www.fgks.org   »   [go: up one dir, main page]

Turka Stelo #58 - 2020.10

Page 1

Turka Stelo La revueto de la turka esperantistaro Oktobro 2020 n­ro: 58

Merhaba,

Saluton,

Pandemi dünyada devam ediyor aynı şekilde de dergimiz Turka Steloʹnun da yayını sürüyor. Tempo Sigelita köşesinde arkadaşımız Konuralp Sunal bu kez bir Türk filmini analiz ediyor ʺKarpuz Kabuğundan Gemiler Yapmakʺ. Yunanistanʹdan Spiros Sarafian Afrodit ve aşk konusunda yazıyor. Maltaʹdan değerli destekçimiz Carmel Mallia çocukluk anılarını anlatıyor. Fransaʹdan Roland Pla eu Ray Bradburry Uğursuz Bir Şey Geliyor Bu Yanaʺ adlı kitabından alıntılar yapıyor. Japonyaʹdan Kacu Matoba japon anayasasına ABDʹli kadın Beate Sirota Gordonʹun nasıl kadın hakları maddelerini eklediğini anlatıyor. Biraz geç te olsa EKRA 2020 şiir ve mizah yarışması sonuçlarını yayınlıyoruz. Gönderen Bulgaristanʹdan Dimitrinka Kateva. Ve dergimizde okumanız için bunlardan daha başka bir çok ilginç yazı bulacaksınız.

La pandemio daŭras kaj ankaŭ tiel faras la eldonado de Turka Stelo revuo. En nia angulo Tempo Sigelita nia amiko Konuralp Sunal el Turkio ĉi foje rakontas pri turka filmo ʺFari boatojn el ŝelo de akvomelonoʺ. Spiros Sarafian el Grekio rakontas pri Afrodito kaj amo. Nia kara apoganto el Malto, Carmel Mallia, rakontas pri siaj junecaj rememoroj. Roland Pla eau el Francio faras citaĵojn el la libro de Ray Bradburry ʺLa foiro de tenebrojʺ. Kacu Matoba el Japanio rakontas kiel la usona virino Beate Sirota Gordon klopods enmeti artikolojn pri virinaj rajtoj en la japana konstitucio. Iomete malfrue ni raportas pri la rezultoj de EKRA 2020 konkurso pri poezio kaj humuro. Raportas Dimitrinka Kateva el Bulgario. Kaj estas multaj aliaj interesaj tekstoj por via legado en nia revuo.

Hepinize iyi okumalar !

Bonan legadon al ĉiuj !

Turka Stelo ● oktobro 2020

1


Enhavtabelo Malfermo Enhavtabelo Kursoj Ciklo kun Hori Jasuo Sumoo UEA TEJO Leteroj de niaj legantoj Forpasis Zlatko TIŠLJAR (Pajo) Tempo Sigelita AFRODITA kaj AGĤISO El la libro de "Dao de Jing" (49) Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo La nura plezuro Porko La Urbo (Η πόλις) Ŝercoj tradukitaj de Antanas Vaitkeviĉius La Kimero ­ Rakonto el la estonteco (5) El la literaturaj paĝoj de MAS Astrologio ­ Oktobro/Gepsiluloj Poeziaĵoj de Ilir Zhiti Mi kaj vi en Bosporo Trikoloretoj (1992) Amuza Matematiko Ŝercoj Kurcvortenigmo Knaboj Citaĵoj el "La karnavalo de tenebroj" Pri s­ino Beate Sirota Gordon La rakonto de veterano Sopiro La vulpo kaj la lignohakisto 75­jariĝo de la fino de la Okinava Batalo (2) Miaj unuaj sep jaroj post la milito EKRA 2020 Covid 19 Estas nur hundo 28 Sentencoj INK­Konkurso La signifo de la vivo Solvo de la krucvortenigmo Facilaj rakontoj

Kursoj 1 2 2 2 3 3 3 4 4 5 6 8 9 10 10 11 11 13 14 16 17 17 18 18 19 19 19 21 22 23 24 24 25 26 27 28

En la 22­a de februaro okazis kunveno por konatigi Esperanton al nesperantistoj. Pro la kronviruso kaj kvaranteno estas neniu ebleco aktivi pri Esperanto lingvo.

Ciklo kun Hori Jasuo ­­ poemoj de Elena Arĝilaj pupoj sur la antikvaj tomboj. Ni klinu kapon! Nenio komencas nun ­ la viv' estis kaj estos...

En verda parko trumpeto sonas gaje. Maja humoro. Aŭskultas eĉ la floroj la muzikon plezure.

Nuna vizito je la antikva tombo. Rememoroj… Do, ĉu la homoj revis? Ĉu ili amis kiel ni?...

Flugado kun la floroj de leontodo. Entuziasmo… Flugado per muziko – ĉiupova juneco!...

29 30 31 31 32

verkis kaj sendis Elena Popova el Bulgario bildoj de Hori Jasuo el Japanio

Ni atendas leterojn el niaj geamikoj Nia revueto atendas leterojn el niaj geamikoj! Ni invitas ĉiujn geamikojn, ambaŭ turkoj kaj fremduloj, skribi kaj sendi al ni siajn opiniojn pri nia revueto, pri Esperanto kaj pri aliaj aferoj kiel memoroj, reĉenzoj de libroj jam legitaj, vojaĝoj, kongresoj, ŝercoj ktp. Ni aperigos ilin en nia revueto. Bonvolu aldoni vian nomon, aĝon, urbon kaj landon. Nia kontakt­adreso estas: vasilkadifeli@gmail.com

La redaktanto ne respondecas pri la subskribitaj aŭ republikigitaj artikoloj. 2

Turka Stelo ● oktobro 2020


UEA

Esperanto­Sumoo Finiĝis la 65­a Internacia Esperanto Sumoo, kiu okazis inter la 13­a kaj la 27­a de septembro 2020. La analizoj de la Sumoo ankoraŭ ne estis pretaj dum nia redaktado de la oktobra numero de Turka Stelo revuo. Ni ilin publikigos en la posta numero.

TEJO N­ro 907 (2020­09­11)

Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). [...] N­ro 906 (2020­09­11)

UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1­ 4 oktobro) La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas la plej grava memstara evento pri la uzo [...] N­ro 905 (2020­09­09)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945­2020) UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko TIŠLJAR (1945­2020), la 8­an de [...] N­ro 904 (2020­09­07)

Nia retejo: http://www.esperanto­sumoo.pl/ Sumoo en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/ Internacia_Esperanto­Sumoo

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20­a de septembro Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: [...] N­ro 903 (2020­09­06)

Fejsbuko: https://www.facebook.com/ groups/759066970888217/? fref=ts

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020 Dimanĉe la 6­an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), [...] N­ro 902 (2020­09­02)

Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6­an de septembro La Akcepto al la membroj de Societo Zamenhof (SZ) kaj la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA [...]

Turka Stelo ● oktobro 2020

Partoprenu en video pri Esperanto kaj scienco Sciencemuloj en Esperantujo, ni serĉas vin! TEJO volas krei videon por rakonti pri la konekto kaj ligoj inter Esperanto kaj scienco. Ĉu vi estas sciencemulo? Ni ŝatus aŭdi pri vi! Faru videon kaj sendu al ni. Jen kelkaj demandoj por inspiriĝi: [...] Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo Nova limdato por kandidatiĝi: 23­a de aŭgusto X­lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado Studsesio, 21­25 septembro 2020, Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion “X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”. [...] Partoprenu kurson pri homaj rajtoj en Slovenio Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo! COMPASS HRE NTK 2020 en Slovenio La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj la Slovena Nacia Junulara Konsilio (MSS) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo organizas la projekton “‘Centro de Edukistoj pri Homaj Rajtoj: estu aktoro de ŝanĝo!“. [...]

3


Leteroj de niaj legantoj Karaj amikoj, Mi dankas pro la 57­a numero de "Turka Stelo". Denove mi legis en ĝi interesajn artikolojn. Dankon, ke vi metis miajn vortojn. Jen mia rimarko, kiu temas pri la unua frazo de la ensaluto: "Somero venis kaj baldaŭ foriros, poste venos printempo, la vetero malvarmiĝos kaj komenciĝos la gripo­ sezono." Laŭ mia scio ensalutos nin ­ post somero ­ la AŬTUNO, kun gripo, malvarmo ktp. Pardonu min, ke mi faris la rimarkon. Amike, Tibor Szabadi el Hungario Hola karaj, La aŭgustofino alportis la numeron 57 de TS. Mi volus diri "La pandemio ne haltigas Turkan Stelon!" Vere ĝi ne nur aperas regule sed ĉiam varia, bonkvalita, alloga. Multaj legantoj trovas interesaĵojn en ĝi. Gratulojn al la ĉefmotoro de la revuo, nia bonkora amiko! Dankon ankaŭ al la aŭtoroj de la verkaĵoj kaj aparte al sinjoro Petar Todorov, mia malnova bulgara modesta amiko kaj al Vilhelmo Lutermano, kiu kvankam aĝulo ĉiam aperas energiplena! Ĝis Bardhyl Selimi el Albanio Karaj, Gratulon kaj dankon pro via ĉiam bela kaj interesa revuo! Amike, Luiza CAROL el Izraelo Saluton, mi plezure legis la ĵus senditan 57­ an numeron de Turka stelo. Dankon, ĝi estas bona. S­ro Konuralp Sunal lerte rakontas pri filmoj. Ŝajne li estas majstro pri tiu temo. S­ro Spiros Sarafian majstre gvidas legantojn tra la helena mitologio. La bonstile verkitaj impresaj, bele ilustritaj historioj meritas esti eldonitaj en aparta libro. Turka Stelo trovas lokon ankaŭ por gejunuloj, nome rakonto de Maurizio Brucco, fablo de Ivan Krilov, ankaŭ tiu noveldonita libro de Julian Modest. Ankaŭ "La Kimero" de s­ro Erik Tantal kaj tiuj facilaj rakontoj. Mi ŝatas ŝercojn. Tiucele mi volas rakonti pri judoj: ­ "Kial vi, judoj, al demando respondas per demando?". ­ "Kaj kiu diris al vi tion?" ­ respondis judo Interesaj estas rememoroj de Marcel Leereveld. S­ro Hori Jasuo majstre kondukas legantojn al Okinavo.

4

Kortuŝis min "Rekviemtago" de s­ro P.Todorov. Dankon al Vi pro la interesa revueto, merita por legi. Baldaŭ mi sendos plian mian rakonton. Sukceson kaj bonfarton al čiuj. Laimundas Abromas el Litovio Mi dankas por la nova turka stelo. Bedaŭrinde daŭras la krona pandemio kaj ĉe ni en Berlino la homoj estas frenezaj ­ mi hontas pri ili. Bonan saluton. Margarete Bastian el Germanio Karaj samideanoj, mi estas ege dankema al vi pro la publikigo de miaj modestaj provoj pri kreado en Esperanto. Estas vere agrable ekvidi miajn kreaĵetojn sur la paĝoj de via alloga ĵurnaleto. Dezirante plej bonajn sukcesojn al vi, al viaj kulaborantoj kaj la legantaro. Sincere, Antanas Vaitkevičius el Litovio

Forpasis Zlatko TIŠLJAR (Pajo) UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de ZLATKO TIŠLJAR (1945­2020), inter esperantistoj konata kiel Pajo. Li estis unu el la multjaraj gvidantoj de la kroatia Esperanto­movado, aktiva esperantisto ekde 1962 kaj laste proklamita Honora Membro de Universala Esperanto­Asocio, en aŭgusto 2020. Pri lia impona biografio bonvolu legi la artikolon en Vikipedio: http://eo.m.wikipedia.org/ wiki/Zlatko_Tišljar Li forpasis pasintan nokton en Zagrebo. Ni perdis grandan aktivulon. Ni strebu inspiriĝi de lia agado por nia estonteco kaj honorigi la ekzemplon, kiun li lasas al ni. UEA, nome de la tutmonda komunumo prezentas sian kondolencon al familianoj kaj multaj geamikoj de Pajo. UEA

Turka Stelo ● oktobro 2020


TEMPO SIGELITA FARI BOATOJN EL ŜELO DE AKVOMELONO (KARPUZ KABUĞUNDAN GEMİLER YAPMAK) (2004)

“Mi iam faris desegnaĵojn. Kaj mi pensis, se nur tiuj bildoj moviĝus! Ĉi tiu estis unu el miaj revoj. Iutage al nia lernejo venis kino filmo. Mi rigardis kaj tiam konstatis, ke la imagoj moviĝis.” “Se Lumiere fratoj ne inventus la kino arton, ĝin ni inventus en tiu vilaĝo.” Ahmet Uluçay (Ahmet Uluĉaj) (1954­2009 Turkio) El intervjuo farita kun li: Lia pasio pri kino estis tiom ardanta, ke liaj amikoj mokis lin, oni nomis lin vagabondo de Bejoglu (Beyoğlu, estas centro pri kinejoj, teatrejoj kaj de nokta vivo en Istanbulo), kaj pli grave; lia patro ne parolis kun li ĝis sia morto. Nur pro tio, ke li taksis tiun okupadon vanan. Kaj rigardu al Uluçay, li ne rezignis, same al ĉiuj homoj, kiuj estas ekzemploj de pasio kaj dediĉo en vivo. Li fariĝis laboristo en konstruaĵoj, kamjonisto, bredis kokinojn kaj ĉiam li bankrotis. Tamen li dankis al Dio pro tiuj bankrotoj. Ĉar tiel malfermiĝis al si la pordo por fari filmon. “Se mi ne farus filmojn, mi farus memmortigon” li diris. Dum sia vojaĝo en la mondo de kino, krom lia nura longdaŭra filmo “Fari boatojn el ŝelo de akvomelono”, en ĉiuj de aliaj mallongdaŭraj filmoj (entute 11) kune kun li estis lia amiko Ismail Mutlu. Ismail klopodis pri la teĥnikaj aferoj. Li riparis la rompitajn kameraojn, kaj laboris pri la sonsistemo de la maŝino. Li estis inklina al fizikaj kaj teĥnikaj aferoj, sed ne pri literaturo kaj arto tiel, kiel lia amiko Ahmet Uluçay. Sed danke al tiu kunlaborado la sonĝa mondo de Uluĉaj estis pentrita en filmoj. Li pri tiu kunlaborado rakontis en sia longdaŭra biografia filmo “Fari boatojn el ŝelo de akvomelono”. En la komenco de la antaŭaj

Turka Stelo ● oktobro 2020

verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio filmoj, faritaj de Ahmet Uluçay kaj liaj amikoj, estas skribita la nomo “Amika Filmo kaj Video”. Amikoj, kiuj fidis unu la alian kun amo kaj pasio al kino, inter la bagatelaj homoj de la vilaĝo. Ili posedis nek la turkajn, nek la holivudajn kino facilecojn... En ĉi tiu filmo li rakontas pri du amikoj (Recep kaj Mehmet), kiuj en sia juneco provas projekcii bildon el pecoj de filmorubandoj, kiujn ili prenis el la vilaĝa filmmaŝinisto kaj uzante ilin en el skatolo manfarita projekciilo, movante kaj rapidigante la filmokvadratojn per manmovoj, kiujn ili nomas “frapoj”. La tria karaktero “frenezulo”, kiu daŭre sekvas ilin, estas tre bele prilaborita en la filmo. La direktoro, Ahmet Uluçay, uzis la vilaĝanojn en sia filmo kiel roluloj, do aperis tre natura filmo. Oni ne povas trovi artefaritajn aŭ teatrajn rolojn en la filmo. Kiam Uluçay ne sukcesis trovi rolulon de barbiro, li mem ludis tiun rolon. La titolo de la filmo “Fari boatojn el ŝelo de akvomelono” devenas el tio, ke kiam, proksime al la fino de la filmo, la akvomelono vendisto Kemal Usta (la patrono de Recep) vendas sian vendotablon al iu alia kaj diras “Se vi surbordiĝas al boato farita el ŝelo de akvomelono, vi tre baldaŭ elbordiĝas”. Tio signifas, ke la rezulto de ne garantia laboro finiĝas tuje kaj malbone.

Urbeto en Kütahya (Kutahja, province) de Turkuio. En la vilaĝo du junuloj pasia pri filmoarto. Unu estas la metilernanto de la akvomelono vendisto, la alia de la barbiro. Sed kion ili ne faras pro sia pasio?! Elpreni pecojn de filmorubandoj el la kinejo de la vilaĝo, peti filmorubandon el la nura fotografiisto de la vilaĝo (li rifuzas al ili), alglui la pecojn de filmorubandoj unu al la alia, fari filmo­spektaklojn al siaj geamikoj kontraŭ mono... Sed dumtempe Recep ekposedas unu novan pasion. Li enamiĝas al Nihal, la filino de Nezihe, kiu petas de li ŝelojn de akvomelonoj por nutri siajn bovinojn kaj ofte invitas lin por matenmanĝi aŭ tagmanĝi... Tamen Recep ne kuraĝas konfesi siajn sentojn al Nihal... Eble kiam li fariĝos fama reĝisoro, >>12

5


AFRODITA kaj AGĤISO (ΑΦΡΟΔΙΤΗ και ΑΓΧΙΣΗΣ)

E

n la antikveco, kelkaj saĝuloj konsentis inter si pri tio, ke la fruktoj de amoro subita, neatendita, eke aŭ unufoje ekflaminta, estas ĉiam favorataj de la dioj, ili estas sukoriĉaj kaj tre signifaj. Kaj mi, kiu kutimas kolekti malnovajn tiajn saĝajn diraĵojn kaj atente esploradi kiuj el ili estas konformaj al la vero de la nuntempa vivo, plejparte konsentas je tio. Kaj mi pensas nun pri tio, ĉar mi intencas rakonti la historion pri la naskiĝo de iu tia frukto, de la mita, ne nur helena, sed tutmonda heroo, Eneo (Αινείας). Estis tiu petola, belega Afrodita (Αφροδίτη), la diino de la belo kaj amo, kies tasko unuavide estis ne tre grava, precipe ŝi devis inspiri amsentojn kaj amorpasion al la homoj. Mi uzis la vorton “unuavide”, ĉar estas certe, ke, ne nur en la praaj tempoj, sed ankaŭ en la nuna nia tempo, estas malmultaj la homoj, kiuj konscias, ke la plej granda forto en la vivo estas la amo. En la efektiveco Afrodita estis la plej forta kaj valora dio, ĉar sen ŝiaj servoj, sen la impulso, sen la ekpuŝo de la seksaj instinktoj al ofta veko de la libido, vivo sur la tero ne estus! Tiu ĉi granda vero estis konata nur al la diino mem; la ceteraj dioj, kun la ŝajne multe pli gravaj taskoj, kun simpatio kaj trajtomovoj de toleremo preterpasis la belan diinon, ĉiufoje kiam ŝi aŭdacis stari antaŭ ili kiel samranga kaj egalrajta di­kamarado. Tiamaniere ili kondutis malkaŝe, tamen, kaŝe, ĉiuj nutris en si aliajn sentojn; la virdioj forte amdeziris ŝin kaj la diinoj, same forte, ŝin enviis. Ĉio tio ĉi distris Afroditan, kiu faris ĉion kion ŝi povis por veki kaj nutri la tiajn sentojn al la ceteraj dioj. Ŝi senĉese ludadis, petoladis, ŝi estis ĉiam gaja, nenio povis ombri ŝian neelĉerpeblan ĝojon. Tio estas ja komprenebla, la amo vekas, estigas, naskas, disportas, dissemas ĝojon kaj plezuron kaj sola mastro, sola prizorganto de ĉio tio ĉi estis la splenda Afrodita! Ŝi ne nur vekis am­ kaj amordeziron, ŝi ne nur stimulis diojn kaj homojn al enamiĝo kaj seks­kuniĝo, sed ŝi mem donis al ĉiuj la ekzemplon. Estis tre facile al ŝi allogi per nur unu sia rigardo ĉiun ajn viron kaj ĉiun dion, kaj sufiĉe ofte ŝi faris tion. De tempo al

6

verkis Spiros Sarafian, el Grekio tempo montris favoron, ŝi donacis al kelkaj el siaj admirantoj momentojn de la plej supera korpa kaj spirita plezuro kaj feliĉo. Kaj tio okazis, malgraŭ ke ŝi estis edziniĝinta. Estis la dio de la dioj, Zeŭso (Ζευς), kiu, per tio deziris kvietigi la koleron de la dio Hefesto (Ήφαιστος), la unua kaj plej bona kaj lerta teknikisto­artisto de ĉiuj epokoj. La reĝo de la dioj deziris ne nur kvietigi la koleron de Hefesto, sed, precipe, rekompenci per la plej multekosta donaco la bonfaremon de sia filo. Tiu Hefesto estis dio de la fajro kaj metalforĝado. Li prilaboradis per nekredebla lerteco kaj majstreco la oron, la arĝenton, la kupron, la feron, ĉion kaj li kreadis diversajn objektojn, sed precipe diversajn artaĵojn de neimagebla fajneco kaj beleco. Li estis dio bonkora kaj bonfara, protektanto kaj instruanto de ĉiuj teknikistoj kaj forĝistoj. Li estis dio, tamen li estis kripla; jes, Hefesto estis lama kaj tio instruas al ni tion, ke kriplulo povas ĉion fari kaj ĉion atingi, eĉ dio povas esti! Tiu, do, Hefesto estis la plej amata filo de Zeŭso, ne nur ĉar li estis kripla, sed ĉar li estis la plej bonkora dio. Tamen, lia patrino, Hera (Ήρα) ne montris la saman intereson pri li, ĉu ĉar li estis kripla, ĉu ĉar li estis solecama kaj silentema, mi ne scias kial, tamen la tia sinteno de lia patrino, eble ankaŭ lia kripleco, kaŭzis kaj konservis ian silentan koleron en la koro de la bona dio. Tiel, Zeŭso decidis interedzigi sian plej amatan filon kaj sian plej amatan filinon kaj li faris tion demantinte neniun el ili. Edzo, do, de Afrodita, sed preskaŭ nur formale, estis la sola eble vira estaĵo, kiu ne interesiĝis multe pri amoraferoj. Hefesto interesiĝis nur pri sia art­metio, li pasigadis sian tempon plej multe en siaj laborejoj, en tiu de la insulo Lemnoso (Λήμνος), aŭ en tiu de Sicilio (Σικελία) kaj nur malofte vizitis Olimpon (Όλυμπος), la restadejon de la ceteraj grandaj dioj. Nu, la deviga edziniĝo kun bonvola, ne postulema edzo, ne malhelpis Afroditan, kiu havis siajn sennombrajn amaventurojn, sed nur unu konstantan amorpartneron. La bonsortulo estis la sovaĝa, kruda, ĉiam kolera kaj perforta Areso (Άρης), la terura dio de la milito. Li estis viro imprese bela, alta, fort­korpa, fiera, sed malmilda, neparolema, mallerta, supozeble tute ne tenera kaj delikata amaĵisto, tamen li estis tiu, kiu ĉarmis kaj allogis la plej splendan virinon! Mi ne povas scii kio ekzakte plej multe plaĉis al Afrodita, mi nur povas supozi, ke ŝin kontentigis la fakto, ke sur ŝia lito, en ŝia brakumo, la

Turka Stelo ● oktobro 2020


terura militisto forgesis la armilojn kaj la batalojn kaj iĝis senforta, sendanĝera kaj karesema ŝafido. Ekzakte tio estis la celitaĵo de Afrodita, eble ankaŭ de multaj ankokaŭ virinoj, regi pere de siaj plej fortaj armiloj super ĉiuj viroj. Tiele ŝi pruvadis kaj instruis, ke la beleco kaj la amo, venkas eĉ la plej fortajn glavojn kaj lancojn. Mi jam diris, ke la ceteraj dioj kaj diinoj, kvankam tre bone sciis tiun grandan veron, kondutis al ŝi afable, neriproĉinde, sed ordinare kun ia moketa, karesa sinteno montranta simpation sed ne veran estimon. Tamen, ĉiufoje kiam iu bela diino, nimfo aŭ mortemulino vibrigis la korkordojn de ajna dio, li rapidis al ŝi kun donacoj, laŭdoj, komplimentoj kaj certe kun varmaj petoj. Afrodita ĝuadis tiun subteniĝon de la arogantuloj, ŝi bonvole, sed kun ironiaj ridetoj akceptis, iom mokpiketis ilin, sed ĉiam ilin helpis, ĉiam ŝi sendis sian filon Eroson (Έρως), trafi per sia amsago la koron de la dezirinda virino. Ankaŭ ĉiuj diinoj, duondiinoj, kaj ceteraj inaj diaĵoj tre ofte bezonis la saman helpon de Afrodita, ofte ili bezonis la miraklajn sagojn de Eroso. Tamen, al la plej alt­rangaj aŭ pli fieraj diinoj, tre ofte, ne sufiĉis la metodo de Eroso, ili petis pri pli drasta helpo kaj tio estis la mirakla mamzono de Afrodita! Mi ne scias kia estis tiu mamzono, ŝajnas ke neniu sciis, la senlime produktiva homa fantazio, kreinta tiom da mitoj kaj legendoj, ne priskribis ĝin; estas nur konata tio, ke la virino, kiu portis la mamzonon de Afrodita nepre povis allogi, altiri al si la deziratan viron, eĉ la plej indiferentan. Neniu viro, dio aŭ homo povis rezisti al la magia forto de tiu mamzono, ĉiuj allasis sin al la virino kiu portis ĝin. Eĉ Hera, la majesta, fiera reĝino de la mondo, la edzino de la direĝo Zeŭso, diino prudenta kaj virta, protektanto de la geedzeco kaj familio, sufiĉe ofte petis la helpon, la mamzonon de la antipatia al si Afrodita, ĉar nur helpe de ĝi ŝi povis pli facile reteni sian virinaman, nefidelan edzon, ĉiufoje kiam li estis danĝere allogita de nova bela amorantino. Ĉiuj, do, bezonis, kaj mi aŭdacos diri, ke ĝis nun, ni ĉiuj bezonas, la servojn de Afrodita! Zeŭso estis eble la sola dio, kiu neniam seks­ kuniĝis kun la petola Afrodita, kiun tamen li multe amis, subtenis kaj helpis en ĉiu okazo. Ĉiu dio havis siajn proprajn taskojn kaj nur la reĝo de la dioj havis la forton kaj povon enmiksiĝi en ties aferojn, por ion ŝanĝi, ion korekti, tamen li neniam faris tion. Ĉiuj, ankaŭ la dioj, povas fari erarojn, sed ili mem devas ilin korekti aŭ elporti ties sekvojn. Sam­maniere Zeŭso traktadis ankaŭ sian amatan Afroditan, tamen, nur unufoje, kaj ĉar la pikema diino tre ofte amuziĝis vekante la pasian amdeziron de dioj pri mortemulinoj

Turka Stelo ● oktobro 2020

kaj plektante komplikajn, eĉ skandalajn amhistoriojn el kiuj ofte elvenis idoj neprigantaj la dian, patran prizorgadon kaj protektadon, la granda dio decidis montri al la petola diino kiajn problemojn ŝi kaŭzas al la viktimoj de siaj ŝercoj. Do, uzante ŝiajn proprajn armilojn, li inspiris al ŝi ardan deziron pri mortemulo, kaj la elektito de la granda dio estis Agĥiso. Tiu Agĥiso estis eksterordinare bela viro, apartenanta al la glora gento de Dardano (Δάρδανος), la unua prapatro de la Trojanoj kaj fondinto de Trojo (Τροία). Li, do, estis ano de la reĝa familio, li estis kuzo de la troja reĝo Priamo (Πρίαμος), sed li preferis vivi maproksime de la urboj kaj palacoj, lia bieno kaj restadejo estis en malproksima monta regiono de Trojolando. Zeuso faris tion kion li faris kaj, unu tagon, Afrodita, promenante sur la monto, akompanata de siaj ĉiam gajaj sekvantoj, ekvidis la belegan junulon kaj neeksplikeble ŝi eksentis ardan deziron pri li, ŝi sentis, en la plej alta grado, tion, kion ŝi inspiris al aliuloj. Ŝi forgesis, ŝi forlasis ĉion kaj de malproksime ŝi postsekvis la nekonatan viron kaj post nelonge ŝi frapis lian pordon. Agĥiso, ekvidinte la fremdan, belegan vizitantinon surpriziĝis, sed ankaŭ li konfuziĝis, eĉ ektimis, ĉar, en la komenco, li opiniis ke la brila belulino kiu staris antaŭ li estas ne ordinara virino sed ia vizio aŭ fantomo. Eĉ kiam la virino parolis al li, Agĥiso ne kuraĝis proksimiĝi al ŝi, li ne sciis kion li devas kaj kion li povas fari, li staris silenta kun la okuloj tute malfermitaj pro la surprizo kaj la admiro. Afrodita rapidis peli lian konfuzon kaj embarason, ŝi ŝajnigis ke ŝi estas nobelino, kiu perdis sian vojon kaj sian sekvantaron kaj petis pri protekto kaj gastigado. Agĥiso oferis al ŝi vespermanĝon, tranoktadon, ĉion petitan, kaj kiam la stranga virino montris kion ankoraŭ ŝi deziras, kiam ŝi montris al li tute klare siajn intencojn kaj dezirojn, li ne plu hezitis, li oferis al ŝi malavare ĉion kroman, li ja travivis sian plej feliĉan, plezur­plenan nokton, tian, kian neniu mortemulo estis iam spertinta! La matenon, laŭ la plano de Zeŭso, kiam Afrodita malfermis siajn okulojn, rekonsciiĝis, ŝi tuj komprenis kio ekzakte okazis al ŝi, ŝi, do, ne plu povante kaŝi

7


sian econ, sin prezentis al Agĥiso en sia tuta dia tuta mondo. Tamen, la historio de Eneo estas longa brileco. La povra viro, pensante pri la plej severa puno kaj riĉa, ĝi postulas apartan rakontadon. kiu lin atendis, en granda teruro petegis pri indulgo kaj GEMOJ EL LA HELENA MITOLOGIA KAJ pardono. Afrodita estis tre kolera pro tio kion kaŭzis al HISTORIA TREZORO ŝi ŝia patro, ŝi sciis, ke post tio ŝi akceptus la (elekto, aranĝo de bildoj, de Kostas Kiriakos) humiligan mokadon de kelkaj diinoj, tamen, kvankam ŝi ne plu estis influita de la magiaĵoj de Zeŭso, ŝi verkis Spiros Sarafian el Grekujo konstatis ankoraŭfoje kiom bela kaj aminda estas la viro kiun ŝi favoris, ŝi, do, trankviligis lin kaj lin certigis, ke ilia kuniĝo estas benita, ĉar el ĝi elvenos filo, kiu iĝos tre glora, tiom, ke lia nomo restos por eterne viva kaj laŭde menciata de la homoj en la tuta mondo. Ŝi diris ankoraŭ al la mirigita Agĥiso, ke ŝi mem liveros al li ilian filon, kiun li devas eduki kiel decas al filo de diino. Ŝi ankaŭ diris, ke la nomo de la filo estos Eneo! Afrodita faris kaj diris ĉion tion ĉi kaj malaperis. Mi ne scias kio okazis en Olimpo, neniu povas scii kiamaniere kondutis inter si la dioj, mi, tamen, povas supozi, ke estis kelkaj dioj, probable enviemaj diinoj, kiuj dezirus moketi Afroditan, pro tio, ke ŝi estis allogita de mortemulo. Tamen, la inĝenia diino montris al ĉiuj, ke eĉ el tiu ŝia mispaŝo elvenis io tre grava, ĉar la frukto de tiu kuniĝo, la granda heroo Eneo ne nur gloriĝis dum la granda troja milito, sed li savis sian prapatran genton kaj fine li iĝis la glora fondinto de la nova, potenca Roma gento, kiu longe regis super la

El la libro de "Dao De Jing" verkita de ĉina filozofo Laocio, fondinto de Taoismo (49)

DUA PARTO ­ LA VIVO

demando. Do eble tiel:

74

„Mi tial kaptu kaj mortigu tiun.“ Pri „ĉarpentisto“

Se la homoj ne timas la morton, kiel do timigi ilin per la morto? Sed, se mi tenus la homojn ĉiam en mortotimo kaj, se iu farus ion strangan, ĉu mi kaptu kaj mortigu tiun? Kiu kuraĝus fari tion? Estas ĉiam iu mortopotenco, kiu mortigas. Mortigi anstataŭ tiu mortopotenco, tio estas kvazaŭ oni prenus hakilon anstataŭ ĉarpentisto. Tiu, kiu prenas la hakilon anstataŭ la ĉarpentisto, malofte elturniĝas sen vundi siajn manojn.

En la originalo, antaŭ tiu „ĉarpentisto“ troviĝas la priskriba vorto „da“ (fonetike) „lerta“. Vd. ĉe Wang Chongfang: „Tiu, kiu prenas la hakilon anstataŭ la ĉarpentisto, malofte elturniĝas sen vundi siajn manojn.“ La traduko de Wang Chongfang estas pli preciza: „El tiuj, kiuj hakas lignon anstatau lertaj arpentistoj, Preskau neniu evitas vundi siajn manojn.“

(daŭrigota)

Rimarkoj de Anniespera: Vilhelmo: „Ĉu mi kaptu kaj mortigu tiun?“ En la originalo, tiu ĉi frazo estas deklara frazo, anstataŭ

8

Turka Stelo ● oktobro 2020


Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Geraldo Mattos (1931­2014)

P

ensante pri la okupoj profesiaj kaj verkistaj de Geraldo Mattos oni ne povas eviti la senton, ke devus esti okazintaj konfliktoj inter ili de tempo kaj tempo. Tiom pli, kiam temas pri neordinaraj postuloj de ambaŭ flankoj: ekzakte sciencaj kaj pasie ambiciaj. Almenaŭ mi tiel sentas en la kazo de Geraldo Mattos, ĉu prave, aŭ ne. Geraldo Mattos estas Brazilano, naskita en 1931. Li diplomiĝis pri la latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao 1958 kaj doktoriĝis pri filologio 1965. Lia filologia kariero estas impona, tion atestas liaj pli ol 30 libroj en la portugala lingvo pri la instruado de la portugala kaj lingvistiko. Liaj lingvistikaj okupoj koncernis ankaŭ Esperanton, kiun li lernis en 1947, kiam li estis 16­ jara. En 1987, en la centjara jubileo de Esperanto, aperis lia libro La Deveno de Esperanto, kaj de tiam li dediĉis sin al la studo de la lingvo, precipe por la defendo de la Fundamenta uzado de la participoj. Laŭ liaj propraj vortoj li tiam “laciĝis de esti poeto”, kio tamen ne pruviĝis vera. Geraldo Mattos komencis verki en Esperanto en 1951 kaj du jarojn poste aperis lia eksterordinara verko Ivan la Sesa, kvinakta dramo en sonoraj versoj, kiun Gaston Waringhien nomis la unua versforma dramo en Esperanto, kaj ke per ĝi la poeto elmontris “admirindan scenoarton kaj poezilerton”. En la postaj jaroj liaj poemoj ofte aperis en la nica literatura revuo, redaktita de Waringhien. Jen unu el tiuj poemoj, titolita Migrobirdoj: En la printempo migrobirdoj venas Sen timo jam al frostoj kaj tempestoj, Kaj la naturo per gastamaj gestoj Al amo kaj feliĉo ilin trenas. De vivo kaj de moviĝemo plenas Voluptaj branĉoj kurbaj sub la nestoj, Kaj el la vivodonaj terintestoj Gracilaj floroj ĝermas kaj festenas. Mi same serĉis ŝian korpan ĉarmon, Kaj ŝi en mia brusto donis varmon

Turka Stelo ● oktobro 2020

­­ el retejo OLE Al la ŝrumpinta kaj mortinta koro! Sed ve! La vintro ... ŝi kaj ili fuĝis Sed al nenia lando mi rifuĝis, Ĉar ĉie min turmentus la memoro!

Du aspektoj, fundamente karakterizaj por la poezio de Geraldo, aperas en tiu poemo: lia elekto de la soneto, klasika kaj malfacila versoformo, kaj lia fantazia obsedo de la virino kiel ŝirmejo por lia animstato. Li estas la sonetmajstro inter Esperantaj poetoj, sciante utiligi tiun iom eluzitan formon por plej diversaj celoj. Tion superbe evidentigas lia sonetaro Arĉoj (1967) kaj liaj sonetaro al Nejma, en du libroj (La libro de Nejma kaj La Libro de Adoro, ambaŭ eldonitaj en 1985). Arĉoj konsistas en 109 sonetoj en sep cikloj, kies kvin temas pri la homa ĉirkaŭmondo, kies neperfektaĵoj foje malesperigas, foje ribeligas. En la lastaj du cikloj (Taktas vivo kaj Finalo) la poeto prezentas sian pesimisman vizion: Mi volas maron nudan de plaĝoj, bark’, insulo; la nuran premangoron de vento kaj nebulo sen kajo por eliri kaj varfo por alveni ... La citita junaĝa soneto el la nica literatura revuo havas teman ligon al la sonetaro de Nejma, kvankam ilin disigas tri jardekoj. Kaj kiel en la citita soneto la fantazio ludas rolon en la sonetaro de Nejma, kiu estas la inspirantino de la poeto. Geraldo Mattos estas multflanka poeto kaj verkisto kaj liaj verkoj estas multaj kaj variaj. Krom poezio li verkis rakontojn, novelojn, dramojn kaj fabelojn kaj tradukis el la portugala teatraĵojn, poemojn kaj romanon. En 1987 li redaktis jubilean libron, kolekton de 16 eseoj de membroj de la Akademio de Esperanto, sub la komuna titolo “Centjara Esperanto”. En sia prezento de la libro li citis vortojn de Zamenhof: “Grandegan utilon alportos al l’ afero tiuj, kiuj riĉigos la literaturon de l’ lingvo internacia.” Geraldo Mattos alportis sian kontribuon al tiu utilo, plej menciinde per sia ĉefverko Arĉoj. Geraldo Mattos estis elektita prezidanto de la Akademio de Esperanto en 1998 kaj servis en tiu ofico ĝis 2007. de Baldur Ragnarsson (Juna amiko,februaro 2014) Fonto: http://esperanto.net/literaturo/tekstoj/ ragnarsson/mattos.htm

9


­­ amuze rakontas Maurizio Brucco el Britio

La nura plezuro

H

omo alta je du metroj kaj pli eniris ŝuo­vendejon. ­ “Bonvenon sinjoro! Ĉu mi povas helpi vin?” demandis la vendisto. ­ “Jes, bonvolu, mi volas aĉeti paron da ŝuoj” ­ “Bone, kaj kiun numeron vi bezonas?” ­ “36” La vendisto tre surpriziĝis. Tiu tiel alta homo, kun tiom grandaj piedoj, certe bezonus almenaŭ la numeron 45. ­ “Sed..sinjoro..la numero 36 tro malgrandas por vi..mi pensas ke la numero 45 taŭgas” ĝentile ridetis la vendisto. ­ “Ne ne, ne zorgu pri tio, mi volas la numeron 36” Nu, ĉiuj scias, ke la aĉetanto ĉiam pravas, kaj ties deziro estas ordono, tial la vendisto prenis la ŝuojn 36, kaj donis ilin al tiu. ­ “Ĉu vi volas provi ilin?” perplekse diris la vendisto. ­ “Kompreneble” La vendisto prenis la ŝukornon, kaj puŝante kaj repuŝante kaj puŝante denove finfine post longa streĉo la kalkanoj de la altulo englitis en la tre etajn ŝuojn. La strangulo, kontentigite, dankis kaj eliris la vendejon, lasante la vendiston tre mirigita. Sed la historio denove plurfoje ripetiĝis. Post iom

PORKO

fablo de Ivan Andrejevich Krilov (1769­1844) Rusio

La porkon al sinjora kort' hazarda vago puŝis, Ĉe stalo kaj lavej' kotaĵon ĝi ektuŝis, En ajna malpuraĵ', ĝi kun agrablo kuŝis, Per akvo de forlav' ĝi banis sin kaj duŝis, Kaj venis kun efekt' De porka belaspekt'. "Nu, kion vidis vi, Porkulo mia kara?" Demandis ĝin Paŝtist': "Ja oni diras kun persist', Ke vivas por plezur' riĉuloj en ekzist', Ke ili ĝuas nur pri riĉo senkompara." Responde gruntas Pork': "Absurd' kaj vanta vort'. La famo pri riĉec' ja estas plen­erara: Troviĝas tie nur malpur' kaj simpla kot', Kaj tamen faris mi tre multe por esploro, Mi fosis kun fervoro En tuta besta kort'." Ne volas mi ofendi en kompar'! Sed ĉu la kritikist' al Porko ne similas, Se li je ĉiu verk' nuf pri malbon' babilas

10

da tempo, tiu homo revenadis por aĉeti novajn ŝuojn. Mezuro 36. La scivolemo de la vendisto pli kaj pli plimultiĝis, finfine, ne plu rezistante, la vendisto demandis: ­ “Sinjoro, bonvolu pardoni min, mi scias, ke mi devus prizorgi miajn aferojn, sed mi tro scivolemas. Kial vi ĉiam aĉetas tiel malgrandegajn ŝuojn, kiuj bonus por infanoj, aŭ por virinaj piedoj, sed ne certe por viaj piedegoj?” ­ “Kara vendisto, vi rajtas scii. Mia vivo estas tre malfeliĉa. Mia edzino trompas min. Miaj gefiloj malamas min. Miaj gefratoj mortis antaŭ longe da tempo. Mi havis hundon tre amindan, sed iu mortigis ĝin per aŭtomobilo. Mia laboro ne plaĉas al mi. En la laborejo ĉiuj mokas min. Nur restas al mi unu plezuro. La ega plezuro, post la longa marŝado ĉiutaga, elmeti la ŝuojn kiam mi revenas hejmen..”

Dum sia juĝdeklar'?

verkis Ivan Andrejevich Krilov (1769­1844) Rusio tradukis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (1901­1979) Ukrainio

Turka Stelo ● oktobro 2020


La Urbo (Η πόλις)

tradukis kaj sendis Roland Platteau el Francio

"Η πόλις", poemo de greka poeto Konstantinos Kavafis el Aleksandrio, Egiptio (1863 – 1933) Vi diras : « Iros mi aliajn landojn, aliajn bordojn. Finfine ja mi trovos urbon alian, pli bona ol tiu ĉi, kie ĉiaj miaj provoj estas deantaŭ kondamnitaj fiaski, kie mia kor’ enfositas tiel, kiel mortinto. Ĝis kiam restos mia menso en ĉi marasmo? Kien ajn mi turnas min, al kie ajn mi rigardas, mi ĉi tie vidas ruinojn de mia vivo, tiu viv’, kiun mi fuŝadis kaj malŝparadis dum tiom da jaroj.“

Ŝercoj tradukitaj

tradukis kaj sendis Roland Platteau el Francio

tradukis kaj sendis Antanas Vaitkeviĉius el Litovio

Anaso eniras apotekon kaj demandas: ­ Ĉu ĉe vi aĉeteblas pano? La apotekisto klarigas, ke li ne havas panon por vendi, ĉar ĉi­tie estas apoteko. Li aldonas, ke la anaso devus provi aĉeti panon en la najbara komerca centro. Post dekkvin minutoj la anaso revenas kaj diras: ­ Ĉu ĉe vi aĉeteblas pano? La apotekisto reklarigas, ke pano ne estas vendata, do li devus provi bonŝancon aĉeti panon en la vendejo malantaŭ la stratangulo. Post kelkaj minutoj la anaso estas reveninta kaj diras: ­ Ĉu ĉe vi aĉeteblas pano? La apotekisto ekkriegas, ke se la anaso ankoraŭfoje demandos pri la ebleco aĉeti panon, li alnajligos lian bekon al la planko. Post dudek minutoj la anaso revenas. ­ Ĉu ĉe vi estas aĉeteblaj najloj? La apotekisto eksplikas, ke NE, ĉar li estas APOTEKISTO, kaj li ankaŭ ne okupas sin pri vendado de NAJLOJ! ­ Aĥ! ­ diras la anaso, ­ tiuokaze... Ĉu ĉe vi aĉeteblas pano? * * * Kanibalo kaj lia malgranda filo perdis la vojon kaj ili vagadas tra dezerto. Ili ne estas manĝintaj jam kelkajn tagojn. Jen ili trovas oazon kaj decidas kaŝi sin en arbedaĵo kaj atendi ĝis kiam iu ajn aperos tie. Sekvontmatene la kanibalo vekiĝas kaj ekvidas belan virinon, banantan sin en lageto. Kaŝobservante la belan virinon, li ekvidas sian filon ankaŭ vekiĝintan apud si, ankaŭ observantan la virinon. La filo diras:

Turka Stelo ● oktobro 2020

Vi ne trovos novajn landojn, vi ne malkovros novajn bordojn. Sekvados vin la urbo. Vi ĉirkaŭvagos la samajn stratojn, vi maljuniĝos en la samaj kvartaloj, kaj viaj haroj blankiĝos en la samaj domoj. Kien ajn vi iros, vi elŝipiĝos en tiun saman urbon. Nek por vi ŝipo, nek vojo ekzistas, kiu povus veturi vin aliloken. Esperu nenion. Vi fuŝis vian vivon en la tutan mondon tiom, kiom vi fuŝis ĝin en tiu malgranda terpeco.

­ Mi malsatas, patro. Ni manĝu sxin! La patro respondas: ­ Ni ne povas manĝi in. Ja ŝi estas belega! La knabo grumblas, ke ili jam estas ne manĝintaj kelkajn tagojn kaj ke li vere malsategas. La patro diras, ke li pripensis bonan planon. La knabo ekĝojas, pensante, ke li baldaŭ satiĝos kaj demandas, kia estas la plano... La patro eksplikas: ­ Ni kaŝe rampos al la rando de la arbedaĵo, kaj kiam ŝi elakviĝos, ni kaptos ŝin, portos ŝin al nia hejmo kaj tie ni manĝos... vian patrinon... * * * Viro iras preter infana ludplaceto, ĉirkaŭita per tabula barilo. Li aŭdas kiel la infanoj skandas: ­ Dektri! Dektri! Dektri! Li ege ekinteresiĝas, kio tie okazadas, do li trovas trueton en la barilo, rigardas tra ĝi kaj subite li sentas pikegon en sian okulon. El malantaŭ la barilo aŭdiĝas skandado: ­ Dekkvar! Dekkvar! Dekkvar!

tradukis kaj sendis Antanas Vaitkeviĉius el Litovio

11


5>> tiam Nihal komprenos lian valoron. Li pensas tiel, post kvar jaroj de la forpaso de la reĝisoro. En la same al ĉiuj junuloj, kiuj havas altan estimon pri si. Finfine li skribas leteron al tiu knabino, kiu estas pli maljuna ol li kaj kiu daŭre kontraŭdiras al li. Lia amiko Mehmet proponas alporti la leteron al ŝi. Mehmet faras tion kaj Nihal batas lin. Tamen Nihal kaŝe legas la leteron, ŝi ankaŭ havas sentojn por Recep, kaj ŝi pli poste skribas leteron al Recep, kiun ne povas sendi. Tia estas la vivo! Post ke la akvomelono vendotablo vendiĝas iliaj vojoj ne plu renkontiĝas. Ĉar Recep nun estas senlaborulo li revenas reen al sia vilaĝo. Poste iunokte li revenas al la urbeto al la najbaro de Nihal kaj vespere al virino apud la akvofontano pridemandas pri Nezihe. Li lernas, ke ili jam moviĝis for el la urbeto. Kiu scias kie lia “amo” forflugis sed li certas, ke liaj pasioj ne forflugis. Post iu sceno kun ombraj surrealaj bildoj en kiu Recep rakontas al Mehmet pri sia pripensata scenario la filmo finiĝas pere de la repliko de Mehmet: “Kaj kiom kostas tiu 8 mm kamerao?” Ahmet Uluçay eliris el sia vilaĝo kaj post sia longjara pasio li produktis ĉi tiun unuan kaj nuran longdaŭran filmon, kiu premiiĝis ne nur en Turkio sed ankaŭ en Montpellier kaj en San Sebastian Film­ Festivaloj en la jaro 2004. Ĉi tiu filmo pro sia naiveco rememorigas al ni la itala "Nova Realismo" produktaĵoj kaj ĝi povas esti taksata filmo pri laŭdo al kinoarto same al la filmo Cinema Paradiso. Ahmet Uluçay finpretigis novan scenarion por sia posta filmo “Mara ŝelo en la stepo” sed tamen li ne povis filmi ĝin pro lia forpaso. Ĝin filmis Osman Nail Dogan. Uluçay kun siaj revoj, legitaj libroj, filmoj adiaŭis sian vilaĝon kaj ĉi tiun mondon. Kiam ni spektas la intervjuojn faritaj kun liaj ĉefroluloj, geamikoj kaj edzino ni komprenas, ke li estis “animo” originala, tre aparta ol lia vilaĝo, asertema, kiu vivis vere nur por kino. Li en ĉi tiu mondo almenaŭ sukcesis finpretigi unu longdaŭran filmon kaj atingis sian celon. Li memorigas al mi la naivan Kartvelan pentriston Pirosmani kaj la aŭtodidaktan francan pentriston, La Doganisto Henri Rousseau. Ne pro lia artmaniero, sed pro ke Uluçay venis ekster la akademia rondo kaj la merkato de kinoarto kaj konstruis sian propran mondon. Post kiam li ricevis la premion “pli bona turka filmo” en la Istanbula Filmfestivalo li diris: “Ĉi tiun premion mi dediĉas al mia edzino ĉar la vera direktoro estas ŝi. Mi pro nur fari filmon ŝin altrenis en malriĉecon, pri kiu neniu ĉi tie havas ideon, sed ŝi ĉiam estis apud mi.” Serĉante la novaĵojn mi konstatis, ke Mustafa Çoban (Ĉoban) en la rolo Kemal, la akvomelono vendisto, ankaŭ forpasis en la jaro 2013, tio estas

12

komenco de la filmo estas sceno en kiu la akvomelono vendisto longe rigardas al ĉerko, kiu staras antaŭ la kontraŭa domo. Poste oni enmetas la forpasinton en la ĉerkon kaj kovras ĝin per verda tuko kun skribo sur ĝi el la Korano. Iom poste el la proksimo ni konstatas ke la forpasinto ekkomencas spiri. Kiel ŝerco. Same al la teatraĵo “Fremdiĝo” (Entfremdung) de Bertolt Brecht. Kvazaŭ Mustafa Çoban en tiu sceno spektis sian propran morton! Mi aldonas la ligilon de la filmo mem, kiun vi povas spekti aŭtotradukitan ankaŭ kun esperantaj subtitoloj: https://www.youtube.com/watch?v=3I7_g5O­9zw Kaj ĉi tiu estas unu el la mallongaj filmoj de Uluĉaj sen subtitoloj: https://www.youtube.com/watch?v=AAq_T9RrY9M Ahmet Uluçay vivas ne kun sia korpo sed kun siaj filmoj kiel ekzemplo por ĉi tiu latindevena proverbo: “Tio, kio boras la ŝtonon ne estas la forto de la guto sed ĝia daŭra falo” (Gutta cavat lapidem non vi sed saepe cadendo). Konuralp Sunal 20/09/2020 Büyükada Istanbulo, Turkio

Turka Stelo ● oktobro 2020


La Kimero ­ Rakonto el la estonteco (5) Mojo La gvidado poste daŭriĝis en la sekcio por primatoj, kiu situis en la najbara parto de la konstruaĵo. Al la primatoj ankaŭ apartenas la homedoj kun ekzemple orangutango, ĉimpanzo kaj gorilo. „Kial oni permesas tion? Mi pensis, ke eksperimentoj kun homedoj estas jam delonge malpermesitaj?“, demandis Volker. D­ro Zan, atendante tiun demandon, tuj respondis: „Jes, principe vi pravas. Sed kompreneble ekzistas esceptoj. Kaj tiuj nur estas aprobitaj, se oni zorgas por adekvata kompenso. Mondskale nur malmultaj institucioj superas tiun baron. Nia instituto sukcesis. Ni promesis, ke por ĉiu primato, kiu estas oferita por la esploro, ni kreskigas du novajn individuojn. Tuj poste ili estas liberigitaj en la naturon. Krome nia instituto subtenas sekurigon kaj plivastigon de la biotopoj de la primatoj. Por tio ni elspezas grandajn monsumojn“. Fiere d­ro Zan montris al la tabulo kun la grandaj buntaj fotoj el la ĝangalo. Preskaŭ same aspektis la ekipaĵo de la baraĵo malantaŭ la grandaj vitraj fenestroj. Ekzotikaj arboj, lianoj, muskoj, filikoj kaj aldone el la laŭtparoliloj la tipa brua kuliso de la ĝangalo. Sed en la tuta ĉirkaŭaĵo neniu homsimio estis videbla. D­ro Zan klarigis: „Niaj primatoj havas multajn eblojn, kaŝi sin ĉi tie. Krome malantaŭ la forcejo troviĝas pliaj areoj kun enormaj baraĵoj, ĉiuj konektitaj kun eĉ pli granda spaco sen tegmento. Tio estas nia stepo. La tutan instalaĵon vi povas superrigardi de la belvedero sur la tegmento de nia sekcio“. La praktikantaj tuj ekis por ĝui tiun elrigardon. Nur Volker restis sidanta sur benko antaŭ la vitra fenestro de la ĝangala forcejo por primatoj. La afiŝo apude informis pri la kvin enloĝantoj de tiu baraĵo. Unu el ili estis genetike ŝanĝita. Ĝi estis du jarojn aĝa. Ĝia preparita koro post plena maturiĝo estis destinita kiel greftaĵo por iu malsana homo. Volker ĉirkaŭrigardis de arbo al arbo. Vere, neniu homsimio videblis. Ĉu vere? Subite io moviĝis. Malgranda ĉimpanzo kuregis de malantaŭe rekte al la mezo de la vitra fenestro. Tiam li ekkaŭris fikse rigardante al Volker, kiu nun ankaŭ staris al la

Turka Stelo ● oktobro 2020

­­ rakonto de Erik Tantal vidalvidulo. La flava signo en la maldekstra orelo montris, ke tiu individuo estis destinita al eksperimentoj. La afiŝo apud la fenestro eĉ sciigis pri la nomo: Mojo. Per siaj manoj la malgranda ĉimpanzo frapis kontraŭ la vitro. Volker premis siajn manplatojn kontraŭ la vitraĵo. „Ha lo! Mojo“, li salutis lin klopodante klaran prononcadon. Malgraŭ la dika fenestrovitraĵo akustika komunikado eblis. Mojo tuj imitis la movadon de la lipoj de Volker. Per sia dekstra mano li frapis sur sia brusto. Evidentiĝis ke li komprenis la vorton 'Mojo'. Li fikse rigardis al Volker, lia mieno montris urĝan demandon. Tio plifortiĝis ĉar li plurfoje tuŝis la vitraĵon per montrofingro kaj okulfrape kapsignis. Volker ne povis kredi tion. Tiu malgranda ĉimpanzo volis aŭdi la nomon de sia vidalvidulo. Denove kun klara prononcado kaj troigita movo de la lipoj la homa vizitanto nun prezentis sin: „Vol­ker, mi estas Vol­ker“, je la ĝojo de la ĉimpanzo. Mojo ripetis la okulfrapajn movojn de la lipoj kaj denove frapis per mano kontraŭ la vitraĵo. Poste li gaje saltis malantaŭen kaj hopis plurfoje sur la sama loko. Intertempe la studenta grupo revenis de la tegmenta belvedero. Tio evidente estis ĝenado por Mojo. Li tuj malaperis al malantaŭa parto de la baraĵo. Post la rondirado komenciĝis la ampleksa programo por higieno. La studentoj estis algrupigitaj je la apartaj laborgrupoj. Por eniri la internajn ĉambrojn oni devis pasi specialajn kluzojn. Tiam sekvis la demeto de la vestaĵoj. Post zorgema duŝado la praktikantoj surmetis la specialajn blankajn laborkostumojn. Ĉiu studento tiam aspektis kvazaŭ marsa astronaŭto. Volker kun Sven apartenis al la sekcio por la ratoj. Tie temis precipe pri la disdonado de la nutraĵo kaj la purigado de la baraĵoj, do, kutima laboro por komencantaj praktikantoj. Sed Volker en siaj pensoj restis ĉiam ankoraŭ en la sekcio por primatoj. Li bedaŭris ke li nun ne rajtis labori tie. (daŭrigota) verkis Klaus Friese el Germanio (plumnomo Erik Tantal)

13


el la literaturaj paĝoj de Monda Asembleo Socia (MAS) Franco KAFKO (Franz Kafka) * La transformiĝo (parto 9) (daŭrigata) La familio mem manĝis en la kuirejo. Malgraŭ tio la patro, antaŭ ol iri en la kuirejon, envenis en tiun ĉambron kaj faris kun ununura riverenco, ĉapenmane, rondiron ĉirkaŭ la tablo. La sinjoroj sin levis ĉiuj kaj murmuris ion en siajn barbojn. Kiam ili poste estis solaj, ili manĝis en preskaŭ kompleta silentado. Ŝajnis strange al Gregoro, ke el multspecaj bruoj de la manĝo oni ree kaj ree elaŭdis iliajn maĉantajn dentojn, kvazaŭ per tio estus al Gregoro montrende, ke oni bezonas dentojn por manĝi, kaj ke oni eĉ per la plej belaj sendentaj makzeloj nenion povas efektivigi. “Mi ja havas apetiton”, diris Gregoro al si zorgoplene, “sed ne pri tiuj aĵoj. Kiom tiuj sinjoroj sin nutras, kaj mi pereas!” Ĝuste en tiu vespero ­ Gregoro ne memoris, dum la tuta tempo esti aŭdinta la violonon ­ ĝi eksonis de la kuirejo. La sinjoroj jam finis sian noktomanĝon, la meza eltiris ĵurnalon, al la du aliaj donis po unu folion, kaj nun ili legis dorsapoge kaj fumis. Kiam la violono ekludis, ili ekatentis, leviĝis kaj iris piedpinte al la antaŭĉambra pordo, en kiu ili staris kunpreme. Oni devis esti aŭdinta ilin de la kuirejo, ĉar la patro kriis: “Ĉu la ludo eble estas malagrabla al la sinjoroj? Eblas tuj ĉesigi ĝin.” “Male”, diris la meza el la sinjoroj, “ĉu la fraŭlino ne ŝatus enveni al ni kaj ludi ĉi tie en la ĉambro, kie estas ja multe pli komforte kaj hejmece?” “Ho, mi petas”, kriis la patro, kvazaŭ la violonisto estus li. La sinjoroj retropaŝis en la ĉambron kaj atendis. Baldaŭ venis la patro kun la muzikpupitro, la patrino kun la notoj kaj la fratino kun la violono. La fratino preparis ĉion trankvile por la ludo, la gepatroj, kiuj neniam antaŭe luis ĉambrojn kaj tial troigis la ĝentilecon kontraŭ la sinjoroj, tute ne kuraĝis eksidi sur siaj propraj seĝoj; la patro staris pordapoge, la dekstran manon enmetinta inter du butonojn de la fermita livrejako; sed al la patrino iu el la sinjoroj proponis seĝon, kaj ŝi sidis flanke en angulo, ĉar ŝi lasis la seĝon tie, kien la sinjoro ĝin metis hazarde. La fratino ekludis; patro kaj patrino sekvis, ĉiu de sia flanko, atente la movojn de ŝiaj manoj. Gregoro, altirate de la ludo, kuraĝis iri iom pli antaŭen kaj estis jam kun sia kapo en la salono. Li miris apenaŭ pri tio,

14

tradukis Vilhelmo Lutermano el Kubo ke li lastatempe tiom malmulte konsideris la aliulojn; antaŭe tiu konsideremo estis lia fiero. Kaj ja ĝuste nun li havus pli da kialo por sin kaŝi, ĉar sekve de la polvo, kiu ĉie kuŝis en lia ĉambro kaj ĉirkaŭflugis ĉe la plej eta movo, ankaŭ li estis tute polvokovrita; fadenojn, harojn, manĝaĵorestojn li trenis sur sia dorso kaj ĉe la flankoj kun si; lia indiferento kontraŭ ĉio estis multe tro granda por meti sin, kiel antaŭe plurfoje dum la tago, sur la dorson kaj froti sin kontraŭ la tapiŝo. kaj malgraŭ tiu stato li ne havis timon antaŭeniĝi iom sur la senmakula planko de la salono. Estas ankaŭ vere, ke neniu atentis pri li. La familio estis tute okupata de la violonludo; la sinjoroj male, kiuj unue, la manojn enpoŝe, starigis sin multe tro proksime malantaŭ la muzikpupitro de la fratino, tiel ke ili ĉiuj povintus rigardi en la notojn, kio certe devis ĝeni la fratinon, baldaŭ duonlaŭte parolante kun klinitaj kapoj retiriĝis al la fenestro, kie ili, observataj de la patro kun zorgo, ja restis. Ŝajnis nun vere pli ol evidente, ke supozinte aŭdi violonludon belan aŭ distran, ili seniluziiĝis, ke la tuta prezentado tedis ilin kaj ke nur pro ĝentileco ili lasis ankoraŭ ĝeni sian trankvilon. Precipe el la maniero, en kiu ili ĉiuj tra nazo kaj buŝo en la alton blovis la fumon de siaj cigaroj, eblis konkludi pri granda nervozeco. Kaj tamen la fratino ludis tiom bele. Ŝia vizaĝo estis flanke klinita, kontrole kaj malĝoje ŝiaj rigardoj sekvis la notliniojn. Gregoro krablis ankoraŭ iom antaŭen kaj tenis la kapon strete ĉe la plankon, por eble povi renkonti ŝiajn rigardojn. Ĉu li estis besto, ĉar muziko lin tiom kortuŝis? Li havis la impreson, kvazaŭ montriĝus al li la vojo al la sopirata nekonata nutraĵo. Li estis decidinta antaŭeniĝi ĝis la fratino, ŝin tireti ĉe la jupo kaj per tio ŝin komprenigi, ke ŝi do venu kun sia violono en lian ĉambron, ĉar ĉi tie neniu aprezis la ludon kiom estis aprezonta li. Li volis ne pluj lasi ŝin iri el lia ĉambro, almenaŭ ne tiom longe, kiom li vivos; por la unua fojo lia timiga figuro ekutilos al li; li estos ĉe ĉiuj pordoj samtempe kaj kontraŭsiblos al la atakantoj; sed la fratino restos ĉe li ne devige, sed libervole; ŝi sidos apud li sur la kanapo, klinos suben al li la orelon, kaj tiam li konfidos al ŝi, ke li havis la firman intencon ŝin frekventigi la muzikaltlernejon, kaj ke li, se ne estus interveninta la malfeliĉo, pasintan kristnaskon ­ kristnasko ja certe jam estis pasinta? ­ tion al ĉiuj dirintus, senkonsidere al iaj kontraŭdiroj. Post tiu klarigo la fratino eklarmos pro emocio, kaj Gregoro leviĝos ĝis ŝia ŝultro kaj kisos ŝian kolon, kiun

Turka Stelo ● oktobro 2020


ŝi, de kiam ŝi iradis en la magazenon, portis libera sen rubando aŭ kolumo. “Sinjoro Samso!” kriis la meza sinjoro al la patro kaj montris, sen perdi pluan vorton, per la montrofingro al la malrapide antaŭenmoviĝanta Gregoro. La violono mutiĝis, la meza luanto unue ridetis kapskue al siaj amikoj kaj poste ree rigardis al Gregoro. Ŝajnis, ke la patro kredis pli necese, anstataŭ forpeli Gregoron, unue trankviligi la luantojn, kvankam tiuj tute ne estis nervozaj kaj Gregoro ŝajnis ilin distri pli ol la violonludo. Li rapidis al ili kaj celis per etenditaj brakoj premi ilin en ilian ĉambron kaj samtempe per sia korpo malebligi al ili la vidon al Gregoro. Ili nun vere fariĝis iom koleraj, oni jam ne sciis, ĉu pro la konduto de la patro aŭ pro la nuna ekscio, ke ili havis senscie tian ĉambronajbaron kia Gregoro. Ili postulis de la patro klarigojn, levis siavice la brakojn, maltrankvile plukis ĉe siaj barboj kaj nur malrapide cedis direkte al sia ĉambro. Dume la fratino venkis la perdiĝon, en kiun ŝi estis falinta post la subita ĉesigo de sia ludo, kaj, post kiam ŝi dum ioma tempo en la senforte pendantaj manoj tenis violonon kaj arĉon kaj plue rigardis en la notojn, kvazaŭ ŝi ankoraŭ ludus, subite reprenis siajn fortojn, metis la instrumenton en la sinon de la patrino, kiu kun spirpeno kaj laboregantaj pulmoj ankoraŭ sidis en la seĝo, kaj kuris en la apudan ĉambron, al kiu jam pli rapide proksimiĝis la sinjoroj puŝataj de la patro. Oni vidis, kiel sub la lertaj manoj de la fratino la litaj kovriloj kaj kusenoj alten flugis kaj ordiĝis. Eĉ antaŭ ol la sinjoroj atingis la ĉambron, ŝi finis la ordigadon kaj elglitis. La patro ree ŝajnis tiom kaptita de sia obstino, ke li forgesis ĉian respekton, kiun li tamen ŝuldis al siaj luantoj. Li puŝis nur kaj puŝis, ĝis jam en la ĉambra pordo la meza inter la sinjoroj tondre stamfis per la piedo kaj per tio haltigis la patron. “Mi deklaras jene”, diris li, levis la manon kaj per la rigardo serĉis ankaŭ la patrinon kaj la fratinon, “ke mi kun konsidero al la en tiu loĝejo kaj familio regantaj naŭzaj kondiĉoj” ­ ĉe tio li aplombe kraĉis sur la plankon ­ “tuj malluas mian ĉambron. Kompreneble ankaŭ por la tagoj, en kiuj mi loĝis ĉi tie, mi pagos neniom, male mi pripensos, ĉu mi procesos kontraŭ vi pro iuj postuloj ­ kredu min ­ tre facile motivigeblaj.” Li eksilentis kaj rigardis rekte antaŭ si, kvazaŭ li ion atendus. Efektive liaj amikoj tuj intervenis per la vortoj: “Ankaŭ ni malluas tuj.” Post tio li prenis la pordoklinkon kaj brue fermis la pordon. La patro ŝanceliĝis per palpantaj manoj al sia fotelo kaj lasis sin fali en ĝin; aspektis, kvazaŭ li sternus sin al sia kutima vespera dormeto, sed la forta klinado de lia kvazaŭ senbrida kapo montris, ke li tute ne dormis. Gregoro kuŝis la tutan tempon trankvile sur

Turka Stelo ● oktobro 2020

la loko, sur kiu lin surprizis la sinjoroj. La senreviĝo pro la malsukceso de lia plano, sed eble ankaŭ la malforto kaŭzita de la multa fastado, melebligis lin moviĝi. Li timis kun ia certeco jam por la venonta momento iun ĝeneralan super lin furiozantan kataklismon kaj atendis. Eĉ ne la violono ekpelis lin, kiu, el sub la tremantaj fingroj de la patrino, defalis de ŝia sino kaj aŭdigis resonantan sonon. “Karaj gepatroj”, diris la fratino kaj enkonduke frapis per la mano sur la tablon, “tiel ne daŭras. Se vi tion eble ne komprenas, mi tion komprenas. Antaŭ tiu bestaĉo mi ne volas eldiri la nomon de mia frato, kaj tial nur diras: ni provu seniĝi je ĝi. Ni provis ĉion homeblan por flegi kaj toleri ĝin, mi kredas, ke neniu povas fari al ni eĉ la plej etan riproĉon.” “Ŝi pravas miloble”, diris la patro antaŭ si. La patrino, kiu plue ne povis trovi sufiĉan spiron, komencis obtuze tusi en la antaŭtenantan manon, kun freneza esprimo de la okuloj. La fratino rapidis al la patrino kaj tenis ŝian frunton. La patro ŝajnis, de la vortoj de la fratino, instigita al pli precizaj ideoj, rektiĝis, ludis per sia servista ĉapo inter la teleroj, kiuj kuŝis sur la tablo ankoraŭ de la vespermanĝo de la sinjoroj, kaj fojfoje rigardis al la senmova Gregoro. “Ni provu seniĝi je ĝi”, diris la fratino nun nur al la patro, ĉar la patrino dum sia tusado aŭdis nenion, “ĝi fine mortigos vin ambaŭ, mi vidas tion. Se oni jam devas labori tiel peze, kiel ni ĉiuj, oni hejme ne povas plie elteni tiun torturon. Ankaŭ mi ne povas ĝin plu.” Kaj ŝi ekploris tiom forte, ke ŝiaj larmoj fluis sur la vizaĝon de la patrino, de kiu ŝi viŝis ilin per meĥanikaj manmovoj. “Infano”, diris la patro kompateme kaj kun okulfrapa komprenemo, “sed kion ni faru?” La fratino nur skuis la ŝultrojn kiel signo de senkonsileco, kiu dum la plorado, male al ŝia antaŭa certeco, nun kaptis ŝin. “Se li komprenus nin”, diris la patro duondemande; la fratino, el sia plorado, vigle skuis la manon por signi, ke tio ne estas pensebla. (daŭrigota) elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO el Kubo *** publikigita kun permeso de la tradukanto *** Fonto: http://vlutermano.free.fr/transformigxo.html

15


Astrologio kontraŭ Psikologio ­ Oktobro / Gepesiluloj VIROJ : (Henri Bergson estis el tiu signo) Korpo kaj sano

L

Kiel la virino de la signo gracieco kaj fajneco, li ne strebas sintrudi sed sedukti al la homoj. La okuloj teneraj kaj ridemaj, la frunto alta, la haroj leĝeraj surper ĝi. La nazo sufiĉe mallonga, indiko de volo malforta. aŭ la astrologiistoj la naskiĝintoj ĉiu zodiaka La buŝo bele desegnita, lian rideton iu diris, ke signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen povus esti tiu de Aramis, la rolulo plej fajna kaj laŭ ili la personeco de la « gepesiluloj » diplomateca de Aleksandro Dumas VIRINOJ : (Brigitte Bardot estis el tiu signo) Korpo kaj sano

Rigardi ŝin movi estas plezuro, ŝi havas graciecon kaj fajnecon, plenan ĉarmon de virineco. Estas en ŝi la bezono esprimi sin per sia korpo, per danco, per siaj okuloj teneraj kaj amemaj, la vizaĝovalo estas pura, la haŭto satena kaj luma. Emociema, sentemega, eĉ pli ol kiel ĉe la viro ŝia sano dependas de ŝia mensa stato. Kiel ŝi reagas ?

Kiel li reagas ? La pesil­ulo ne povas malhelpi sin doni gravon al la alia, tio estas, li hezitos diri vorton ofendan, fari agreseman agon, pro timo ĉagreni. Sed tio igas lin akaŭ tre sentema de la rigardo de la alia, do krei malkuraĝon aŭ paralizadon. Li multe klopodas por fari sin amata, kion li bezonegas. Li estas viro akordiĝema, diplomata, lerta kaj inteligenta. Li ĉiam provas pesi la por kaj la malpor, ne kulpigi sin per maljusteco. Sed samtempe li kroĉas je siaj decidoj, kun faco tirania, maniula kaj postulema. Ĝentila, ĉarma, afabla kaj sentema, la pesil­ulo facile plaĉas, sed oni ofte riproĉas ties malkuraĝon, ties emo al kompromitiĝo.

Tiu ĉarmovirino, kiu volegas esti amata, fakte malfacile foroferas siajn kapricojn, ŝi senigas sin de Je kio li taŭgas ? nenio por neniu, eĉ ne por sia filo, kiu estas ŝia granda pasio, sed kiun ŝi lasas en la domo, kiam ŝi Li estas estetikulo, artisto, amanto de la belaĵoj, havas rendevuon kun iu. Ege klera kaj scivolema, ŝi ŝatas kaj kompetentas akcepti, iom monduma eĉ se ŝi lia sentemo ebligas lin kompreni la artajn kreaĵojn de nekonfesas ĝin ; ĉio pasiigas ŝin, de politiko ĝis la aliaj kaj analizi ties subtilecon. Ili estas ankaŭ ofte dancistoj, ĉar ili havas la sencon de l’ritmo kaj de la religio, kaj ŝi legas bonajn aŭtorojn. movo. Ĉiuj artaj profesioj konvenas, sed ankaŭ Je kio ŝi taŭgas ? diplomatio. Juĝisto. Oni ne kredu ŝin birdeto ĉarma kaj sencerba ! Ŝi konas belajn profesiajn prosperojn danke al ŝia talento, kaj asiduan laboron. Ŝi cetere scipovas defendi la talenton de la aliuloj, pli bone ol la proprajn. Kiel ŝi amas ? Konformisme ŝi sopiras pri geedziĝeco, ĉar ŝi kredas je la paro, la duopan feliĉon. Ŝi amas kun intenso, pasio, romantismo, sed ŝi postulas esti amata tiom, ne elportas la senfervoron, se ne ŝi pene malligiĝos, gardante la bonajn memorojn.

16

Kiel li amas ? Li ne rezistas je la ĉarmo, kiun li efektas! Tio estas, li ne kapablas diri « ne ». Tiel li falas en komplikan vivon. Finfine la decido ne venos de li, eble tion li senkonscie deziras. verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio

Turka Stelo ● oktobro 2020


Poeziaĵoj de Ilir Zhiti Mi envius eĉ monaĥon Mi komencis laboron en agrokampo, punita de tiutempa ŝtato Ho, povra mia "biografio" Mi estis ja forgesita "malamiko". Sovaĝa, blinda diktaturo, Grave eraris en nia kazo, ĉar alia "raso" kvazaŭ ni estas, tial edukiĝo por ni malpermesas. Oni maldungis min de mia oficeja posteno Ankaŭ supera lernejo pordon fermis Nin, senkulpajn, oni persekutis ĉar kelkaj ministroj "perfidis". La unuajn tagojn en agrokampo Al mi ege teruraj vere ŝajnis kvankam mi estis juna knabo kiel maljunulo fakte enpensadis. Kabano aspektis kiel prizono laciga estis pejzaĝo, kia enuo! Mi eĉ monaĥon envius, kiu soleca de mondo restus. Kiam laboristojn mi ekkonis de proksime kiaj ili ja aspektis ho, tiam mi eklernis ke ili veraj homoj estis Kaj konis mi knabinon tie kiu pensis ne kiel ŝtato mem min malamikon ŝi ne konsideris sed kiel reĝo al ŝi mi aspektis

Mi kaj vi en Bosporo

tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio Iun tagon en agrokampo laborante Komenciĝis pluvo senĉese Ni devus tuj forkuri saviĝon en kabano trovi. Unu apud la alia, tiel proksime Algluis ni plenajn lipojn Kie foriris miaj malkvietoj do?! Nun ili ŝajnis tute vanaj. Ŝia korpo­ novbranĉeto kvazaŭ birdo tremis Kune algluitaj tion mi klare sentis... Kaj koro, do, kial ĝi eksaltis Kvazaŭ en Paradizon ĝi descendis?! Ebriigan aromon de via korpo, porĉiame mi tenos en mia animo neniu loko ekzistas kiel tiu kabano nek plej bela en Dubai palaco. Vi iĝis por mi ia bordo kie mi malŝarĝis ĉiujn enuaĵojn vi iĝis tiu rokego kie mi rompis miajn necertecojn. Vi fariĝis kvazaŭ maro somere kien mi pasigis bonŝancajn tagojn Ho, neniam oni devas kapitulacii Eĉ kiam reĝo kaptiĝas per ŝah­ mato. Neniu diktaturo en la mondo apenaŭ povas forpreni spiritan liberon ĉiamfoje troveblas pordo eĉ kiam vi plonĝas en infera cirklo. Plug,Lushnjë , 1985

verkis kaj sendis Rumjana Budinova el Bulgario

Eskapis ni por iom de matrico, Perdintajn kaj serĉantajn nin. Ni staris en la ŝipo mi kaj vi. Mi kaj vi en la mezo de la mondo. Mi kaj vi inter la kontinentoj. Mi kaj vi inter la multkoloreco de la vestoj. Mi kaj vi inter la diverseco de la religioj. Mi kaj vi en la grandega urbo. Mi kaj vi en la multvizaĝa mondo. En la mezo de la maro ni pensis nenion. En la mezo de Bosporo ni silentis. Do, ni serĉis nenion plu... Ni trovis unu la alian...

Turka Stelo ● oktobro 2020

­­­­ verkis kaj sendis Rumjana Budinova el Bulgario

17


sendis Helga Plötner el Germanio

Trikoloretoj (1992)

Trikoloretoj, akvarela pentrado, 1992, 28 oble 37,5 cm­ojn; kadrita 50 oble 60 cm­ojn

F

lorojn mi treege ŝatas pro ilian odoron. Sed precipe la trikoloretojn mi forte aprezas pro iliaj individuaj „vizaĝetoj“. Mi pentras ilin simple per akvarelaj farboj. Mi metis ilin en kuĝlan vitrovazon kaj ordigis ilin, ĝis kiam ĉiuĵ vizaĝoj rigardis min. Unue ja estis malfacile ordigi ĉiujn en la vazeto – pro iliaj mallongaj tigoj – sed fine mi rezultis. La aranĝo de la floroj laŭ artaj vidpunktoj estas tikla afero ĉar ja eĉ

Problemo de tipo de Fibonaĉi 1 "numervicoj" 2

mildaj tuŝoj ja povus disaranĝi la tutan komponaĵon. Despli grava ja estis ruza zorgemo. La kolorigon mi restriktis al flavo, mola lilo ankaŭ verdaj tonigoj, mol­ kaj violetaj eĉ blu­grizaj nuancoj. Ankaŭ la velurmolajn florĝermetojn mi reale intermetis. Ĉio resultis el mia koncepto de formala bildkonstruo. Ĉar ja neatentema tuŝo dum la pentrado ĉiam povus detrui la destabilan aranĝon – ĝuste pro tio restis la tuta aranĝeto una tikla afero ĝis la finala penikostrio – :la eternigo de miaj aprezataj trikoloretoj. Ĉiu pentrado laŭ la naturo por mi tute egalas feston, ravaĵon – ĉu vidalvide de la naturo aŭ ĉu meze en la naturo, ĉu temas pri floroj, ĉu pejzaĝoj, ĉu homoj aŭ ĉu animaloj. Tiamaniera videbligado per bildoj mi volonte volas plidoni al la rigardantoj mian ĝojon kaj entuziasmon. Iam foje mi legis: „Estas festo – la konstruo de la t.n. „Muta naturo“ (Still­Leben = Pentraĵo prezentanta florojn, fruktojn, ĉasaĵon ks.). Tiun esprimon mi enkapiĝis kaj interniĝis en mia menso. sendis Helga Plötner portretistino el Germanio

­­ tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio

Simile Ni enfermigu geparon de leporoj en kaĝo kaj nutrigu ĝin. Ni supozu ke komencante post du monatoj, ĉiun postan monaton la geparo naskas novan geparon kaj nova geparo post du monatoj agas similmaniere. Kiom da geparoj estos post unu jaro? Geparo de leporoj naskas novan geparon post du monatoj kaj poste ĉiun monaton naskas po unu Solvo: novan geparon. Ankaŭ la novaj geparoj agas La serĉata nombro akireblas ĉe la serio de Fibonaĉi, tiamaniere. Trovu la nombron de leporaj geparoj post konkrete: 6 monatoj. 1, 1, 2, 3, 5, 8, 13. 21, 34, 55, 89, 144 Post 12 monatoj estos 144 geparoj. Respondo _________ Januaro 1 1 Leonardo Pisano aŭ Leonardo da Pisa (naskiĝis Februaro 1 1175, mortis ĉ. 1250), ankaŭ konata kiel Fibonacci, Marto 2 estis itala matematikisto – la unua granda eŭropa Aprilo 3 matematikisto post la malprospero de la helena Majo 5 scienco. Li estis konata pro la invento de Fibonaĉi­ Junio 8 nombroj kaj pro sia rolo en enkonduko de eŭropaj Julio 13 ciferoj en Eŭropo. Do, post ses monatoj estos 13 geparoj. 2 https://eo.wikipedia.org/wiki/Fibona%C4%89i­ Rimarkeblas ke oni aplikas la formulon xn = xn ­ 1 + nombro xn ­ 2

18

Turka Stelo ● oktobro 2020


Ŝercoj Oni maldungis masoniston. Vespere lia edzino demandis, kial li estis maldongita? ─ Vi scias, ke ni konstruas grandan domon, kaj estas laborestro, kiu kontrolas tien­reen irigante la masonistojn. ─ Kiu estis via kulpo? ─ Li estis ĵaluza, ĉar ĉiu pensis, ke mi estas la laborestro. * * * EN LA BANĈAMBRO Viro havas tie malmultajn objektojn: Dentobroson, dentokremon, Barbo­ŝaumon, postrazan parfumon, sapon kaj frotilon. Virino averaĝe havas tie 337 objektojn plejparte eĉ ne identigeblajn fare de viro. * * * Direktoro de komerca firmao enuiĝas. Finfine li vokas la sekretariinon: – Alportu dosierojn pri ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉe ni.

Kiam ŝi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas: – Tiujn maldungu! – Kial, ĉefo?!! – Ne plaĉas al mi la malbonŝanculoj

Krucvortenigmo

Rekonstruu krucvortenigmon anstataŭigante ĉiun numeron per litero. Fonto: Semajno de Enigmoj #6 http://www.semajnodeenigmoj.com (La solvo troviĝas en la antaŭlasta paĝo)

Knaboj

E

ble vi plu demandus: “Kiel vi pasigis la tagon? Nu, lernejon vi tute ne vizitis, sekve ĉu vi travivis sur la stratoj?” Sed vi devas scii, ke mi ekde ĉiam estis iom malgrasa. Infanece mi suferadis pro reŭmatismo kun sekvoj. Kuracisto skribis atestilon por ke mi malĉeestu la klason. Ĉu mi bone aŭdis? Vi diris ke mi pasigis la tagon sur la stratoj. Multfoje mi pasigis horojn sur la stratoj, multfoje mi konsentis kun amikoj por iri ĉe Valo Bużbież, kie ni algrimpis arbojn por serĉi nidojn aŭ kapti birdojn. Eĉ fruktojn ni elplukis. Ni sciis kiel komfortigi nian stomakon. Ni multe uzis ŝtonĵetilon, precipe en la Valo. Kiom da birdoj ni elŝutis kaj mortigis! Fine, ludante, ni pafis

Turka Stelo ● oktobro 2020

verkis kaj sendis Carmel Mallia el Malto al la fenestroj en dom­kortoj. Poste, plenuminte nian pafadon, ni tuj malaperis. Ni facile aŭdis pri knaboj, kiuj kvereligis sian patron kontraŭ loĝantoj, kies fenestroj ili antaŭe frakasis. Je mia nuna aĝo, mi bone konscias, ke estas malhoneste mortigi birdojn. Ĉu ne ĉiuj volas vivi, inkluzive de la birdoj? Ekzemple, min ege timigas musoj, sed ĉekore mi kredas, ke eĉ ili, okazigantajn tiom da malsanoj, ktp., rajtas vivi. Do ankaŭ birdoj! Unu tagon, mi kaj miaj amikoj implikiĝis. En la Valo troviĝis malalta rablo­muro, kiun ni plurfoje algrimpis por rigardi la alian flankon. Mi ĵus diris ke “la muro estis malalta”, sed por ni, ankoraŭ knaboj, ĝi estis sufiĉe alta.

19


Nu malantaŭ tiu muro troviĝis bela ĝardeno plena da vicoj de plant­potoj kun floroj, krom du tabloj kaj seĝoj eble por somer­nokta ripozo. Centre, fontano, kiun birdoj vizitas por trinki. Ĝi estis ĝardeno ankaŭ plena je fruktarboj. Nu ĉi fruktoj tiklis nian gustumecon. Unu tagon, mi interkonsentis kun miaj amikoj por transsalti la muron kaj enen iri. Tion ni faris. Ni do tuj troviĝis interne, t.e. en la ĝardeno. Kvieta ĝardeno! Ni atenteme rigardis la fenestrojn, unue por esplori, sed nenio troviĝis por nin timigi. La fenestroj estis ŝlositaj. Ni eniris malrapide kaj silente. Nia unua aktiveco estis proksimiĝi al fig­arboj, el kiuj ni plugis figojn kaj ni ilin manĝis ĝissate. Kelkajn pomojn ni ankaŭ elplugis, kiujn ni metis en niajn poŝojn. Poste, ni retroiris por denove transsalti la muron eksteren. Jen ni transsaltis. Mi kaj alia sukcesis ja transsalti, sed la tria ne sukcesis, ĉar granda hundo subite lin atakis, dispecigante liajn pantalonon kaj ĉemizon, kvankam li fine sukcesis eskapi.

El la poŝoj la pomoj foriris kaj ruliĝis laŭ la strato.

20

Pro timo, ĉiu el ni aliris sian propran vojon, forgesante la aliajn. Ni estis ankoraŭ knaboj, kuraĝaj tamen ankaŭ timemaj. Kion mi nun memoras el ĉi tiu evento estis nur la krio: “Sakristiano, ĝis...” Mi tute ne ŝatis ilin voki min per tiu nomo, anstataŭ per mia propra ‘Mario’. Sed... Alian fojon, ni kune supreniris monteton. Je ĝia plej supra parto troviĝis lumturo por maristoj. Ĉi tiu monteto estis ĉirkaŭita de fekunda kamparo, kie laboras multaj vilaĝanoj; tie kreskas malaltaj arboj, purigantaj la pulmojn kaj invitantaj vizitantojn for de la homa sklaveco, for de ĉiu penso peziganta la vivon ekde la mateno ĝis la vespero, provante konfuzigi la homan rilaton. Ĉifoje mi ne timis. Senĉesaj fulmoj! Tiel serpentumantaj kvazaŭ por konkuri unu kontraŭ la alia. Ĉiu fulmo ŝajnis trovi sian propran vojon ĝis atingi neniecon. Pluvegis! La vento blovis ĉirkaŭirante la grandan lumturon, kiu similis al iu Purgatoria animo atendanta iun, kiu liberigos ĝin el la turmentoj de la sovaĝa naturo, kiu ŝajne ribelas laŭ siaj sezonaj gustoj. La naturon mi similigas al divorcitoj, kiuj dekomence ne scias kion fari, ĝis ili kutimiĝas al la nova vivo de ili mem elektita. Post iom, ekhajlis. “Nu,” mi diris al mi mem, “jen pli da malĝojo; sen ombrelo.” Kutime mi ŝatas kuri, sed tiam mi ne povis fari alie. La naturo ne kulpas, ĝi estas blinda. Por ni! Ĉar se oni pristudus ĝin bone, oni trovus, ke eĉ ĝi ŝanĝiĝas laŭbezone, ĝi laŭsezone proponas respondojn, kiujn oni kelkfoje pensas, ke ili ne ekzistas, sed ili ja estas antaŭ ni. Ni ilin observas, ili frapas sur la pordon de nia menso kaj ni tuj komprenas ilin. Sufiĉas, mi ripetu, ke ni memoru la sezonojn. Sekve, la naturo ne estas blinda, aŭ eble ne tute blinda. Eble mankas al ĝi la vortoj por instrui nin pli klare ol ĝi instruas ĉiutage. La sunsubiro rapidis senatende. Bedaŭrinde ni ne ofte rigardas sunsubiron, kie

Turka Stelo ● oktobro 2020


kaŝiĝas pentristo, instruanta nin, kiel uzi la penikon por ke, el la puzlo de la naturo, ni pentros, kion vidas la okuloj sed el la perspektivo de la mia. La lastaj ombroj malgajas, kvankam ili samtempe belas. La aero scias kanti la plej belajn kantojn eĉ dum malĝojo aŭ plorado. La plej belaj poemoj eliĝas el

Citaĵoj el "La karnavalo de tenebroj" de Ray Bradbury

tradukis kaj sendis Rola Platteau el Francio

E

n la aŭgusta numero de Turka Stelo mi vidis tradukon de novelo de Ray Bradbury . Mi mem iam esperantigis unu novelon. "La promenulo", publikigita en la pereinta revuo "la Gazeto". Mi tre ŝatas liajn "Marsaj kronikaĵoj". La lecionoj en ĝi, pri usona imperiismo, la homaj momentoj pri amo kaj morto, kaj soleco, lia sens­ kaj kor­plena maniero priskribi kaj sentigi la ĉiutagan vivon en Usono dum la 30aj jaroj. Sed la libro, kiu plej tuŝis kaj pensigis min estas lia romano, kiel nomi ĝin ? la originale angla titolo “Something wicked this way comes”, publikigita france sub la titolo "La foire des ténèbres" (La foiro de tenebroj), eble ĝi aperis en Turkujo sub ankoraŭ alia titolo, do kiel nomi ĝin Esperante ! Unu/du paragrafojn mi esperantigis iam, sed ankaŭ unuopajn frazojn : …. Kaj vidi ilin tiaj, iomon da tempo hezitigis Charles Halloway. Kion li povus diri, ke estus de ili komprenebla ? Ĉu li povus diri al ili, ke amo estas, precipe, inter ĉio, komuna afero, kune partigita travivo ? Vere estas tio la esenca, vitala ligilo, ĉu ne ? Ĉu li povis diri tion, kiun li sentis pro ilia kuniĝo, jen tie, ĉe ĉi vespero, sur tiu freneza terglobo rondiranta ĉirkaŭ granda suno, mem falanta en pli granda spaco. …. Ni defendas komunan aferon kontraŭ la nokto. Oni komencas per la malgrandaj komunaj aferoj. Kial nu oni amas la knabon, kiu en iu kampo en marto batalas kontraŭ la ĉielo per sia kajto ? Pro la kialo, ke ties ŝnureto kvazaŭ dolorigas niajn fingrojn. Kial oni amas knabinon ekviditan de vagonaro, kliniĝantan super puto en la kamparo ? Pro la kialo, ke la lango memoras akvon malvarmetan kaj ferhavan en iu forpasinta, preskaŭ forgesita tago. …. Aŭskultu – Se vi metus du virojn en vagonon, se la unua estus militisto kaj la alia kamparano : la unua parolos pri milito, la alia pri kampoj, kaj ĉiu taksos la alian tedega. Sed sufiĉus, ke unu parolus pri

Turka Stelo ● oktobro 2020

malgajaj situacioj, kiuj de tempo al tempo nin vizitas, por ke ni plu centriĝu en niajn decidojn. Jes, ja, kiomĝoja estis tiusupra etoso, malproksime de la rablo­muro, kiu invitis nin transpaŝi ĝin por eskapi el la hundo, postkuranta nin, avida por nin ataki. verkis kaj sendis Carmel Mallia el Malto

longdistanca vetkurado, se la alia estas kurinta, en junaĝo, laŭ la distanco de unu mejlo, tiuj du viroj pasigos sian nokton kuradantaj kune, kiaj knaboj, farigante ekesti amikecon el siaj memoroj. Kaj ĉiuj viroj havas komunan ŝataferon: la virinoj, kaj ili kapablas paroli pri tiuj ĝis la sunleviĝo kaj plu. …. Se iu nekonato estas pafmurdita sur strato, apenaŭ oni klopodas por lin helpi. Sed se antaŭ duonhoro, oni pasigis dek minutojn kun la homo, kaj oni scias iomete pri li kaj lia familio, oni kapablas eksalti antaŭ la murdiston por malebligi la krimon. Vere estas koni, kiu estas la bono. Ne koni, aŭ rifuzi koni estas malbona. …. "Se ne estus la morto, la ceteraĵo ne estus fuŝputrinta." …. Ĝim : « ­ Mi tion scias, mi ĉion scias ». Lia patrino dummomente silentiĝinta, ree parolis : « ­ Kion vi scias, Ĝim ? – estas vana fari homojn, ili mortas. » Li diris tion kun milda, kvieta voĉo preskaŭ trista. « Tion scii, li aldonis, estas ĉion scii.. » …. Du infanoj : "Li bonege komprenis tion, kion la vento kunportis, kien ĝi ilin kondukis, ĝis kiaj sekretaj lokoj, kiuj neniam haviĝos plu tiun misterĉarmon dum la pludaŭro de l’vivo. Enfunde de li, ombro ĵetiĝas triste, kiel en tombo. Ĉe tia nokto oni ekkuru, por eskapi el malĝojo." …. ­­ el romano de Ray Bradbury « La foire des ténèbres » (origina titolo “Something wicked this way comes”) p. 189­187. esperantigis Roland Platteau el Francio

21


Pri s­ino Beate Sirota Gordon

L

a virino de 89 jaroj mortis hejme en nov­jorko en la 30­a de decembro 2012 testamentante “Bonvole protektu la artikolojn pri paco 1 kaj virina rajto 2 en la japana konstitucio!” Ŝi ne estas japano. Ŝia nomo estas Beate Sirota Gordon. Nun kion ŝi faris? Ŝi koncernis modestan kontribuon al la nova japana konstitucio redaktita en la jaro 1946 post la mondmilito. Tiaam ŝi estis apenaŭ 22­jaraĝa. Ŝi naskiĝis en la 25­a de oktobro 1923 en Vieno kiel filino de rusadevenaj judanoj. Ŝi venis al japanio kun gepatroj en la jaro 1929. Ŝia patro, Leo Sirota Gordon, estis tiel fama pianisto, kiel oni diris, ke li estis revenanto de Liszt. Kaj la Tokia publika prezentado kaŭzis lin okupi profesoro postenon en Tokio Muzika Universitato. Post dek jaroj ŝi sole translokiĝis al Oaklando de Usono, kaj studis literaturon en Mills Universitato, kies rektorino, Aurelia Henry Reinhardt, estis progresema feministino, kaj eksplikis al lernantinoj la necesecon havi profesion kaj partopreni en politiko. Beate recevis multan influon de ĉi tiu konsilo. Kiam ŝi finis studojn en la universitato, ŝi povis palori ses lingvojn (rusa, germana, franca, angla, latina, kaj japana). Uzante tian lingvan kapablon, ŝi gajnis la profesion en Alilanda Dissenda Informservo, kaj en Usona Oficejo pri la milita informo. Ŝi skribis la japanan artikolon, kiu estis uzita en la admono (propaganda dissendo) kapitulaci al japanio. Kaŭze de la laboro, ŝi akiris la japanan militaran, klasikan lingvon, kaj honoran esprimon. Decembron en la jaro 1945 post la milito, ŝi bonsorte povis veni al japanio kaj renkonti la malfortajn sed sanajn gepatrojn, kiuj loĝis en japanio dum la milito. Beate eklaboris kiel la civila speciala enketisto de la Ĝenerala Stabo (GHQ) konduktita de Ĉefgeneralo Douglas MacArthur. En la 4­a de februaro 1946, 25 membroj inkluzive Beate de la politika sekcio ricevis la sekretan ordonon redakti japanan konstitucian projekton de Generalmajoro C. Whiteney, estro de politika sekcio. Ĉar ŝi povis paroli kaj kompreni bone la japanan lingvon, ŝi ne estis nur interpretisto aŭ sekretario, sed sola virina regululo. Post longa jaro, ŝi diris “Neatendita! Estis dirita subite,

22

verkis kaj sendis Kacu Matoba el Japanio do tiama unua 5 minutojn mi ne povis bone kompreni kio okazis.” Se diri tiuokaze, ŝia posta edzo, leŭtenanto Josef Gordon estis en la sekcio kiel interpretisto. Ŝia unua agado en la sekcio estis kolekti la dokumentojn en laŭeble multaj regnaj konstitucioj de bibliotekoj en Tokio uzante ŝian elokventan parolon en japana lingvo kaj la kapablon kiel enketisto. La multaj kolektitaj dokumentoj estis estimataj pro la praktikeco en ŝiaj grupanoj, kaj ŝia nomo fariĝis fama en la politika sekcio. La subkomisiono de civitanaj rajtoj konsistis el tri membroj inkluzive Beate, kaj ŝia ŝarĝo estis la sociala sekurigeco kaj la artikolo pri virinaj rajtoj. Precipe pri “virinaj rajtoj” estas direble, ke Beate skribis la plej progreseman protektan regularon ol tion troveblan en la konstitucioj de aliaj landoj en la mondo. En usono, eĉ nun pasinte 60 jarojn de tiam, ne estas komparebla regularo al tio. Tiel ŝia manuskripto estis epokfara, kaj radikala en alia vidpunkto. Povas diri, ke tion ankaŭ grave influis la konsilo de la rektorino en la Mills Universitato. Ankaŭ en la laboro traduki GHQ­projekton el angla en japanan lingvon, ŝia kapablo pri japana lingvo impresis ambaŭ usonanojn kaj japananojn. Beate detale klarigis al usonanoj la sencoriĉan kaj erareman japanan lingvon kaj subtilan diferencon de nuanco en la lingvo. Ankaŭ ŝi fojfoje klarigis japanan tiaman kutimon, kaj ŝirmis japanojn. Pri tio, la reprezentantoj de japana registaro ankaŭ simpatias ŝin. La plejparto de la detala skribado, kion Beate prenis sur sin estis forstrekita ĉefe pro la oponado de Kolonelo C.L.Kades, Administra Komitato. Ŝi paloris pri tiama penso kiel “Mian korpon forte kunligis la bedaŭro akompanante doloron kaj poste ĝi ŝanĝis al larmo.” Sed poste ŝi analizis mem racie “Usono ne difinis dekomence la virinan rajton kaj socialan sekurigon en la konstitucio. La membroj de la Administra Komitato estis usonaj advokatoj, kaj plie estis viroj pliaĝaj ol 40 jaroj. Ili ne sciis eŭropan leĝon, kiu difinas detale homrajtojn.” La spirito de homrajtoj kion Beate prenis estis utiligita en la artikoloj 24, 25 kaj 27 de la nuna japana konstitucio. Artikolo 24 (1) Geedzeco estu bazita nur sur la interkonsento de la du seksoj kaj estu daŭrigata per reciproka kunlaborado surbaze de egalaj rajtoj de la geedzoj.

Turka Stelo ● oktobro 2020


amendanto pri la konstitucio. Fakte, Beate tiam vidis la ridindan skribaĵon pri sia malbongusta tualeto kaj kostumo. Ĉar la antaŭa superulo, s­ro Kades, kiu estis parolanta pri la procedo establi la japanan konstitucion kaj ne trankvila pri lia granda aĝo, deziris al Beate esti vivantatestanto kaj paroli pri la preparo de virina rajto. Do ŝi komencis malfermi sian pezan buŝon. Artikolo 25 Sed iuj personoj rigardas ŝian atestadon kiel (1) Ĉiuj civitanoj rajtas ĝui minimuman nivelon de problemon, ĉar preskaŭ mortis la praktikistoj, kiuj sana kaj kultura vivo. koncernis redakti la konstitucian projekton. (2) En ĉiuj aspektoj de vivo la Ŝtato devas strebi por _______ antaŭenigi kaj plibonigi la socian bonfarton, socian 1 Artikolo 9 de la japana konstitucio: sekurecon kaj publikan higienon. (1) Sincere aspirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas Artikolo 27 militon kiel suverenan rajton de la regno kaj la (1) Ĉiuj civitanoj havas la rajton kaj la devon labori. minacon per armita forto aŭ la uzon de armita forto (2) Normoj pri salajroj, laborhoroj, ripozo kaj aliaj kiel rimedojn por solvi internaciajn konfliktojn. laborkondiĉoj estas fiksitaj de leĝo. (2) Por atingi la celon menciitan en la antaŭa (3) Infanoj ne estu ekspluatataj. paragrafo, tera, mara kaj aera armeoj aŭ aliaj Post molito, Beate fruktoriĉe aktivis en la Japana militfortoj neniam estu tenataj. La rajto de militado de kaj Azia Societo. Ĝis la mezo de la jaro 1990 ŝi ne la Regno ne estas agnoskita. publikigis, ke ŝi koncernis modestan kontribuon al la nova japana konstitucio. Pri la kialo, ŝi diris, ke la 2 Artikolo 24 de la japana konstitucio (Vidu supre!). ekzisto de mi, kiu ne estis jurfakulo kaj estis nur 22­ verkis kaj sendis Kacu Matoba el Japanio jaraĝa, povas esti malbone uzata de la grupo de la (2) Pri elekto de edzo aŭ edzino, rajtoj je propraĵo, heredo, elekto de loĝloko, eksgeedziĝo kaj aliaj aferoj pri geedzeco kaj familio, leĝoj devas esti faritaj el la starpunkto de la individua digno kaj de la fundamenta egaleco de la du seksoj.

La rakonto de veterano

M

verkis kaj sendis Laimundas Abromas el Litovio

i estas fervora esperantisto,sed edzindire mensmalsanulo kaj edzino mia kelkfoje rekomendis al mi kuraciĝi. Forlasu Esperanton, malsaĝulo! Ĉiuj najbaroj priridas nin. Iru ci al kuracisto ! – Ne estas kuracilo taŭga! – rediras mi. – Se iu forlasas Esperanton, tamen nur portempe. Post certa tempo denove li komencas. – Ĉio necesa kaj taŭga nuntempe estas, necesas nur ekdeziri!– kontraŭadis mia virino. – Mi kredas je nenio, nenio helpas,– rediradis mi. – Ne– ne, ne plu tiel eblas! – ekĝemis edzino. – Jen dum multaj jaroj vi en esperantistaj kongresoj vagabondas...Tute sulkiĝis, vi la homon malsimilas. Ĉiu konatulo deflankiĝas de ni. Dum horo ,aŭ du –ŝajne vi estas duonsaĝa.Kaj poste jen komenciĝas... „Neniu min komprenas“, frapadas per la pordo kaj tiel plu , kaj tiel plu kaj fine foriras al la klubo aŭ al bierujo. – Tamen mi volas vivi alimaniere, mi vidis vivon . Mi partoprenis Universalajn Kongresojn kaj landajn esperantistajn aranĝojn... – Kompatu min. Diru vi unufoje :– sufiĉas!– ploretas edzino. – Estas facile diri! Multfoje mi volis tion ĉesi! Oni ne permesas. Se vi volas scii– surgenue plorante mi

Turka Stelo ● oktobro 2020

petis, ke oni forpelu min,– rediris mi. – Do, kiu regas tiun Esperantujon? – nervoziĝis mia edzino. – Kiu scias? Neniu klarigas al ni tiujn aferojn... – lamentis mi. – Sekve vi povas nenion? Tiam foriru! – ekkriis mia edzino. – Sed kien mi iru ? – Foriru kaj pendiĝu ! – For ! – For ! – ekkriis ŝi kaj pro tiu krio planken falis televidilo , malfermiĝis la ŝrankpordetoj kaj de sur la bretaro ruliĝis for la tasoj kaj glasoj . Edzino ekploris. Kiel vi ŝanĝiĝis, ho Mikas, – daŭris edzino. – Kion vi volas ? – balbutis mi . – Foriru patro, al ĉiuj estos pli bone , – ĵetas la filo. Mi malfermis buŝon. Filo mordis la dentojn. Edzino ekoscedis. La infano veron diras, – daŭrigas edzino. – Vere foriru ien eŭropen aŭ pli malproksimen, transhorizonten. – Ĉi tie jam estas nenio ridinda, neniu kaj neniam tiel malamis min. Iam antaŭ la ŝtatsendependiĝo eĉ tiajn vortojn mi konsiderus kiel ŝercon, tamen nun... Mi renversis tablon, rompis lampon, frapis per la pordo...

23


kaj foriris. La hundo postkuris min , la luno rigardis preter la rando de nubo. Kiaj mallumaj estas la vesperoj! Staras mi sur la ponto. „Saltu, saltu„ – murmuras la riverondoj. Mi alpremiĝas al fosto. „Sin mortpafu!“– muĝas la vento. Naturo, ĝi ĉiam konsolas la homon. Mi iras sur padoj de parko.La arboj kompleze etendas la branĉojn. Eble mi pendiĝu... tamen feliĉe estas pontoj inter la homoj... Ĉe la domangulo mi ekvidis atendante samideanon Staseon... – Ni iru al Paŭlo, – proponis mi. – Lin forlasis prudento, – rediris li. – Ĉu antaŭ longe ? – scivolas mi. – Hieraŭ. Estis bona homo, tamen sen kreada inspiro... Espero, kvazaŭ lumeto, ekbrilis en mallumo, ni rapidigis paŝojn. Hundo kaj luno – du proksimuloj – postsekvis nin. Ni duope vagabondis tra la stratoj. Neatendite ni aperis antaŭ la pordo de bierejo, ni eniris.Poste ni iom drinkis, eĉ iom manĝis. En

SOPIRO

kulturpalaco,dum klubaj kunvenoj ni tion faris duonkaŝe, kaj ĉi tie – libere. Ni ĝuis la agrablajn sentojn... kaj ripetis. Ni tutan vesperon politikumis. Sed kio sekvas el tio ? – Maljunaĝa debileco, – klarigis al mi Staseo, – ununura, stabila kaj ne preterpasanta afero en tiu ĉi ŝanĝiĝanta tempo. – Mi revadis ĝisatendi nepon, ho ve... filo forpelis min el hejmo mia... Bierejo fermiĝis... Du ombroj foriris en mallumon. La trablovata de vento , tralumata de kandelflamo– tiu estis mi. Mi nenion timis La koro simile al malnova ventolgiĉeto frapadis, enkape vento blovis, unupiede mi jam estis en reĝlando de mallumo... Sed en animo klaris... Sed ĝojo mankis. Mi neniam estis tiel proksime al la fino de mondo. verkis kaj sendis de Laimundas Abromas el Litovio

verkis kaj sendis Lenke Szász el Rumanio

Jam malvarmetas la mateno kaj vespero, Flavajn foliojn jam pelas aŭtuna vento, Grizas la ĉielo malĝojige. Sed ie, en suda lando Ankoraŭ bluas la maro! Arĝentaj skvamoj brilas en suno Sur la senfina, surmara bluo. Mevoj kriadas, Sur monto antikvaj dioj regas. Min tenas enlande la pandemio, Ĉu mi revidos vin iam, Grekio? verkis kaj sendis Lenke Szász el Rumanio

La vulpo kaj la lignohakisto

P

koncize tradukis kaj sendis Arturo Malĉok el Francio

elate de ĉasisto, vulpo rifuĝis kaj ĝi hazarde renkontis lignohakiston kaj petis al li kaŝi ĝin. La lignohakisto ordonis al li kaŝi sin en lia dometo. Post momento multaj ĉasistoj alrapidis kaj petis informon de la lignohakisto pri la vulpo. Tiu laŭte diris: "Mi ne scias" kaj samptempe li permane montris la kaŝejon, kie la vulpo kaŝis sin. La ĉasistoj kredis al tio, kion li diris, sed preteratentis lian geston. Vidinte, ke la ĉasistoj iris malproksimen, la vulpo eliris el la dometo kaj pretis foriri senparole. La lignohakisto riproĉis ĝin pro ne dankemo ĉar li savis ĝian vivon. La vulpo respondis "Se via gesto kaj parolo konkordus, mi devus danki vin". Tiuj, kiuj parolaĉas pri sia bonfarado, faras fakte malbonon en siaj agoj. ­­ de ezopaj fabloj koncize tradukis kaj sendis Arturo Malĉok el Francio

24

Turka Stelo ● oktobro 2020


75­jariĝo de la fino de la Okinava Batalo (2) La 23an de junio 2020

L

a 23an de junio okazis la memorceremonio de la fino de la Okinava Batalo dum la dua mondmilito. La ĉi­jara ceremonio estis malgrandskala pro la koronvirusa epidemio, kaj la ĉefministro ne ĉeestis, nur sendante mesaĝon tre malvarman por la koro de okinavanoj. Dum la dua mondmilito ĉiuj bataloj krom en Okinavo okazis ekster Japanio, ĉar ĝi estis invado milito de Japanio. Ĝi okazis komence en Ĉinio, kaj poste la batalejoj disvastiĝis en la tuta Azio kaj Pacifiko. En 1945 la japana malvenko estis klare videbla por ĉiuj, sed la registaro rifuzis kapitulacii. Usono komencis bombardi ĉiujn ĉefajn urbojn en Japanio kaj fine, komence de aŭgusto ĝi bombis Hiroŝimon kaj Nagasakion per atombomboj. Kaj en la sama periodo usonaj soldatoj surteriĝis en Okinavon kaj tie okazis kruela batalo. Ĉiuj bataloj estas kruelaj, sed la krueleco de la Okinava Batalo estis alispeca; en ĝi la japana armeo trudis sinmortigon al la loĝantoj, sekve pli ol 1000 mortis. La insulo Ie: nombro nekonata La vilaĝo Jomitan: 130 La vilaĝo Mabuni: 58 La insulo Tokaŝiki: 330 La insulo Zamami: 177 La insulo Keruma: 53 (La supra statistiko aperis en la ĵurnalo Mainiĉi. La nombroj estas malsamaj ol tiuj en la suba artikolo. La oficiala statistiko fare de la registaro ne ekzistas, do ambaŭ ĵurnaloj eble kalkulis laŭ siaj informoj.) Hodiaŭ mi tradukos artikolojn aperintajn en du ĵurnaloj pri la postvivintoj de tiuj teruraĵoj. Kaj fine mi tradukos poemon prezentitan en la ceremonio. 2. Mi perdis mian fratinon (El Artikolo el la ĵurnalo Mainiĉi la 25an de junio 2020) “Panjo, rapide! Strangolu min unua!” El la memoro de s­ro Nakamura Takeĵiroo, 90­ jara, loĝanta en la insulo Keruma, neniam malaperas krio de sia pli maljuna fratino antaŭ 75 jaroj. La 26an de marto 1945 la usona armeo surteriĝis al la insulo. Li, liaj patrino kaj fratino fuĝadis en la montoj, kaj en malgranda kaverno ili ĉirkaŭligis unu ŝnuron ĉirkaŭ la koloj reciproke. “Mi ne memoras, ĉu ni tiris ĝin aŭ ne”. Nur lia fratino inter li kaj patrino

Turka Stelo ● oktobro 2020

verkis kaj sendis Hori Jasuo el Japanio mortis. En aŭtuno 1944 la milito proksimiĝis al la insulo. Venis sekreta trupo de la japana armeo. Ĝia celo estis mara kamikaza atako al usonaj militŝipoj per unuhomaj boatoj ŝarĝitaj per bomboj.

Foto: S­ro Nakamura vidas foton de sia fratino kaj ripetas memkritikon.

Alveno de tiu trupo ŝanĝis la vivon de la vilaĝanoj. Ili ne rajtis viziti aliajn insulojn, ĉar ĝi timis ellikiĝon de la sekretoj. Viroj estis mobilizitaj por fosi kavojn por kaŝi la kamikazajn boatojn kaj virinoj estis laborigitaj por kuirado kaj terkulturado. La 14­jara knabo Nakamura devis kolekti herbojn por kovri la tegmentojn de la kavoj posttagmeze post lernado en antaŭtagmezo. La armeo propagandis, ke se la vilaĝanoj estos kaptitaj de Usono, viroj estos distranĉitaj en pecetojn kaj virinoj estos seksperfortitaj kaj mortigitaj. Nakamura, tamen, neniam autaŭsupozis, ke la usona armeo surteriĝos al la insulo. Sed la Usono komencis aerataki la insulon la 23an de marto, kaj la 25an aperis multaj batalŝipoj en la ĉirkaŭaj maroj kaj bombardis la vilaĝojn kaj la montojn. La 26an usonaj soldatoj surteriĝis. La vilaĝanoj fuĝis en la montojn, kaj mortis 53 homoj en la grupaj sinmortigoj. Nakamura kaj lia patrino malligis la ŝnuron kaj eliris el la kaverno laŭ la alvoko de usonaj soldatoj kaj interpretisto. Ili estis pretaj esti mortigitaj, sed nenio okazis krom donaco de dolĉaĵoj kaj cigaredoj. Kiam ili subeniris, tie estis multaj vilaĝanoj, ne mortigitaj, sed gardataj. Sinmortigoj per mangrenadoj En la insulo Zamami s­ino Tanaka Mie, nun 89­

25


jara kaj tiutempe 14­jara, fuĝis al korala kaverno en la norda marbordo de la insulo kun siaj avino, patrino, pli junaj fratino kaj frato, kiam komenciĝis aeratakoj. Jam tien kolektiĝis multaj vilaĝanoj. La 26an la usona armeo komencis surteriĝi al la centra distrikto, kaj venis informo al la kaverno, ke tie okazis grupaj sinmortigoj. “Tiuj, kiuj volas morti kune kun mi, venu malantaŭ min”, instruisto vokis al la gelernantoj kaj ili kolektiĝis ĉirkaŭ li, sed la mangrenado ne eksplodis. “Instruistoj akrigas tranĉilojn”, iu diris, kaj aŭdinte tion, multaj disiĝis, kaj ankaŭ s­ino Tanaka kaj ŝiaj familianoj eliris el la kaverno. “Komence mi nenion sentis, sed subite la teruro atakis nin”, ŝi diris. Ili estis kaptitaj meze de aprilo. Oni diras, ke en la insulo 177 homoj inkludante infanojn mortis en la eksplodoj de mangrenadoj en 8 kavernoj.

la tragedion okazigis ekzisto de la japana armeo en la insulo. “En la insulo garnizonis soldatoj, kiuj decidis morti por la ŝtato, kaj pro tio en la koro de la vilaĝanoj ekestis sento, ke ili ne devas ĝeni la trupon. La trupo edifis ilin per teruro de kaptiteco, sekve la vilaĝanoj, fermitaj en la insulo, estis truditaj al sinmortigo. En la insularo Kerama, kien unue la usona armeo surteriĝis, 330 homoj mortis en la grupaj sinmortigoj, kaj sekve okazis en aliaj insuloj la grupaj sinmortigoj. Entute pli ol 1000 homoj mortis tiamaniere. “Tiun tempon mi ne povis diri al mia fratino ‘Ne hastu’, ĉar mi estis nur 14­jara. S­ro Nakamura en la insulo Kerama tion ripetis, kvazaŭ li persvadus sin. Antaŭ 75 jaroj Okinavo estis batalejo inter la japana kaj usona armeoj dum 3 monatoj. La nombro de la viktimoj estis 94000. Multaj loĝantoj fuĝis sub la pluvegoj da kugloj kaj mortis.

Garnizonado de la armeo kaŭzis la tragedion S­ino Mijagi Harue 70­jara, historiistino pri virinoj, kiu kolektas atestaĵojn pri la Okinava Batalo, diras, ke

(daŭrigota)

Miaj unuaj sep jaroj post la milito (Marcel naskiĝis 4­an de Decembro 1917) PACO KUN TIMO PRI BALDAŬA TRIA MILITO .

D

um ke la lasta S.A.T.­kongreso antaŭ la milito okazis en Danujo, en Kopenhago, kien la nederlandaj partoprenantoj vojaĝis tra Germanujo per aŭtobuso kun devige kovritaj fenestroj, la unua kongreso post la milito okazis ankaŭ en Danujo, sed en la urbo Aarhus, la precipa urbo de neinsula Danujo. Tiam la trairota parto de Germanujo estis okupata kaj administrata de la brita armeo kiu, por malhelpi ke oni donu manĝaĵojn aŭ valoraĵojn al la germanoj, ordonis ke oni ne rajtu bicikli aŭ aŭtobusi tra Germanujo, sed nur vagonare. En la stacidomo de Hamburgo ni devis resti en la vagonoj kaj ne rajtis doni ion ajn al la surperonaj hamburganoj. Ni tamen renkontiĝis tie kun pluraj Esperantistoj. Tuj post la dan­ germana landlimo ni eliris kun niaj bicikloj por bicikli al Aarhus. La vagonaro daŭrigis sian vojaĝon al Kopenhago. Tiuj sen bicikloj vojaĝis pluen per regulaj danaj aŭtobusservoj. Post la kongreso la retroirvojaĝo okazis sammaniere. Al postaj kongresoj, pli proksime, mi plene biciklis. Tuj post la milito mi estis kaj volis resti senlabora, unue por fari la laboron por “Klasbatalo”, sed due ĉar mi rekomencis universitatajn studojn. Sed la registara instanco por senlaboruloj postulis, ke mi dungiĝu ĉe la ŝtata banko de Nederlando, la Nederlandse Bank, kiu

26

verkis Marcel Leereveld el Aŭstralio bezonis oficistojn por prizorgi ĉiujn nederlandajn bankkontojn kiuj neprizorgatis dum la milito. Post kelkaj jaroj tiu laboro finiĝis kaj la banko decidis, por konduti nacifavore, fari ĉiujn tiujn portempajn dungitojn tutvivaj dungitoj. Sed ĉeestis unu problemo pri mi: la banko kompreneble havis siajn sekretajn sekurecoficistojn kiuj zorgis ankaŭ pri la krima kaj politika sendanĝereco de la oficistoj de la banko, kaj tiuj spionoj kompreneble sciis mian pasintecon politikan, nome kiel marksisma propagandisto en la Esperanta movado. Ili ankaŭ sciis ke mia politika movado ne estis danĝera al la ŝtato: se mi estus estinta membro de la ofiociala komunista partio, mi elĵetatus. Sed ili pardonis min kaj akceptis min kiel oficiston en la banko. La sekurecoficisto kiu intervjuis min tamen avertis min per “Maar niet meer van die onzin!” (“Sed ne plu da tiuj sensencaĵoj”). Kiel rezulto mia nomo kaj adreso ne plu povis aperi en “Klasbatalo”. La banko metis min en la departamenton kiu observis kaj disvastigis la kursojn de la privataj kompanioj kaj ankaŭ la valoron de la nacia monunuo, la “gulden”. Antaŭ pluraj jarcentoj la nederlanda monunuo estis la “daalder” (de la aŭstra monunuo la “Thaler” = payer). La nederlandaj koloniistoj de la nuna Novjorko (antaŭe: “Novamsterdamo”) enkondukis sian “daalder”, sian monon, kiu poste fariĝis la mono de tuta Usono, sub la bastarda nomo “dollar”. La nomo por la aŭstralia mono do vojaĝis el

Turka Stelo ● oktobro 2020


de Aŭstrujo laŭ Holando kaj Novamsterdamo kaj Novjorko kaj Usono al Kanbero. Dum mia dungisto estis la banko, mi tamen povis, kaj devis, eldoni Klasbatalon, sed mankis la helpo de profesoro Bruun van Albada, kiu intertempe akceptis postenon en Indonezio kiel profesoro de astronomio. Sed la laboro en la banko ne plaĉis al mi, kaj mi decidis elmigri al Njuzelando kun mia familio de edzino kaj sesjara filo kaj dujara filino. Sed Njuzelando ne akceptis nin, ĉar mi ne estis manlaboristo. Do mi provis Aŭstralion, kiu akceptis nin, post kuracista ekzameno. Esperantista familio en Nederlando ankaŭ provis, sed Aŭstralio ne akceptis ilin ĉar unu el la tri infanoj havis malfortan okulon kaj portis okulvitrojn. La laboro ne estis la sola tialo por elmigri: ni estis certaj ke baldaŭ eksplodos tria milito, nome inter Rusujo kaj la resto de Eŭropo, kaj ni ne deziris ke niaj infanoj trapasu militon. Anstataŭ tio,

Nederlando faris militon en Indonezio, sub nia Esperantista ĉefministro Drees. Kiam ni elmigris al Aŭstralio tre multaj aliaj nederlandanoj faris la samon, kaj la nederlanda registaro decidis uzi ne plu uzatan grandan plezurŝipon por transporti la milon da elmigrantoj, senpage por ili. La ŝipo bezonis unu monaton por la vojaĝo, en Aŭgusto de 1952. Mi ne bezonas priskribi mian vivon kaj laboron en Aŭstralio, ĉar ĝi estas bone konata. Dum la ŝipvojaĝo mi tradukis la sciencan libreton de Pannekoek “Antropogenezo” (la eknaskiĝo de la homa raso), kiun oni poste eldonis en Francujo. de Marcel Leereveld el Aŭstralio Fonto: Aŭtraliaj Esperantisoj AE­486

EKRA 2020 prezentis s­ino D. Kateva – redaktoro kaj lingva konsultanto de la libro. Mila Marinova voĉlegis bulgare la rakonton “Patrino” kaj Kateva – en Esperanto. La a 26an de junio 2020 la Esperantista Domo pri aŭtorino s­ino Maĝarova dividis pri la realaj okazaĵoj, kiuj inspiris ŝin verki iujn rakontojn. kulturo “D­ro Ivan Kirĉev” kune kun sia ĉiujara Sekvis floroj kaj salutoj al aŭtorino. helpanto – Regiona biblioteko “Prof. Bojan Fine okazis tre bongusta kaj riĉa regalo, pri kiu Penev” okazigis en la bela ĝardeno de la biblioteko la 31an feston EKRA – Esperantistan Krean zorgis niaj karaj samideaninoj Ani Ĝanferova kaj Renkontiĝon “Abritus” Gastis la estro de la kulturo ĉe Petranka Ilieva. la komunumo Razgrad s­ino Cvetana Benonova kaj la Dimitrinka KATEVA tre estimata filino de la kreinto de EDK kaj elstara bulgara esperantisto d­ro Kirĉev s­ino doktorino Kirĉeva. Estime nian feston, florojn sendis la urbestro PROTOKOLO №2 s­ro Denĉo Bojaĝiev. Komence la lernantino en 4a klaso Marija Hodiaǔ, la 24an de junio, 2020, ĵurio en Ivanova deklamis “Ho, mia kor’ “ Tre junaj kantistinoj Savina Georgieva kaj konsisto: prezidanto Venelin Ivanov Mitov – poeto, Gabriela Marinova salutis la ĉeestantojn per kelkaj ĵurnalisto, eminenta bulgara esperantisto kaj kantoj. Ni tre dankas al ili kaj al ilia muzika gvidanto s­ tradukisto, kaj membroj: Josip Pleadin­ eminenta kroata esperantisto, verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto ino Svilena Deĉeva. Estis anoncitaj la rezultoj de la Internacia kaj Ivaniĉka Rajkova Maĝarova – verkistino, konkurso pri originala esperanta poezio kaj humuro. vicprezidanto de EDK “D­ro Ivan Kirĉev” DECIDIS: En la konkurso partoprenis 17 personoj el 9 landoj el Atribuas jenajn premiojn: 3 kontinentoj. Specialan premion ricevis Evgenij Georgiev el Karaganda, Kazahio. Unuajn premiojn I. PRI POEZIO: ricevis Nikolino Rosi – Italio pro “COVID 19” kaj Ciril Vergnaud – Tajvano pro “ Estas nur hundo” La unuan SPECIALAN PREMION al Evgenij Georgiev el premion pri humuro ricevis Radka Stojanova el Karaganda, Kazahio pro ciklo da versoj: “Paca Razgrad pro “Popola kanto” , en kiu ŝerce denove himno” , “La muelilo” , “La sorto” temas pri kronviruso Tradicie dum EKRA oni prezentas novan 1. Unuajn premiojn : al esperantan libron. Ĉijare ni prezentis la dulingvan a. Nikolino Rossi el Italio pro “ COVID 19” libron kun rakontoj de Ivaniĉka Maĝarova. Ĝin b. Cyril Vergnaud el Tajvano pro “ Estas nur hundo” DENOVE EKRA EN RAZGRAD, MALGRAŭ LA MINACANTA COVID­19

L

Turka Stelo ● oktobro 2020

27


2. Duajn premiojn : al a. Elena Popova el Dobriĉ, Bulgario pro “En la mondo de Pikasso” – hajko poezio b. Frederic de la Bluhiere el Francio pro “Revelacioj” c. Maria Otilia el Niteroi , Brazilo pro “ Preĝo de la artisto kaj poeto” 3. Triajn premiojn: al a. Lenke Szasz el Rumanio pro “Tempo” b. Valentin Melnikov el Moskvo, Ruslando pro “ Penseroj plu” c. Mihail Frolov el Kaliningrado, Ruslando pro ciklo da versoj: “Mi scias” , “Tiu tempo forpasos” , “Brilo de la sun’” Instigajn premiojn: 1. Nebojsa Stankoviĉ el Niŝ, Serbio pro “Viaj poemoj” 2. Jadranka Miriĉ el Serbio pro hajko poezio

Covid­19

3. Neide Barros Rego el Niteroi, Brazilo pro “Horloĝo” II. PRI HUMURO: 1. Unuan premion al Radka Stojanova el Razgrad, Bulgario pro “Popola kanto” 2. Duan premion al Nikolaj Neĉaev el Svirsk, Ruslando pro “Muzo de la esperanta poezio 3.Trian premion al Dimitrije Janiĉiĉ el Belgrado, Serbio pro “La truto Marko” 4. Instigan premion al Jadranka Miriĉ el Zajeĉar, Serbio pro “Humuraĵoj” ĴURIO: Prezidanto: Venelin Mitov Membroj: 1. Josip Pleadin 2. Iv. Maĝarova Kaj mi pensas pri hundoj kiuj serĉas minojn, en min­tereno post terura milito okazis.

Ho viruseto, kun krono kvazaŭ reĝo, al nia preĝo vi spitas, nin infektas, nudigas nin malvirtaj, niajn kutimojn fuŝas, nian komforton klingas, nin ĉirkaŭringas per muroj de la timo kaj Ŝtatojn kaj Naciojn malice maldelektas!

Sur la kampara vojo estas aŭto. Antaŭ la aŭto estas mortinta hundo. Proksime, ekzamenanta asekuristo staras, li rigardas la hundon, la aŭton, la hundon denove. Bonŝance estas nur hundo diras la policisto. Kaj mi pensas pri hundoj kiuj trovas bombojn, en flughavena bagaĝujo post valizoj alvenis.

ESPERO ­­ konkursaĵo de Nikolino Rossi el Italio unua premio pri poezio en EKRA 2020 EKRA ­ Internacia Krea Renkontiĝo "Abritus"

Estas nur hundo Sur la kampara vojo estas aŭto. Antaŭ la aŭto estas mortinta hundo. Ĉirkaŭe, kurioza homamaso staras, ili rigardas la hundon, la aŭton, la hundon denove. Bonŝance estas nur hundo diras preterpasanto. Kaj mi pensas pri hundoj kiuj savas homojn, en monto post terura lavango okazis.

Sur la kampara vojo estas aŭto. Antaŭ la aŭto estas mortinta hundo. Dekstre, okupita maljuna mekanisto staras, li rigardas la hundon, la aŭton, la hundon denove. Bonŝance estas nur hundo diras la asekuristo. Kaj mi pensas pri hundoj kiuj gvidas blindulojn, hejmenirante, post iri al la urbo ili bezonis. Vojborde, en la kamparo estas domo. Antaŭ la domo ne plu estas ĝoja hundo. Ĉe la pordo tristega knabo staras, li rigardas la vojon, la hundejo, la vojon denove. Malfeliĉe mortis la hundo de la familio. Kaj mi pensas pri la knabo kiu ploros dum tagoj, pro lia pli malnova, pli bona amiko hodiaŭ forpasis. VISKO

Sur la kampara vojo estas aŭto. Antaŭ la aŭto estas mortinta hundo. Apude, laborantaj policianoj staras, ili rigardas la hundon, la aŭton, la hundon denove. Bonŝance estas nur hundo diras la ŝofisto.

28

­­ konkursaĵo de Cyril Vergnaud el Tajvano unua premio pri poezio en EKRA 2020 EKRA ­ Internacia Krea Renkontiĝo "Abritus"

Turka Stelo ● oktobro 2020


S e n t e n c o j Popola sentenco – Trezoro de senco. Scienca aro – Senfunda maro. Lango diras, petas, Koron interpretas. Dolĉa vorto – bonkuraco. Ĝi ankoraŭ estas paco. Klera kapo – la akra sago, Sed malklera – senakva lago. Unuecon se vi havas, La pacon vi nepre savas. Kiu volas kviete manĝi, Unue pacon devas aranĝi.

verkis kaj sendis Gafur Mirzabaev el Uzbekio Bonulo kun bonulo – ĉiam estas konsento, Sed inter du malbonuloj neniam bonsento. Por amikaj najbaroj Ne necesas la baroj. Ĉe kiu por aliul’ ekzistas kavo, Eble li mem estos ĝia enhavo. Ĉu vi volas aŭskulti mian etan kanton? “Maliculo malamas eĉ sian naskanton”. Malbona ago – okula larmo, Kaj ankaŭ kora alarmo.

Amikon ne perfidu, Malamikon ne fidu! Se vi estas gvidanto, Estu ĉionvidanto. Kiu diras ne gravas, Sed gravas ĉu pravas?! Se vi estas en saĝa rondo, Via estas la tuta mondo. Se kapro morton ŝatas, Buĉiston kornobatas. Unue studu Kaj poste ludu!

Sciu: via malsaĝo Por rival’ avantaĝo.

Por poltrono Se denuncant’ eksciis vian agadon, Mankas trono. La agado jam komencis vagadon. Scienco estas – en maro flosi Ĉu vi kredas, se mi diras tian Aŭ per kudrilo la puton fosi. fakton: “Provokanta ulo trovis nigran Lerni bonon – afero nobla, lakton”. Ĝin instrui estas duobla.

Se vi senĉese rivalos, Eĉ pompega monto falos.

Bona estro – prospero, Sed malbona – malespero.

Sur la grenejo se ekzistas nesto, Por la birdaro ĉiutaga festo.

Kiu maldiligentaĉas Nur salivon sian maĉas.

Konstruiĝis kaj detruiĝis domo. Kiel strange! Ĉion­ĉi faris homo.

Havante nenion, ne faru fieron, Riĉrikolta arbo sin klinas teron.

Kredu, tio estas vero: Basflugas pigra pasero.

Por la homo donaco de milito Veran riĉon sur la tero Estas eterna dorm’ sen dom’, sen Alportas al vi tolero. lito. Foriris tolero, Ĉio nova moviĝas Tuj venis kolero. Kaj malnoviĝas. Eĉ en marĉo, de oro Kia aspiro, Ne perdiĝas valoro. Tia ja spiro. Por la ama afero Vera, viva amo Ne necesas maklero. Por vivo ornamo. Sonĝo por blindulo – Ĉiam kaj ĉie, en ĉiu loko Okulo, nur okulo. Tute samas krio de koko. Kato, muso amikiĝis – Grensako maldikiĝis.

Kiu laboras ŝvite, Kun la malsato – kvite!

Unu kamparano per sia ilo Kaj lin atendas buŝo de milo. Falĉilo ĉion faris, Sed falĉisto deklaris. Por straba okulo Ne kulpas spegulo. Se juvelist’ maljustas, Eĉ la oro ekrustas. Avidulo ne satiĝas, Avarulo ne fratiĝas.

Turka Stelo ● oktobro 2020

29


Kie estas ravo, Tie estas “bravo”.

Kata foresto Por muso – festo.

Se kolportist’ ofendas, Nur vagadas, ne vendas.

Ĉiun lokon ne revu vi, pensemulo, Eĉ viando kaj la ostoj estu abunda Ĉiuloke ekzistas sia propra regulo. Ne okazos sen batalo la festo hunda. Saĝul’ diras sentencon Kiu flagon de labor’ hisas, Malsaĝulo sensencon. Ties frunton feliĉo kisas.

Se en tereno ekzistas megero, Ne necesas hundo sur tiu tero. Se iu ekstumblis pro sia gapo, Ne kulpas ŝtono, kulpas homa kapo.

Se vi ŝatas laboron, ĝi reciprokas – La riĉon kaj feliĉon por vi alvokas.

Feliĉo por infano Estas gepatra sano.

Elkora pento Por vi tegmento. de Gafur Mirzabaev el Uzbekio

INK­konkurso Interkultura Novelo­Konkurso (INK) estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto­ Asocio, celanta instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj… La temo de la konkurso estis voĉdonita rete: “KOVIM­19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”. Aŭtoroj estas nun invitataj verki novelojn pri ĉi tiu temo kaj sendi ilin per reta formularo antaŭ la 20­an de junio 2021. Pensu: la nova koronviruso, kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon? Per ĉi tiu temo, vi povas trovi inspiron por skribi fikcian rakonton okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kiel estos nia mondo?) La tekstoj havos maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne estas minimuma longeco. Poste, interkultura ĵurio taksos la novelojn kaj anoncos gajnintojn dum la 107a Universala Kongreso de Universala Esperanto­Asocio en Montrealo, somere 2022. La aŭtoroj de la tri gajnintaj noveloj ricevos premion de 500, 300 kaj 200 eŭroj, respektive. Finalistajn novelojn oni povos legi en rete

30

publikgota novelaro. Ĉu vi ŝatas literaturon, novelojn, novel­ konkursojn, INK­on? Ni volas aŭdi pri vi! Por kontakti Akademion Literaturan Regularo Oftaj demandoj Sendoformularo Fonto: https://www.akademio­literatura.org/ink

Turka Stelo ● oktobro 2020


P

verkis kaj sendis Craig Williams el Nov­Zelando

ost multe da penado, la junulo finfine sukcesis suprenrampi la monton. Tie ekster malgranda kaverno, sidis maljuna saĝulo. Li estis sen hararo krom grandega griza barbo, kiu preskaŭ kaŝis sian vizaĝon. La junulo ekkriis ĝoje: Junulo: Ho majstro, mi strebis longe, kaj finfine mi atingis vian ĉeeston. Saĝulo: Bonvenon, junulo. Kiel mi povas helpi vin? Junulo: Mi havas nur unu demandon: kio estas la signifo de la vivo? Saĝulo: Ho, la signifo de la vivo? Hmmm, mi pripensas. Momenton, mi serĉas mian poŝtelefonon. Junulo: Vi havas poŝtelefonon !? Saĝulo: Kompreneble! La kosto de poŝtelefono malpliigas miajn impostojn. La lupago de mia kaverno ankaŭ malpliigas miajn impostojn. Junulo: Vi pagas lupagon ĉi tie en la monto !? Saĝulo: Kompreneble! Ju pli da elspezoj des malpli da impostoj. Junulo: Sed kiel tiu rilatas al la signifo de nia ekzisto? Saĝulo: Multege, eble... Momenton, mi ĵus prezentos vian demandon al googlo... (tajpas) L a s i g n i f o d e l a v i v o... Jes! Ĝi estas rusa rokbando, ĉu ne? Junulo: Ne! Saĝulo: Ĉu ĝi estas amuza brita filmo de 1983? Junulo: Ne! Majstro, mi demandas simple, kion signifas nia ekzisto? Ĉu vi ne scias? Saĝulo: Ho, junulo, mi scias ĉion. Junulo: Nu, vi ne ankoraŭ respondis... Saĝulo: Rigardu, junulo: jen mia fama aplikaĵo. Ĝi nomiĝas 'Sekretoj de la Meditado'. Per ĉi tiu aplikaĵo vi eble eltrovos ĈIUJN sekretojn de la universo! Junulo: Mirindega!

Turka Stelo ● oktobro 2020

Saĝulo: Kostas dek eŭroj... Junulo: Ĉu vere? Saĝulo: Estas rabato ĉi­semajne. Mi akceptas kreditkartojn. Junulo: Nu... jen la karto. Saĝulo: Dankon... Farite! Alklaku la ligilon por elŝuti la aplikaĵon. Junulo: Bonege! Nun, majstro... mia demando pri la signifo de la vivo? Saĝulo: Aŭskultu, junulo. Mi donos al vi ion gravan. Mi plantos ideon en vian menson. Junulo: Jes, jes, kio estas tiu ideo? Saĝulo: La ideo estas ĉi tiu: la signifo de la vivo... NE ESTAS ĈI TIE! Junulo: ...ne estas ĉi tie! Do kie? Saĝulo: La signifo de la vivo estas tie, sur la sekva monto... (li almontras mane) Inter la barbisto kaj la lernejo de levitacio.

Solvo de la krucvortenigmo

La signifo de la vivo

31


Facilaj rakontoj

sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio

Rakonto el Brazilo

„Kaj kiel sukcesis via stirtesto?“ La dua respondis: „Dank´ al dio, ĝi Junulino estis en aviadilejo de flughaveno estas negativa.“ atendante sian ekflugon. Pro tio, ke ŝi devos longe atendi, ŝi decidis aĉeti libron, por pasigi la tempon. Ŝi Ĉar teroristoj troviĝas kie homoj aĉetis ankaŭ biskvitopaketon. Poste ŝi sidiĝis sur svarmas, policistoj iris al la ombro de la brakseĝo por ripozi kaj kviete legi. Apud ŝi sidiĝis viro. preĝejo por ripozi, ĉar estis jam longe seka kaj Kiam ŝi elprenis unuan biskviton, ankaŭ la viro varmega vetero. En la preĝejo krom du pastroj neniu elprenis unu. Ŝi sentis sin kolera, sed nenion diris. Ŝi ĉeestis. La policistoj aŭdis interparolon de la pastroj: nur pensis: Jen needukito! Se mi pli emus, mi pugnus „Miaj paroĥanoj pli kaj pli perdas la fidon. Lastan lian okulon, por ke li neniam forgesu. dimanĉon mi organizis publikajn preĝojn por peti Dion Ĉiufoje, kiam ŝi prenis biskviton, ankaŭ la viro pluvigi sur la teron... Ve! Neniu venis al la preĝejo.“ prenis unu. Tio kolerigis ŝin tiel, ke ŝi eĉ ne kapablis „Kaj en mia paroĥo“, daŭrigis la dua, ankaŭ mi reagi. Kiam nur restis unu biskvito, ŝi ekpensis: Kion organizis publikajn preĝojn por peti Dion pluvigi sur la nun faros tiu kaŝitulo? teron. Bedaŭrinde ankaŭ miaj paroĥanoj perdas la Tiam la viro dividis la lastan biskviton en la mezo, fidon kiel la viaj. Kelkaj el ili ja venis al la preĝejo, sed lasante duan parton por ŝi. ve! ... neniu kunportis pluvombrelon!“ Tio estis troa! Ŝi estis supermezure kolera! Tiam ŝi kunprenis siajn libron kaj aĵojn kaj direktis sin al la Plu iris policanoj al zooĝardeno, kie ankaŭ multaj aviadilo. Kiam ŝi sidiĝis en la aviadilon, ŝi rigardis en homoj svarmas. Tamen ĉi tie ne estis dum tiu varmega sia sako por elpreni sukeraĵeton kaj surprize la vetero multe da homoj. La policistoj observis grandan biskvitosaketo tie estis, tuta kaj fermita. Nun ŝi akvarion. Sur la fundo estis anodontoj. ekkonsciis, ke ŝi eraris. Ŝi forgesis, ke ŝi enmetis siajn Unu policisto diris: „Anodontoj estas ege biskvitojn en sian sakon. Ŝi eksentis honton! La viro inteligentaj.“ dividas siajn biskvitojn sen apero de kolero, La dua rimarkis: „Tio al ili ne multe utilas, ĉar ili nervozeco aŭ ribelo, kiam ŝi skuiĝis ekpensante, ke ŝi ne havas cerbon.“ dividis siajn biskvitojn kun li. Kaj ne estis plu tempo por klarigi aŭ por peti Poste ili promenis tra la stratoj kaj trafis viron kun pardonon. pingveno. La policanoj kontrolis dokumentojn de la Kiom ofte en nia vivo ni manĝas biskvitojn de la viro kaj demandis pri la pingveno. La viro diris, ke aliuloj sen konscii tion? Antaŭ ol konkludi, vi observu pingvenon li trovis. La policanoj rekomendis al la viro pli bone la aferojn, eble ili ne estas tiel samaj, kiel vi deponi la pingvenon en la oficejon – perdaĵoj/trovaĵoj. pensas. Ne pensu tion, kion vi ne scias pri la homoj. La viro kun la pingveno vizitis tiun ĉi oficejon, kie Estas kvar aferoj en la vivo, kiujn oni ne ridema oficisto rekomendis al la viro gvidi la pingvenon regajnas: al la zooparkon. la ŝtonon post ol ĵeti ĝin Vespere la oficisto ŝlosis la oficejon kaj ekvidis, la parolon post ol prononci ĝin ke la viro kun la pingveno promenas sur la strato. Kun la okazon post ol perdi ĝin intereso la oficisto venis al la viro kaj demandis: „Ĉu vi kaj tempon post kiam ĝi fluis... ne iris en la zooparkon?“ „Jes, ni iris, nun ni iras kinejon.“ Anekdotoj

Kiam la viro kun la pingveno revenis el la kinejo estis jam mallumo. Ili iris laŭ kampo kaj ekaŭdis kriadon: „Vivu la registaro, vivu la registaro!!!“ Sur kampo saltetis leporoj, kiuj ĝoje kriis. La pingveno demandis ilin kial ili tiom laŭte laŭdas la registaron. La leporoj kun rido vokis: „Oni plimultege kostigis plumberojn!“

Sur la dorso de la ledjako de motorciklisto mi legis ĉi tekston: „Se vi vidas ĉi tion, mia amikino falis de sur la selo.“ Certe mi vidis la surskribon kaj eble mi renkontis lian amikinon en apoteko, kie ŝi aĉetis gravedoteston kaj demandis: „Ĉu la demandoj estas komplikaj?“ Post ŝi staris du policanoj kaj aŭdante pri testoj Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova unu demandis al la alia:

32

Turka Stelo ● oktobro 2020


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.