Ŝtato estas politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon.
|
| « Giganta ŝtata kaj ekonomia sistemo eliris de sub kontrolo de la homo. Ĝi iĝis neregebla kaj ĝiaj gvidantoj similas al homo, rajdanta sur freneziĝinta ĉevalo: li fieras ke li sukcesas teniĝi sur selo, kvankam li estas senpova regi la ĉevalon. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « …ekzistas ŝtatoj de kontinenta tipo, kiuj eble iĝos bazaj elementoj de la nova mondordo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « …dum la revolucioj la burĝaro forprenis la povon kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « Finiĝos tio plorinde. La ŝtato definitive sufokos ĉian socian aktivecon kaj neniuj novaj semoj jam burĝonos. La socion oni devigos vivi por la ŝtato, la homon — por la ŝtata maŝino. Kaj ĉar tio estas nura maŝino, kies funkcieblo kaj stato komplete dependas de viva forto de ĉirkaŭaĵo, finfine la ŝtato, forsuĉinte el la socio ĉiujn sukojn, senfortiĝos, ekfeblos kaj mortos per la plej morta el la mortoj — per la rusta morto de mekanismo. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « …la ŝtato estiĝas kiam la homo strebas eliri el tiu natura socio, en kiu tenas lin sangaj ligoj. Parolante pri sango, ni parolas ankaŭ pri aliaj naturaj ligoj — ekzemple pri lingvo. Ekde komenco la ŝtato baziĝas sur miksado de sangoj kaj lingvoj. La ŝtato estas supero de ĉia natura unuiĝo. Ĝi estas mestizo kaj poligloto. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « La ŝtato unuavice estas laborplano kaj kunlabora programo. Ĝi kunigas homojn por komuna afero. La ŝtato estas ne unueco de lingvo aŭ sango, teritorio aŭ vivmaniero. Ĝi havas nenion materian, inercian, antaŭan kaj limigitan. Tio estas pura dinamismo — volo pri la komuna afero — kaj pro tio la ŝtata ideo havas neniujn naturajn limigojn. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « Ĉe la novaj popoloj bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika forto de la ŝtato, politika subjekto iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum sango, lingvo, geografia kaj socia apartenoj iĝas duarangaj. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « …efektive la nacio neniam estas preta. Tio diferencigas la nacian ŝtaton de aliaj. La nacio ĉiam aŭ formiĝas aŭ disfalas. Tetrium non datur [latine: La tria ne eblas]. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « La naciaj ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la patrujo kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ revoluciulojn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la sorto de subprematoj kaj je sociala justeco servas kiel masko, liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la homajn meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| « Ŝtato kaj eklezio povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ prostitucion, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta. » | — Heinrich Böll |
|
|
| « La eklezio, same kiel la ŝtato, mia kara, estas diaj elpensaĵoj, sed realigitaj per (la) malfortaj homoj, ili estas malperfekte realigitaj; tial oni ne konfesu antaŭ malfortaj homoj, ke tiuj institucioj estas malperfektaj, ĉar tiaokaze ili povus ekdubi pri la dia deveno. » | — August Strindberg |
|
|
| « Antaŭ ĉio oni devas atenti pri tio, ke la montrezoroj de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭ ĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp. » | — Roger Bacon, Opus Maius (ĉ. 1267) |
|
|
| « La ŝtato, kvankam gi estas granda mekanismo, moviĝas nur tre lante. » | — Roger Bacon |
|