Temporary Disabled. :) please Go back Nacia intereso - Vikicitaro www.fgks.org » Address: [go: up one dir, main page] Include Form Remove Scripts Accept Cookies Show Images Show Referer Rotate13 Base64 Strip Meta Strip Title Session Cookies Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado ĈefpaĝoDiskutejoLastaj ŝanĝojHazarda paĝoHelpoDonaci Vikicitaraj ligiloj AŭtorojVerkojProverbojFilmojTemojKategorioj Serĉi Serĉi Krei konton Ensaluti Personaj iloj Krei konton Ensaluti Paĝoj por elsalutitaj redaktistoj Lernu pli KontribuojDiskuto Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Citaĵoj Baskuli Citaĵoj subsekcio 1.1 Henry Kissinger 1.2 Aliaj aŭtoroj 2 Vidu ankaŭ Ŝaltu la enhavtabelon Nacia intereso 5 lingvoj EnglishFrançaisItalianoУкраїнська中文 Redakti ligilojn ArtikoloDiskuto Esperanto LegiRedaktiVidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj LegiRedaktiVidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tienRilataj ŝanĝojAlŝuti dosieronSpecialaj paĝojKonstanta ligiloInformoj pri la paĝoCiti ĉi tiun paĝonAkiri mallongigitan URLDownload QR codeEro en Vikidatumoj Presi/elporti Krei libronElŝuti kiel PDFPresebla versio En aliaj projektoj Vikipedio El Vikicitaro Nacia intereso Nacia intereso Aliaj projektoj Nacia intereso en Vikipedio Nacia intereso estas principo, laŭ kiu interesoj de la ŝtato pli gravas ol etikaj kaj aliaj konsideroj. Citaĵoj[redakti] NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin. Henry Kissinger[redakti] « [pri la ideoj de klerismo] Estis supozite, ke ĉiu ŝtato, sekvante proprajn egoismajn interesojn iel aŭ tiel servos al progreso kvazaŭ iu nevidebla mano garantius ke libereco de elekto, havata de ĉiu ŝtato, garantius bonfarton por ĉiuj. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « Neniu alia socio venis al konkludo ke principoj de etika konduto aplikeblas al la internacia konduto same kiel al konduto de apartaj individuoj – tiu nocio kontraŭas raison d`etat, do la nocion de naciaj interesoj, kies aŭtoreco apartenas al Armand Jean du Plessis de Richelieu. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « Principo de raison d'État supozigis, ke bonfarto de la ŝtato pravigas aplikon de ĉiaj rimedoj por garantiado de naciaj interesoj. Dume la nacia intereso anstataŭigis mezepokan imagon pri universaleco de moralo. Anstataŭ sopiro je universala monarĥio venis principo de povekvilibro, kiu kondolencis per tio ke ĉiu aparta ŝtato, sekvante proprajn egoismajn interesojn, tiel aŭ alie kontribuos al la sekureco kaj progreso de ĉiuj aliaj. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « Armand Jean du Plessis de Richelieu estis la patro de la moderna ŝtata sistemo. Li deklaris la principon de raison d'État kaj senlace realigis en praktiko koncepton de defendado de naciaj interesoj je la bono de sia lando. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « Germanio estis batalejo de plejparto de la eŭropaj militoj, multaj el kiuj estis iniciitaj de Francio, kaj pro tio ĝi maltrafis la unuan ondon de la eŭropa koloniado de transmaraj teritorioj. Kiam Germanio finfine tamen unuiĝis, ĝi havis tiom etan sperton pri difinado de propra nacia intereso, ke tio kaŭzis abundon da plej teruraj tragedioj de nia jarcento. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « En ĉiuj tempoj Britio traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia politiko sur la kontinento ĉiam estis pravigata per la brita nacia intereso, ne per ideologio. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « Kolapso de sistemo de Klemens von Metternich baldaŭ post la Krimea milito estigis proksimume du jardekojn da konfliktoj... anstataŭ la franca termino raison d`etat venis la germana termino Realpolitik, reala politiko, kio tamen ne ŝanĝis esencon de la afero. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia ideologio enkorpigas historian veron, Stalin kun tuta senkompato defendis la sovetian nacian intereson, estante libera de tio, kion li konsideris hipokrita moralo aŭ personaj ligitecoj. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] « [pri Stalin] Lia gvida stelo restis la sovetia nacia intereso, refraktata je prismo de komunisma ideologio. »— Henry Kissinger, Diplomatio [1994] Aliaj aŭtoroj[redakti] « Fakte formiĝas konstrukcio, konsistanta el Usono, Eŭropa Unio kaj Orienta Azio kun Barato, Rusio, Brazilo kaj eble Japanio, kiuj preferas agi kiel ŝtatoj ŝanĝantaj siajn poziciojn laŭe al siaj naciaj interesoj. »— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] « Niaj interesoj estas eternaj kaj nia devo estas sekvi tiujn interesojn. »— Lord Palmerston « …vive gravaj interesoj de Usono koncernas la tutan terglobon, ampleksante ambaŭ hemisferojn kaj ĉiun kontinenton. »— Dwight D. Eisenhower, Alparolo al la usona nacio. La 10-an de januaro 1957. « Eĉ reĝo ne havas rajton subigi interesojn de la ŝtato al personaj simpatioj kaj antipatioj. »— Otto von Bismarck [la 2-an de majo 1857] « Ni sekvas la leĝon de la naciaj interesoj, ne simple iun trukon kaŭzitan de hazardaj cirkonstancoj aŭ simpatioj aŭ antipatioj aŭ iuj ajn aliaj sentoj. »— Winston Churchill, La proksimiĝanta ŝtormo [1948] Vidu ankaŭ[redakti] Nacio Realpolitiko Kategorio: PolitikoKaŝitaj kategorioj: Artikoloj kun ŝablono por temoArtikoloj kun dosieroArtikoloj kun ligilo al VikipedioVikicitaro:Citaĵoj kun ne oficiala traduko Ŝaltu limigitan larĝecon de la enhavo
Nacia intereso estas principo, laŭ kiu interesoj de la ŝtato pli gravas ol etikaj kaj aliaj konsideroj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.