« Mi atentigas pri tre ofta “transloko de malsupre supren”, kiu observeblas kaze de repuŝado de seksaj elementoj kaj helpe de kiu kaze de histerio povas realiĝi sur diversaj korpopartoj sentoj, rilataj al la seksa sfero. Buŝo, lipoj ofte simbolas vaginon, “seksajn lipojn”, nazo — penison, haroj sur la kapo — kreskaĵojn sur la seksorganoj ktp. Nur unu korpoparto estas ne komparebla — dentoj, kaj ĝuste tiu ĉi trajto donas al ili specialan taŭgecon por bildigo sub influo de repuŝado de la seksaj elementoj. »
« Ĉiuj komplikaj maŝinoj kaj aparatoj en la sonĝoj estas plejparte seksaj organoj, en kies bildigo simboleco de la sonĝo ĝenerale estas ege inventema. Egale al ili apartenas multaj pejzaĝoj, speciale tiuj kie haveblas pontoj aŭ montoj, superkeskitaj per arbaro. »
« La “bela” kaj “ekscita” estas laŭ esenco originaj ecoj de la seksa objekto. Atentindas la fakto ke la seksorganoj mem, kies vido kaŭzas ekscitiĝon, preskaŭ neniam estis konsiderataj belaj; karaktero de la bela estis ligata al konataj sekundaraj seksaj atributoj. »