El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵitomir aŭ Ĵitomiro (ukraine Житомир, pole Żytomierz) estas urbo en Ukraino, unu el plej malnovaj urboj de Kieva Rus. Ĝi situas en Polesia regiono de Volinio, en norda parto de Ukrainio. Ĝi estas administrativa centro de Ĵitomira oblasto kaj Ĵitomira regiono. La loĝantaro en 2021 estis 263 507 homoj, la teritorio ĉirkaŭ 6500 hektaroj.
Nokte la 20/21-an de februaro 2014 loĝantoj de la urbo faligis monumenton de Lenino, estanta unu de la lastaj simboloj de komunismo en la urbo. Tio okazis dum la protestoj kontraŭ la regado de Viktor Janukoviĉ, konataj kiel Eŭromajdano / Jevromajdan (Eŭropa placo).
Fondita en 884 estis unu el la plej grandaj urboj de Kieva Regno. Ĉirkaŭ 1225 pola dominikano Jacek Odrowąż establis monaĥejon, detruitan dum la mongola invado en 1240. En 1333 estis ligita de Gediminas al Grandprinclando Litovio.
En 1444 pola reĝo Kazimiro la 4-a atribuis al ĝi urborajtojn kun konstruo de kasteleto. La urbon detruis tataroj en 1469 kaj 1481.
Inter la partneraj urboj de Ĵitomir estas:
- 3.03.2022: Portalo zerkalo.io publikigis fotojn de detruita Ĵitomir (7-a tago de la rusa agreso)
- Cmentarz polski w Żytomierzu (Pola tombejo en Ĵitomir), Warszawa 1999, p. 523