El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torquato TASSO (tor'kwato 'tas:o), naskiĝinta en Sorrento apud Napolo la 11-an de marto 1544 kaj mortinta en Romo la 25-an de aprilo 1595, estas unu el la plej gravaj italaj poetoj de la 16-a jarcento. Lia plej grava verko La Gerusalemme liberata ("Jerusalemo liberigita", 1575), priskribas la renkontojn de Kristanoj kun Islamanoj je la fino de la unua krucmilito, dum la sieĝo de Jerusalemo.
Torquato TASSO