El Vikipedio, la libera enciklopedio
IBM ThinkPad R51
Chromebook
Tekokomputilo[1] aŭ sinokomputilo[2] (angle laptop) estas portebla persona komputilo, kies grandeco kutime estas komparebla al la papera formato A4 kaj kiu kutime pezas de unu ĝis tri kilogramoj.
Antaŭ ol porteblaj komputiloj estis teĥnike fareblaj, similaj ideoj estis proponitaj. Plej konate estas la Dynabook-koncepto de Alan Kay, evoluigita ĉe Xerox PARC en 1968.
Verŝajne la unua realigita portebla komputilo estis Xerox NoteTaker. Ankaŭ ĝi estis evoluigita ĉe Xerox PARC en 1976, sed ĝi estis neniam amase produktita kaj nur proksimume dek prototipoj estis konstruitaj. Tamen ĝi havis grandan influon al la evoluo de porteblaj komputiloj.
La unua komerce ricevebla portebla komputilo estis Osborne 1 en 1981, uzante la operaciumon CP/M. Ĝi havis similan grandecon kiel portebla kudromaŝino kaj ĝi estis tre peza kompare kun modernaj tekokomputiloj, havante katodradian ekranon. Sed profesiuloj povis kunporti sian komputilon kaj datumojn, ankaŭ dum vojaĝoj per aviadilo. Ne eblis uzi bateriojn por provizi Osborne 1 je elektro; ĝi devis esti konektita per kablo al ŝtopilingo.
Diskaparato de Dell Latitude
La partoj de tekokomputilo estas optimumigitaj por la movebla uzado.