon sur la atlasan veston de sinjorino, kiu tre ĉagreniĝis kaj preskaŭ svenis. „Ne grave — diris afable la lakeo, — restis ankoraŭ multe da supo en la kuirejo." Kurba vojo Amerikano rakontis, ke en la orientaj ŝiatoj de Usono la rapida vagonaro, en kiu li veturis, venis foje en lokon, kie la relvojo estis ekstreme kurba. Estis malluma nokto, la vagonaro rapidis kiel sago, kiam subite la maŝinisto rimarkis du grandajn lumojn antaŭ la lokomotivo. Li senprokraste haltigis la vagonaron por eviti katastrofon. La du lumoj antaŭ li restis sur la sama loko. Li malsupreniris de Ia lokomotivo por esplori la aferon, sed imagu la surprizon: proksimiĝinte li ekvidis la du malantaŭajn lanternojn de la lasta vagono de sia vagonaro. Tiel kurba estis tie la vojo. Mi ne scias Duval, la fama bibliotekisto de Francisko I­a, respondis ofte la demandojn pri diversaj sciencaj problemoj per la vortoj: „Mi ne scias tion.“ — „Sed — diris al li foje maisaĝulo —, la reĝo pagas al vi, por ke vi sciu tion.“ — „Li pagas por tio, kion mi scias — respondis modeste la scienculo — ; se li volus pagi al mi por tio, kion mi ne scias, ne sufiĉus ĉiuj trezoroj de lia regno.“ Perdita kaj retrovita Dum festena tagmanĝo malaperis arĝenta kulero. Ĉiuj gastoj volis montri siajn poŝojn, sed la mastro; sprita ruzulo, diris: „Sinjoroj, ne montru la poŝojn, mi konas certan rimedon por trovi la ŝtelinton; metu viajn kapojn sub la tablon, rni petas vin.“ Kiam oni faris tion, li laŭte diris: „Ĉu ĉiu havas la kapon sub la tablo?" — „Jes“ — estis la unuvoĉa respondo. „Ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?" — demandis rapide la mastro. „Jes“ — senpripense respondis la ŝtelinto. (daŭrigota)

Turka Stelo ● majo 2022


La pluveto

D

enove estas aŭtuno kaj malhelaj tagoj, kaj la suno kaŝas sin en la plej malluma angulo de la spaco, ke neniu vidu kiel pala kaj maljuna kaj trivita ĝi fariĝis en tiu ĉi lasta tempo. Sed dum vento siblas tra la fenestraj fendoj kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo kaj malseka hundo sur la strato hurlas antaŭ fermita pordo, kaj antaŭ ol la unua fajro de la aŭtuno estingiĝas en nia kahelforno, mi volas rakonti al vi fabelon pri la pluveto. Nun aŭskultu: La bona dio antaŭ kelka tempo tiel malkontentis pri la malboneco de la homoj, ke li decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Plej prefere li en sia granda boneco ŝatus dronigi ilin ĉiujn per nova diluvo; li ne forgesis kiel plaĉa estis tiu vido, kiam ĉio viva pereis en la inundo. Sed bedaŭrinde, en sentimentala momento li unufoje promesis al Noa neniam tion refari. ”Aŭskultu, amiko mia”, li tial iutage diris al la diablo. ”Vi efektive ja ne estas sanktulo, sed vi foje havas bonajn ideojn, kaj oni povas kun vi rezoni. La homoj malbonas kaj ne volas boniĝi. Mia pacienco, kiu estas senlima, nun elĉerpiĝis, kaj mi decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Mi esperas, ke ili tiam ĉiuj pereigos unu la alian kaj sin mem. Ŝajnas al mi, ke niaj interesoj — aliokaze tiel malsamaj — tie ĉi escepte povus trovi komunan punkton; kian konsilon vi povas doni al mi?” La diablo meditante mordetis la pinton de sia vosto. ”Sinjoro”, li fine respondis, ”via saĝo estas same granda kiel via boneco. La statistiko montras, ke la plej granda nombro de krimoj estas farataj aŭtune, kiam la tagoj malhelas kaj la ĉielo grizas kaj la tero kuŝas vualita de pluvo kaj nebulo.” La bona dio longe cerbumis pri tiuj vortoj. ”Mi komprenas”, li fine diris. ”Via konsilo estas bona kaj mi ĝin sekvos. Vi havas bonajn talentojn, amiko mia, sed vi devus uzi ilin pli bone.” La diablo ridetis kaj svingis la voston, ĉar li estis flatita kaj kortuŝita, kaj poste li lamis hejmen. Sed la bona dio diris al si mem: ”Ekde nun ĉiam pluvetos. La nuboj neniam disiĝos, la nebulo neniam leviĝos, la suno neniam plu brilos. Kaj estos malklare kaj grize ĝis la fino de l’ tempo.” Kaj tiel estis. La pluvombrelfaristoj kaj la galoŝfabrikistoj komence ĝojis, sed ne daŭris longe, ĝis la rido glaciiĝis ankaŭ sur iliaj lipoj. La homoj ne konscias, kiom gravas al ili bela vetero, ĝis ili dum kelka tempo malhavas ĝin. Gajuloj iĝis melankoliaj. Melankoliuloj iĝis frenezaj kaj pendigis sin en longaj vicoj aŭ kolektiĝis por aranĝi

Turka Stelo ● majo 2022

­­ rakonto de Hjalmar Söderberg el Svedio konciliojn. Baldaŭ oni ne plu laboris, kaj la mizero estis severa. La krimoj obliĝis laŭ kapturna skalo, la malliberejoj fariĝis troloĝataj, la frenezulejoj sufiĉis nur al la saĝuloj. La nombro de vivuloj malkreskis, kaj iliaj loĝejoj estis forlasitaj. Oni dekretis mortpunon pro memmortigo; nenio helpis. La homaro, kiu dum tiom da generacioj revis kaj verkis pri eterna printempo, nun iris renkonte al siaj lastaj tagoj tra eterna aŭtuno. Tagon post tago la detruado kreskis. Regionoj dezertiĝis, urboj ruiniĝis. Sur la placoj kolektiĝis hundoj hurlantaj; sed tra la stratetoj iris maljuna lamulo de domo al domo kun sako surdorse kolektante animojn. Kaj ĉiuvespere li lamis hejmen kun plena sako. Sed unuvespere li ne lamis hejmen. Anstataŭe li iris al la pordego de l’ ĉiela regno kaj rekte al la trono de la bona dio. Tie li haltis kun riverenco kaj diris: ”Sinjoro, vi lastatempe maljuniĝis. Ni ambaŭ maljuniĝis, kaj tion kaŭzas, ke ni tre enuas. Ho, sinjoro, malbonan konsilon mi donis al vi. La pekoj, kiuj min interesas, bezonas foje iom da sunbrilo por prosperi. Jen rigardu, vi faris el mi mizeran ĉifonkolektiston!” Kaj kun tiuj vortoj li tiel malmilde ĵetis sian malpuran sakon sur la ŝtupojn de la trono, ke la ligilo rompiĝis kaj la animoj disflirtis. Ili ne estis nigraj, sed grizaj. ”Jen la animoj de la lastaj homoj”, diris la diablo. Mi donacas ilin al vi, sinjoro. Sed zorge evitu uzi ilin, se vi intencas krei novan mondon!” * Vento siblas tra la fenestraj fendoj, kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo, kaj finita estas ĉi fabelo. Kiu ĝin ne komprenis, tiu konsoliĝu per tio, ke morgaŭ estos bela vetero. el la sveda tradukis Sten Johansson Fonto: LA KISO kaj dek tri aliaj noveloj

23


Mi ne estas Mona Lisa

E

n la buso ne estis multaj pasaĝeroj, tamen iu viro eksidis apud mi. La fakto ne ĝenis min, ja vintre estas agrable sidi unu apud la alia kaj iomete varmigi unu la alian. La fenestroj nur duone estis kovritaj per glacifloroj. Alspirante varmetan aeron, inter la glacifloroj aperis trueto, tra ĝi mi vidis la homojn preterpasantajn surstrate. Sed ne longtempe. Surprize rapide la trueto reglaciiĝis. Mi rekomencis la laboron, sed nun jam pli longe mi alspiris kaj mi klopodis pli varman spiron eligi. La truo iĝis pli kaj pli granda, sed intertempe ni jam forlasis la urbon. Estis videblaj nur la arboj apud la vojo starantaj. Rigardante ilin, post iom da tempo strange mi sentis, ke ne nia buso antaŭeniras, sed la arboj kuras kun freneza rapideco. Inter la neĝkovritaj arboj aperis la korto, kiun transformis mia Patro al glitumejo. Mia fratino kaj aliaj amikinoj kaj samklasaninoj glitkuris gaje kaj ĝoje, dume mi nur rigardis ilin tra la trueto, kiun mi alspirante faris inter la glacifloroj. Ja, denove mi estis malsana. La tonsilito aperis dum kelkaj jaroj plurfoje, preskaŭ ĉiumonate, ĝis kiam mi liberiĝis post malagrabla operacio de miaj grandegaj tonsiloj. En la angulo de la korto dignoplene staris la neĝhomo, kiun mia Avo kaj mia Baptopatro konstruis al ni. Surkape malnova pajlo ĉapelo estis, oramita per artefaritaj floroj, kun urĝaj papavetoj kaj bluaj cejanoj. Unu el ĝiaj manoj tenis eluzitan balailon, la alia truitan korbon. La nazo de la neĝhomo estis longega karoto. La buso haltis. La homoj ŝanĝigis en la buso, sed mia sidnajbaro restis. Stele mi rigardis al li el mia okulangulo. Li ŝajnis konata al mi. Senaĝa viro, varmecon radianta. La truo denove reglaciiĝis, sed mi jam ne plu penadis reaperigi ĝin. Mi nur rigardis la neĝblankajn glaciflorojn. Ili brilis en la sunlumo. La blankaj lekantoj brilis en la sunlumo, la florkampo plenplenis de ili. Mi kolektis jam multajn florojn, la granda bukedo eble jam estis sufiĉa por mi, sed mi ne povis halti, kaj pli kaj pli multajn florojn mi plukis. Sando sin apogante sidis apud arbo kaj plezure rigardis al mi. Li nur indulgeme ridetis, nenion dirante, ja li konis mian infanecan senbridecon. Florkronon mi plektis kaj metis ĝin surkapen.

24

­­ de Julia Sigmond ­ Vi estas pli bela ol Mona Lisa! La buso haltis kaj preskaŭ malpliiĝis. Senmove sidis apud mi la sidnajbaro. Mi sentis la varmon de lia korpo. Radiis plezura varmeco de li. Lia korpo estis tute malvarma. Ja li atendis plurajn horojn ĝis mi alvenis. Cirkaŭbrakumante lin mi varmigis la preskaŭ glaciiĝintan homon. Mi karesis kaj frotadis lin, ĝis kiam mi sentis, ke li reviviĝis. Kiam mi ekvidis, ke li ridetas, mi jam estis certa, ke nek kolero, nek malkompreno estas en lia koro kaj malaperis tiu streĉita sento, kiun li ĉiam havis, kiam ni ne estis kune. Jam li ĉirkaŭbrakumis min, karesis min, kisis min. La buso denove haltis. Nur ni du restis kaj sidis senmove, silente, unu apud la alia. Mi fermis miajn okulojn. ­ Mi amas vin, Mona Lisa! ­ Sando! Mi ne estas Mona Lisa! ­ Cu vi ne amas min? ­ Ho jes, mi tre amas vin, Sandeto, sed ne diru al mi Mona Lisa! Mi ne estas bela virino, mi estas konscia pri tio! ­ Por mi, vi estas la plej bela virino el la tuta mondo! Mi petegas, akceptu mian adoron! ­ Sando mia! Mi scias, ke mi ne estas malbela, sed neniam mi estis tiel bela, kiel ekzemple miaj kvarfratinoj. Kaj se vi primokas... ­ Karega mia! Mi ne mokas pri vi! Kredu min, Karulino! Vi havas belegan hararon! Viaj kvar fratinoj kune ne havas tiom multaj haroj, kiel vi sola! Viaj okuloj ĉiam brilas, kiel steloj sur la ĉielo. Via ĉiama rideto estas pli bela ol ĉielarko! Kaj viaj manoj! Ho ve, ĉu vi estas sorĉistino aŭ feino? Ili ĉiam radias iun nekompareblan plezuran varmecon. Se doloras mia kapo, vi nur atingas mian frunton, kiel leĝera venteto, kaj la doloro tuj malaperas! Sed eĉ se mi pensas pri nia amo, se mi memoras, ke ĝi eble tro frue finiĝos, vi kovras miajn okulojn per viaj miraklofarantaj manoj, kaj la nigraj pensoj dum palpebrumo malaperas. Permesu do, ke mi nomu vin: mia Mona Lisa! Skuege haltis la buso. Sola mi sidis en malvarmo. La ŝoforo strange rigardis al mi, ja estis la lasta haltejo. La urbeto estis preskaŭ senhoma en tiu malfrua posttagmezo. Mi iris al la hospitalo. La pordisto ne estis apud enirejo. Mi eniris kaj supreniris al la unua etaĝo. La lito de Sando estis metita, preskaŭ pretigita por alia malsanulo. Mi senmove staris kaj nur rigardis la malplenan liton. Mi ne volis akcepti, ke li ne plu ekzistas. Elirante la ĉambron mi iris sur la koridoro, ĝis kiam mi ekaŭdis voĉojn. La deĵorantaj doktoroj rakontis

Turka Stelo ● majo 2022


lian eksiĝon. Trankvile, kiel eta kandelo, kies flamo jam nur flagretas, trankvile li forpasis. Malfacile mi elpremis la vortojn: ­ Cu li diris ion? ­ Li jam ne havis forton paroli, li nur flustris ion. Iun nomon. ­ Kiun nomon? ­ Mona Lisa! Jes, li flustris kelkfoje antaŭ sia morto: Mona Lisa. ­ Mi reiris al la lasta haltejo. La buso jam estis preskaŭ plena. Tamen mi trovis liberan lokon, Dio mia! apud la sama viro, apud kiu mi vojaĝis tien. Apude sidante ni reciproke varmigis la alian. Kial mi volas trovi vortojn, per kiuj mi povu esprimi mian senton? Kion mi sentas? Cu vere mi havas iun ajn senton? Mi estas tute malplena, sen sentoj, ja mia koro estis kovrita per glacifloroj. ­ Mona Lisa! Ne estu trista! ­ Sando! Cu vi estas? Kiam mi vojaĝis tien, vi

Pavlo Ĉubinskij

P

avlo Ĉubinskij (1839­1884) naskiĝis la 15­an de januaro 1839 en bieno proksime Borispilo (kie nun estas Kijiva internacia flughaveno) en neriĉa nobla familio. Post la fino de II­a kijivo gimnazio li ekstudis juron en Petersburga universitato. Dum la studentaj jaroj Pavlo partoprenis agadon de Sankt­Peterburgo ukraina komunumo, estis aŭtoro de revuo “Osnova”, kie renkontiĝis kun Taras Ŝevĉenko, Mikola Kostomarov. Post mitingo kontraŭ masakro super partoprenantoj de varsovia manifestiĝo P. Ĉubinskij estis forpelita el la universitata kaj dum certa tempo vivis en vilaĝo apud Ĉernihivo. En 1861 li doktoriĝis pri jurisprudence en Peterburga universitato. Reveninte al Ukrainio dum 1861­62 li verkis artikolojn por “Osnova”, kunlaboris kun ĉernihiva kaj kijiva gazetaro. En ĉi tiu tempo li provis malfermi liberan kamparan lernejon en Borispil, sed ne ricevis permeson de aŭtoritatoj. 1862 en Kijivo kelkaj ukrainaj rondoj unuiĝis en la societon “Hromada”, kontraŭ kiu estis ekprocesita krima kazo. Tiam (aŭtuno de 1862) Pavlo Ĉubinskij verkis poemon “Ankoraŭ ne mortis Ukrainio”, kiu fariĝis Nacia

Turka Stelo ● majo 2022

ŝajnis al mi konata, sed mi ne kredis, kvankam mi sentis vian plezuran varmradion! ­ Mona Lisa! Mi jam mortis, sed ĉu vi memoras, kion mi promesis al vi? Mi restos ĉiam apud vi. Jen, la fianĉringo, kion mi jam delonge promesis al vi. Ne portu ĉiam, nur se vi sentas vin tre sola kaj se vi bezonas mian helpon. Estu feliĉa! Ne forgesu min! Mi amas vin kaj mi dankas al vi, ke vi feliĉigis mian lastan jaron de ĉi tera vivo. Mi atendas vin, sed ne rapidu! Vivu longe, ĉar post la morto, la tempo ne havas similan valoron kiel surtere! Kaj ne forgesu: mi amas vin, Mona Lisa! rakonto de Julia Sigmond Premiita de la Belartaj Konkursoj 2000 Fonto: http://verkoj.com/verkistoj/julia­sigmond/mi­ ne­estas­mona­lisa/

verkis kaj sendis Viktoro Pajuk el Usono himno de l’ ukraina popolo. Laŭ onidiroj, li partoprtenis festeton, dum kiu serbaj studentoj de la Kijiva universitato kantis patriotan kanton, menciante caron Stefan Dusan kaj ĉantante la vortojn “срце бије и крв лије за своју слободу” (serbe: koro batas kaj sango fluas je nia libero). La kanto tre plaĉis al Ĉubinskij, kaj li subite foriris en alian ĉambron, kaj duonhoron poste li revenis kun la finita teksto de la kanto “Ankoraŭ ne mortis Ukrainio”, kiu tuj estis kantita laŭ la serba motivo. Kelkaj esploristoj opinias, ke la motivoj de la mazurko “Jeszcze Polska nie zgineła,” (pole: ankoraŭ Pollando ne pereis), kiu poste iĝis la pola himno, ankaŭ influis la verkadon. Pavlo Ĉubinskij verkis poemojn “à la Ŝevĉenko”. Ankoraŭ ne mortis Ukrainio Ne jam mortis Ukrajnio, nek liber’, nek gloro, Kaj ankoraǔ al ni, fratoj, venos sortfavoro. Kvazaǔ ros’ sub sun’ pereos malamikoj fiaj, Tiam, fratoj, ni ekmastros Patrolandon nian. Ref.: Niajn korojn ni oferu sur liberaltaron, Pruvu, fratoj, ke ni estas la kozakidaro! Ek al sangbatalo, fratoj, de Sjano ĝis Dono, Ke ne estu l’ Patrolando je fremduldispomo. Nigra maro tiam ridos, ĝojos Dnipro­avo, Kaj ankoraǔ Ukrajnio bonan sorton havos. Vervo kaj labor’ fervora plibonigos ĉion

25


Kaj eksonos liberkanto en Ukrainio. Trans Karpatoj ĝi reeĥos kaj al step’ parolos, Ukrajnia glor’ vastiĝos inter la popoloj. Tradukis Viktor Jaskovec kaj Volodimir Pacjurko Post adopto de Valueva cirkulero pri malpermeso de ukraina lingvo (1863), rezulte de kaŝobservado li estis sendita por setlejo en Arkangelska gubernio. Dum ekzilo li partoprenis en historia kaj statistika pristudo de regiono: danke al personaj kvalitoj okupis diversajn postenojn en la gubernia statistika komitato (enketisto, komitata sekretario, gazetredaktoro, oficisto ĉe guberniestroj pri specialaj taskoj); estris stud­

Tria preĝo de Pygmalion

A

ŭskultu mian humilan preĝon, ho, senmortaj dioj, ĉar mia koro jam tropleniĝis de doloro kaj nur via saĝeco povas porti al mi trankviliĝon. Mian doloron ja bone scias vi, ho dioj, kiuj ĉion scias pli precize ol ni, mortemuloj. Mi ja ne diras miajn vortojn al vi por sciigi vin, sed nur tial, ĉar la ploro estas mildigilo de la doloroj. Kaj al kiuj aliuloj mi povus plori, se ne al vi, kiuj ĝis nun tiel atende superŝutis min per viaj gracoj, kiel tre malmultajn homojn sur la tero! Vi faris min reĝo sur insulo Cyprus, eĉ dotis min per talento sur la tereno de la skulptarto kaj nun jam en multaj helenaj urboj, sur la plej belaj placoj kaj en la temploj staras miaj skulptaĵoj. Dankon al vi! Sed inter ĉiuj miaj skulptaĵoj, la plej bela estis tio, kion mi pretigis ĉi tie, en nia urbo por la templo de ino Aphrodite. Ĉi tiu estas tiom perfekta kreaĵo, ke mi pasigis tago­post tago mian tempon en la templo kaj terenĵetiĝe mi adoris — la marmoron! Jes, mi konfesas: mi jam adoris ne diinon Aphrodite, sed la marmoron, kies frideco estis granda kontrasto al ties ĉarmeco: ŝian maldekstran manplaton ŝi tenas facile sur arbotrunko; la dekstran manon ŝi

26

ekspedicion tra Peĉora regiono kaj Arkta Uralio, iniciatis ekspedicion al Nova Zemlo. En 1869 li ricevis permeson por reveni al Ukrainio kaj estris etnografian kaj statistikan ekspedicion de Rusia geografiaj societo en la Sudokcidento regiono. 1873­1875 – sekretario, 1875­1876 – vic­estro de Sudokcidento fako de Rusia geografia societo. En 1876 li estis denove forpelita el Kijivo, sed ricevis permeson vivi en Peterburgo. En 1879 P. Ĉubinskij serioze malsanis, emeritiĝis. Mortis la 17­an de januaro 1884 en sia gepatra vilaĝo. verkis kaj sendis Viktoro Payuk el Usono

­­ Satiraj rakontoj de Sándor Szathmári arkas super la kapo. Ŝia kisema buŝo, ŝia dolĉaspekta, serena vizaĝo, la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis. Sed kun pura animo mi povas deklari, ho senmortaj dioj, ke tio, kio min plej forte alkatenis, estis ne la perfekteco de la korpo, sed la animo, la diina, interna belo, kiu radiis de sur ŝia majeste bela vizaĝo. Mi preĝis al vi, ho dioj, petegante, ke vi vivigu la marmoron kaj mi edzinigos ŝin al mi. Mia peto dum longa tempo ne plenumiĝis. Vane mi prezentis al vi multekostajn sanktajn oferojn. Mi jam komencis suspekti, ke vi jam ne amas min, aŭ eĉ pli: ke dioj eble eĉ ne ekzistas. Miajn krimajn pensojn mi poste multfoje pentis, ĉar via saĝo poste dokumentis al mi, kiom stulta kaj malaltkapabla estis mia menso kaj kiom saĝaj estis vi, dioj, kiam vi gardadis, ke la belo mirigu niajn korojn nur kaŝite en ŝtonon, sed ni ne deziru, ke la dioj viviĝu kiel teraj korpoj el la marmoro. Nome, responde al miaj malperfektaj petegoj vi fine vere vivigis la ŝtonon. Foje, kiam mian varmegan frunton mi premegis al la piedestalo kaj denove mi preĝpetegis, subite mi sentis sur mia ŝultro ektuŝon de mola, varma, virina mano. Mi suprenrigardis kaj mire mi vidis, ke la statuo viviĝis. Mi kapturniĝis pro la feliĉo. Ŝi descendis de sur la piedestalo kaj genuiĝis antaŭ mi: — La senmortaj dioj akceptis vian petegon, ho reĝo! — ŝi diris. — Mi viviĝis, por ke mi estu je via servo. Milde mi levis, ĉirkaŭbrakis ŝin, kondukis ŝin al mia palaco kaj ordonis al la servistinoj ŝmiri ŝian korpon per multekostaj ŝmiraĵoj kaj vesti ŝin per la plej belaj vestaĵoj. La plej elegantajn ĉambrojn mi malfermigis al ŝi kaj ordonis servistojn por la priservo.

Turka Stelo ● majo 2022


Memkompreneble mi edzinigis ŝin al mi. Mi nomis ŝin Aphrode, por danki ankaŭ per ĉi tiu nomo la gracon de diino Aphrodite. Dum kelka tempo nenio ĝenis nian feliĉon. En la lito ŝi estis arda amoranto, sed fiere mi ŝin enkondukis ankaŭ en mian societon, kie ĉiujn ravis ŝia beleco kaj saĝeco. Neniam mi imagis edzinon, pli indan al reĝo. Sed post nelonge, aperis ŝiaj malkonvenaj karaktertrajtoj. Se en ŝia ĉambro la pordoj, fenestroj estis fermitaj, ŝi plendis, ke mankas la aero. Mi malfermigis la fenestrojn, sed tiam la trablovo malutilis al ŝi. Do, mi farigis tiaspecan ventoladon, ke la aero envenis varme, tra la plafono. Trablovo ne estiĝis. Sed tiu solvo malpleje plaĉis al ŝi, ĉar ŝi deziris freskojn sur la plafonon. Denove mi remasonigis la plafonon kaj pentrigis sur ĝin bildojn per niaj plej eminentaj artistoj. Sed eĉ la bildoj ne plaĉis al ŝi, ĉar tiuj montris la scenon, kiam Zeus per fulmoj mortbatas la titanojn. Ŝi postulis pli mildan scenon. Mi transpentrigis la plafonon. Nun oni surpentris la naŭ muzojn, sed pri tio ŝi deklaris, ke ĝi estas enuiga, ĉar sur la bildo okazas nenio. Nun mi jam petis ŝin, ke ŝi mem indiku, kion ŝi deziras. Ŝi responde ekploris kaj riproĉis min, dirante, ke mi estas al ŝi fremda, ĉar se mi harmonius al ŝia karaktero, tiam mi mem devus kompreni la dezirojn de ŝia subtila animo. Ŝi mem ne povas esprimi tiujn dezirojn, sed vera anima kunulo devus tiujn diveni. — Ĉu mi pentrigu la dion Hephaistos en sia forĝejo? — mi demandis. — Aŭ la dion Pan, kiam li, per sia fajfilo muzikas al la nimfoj? Ŝi ploregis kaj furioze skuis la kapon: — Vi ne komprenas min, ĉar vi ne kapablas kompreni. — Sed kion kompreni, koreto? — Vi ne komprenas eĉ tion, ĉu kion vi devus kompreni! — Sed diru vian deziron kaj mi plenumos! — Se mi scius mian deziron, mi jam dirintus ĝin. Tial vi estas mia amanto, por ke vi mem diru mian deziron! Tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke mi mem estas stultulo, ĉar mi ne povas kompreni ŝian subtilan animon. Sed ĝuste tial mi estis stulta, ĉar tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke tera mortemulo povas kompreni la animon de diino, kaj ĉar mi kredis, ke nur el mi mankas tiu ĉi kapablo. Foje ŝi diris, ke ŝi sentas doloron en sia ventro. Mi vokis mian kuraciston, sed ŝi ne lasis sin priesplori, dirante, ke ŝi bone scias la kaŭzon: la dolorojn kaŭzas la ĉi tieaj vinoj, do, mi akiru al ŝi vinon el la insulo Kios.

Turka Stelo ● majo 2022

Tiuvespere, en la lito ŝi forpuŝis min, dirante, ke malutilas al ŝi antaŭ ol ŝi ricevos la Kiosan vinon. Se mi volis ien iri kun ŝi, ŝi ne venis pro siaj doloroj. Sed, se ŝi mem volis iri ien, la doloroj ne malhelpis. La Kiosan vinon ŝi ricevis, trinkis, kaj la rezulto estis, ke la doloroj transiris el la ventro al la brusto! Sed finfine mia edzino devas esti mia edzino, do, mi postulis la amon. Responde ŝi tiom dolorplene palpadis la bruston, ke mi indulgis ŝin. Tamen, tiu ĉi mia konduto jam delonge ne estis nura indulgo. Jam delonge mi kapablus ŝin ekbati se min ne retenus la scio, ke ŝin vivigis el marmoro vi mem, senmortaj dioj, do, mi ne volis veki vian malamon kontraŭ mi. — Ŝi ne amas min, — mi konstatis per kompleta konvinkiĝo. — Ŝi jam neniam fariĝos la mia, do, mi kondutos grandanime: ŝi vivu sian propran vivon. Se mi ne estas por ŝi sufiĉa, elektu amaton. Nepre ŝi pli bone scias la propran inklinon. * Kaj ŝi elektis iun — sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo, cetere tre mildanima, kiu neniam povis esperi, ke lia amatino foje estos viviĝinta diinostatuo. Sed al Aphrode ĝuste tio plaĉis, ke ŝi estis multe pli supera estaĵo, ol li. Ŝi verkis ampoemojn al li (ĉar ŝi estis poetino, eminenta, kiu verkis pli belajn poemojn ol Sappho) kaj en la lito ŝi ravite laŭtlegis la poemojn. Kaj li? Li jam ĉe la dua poemo endormiĝis. Ne pasis tute du semajnoj kaj Aphrode elĵetis lin. Vi eble pensus, ke ŝi ekkonis, kiome netaŭga estis tiu homo, kiome nekonvena al ŝi. (Sed kion mi diras! Vi, dioj scias tion!) Ŝi elĵetis lin pro tio, ĉar li foje — ternis! Poste sekvis la ceteraj viroj. Dum kelkaj semajnoj ŝi arde amis ĉiujn. Ŝi desegnis la momentan amaton sur vakstabulo, modlis lian figuron el argilo, ĉar si eminentis en ĉiaspecaj artoj. Iun belan, fortikstaturan sian amaton ŝi skulptis kiel Marsyas­on kun kolombo sur lia etendita fingro. Kion komunan havas la kolombo al Marsyas? Kial li ne tenis en la mano fajfilon de Pan? Eble vi scias, senmortaj dioj. Vi, kiuj eble scias eĉ la pensojn de sia koro. (Kvankam pri ĉi tio jam ankaŭ mi dubas.) Sed la kompatinda knabo devis longe, senmove stari kun ĉevalvosto, ligita al sia dorso kaj kun kolombo, ligita al sia fingro. Sed la kolombo ek­ektiradis la piedojn, ĝi ne staris senmove, do, ŝi eltordis la kolon de la kolombo, tra ĝia beko kaj kolo ŝi trapikis lignan stangeton, por ke ĝi staru fikse sur la fingro de la modelo. Kiam la statuo pretiĝis, la kadavron de la kolombo ŝi enterigis sub la plankŝtonojn de la templo kaj tago­

27


post­tago ŝi pilgrimis al ĝi por proplori la kolombon. La kompatindan modelon ŝi akre riproĉis pro tio, ĉar li lasis mortigi la kolombon. Ŝi eknaŭzis lin kaj forpelis. Nature, se li ne lasintus mortigi ĝin, ŝi jam pli frue forpelintus lin. Inter ŝiaj amatoj troviĝis ankaŭ iu poeto. Tiun ŝi demandis, kiakolora robo konvenus al ŝi. Li diris bluan. Ŝi aĉetis ĝin, surmetis ĝin, sed ĝi ne plaĉis al ŝi kaj el tio ŝi konkludis, ke la poeto ne komprenas ŝian animon. Ŝi turmentis lin, ĝis fine la poeto teruriĝe forkuris. Kiom da amatoj ŝi havis? Mi ne scias. Sed ĉiuj travivis la saman sorton: ŝia alflatiĝa ĉarmo ĉiujn ravis, kaj se ŝi jam alkatenis ilin, jam eĉ ekenuis. Per kapricoj ŝi ĉiujn turmentegis kaj fine forĵetis, aŭ ili mem fuĝis de ŝi. * Kaj fine ŝi revenis al mi! Jes, li revenis kaj petis, ke mi pardonu, ĉar ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola konvena vivkunulo. Eĉ dum unu momento mi ne kredis, ke ŝi povis demeti sian naturon, sed mi tamen kredis, ke la trompiĝoj rompis ŝin kaj jam povas bremsi sian kaprican temperamenton. Vere, ŝi bremsis dum du monatoj. Vespere ŝi sidiĝis apud mian liton kaj delektis min per liuta muziko, akompanante ĝin per sia dolĉa kantvoĉo. Ankaŭ la kantojn komponis ŝi mem. Poste, demetinte la liuton, enŝoviĝis en la liton kaj la lipojn ŝi premis al mia buŝo. Mi kredis, ke mi alvenis al la plej perfekta feliĉo. Post du monatoj okazis, ke foje ŝi petis, ke mi starigu la Marsyas­statuon en la templo. — Marsyas estis mortemulo, — mi respondis, — kiun la dio Apollon mortigis, ĝuste pro tio, ĉar Marsyas provis per sia muziko konkurenci kun la dioj. Ni eĉ provokos la koleron de la senmortaj dioj. — Sed ni enterigu sub la statuon ankaŭ la modelon de la statuo, kiel sanktan oferon por senkolerigi la diojn. — Ĉu li jam mortis? — Ne. Mortigu lin por ke li fariĝu sankta ofero. Min terurigis ĉi tiu krueleco kaj mi firme deklaris, ke mi ne mortigos lin. Vane ŝi argumentis, ke la kolombo havis la saman sorton, kaj ke ŝi priploros ĉiutage antaŭ la statuo. Ekde tiam, ŝi fortiriĝis de mia kiso, pretekstante, ke sur la insulo Cyprus estas epidemio. Se mi ektuŝis ŝin, forpuŝis mian manon, dirante, ke mia mano estas malvarma, aŭ, ke ŝia kapo doloras. Ho, senmortaj dioj! Vi ja scias, kiom multe mi suferis!

28

* Kaj jen, tiam mi fine komprenis vian saĝecon, ho dioj! Kiam mi petegis, ke la statuo viviĝu, vi dum longa tempo ne plenumis mian peton, ĉar vi bone sciis, ke diostatuo havas tiajn karaktertrajtojn, kiuj konvenas nur por dioj sur la monto Olympos, sed kiuj estas tute nekonvenaj al teraj mortemuloj kaj tiuj ecoj alportas al ni nur turmentojn. Tiam mi, per mia stulta kapo ankoraŭ ne povis tion kompreni. Mi postuladis, eĉ akuzis vin, kaj vi, — fine plenumis mian peton, por ke mi per mia propra sperto konvinkiĝu pri tio, kion mia limigita menso ne povis percepti. Tiatempe, kiam mi jam konvinkiĝis pri la vera situacio, tiam mi preĝis duafoje al vi, ke vi retransformu ŝin al marmoro. Kaj jen, tiun mian peton vi tuj plenumis. La statuo denove staras tie, en la templo, kaj mi ĉiutage vizitas ŝin por adori terenĵetiĝe ĝian Olympos­ an belecon kaj la noblan animon, radiantan el ŝia vizaĝo. Mi devas konfesi, ke mi denove adoras ŝin kaj amegas. Mi ĉirkaŭbrakas la marmoron kaj sentante al malvarmecon de la ŝtono, ofte mi pripentas mian duan preĝon. Min obsedas la tento kaj mi emus frapi mian kapon pro mia stulteco: kial mi redonis ŝin? Sed ĉi tiu pento daŭras nur momenton. Se mi ekmemoras pri la teruraĵoj de ŝia vivo­tempo, tuj mi komprenas vian saĝecon, ho dioj: nun, ĉi tiel mi ĉirkaŭbrakas la serenecon, la ĉielan, la perfektecon, kiun ni, teranoj povas nur ĉi tiel senti. La perfekteco estas la trajto nure de la ĉielanoj kaj ni, teranoj neniam povos ĝin atingi. Ni sentas ĝin malpuraĵo kaj malvirto. * Ho, dioj! Kiom saĝaj vi estas, ke vi tiel konatigis al mi la purecon, la senmankan, subtilan, absolutan belecon, kiu troviĝas nure en la ŝtono. En la ŝtono, kiu ne sentas, kiun infektas nenia malpuraĵo de la animo, kiu do ne turmentas nin. Sed kial mi diras ĉi tiun mian trian preĝon? Mi timas, ege timas, ke la beleco de la statuo denove ekbruligos en mi la sopirojn! Mi eble furiozos, pugnos mian kapon kaj preĝos, ke vi redonu ŝin al mi, ŝian karnan­sangan korpon kaj ŝian animon. Se tio vere okazus, ne aŭskultu min, ho dioj, ĉar el mi kriados nur la limigita, stulta homa koro. Alligu min al la masto, kiel la maristoj alligis Odysseus­on ĉe la insulo de la sirenoj kaj ne malligu min, kiel ajn kriados la doloro el mia koro! Ne malligu min! Gardu min, ho dioj, gardu min! Multe mi suferis, eĉ nun mi suferas, sed ne permesu, ke mi ŝanĝu miajn suferojn al pli turmentaj! Kaj savu nin, mortemulojn de la diinoj! Restu ili nur sur la monto Olympos. Vi ja povas elteni ilin!

Turka Stelo ● majo 2022


EKRA2021 ­ Poezio ­ Leo Tur EN LA MALLUMO KOSMA KAJ SENFINA

­­ konkursaĵoj de EKRA 2021 ­ Razgrad Leo Tur EN KIA LINGVO VI PENSAS

En la Mallumo kosma kaj senfina, Sunvarmigitaj per neestingebla Astro, Ni vivas en la Ter' Mastrina, Ne divenante, KIAL Dio­Mastro Ekverkis nian Mondon sen prokrasto.

Imagu, en alia dimensio Al ĉiuj servas la universala ilo, – Leptona, super­minc­telepatio, Komuna inter­pens­komunikilo.

Ve, dume ni nun spiras per aero, Ni uzas multajn lingvojn sen prospero. Sed sciu, ­ via Bioskafandro Por la pensado mondunuiganta Chi tie estas provizora "IO". Parolu simplan lingvon Esperanto. Al la matrico, al alia meandro Bedaŭre la cerbo de Teranoj Ekvokos vin Alia Dimensio. Ebligas tre malofte Rekt­Posedon. Kaj la Aspekto kaj la Beleco Tera, ­ Pro tio la venontaj Planedanoj Aplikos nian pretan Voĉ­Rimedon. Chi tio chio estas Provo, Divenu, kian lingvon uzos ili: konvencieco. Viv­Senco estas Kredo, Honesteco Ĉu Anglan, ĉu Hispanan? Aŭ Swahili? vera. Leo Tur Por via Estajho ili ­ Spiriteco. Leo Tur PRI LINGVAJ KONFUZOJ PRI NACIAJ LINGVOJ Homoj, angle parolantaj, Iom malŝatas "farti bone", Ajna lingvo ekzistanta Ĉar paroloj esperantaj Estas multe konfuzanta Angle sonas "furzodone". Kiel vaste semantike, Tiel same fonetike. Iam la Kreinto nia, En maniero mok­skercanta, Ajna estas kripligita, Ne sen ŝerco ironia, Malordega, duonblinda, Nomis Anglan "harŝiranta". Estas multe komplikita Kaj apenaŭ lerninda Ajna lingvo ekzistanta Pro antikva malklereco, Estas multe konfuzanta Cerba analfabeteco Kiel ofte semantike, De la homa intelekto Tiel same fonetike. Dum miljaroj sen korekto. Jam ni scias, ke surtere Ĉu la pola poligloto Ĉiuj lingvoj priuzitaj Amuziĝis futurote? Estas en esenco, vere, Leo Tur Per la homoj elpensitaj. Ne per plej Perfekta Dio, Kiu mokas nin pri tio! Ajna lingvo, karaj Homoj, La “natura” fier­nomita, Tre abundas da simptomoj Esti, ve, artefarita.

Turka Stelo ● majo 2022

PRI KOGNITIVA REZERVO Se vi studas intelekte, Faras cerbon tre aktiva, – La Rezervo Kognitiva Estos viva sendifekte.

Tia eta cerb­pizero Estas Fonto de Mistero: Dank' al ĝi kaj mens­meandro Plu­long­vivos bio­skafandro. Lingva studo sen obstaklo Kontribuas al Miraklo. Leo Tur REKLAMU kaj PROPAGANDU Hej, legantoj, parolantoj! Propran ludon memĝuantoj! Bremsu en la memagado, Ek al lingva reklamado! Ĉar homar‟, interalie, Eĉ belega, saĝa, sprita, En la tuta mondo, ĉie Estas vast­NEinformita! Diru, skribu al ĝi ion! Uzu simplan flugfolion! Vi malzorgu vian ĝenon: Tio­ĉi valoros penon. ­­­­­­­ "Traĥ­tibi­daĥ!" signifas kiel "bonvenu!" Kaj ankaŭ samtempe "diablo prenu!" Oldul' Hottabyĉ, bona magiisto, Se scius li pri Esperant­agado, Li nepre iĝus mem esperantisto, Li certe aldoniĝus al movado. Li al homar' donacus sian amon Kaj la NECESAN PROPAGAND­ REKLAMON. Leo Tur KONSILOJ Se ni Esperanton lernos, Kaj la mond’ ignoros nin, – Ĉu la mondo nin komprenos? Aŭ ni komprenos ĝin? Jes, sed popularigante Kaj fervore instruante. Kiu instruas diligente, – Lernas mem plej rendimente. Same la poeziado Kontribuas al lernado. Por atingi fenomenon

29


De la artikulacio, Rememoru Demosfenon El antikva historio. Antaŭ ĉiu parolado Li ŝtonetojn enbuŝigis Kaj per laŭtgimnastikado Klare vortojn nazaligis. La ekzercoj – konsilindaj. Ĉar rezultoj – tre mirindaj! Leo Tur

TRADUKOJ de A.PUŜKIN Se la vivo vin tromptenos, En malgaj’ ne ĉagreniĝu. Dum tristeco humiliĝu, Gaja tago, kredu, venos. En Estonto vivas Kor’. Nuno estas iom ŝajna. Kio momente iros for, Tio poste iĝos fajna. ­­­­­­­ La vanan “Vi” per kora “ci” Responde ŝanĝis ŝi sen timo

Kaj feliĉ­revojn d’emoci’ Ekscitis en amant­animo. Rigardas mi senĝene ŝin, Tute senforta, ja senarma, Kaj diras: Kiel Vi estas ĉarma! Kaj pensas: Kiel mi amas cin! Leo Tur

poezio de Leo Turkadze el Usono Unua premio pro ciklo da versoj en poezio

ĝian scenaron”. Kompreneble, mi estis surprizita... Mi diris, ke mi neniam skribis scenaron antaŭe. Li diris: “Kio malfacila estus por vi verki scenaron? Dividu la paperon al du partoj, skribu la movojn en la maldekstra parto kaj la paroladojn kontraŭe en la dekstra. Ne timu vi povos skribi!”. Kaj mi ja skribis ĝin." Kiu scias, kiaj ercoj estas vivantaj aŭ mortaj en la kinejoj de la aliaj landoj. Ni ne forgesu ĉi tiujn kinolaboristojn, kiuj dediĉis sian plumon resti en la ombro, kaj ilia laboro ne estas en ia videbla areo, kiel eble literaturo! Ili donis al ni fascinajn rakontojn.

5 >>

en Istanbulo” estas unu el la plej konataj filmoj de li. Lia vivrakonto ankaŭ estas interesa. Li estis filo de generalo, sed li forlasis sian hejmon kaj laboris kiel fabriklaboristo dum sia junaĝo. Li laboris kiel portisto, setlaboristo, gladisto, figuranto ktp. Li estis altirita al la malsupraj klasoj. La manifestiĝo de tiu intereso ofte vidiĝas en liaj melodramaj scenaroj. Post la jaro1952, li koncentriĝis en la verkado de scenaroj. Li priskribis kiel li komencis verki scenarojn: "Iun tagon, Talat Artemel (aktoro) invitis min al sia domo. Mi ĝojiĝis, ke tiu ankaŭ estus rolo. Sed li diris: "Jes ĝi estas rolo, sed vi skribos

30

Konuralp Sunal 22 Aprilo 2022 Buyukada, İstanbulo –Turkio

Solvo de la krucvortenigmo

Turka Stelo ● majo 2022


4>> porkaj, avidaj okuletoj ­ kaj aknoj! Hu! Oni ne povus meti groŝon sur lia vizaĝo sen kovri aknon. Malĉastaj pensoj tiel svarmas en lia stulta kapo, ke ili pustuliĝas sur lia vizaĝo. Nu, mia ĉambro estas sufiĉe komforta trueto, du etaĝojn super la strato. Amiketo bakistfilo havas la alian ĉambron sur la sama etaĝo. Mi rimarkis, sed ne multe atentis la fakton, ke parto de la muro inter la du ĉambroj estas simpla ligna vando el tabuloj. Hodiaŭ la bakista familio kaj mi manĝis en hejmeca rondo malantaŭ la panbutiko. Tuj poste mi devis jam forrapidi ĉi tien sed kiam mi min levis de la tablo, mia kruro ektuŝis ion malglatan kaj zit!, tuj fulmis maltrikaĵo en mia bona nilona ŝtrumpo. F­ino Lipopar murmuris kondolence. ­ Nu ja ­ filozofis F­ino Sengarna ­ tiaj malfeliĉoj nin trafas ĉiujn. Sed nepre necesis, ke mi tuj ŝanĝu la ŝtrumpojn kaj forkuru al la teatro. Do mi pelis min supren al mia ĉambro, kaj elserĉis alian paron. Dum mi serĉis, mi aŭdis fileton­bakiston veni supren kaj iri en la propran ĉambron. Nu: tion li ja rajtis en la propra hejmo. Sed kiam mi sidiĝis por ŝanĝi la ŝtrumpojn, trafis min stranga maltrankvilo. Mi ne aŭdis la bakistfilon moviĝi en sia ĉambro, eĉ tra la maldika vando. Mi rigardis la vandon kaj rimarkis ion, kion mi ĝis tiam ne rimarkis. Mi proksimiĝis kaj ­ jes! Ĝi estis truo! Tiu feĉa, fetora fibubo boris truon por min observi en mia dormĉambro! Jes, kaj eĉ tiam li min observis. Kiam mi proksimiĝis, mi aŭdis lin fortiri sin kaj karamboli kun io. Efektive, bruis, kvazaŭ li paŝus en noktovazon. Sed jes, mi esperas, ke ĝi estis plena. ­ Kaj kion vi faris? ­ Faris? Mi tuj ŝtopis la truon per korko el mia tus­ medikamento. ­ Sed ĉu vi ne plendis? ­ Al kiu plendi? Mi ŝanĝis la ŝtrumpojn kaj iris malsupren. Paĉjo kaj panjo vendis panojn tre diligente en la butiko, kaj cetere mi devis kuri ĉi tien plej rapide. Fileto restis en sia ĉambro. Mi volis enkuri kaj mueli lian trudan nazaĉon sur la litkadro, sed se mi estus tion farinta, oni supozeble akuzus, ke mi provis atenci lian ĉaston. Fi, la kruda, kanajla kaĉuleto! Sed nur pensu, Za­za. Mi dormis tie jam kvar noktojn. De kiam li disponas pri tiu infera truo? Eble li eĉ kvarfoje vidis min pretigi min por la lito. Hu! kiel honte! La simpla penso naŭzas min. Tiuj porkaj okuletoj, tiu malseka buŝo ­ hu! F­ino Sengarna skuiĝis de abomeno. Ŝia kamaradino rigardis flanken kun stranga vizaĝmieno. ­ Sed Doti, mia kara ... Bum­bum­bum! Vigla frapado ĉe la pordo ŝin interrompis. Monotona voĉo kriis: "F'lino Lip'ar! Nepra voko! Nepra voko! Venu tuj, m'petas." ­ Ĝis re, kara Doti! Ne tro ĉagreniĝu!

Turka Stelo ● majo 2022

Post la foriro de sia kamaradino F­ino Sengarna kompletigis sian pretigon. Ŝminkinte, en longa blua robo, ŝi staris antaŭ la spegulo kaj zorge sidigis sur sia kapo fantazie larĝan hispanan ĉapelon. La sama kuriero revenis, frapis, kaj raŭkis alvokon. F­ino Sengarna ĵetis lastan ekrigardon al la spegulo kaj sekvis lin. Ŝi spiralis ĉiam malsupren kaj ĉiam destre. Ŝiaj molaj pantofloj faris neniam bruon sur la ŝtupoj. La vasta scenejo kuŝis en duona mallumo. Granda tolo du metrojn post la portalo kaŝis la publikon. Tra ĝi la knara voĉo de komikisto estis aŭdebla, kaj foje­foje alruliĝis ridego el pli ol mil gorĝoj. Sur la sceneja planko, dancistinoj staris pretaj en kostumo de hispanaj kavaliroj kaj sinjorinoj. Malantaŭ ili montis ŝtuparoforma podio garnita per hispanecaj bagateloj. Jen kaj jen sur la ŝtupoj jam staris belulinoj en hispana ŝalo kaj mantilo. F­ino Sengarna ascendis preter ilin ĝis la plej supra plato de la podio. Tie ŝi staris. Eksonis la orkestro, la komikisto kantis strofon de kanzono, kaj sekvis tondra aplaŭdado. F­ino Sengarna forskuis siajn pantoflojn kaj kaŝis ilin sur oportuna breto malantaŭ la podio. Glitiginte la bluan robon for de siaj ŝultroj, ŝi faligis ĝin sur la sama kaŝita breto. La aplaŭdoj ĉesis. La scenejo tute mallumiĝis. F­ ino Sengarn rìgidiĝis en pozo. La tolo antaŭ ŝi facile leviĝis en la ombran hisejon. Hispanaj ritmoj ektamburiĝis el la orkestro. Kaj ­ venis la lumo. El supre, el flanke, el fokus­ lanternoj en la aŭditorio, lumo, klara kaj mola, reliefigis la buntajn figurojn de la dancistinoj, kies piedoj jam vigle plankofrapadis, kies kastanjetoj jam k1akadis. Ĝi falis sur la ŝtuparoforman konstruon en la fono: sur la hispanajn ŝalojn de la senmovaj figuroj starantaj dise sur la ŝtupoj. Ĝi falis karese sur la belan, rozan figuron, kiu statuis plej supre sub la grandega ĉapelo. Pompis la rondaj mamoj, logis la glataj ŝultroj, la kava umbiliko, kaj la ĉarmaj konturoj de la longaj gamboj. Centoj da viraj okuloj boris el la mallumo: de mondsaĝaj kazinuloj, de senspertaj knaboj, kiuj vidis nudulinon antaŭe nur en sekreta revo. Tie supre, tra la menso de F­ino Sengarna kuris subita bildo de avida okulo malantaŭ truo en ligna vando. Ŝi sulketigis la frunton, kai iom de la sukero malaperis el ŝia rideto. Verko premiita en la Belartaj Konkursoj Dua premio de prozo, 1954 Fonto http://literaturo.esperanto.net/bk/verk/ fraulinpudor.html

31


Facilaj Rakontoj Bondezira mesaĝo de Renato Corsetti al nia eta boleslava klubo Foje mi havas impreson, ke mi estas stultulo, tre profunda stultulo, por diri la aferon per ĝustaj vortoj. Kiam mi pensas tion? Tre ofte, preskaŭ ĉiutage. Kial mi pensas tion? Ĉar mi pensas, ke ni iĝis esperantistoj, ĉar ni volas disvastigi Esperanton al la tuta mondo, laŭgrade, laŭ niaj eblecoj, eventuale dum jardekoj aŭ jarcentoj, sed ni ja volas disvastigi ĝin. Ĉu mi miskomprenis? Krome, kaj tio estas la pinto de mia stulteco, mi pensas, ke per Esperanto la mondo iĝus pli bona loko, kun pli da justeco inter popoloj malsamlingvaj kaj pli da egaleco rilate al kulturaj interŝanĝoj. Mi ankaŭ opinias, ke oni finfine devos komenci agnoski la ekziston de Lingvaj Homaj Rajtoj, tio estas rajtoj apartenantaj al ĉiuj unuopuloj pro la simpla fakto, ke ili estas homoj. Ĉiu homo rajtas paroli sian lingvon kaj ĉiu lingvo havas saman dignon. En internacia medio ĉies digno devas esti respektata, kaj ĉiu rajtas kompreni ĉion kaj esti komprenata de ĉiuj.

sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio Aliflanke mi estas obstina, kaj mi fakte trovas ĉiutage aliajn homojn, kiuj kaŝe kaj silente faras tion, kion aliaj publike kaj brue deklaras, neebla aŭ ĉiukaze nevera. Amaso da homoj lernas Esperanton en nur mallonga tempo (se vi ne kredas min, vizitu kursojn retajn aŭ ĉeestajn), dum niaj propraj lingvistoj verkas librojn por klarigi ke Esperanto estas same malfacile lernebla kiel aliaj lingvoj, kaj niaj verkistoj faras sian maksimuman eblon por igi la lingvon pli malfacila kaj normale escepto­hava.

Mi konscias, ke ne ĉiu esperantisto en ĉiu momento de sia vivo povas pensi pri tiel noblaj celoj, kaj ke inter unu lingva homa rajto kaj la alia, oni ankaŭ ĝuas la lingvon, legas literaturaĵojn, eventuale eĉ verkas ilin, trovas amikon/inon, kolektas siajn poŝtmarkojn (fakte mi ricevis unu tre belan el Brazilo hieraŭ), ktp. Mi ankaŭ akceptas, ke parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, estas baze normalaj homoj malgraŭ la idealismo, kaj do ili renkontas ĉiujn homajn problemojn, kverelas inter si de tempo al tempo, envias sian najbaron kaj kaŝe fiparolas pri tiu aŭ tiu alia samideano.

Mi ofte proponas esperantistojn por premioj. Neniam miaj proponoj estas akceptataj de la juĝantaroj, eble ĉar mi proponas ĝuste tiujn esperantistojn, kiuj laboras trankvile, mem pagas siajn elspezojn, kaj postulas nenion pro tio, eĉ ne mencion en loka bulteno. Sekve ili ne estas konataj kaj ne premieblaj. Kredu min, ke tiaj esperantistoj ekzistas multaj. Mi neniam havas problemojn trovi maljunulinon, kiu el sia pensio financis la evoluon de Esperanto en tuta malriĉa lando, aŭ viron, kiu sukcesis instrui Esperanton en sia urbeto kaj konvinki la urban estraron starigi monumenton al Zamenhof, dum li samtempe persvadis lernejestron enkonduki kurson pri Esperanto en la lokan lernejon. Mi ankaŭ trovas junajn homojn, kiuj volas iri al Bruselo kaj diri al la bruselaj politikistoj sian opinion pri tio, kion tiuj politikistoj nomas „Multlingveco“. Mi trovas junajn ĵuslernintojn per la reto, kiuj volas traduki la Dian Komedion, ĉar ili ne scias, ke ĝi jam estas tradukita, aŭ kiuj volas starigi la Bervalan Esperanto­Asocion, ĉar ili ne scias, ke tiu jam ekzistas de 100 jaroj. Mi trovas ankaŭ multajn aliajn esperantistojn, kiuj pensas, ke la mondo bezonas justecon por atingi pacon, kaj pretas persone agi kaj mem pagi (foje rimoj ne estas hazardaj).

Sed, kial mi, do, estas stultulo? Mi kredas, ke mi estas tia, ĉar mi tro ofte renkontas parolantojn de Esperanto, kies ĉefaj interesoj estas tute aliaj ol tiuj, kiujn mi mem havas. Ili tro multe interesiĝas pri ĉio, kio laŭ mi estas marĝena (poŝtmarkoj, kvereloj kaj ĝuado de la lingvo), kaj tro malmulte pri tio, kio laŭ mi estas esenca (informado, instruado kaj utiligado). Se multaj opinias tiel, kaj nur unu alimaniere, kion oni konkludu?

Nu, eble la fenomeno de senesperiĝo ne estas tiel ĝenerala kiel kelkaj maloptimistoj ŝajnigas. Se la afero estus kiel ili pensas, kiu taksus tion realisma, ke bonstata juna okcidenta esperantista paro lasos ĉion por iri instrui Esperanton en la brazila forlasita interno, kie la ebleco ĝui sian esperantistecon kaj, ekzemple, partopreni la jarfinan aranĝon en Germanujo estas neekzistanta? Mi ankaŭ trovas homojn, kiuj volas uzi

32

Turka Stelo ● majo 2022

>>19


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.