« Malkresko de la rolo de la flarsenso per si mem estas sekvo de transiro al rektomarŝado, leviĝo de sur la tero. Tio videbligis la antaŭe kaŝitajn seksorganojn — postulantaj protekton kaj kaŭzantaj hontosenton. Ĉe la fontoj de la krize grava kultura procezo ni trovas la rektiĝintan homon. De tio iras ĉeno de la sekvoj: senvalorigo de la flarsenso kaj evitado de la virinoj dum la menstruo, dominado de la vidado, nudeco de la seksorganoj — kaj poste konstanta seksa ekscitiĝo, formiĝo de la familio; tiel ni venas al la sojlo de la homa kulturo. Tio estas nur teoria spekulacio, sed ĝi meritas ĝustan testadon per esplorado de vivmaniero de la bestoj, plej proksimaj al la homo. »
«Radiko de la progresanta kune kun kulturorepuŝado de la sekseco estas organika rezistado flanke de la nova vivoformo, ligita al rektomarŝado — rilate al pli fruaj etapoj de la animala ekzistado. »