El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Unua Laterana Koncilio okazis dum la jaro 1123 sub prezido de papo Kaliksto la 2-a en la papa palaco Laterano en Romo. Temis pri la unua koncilio en okcidenta Eŭropo.
Laŭ la katolika nombrado temis pri la naŭa ekumena koncilio. Oni taksas la nombron de partoprenantoj je inter 300 kaj 1000.
La kunveno (provizore) finigis la disputon pri investituro, do la demando ĉu la papo aŭ ĉu nobeloj enpostenigas novan imperiestron, inter la ekleziaj kaj neekleziaj potencoj kaj krome kondamnis la simonion.