El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valencia Komunumo (kataluna lingvo: Comunitat Valenciana [komuni'tat vaɫensi'ana], hispane: Comunidad Valenciana [komuni'ð̞að̞ βalen'θjana], ankaŭ ofte en Esperanto Valencilando) estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, loĝata de proksimume 4.000.000 homoj sur areo de 23.305 km². Ĝi konsistas el la provincoj de Alacant (hispane Alicante), Castelló (hispane Castellón), kaj Valencio (hispane Valencia). La ĉefurbo estas Valencio (777.000).
Valencia Komunumo havas propran lingvon, la kataluna, kiu estas oficiala kune kun la hispana.