www.fgks.org   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Zderaz (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zderaz
Zderaz
municipo
Zderaz
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zderaz
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Zderaz
 - alteco 478 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 39″ N 16° 05′ 58″ O / 49.82750 °N, 16.09944 °O / 49.82750; 16.09944 (mapo)
Katastro 6,6 km² (660 ha) Zderaz
Loĝantaro 273 (2024)
Denseco 41,36 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 573876
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zderaz (Chrudim District)
Retpaĝo: www.zderaz.infobec.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Zderaz estas municipo, kiu situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Slatiňany al Litomyšl, respektive el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 10 kilometrojn oriente de Skuteč kaj 18 km okcidente de la urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 273 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hluboká, Proseč, Perálec, Bor u Skutče, Leština kaj Nové Hrady.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zderaz ekestis kiel huba vilaĝo en la duono de 13-a jarcento. Estis ĉi tie dek kvar hubaj kaj duonhubaj bienoj. La vilaĝo estis relative riĉa, ĉar la grundo ĉi tie estis pli produktiva ol en plejparto da vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo. La unua skriba mencio pri Zderaz estas el la jaro 1398, kiam ĝi apartenis al Nové Hrady.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869570
1880594
1890570
1900585
1910518
1921476
JaroLoĝantoj
1930466
1950359
1961389
1970335
1980288
1991315
JaroLoĝantoj
2001297
2014277
2016275
2017276
2018275
2019283
JaroLoĝantoj
2020287
2021265
2022277
2023271
2024273

Naturo kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur rando de naturrezervejo Maštale. Ĉirkaŭas ĝin belegaj arbaroj, en kiuj fontas malgrandaj riveretoj. Nordokcidente de Zderaz troviĝas romantika kanjono, natura memoraĵo - ravino Pivnice. Estas tie videblaj roka tunelo, groto, korbelaj rokoj kaj aliaj sabloŝtonaj formaĵoj. Apud ŝoseo al Nové Hrady troviĝas interesaj roko Zajíc kaj groto Betlém. En roka fundo de Prosečský rivereto troviĝas malprofundaj pelvoj nomataj Koupadla. Iom malsupre estas kabano Polanka kaj ĉe ĝi fontejo Kaplice kaj mariakulta kolono kun bildo kaj surskribo, kiu estas piktogramo kaŝanta jaron kiam la kolono estis starigita - 1879. Proksime de la vilaĝo estas ŝtonminejo Chřiby, kie oni minas raran rozkoloran graniton.

En la vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka konstruita komune de katolikoj kaj evangelianoj en la jaro 1848. Ŝtona krucifikso apude estis dediĉita de amerikaj samregionanoj. Proksime situas monumento de falintoj en la unua mondmilito. Estas ĉi tie ankaŭ kelkaj ĉarpentitaj kabanoj el la komenco de 19-a jarcento.

Vilaĝanoj ĉi tie penas konservi kelkajn malnovajn kutimojn kaj tradiciojn. Temas ekzemple pri antaŭedziĝfesta kantado, konstruo de solenarkoj, starigado kaj malstarigado de majarboj, vizitoj de Sankta Nikolao kaj de Tri Reĝoj, okazaj dancamuzoj kaj similaj.

Nekutima vidindaĵo en Zderaz estas rokaj keloj. Tuj apud vilaĝaj kabanoj elstaras rokoj de relative mola sabloŝtono, kiujn la vilaĝanoj eluzadis kaj minis en ili kelojn por diversaj celoj ekzemple por stoki aŭ kaŝi nutraĵojn, kiel brutstaloj, metiejoj kaj en kelkaj okazoj eĉ por loĝado. Legendoj ankaŭ atestas, ke en ili okazadis evangelianaj kaj aliaj nekatolikaj ceremonioj. Ĉirkaŭ la keloj oni faris diversajn alkonstruaĵojn, el kiuj dum tempo evoluiĝis nunaj domoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]