WASP

El Vikipedio, la libera enciklopedio

WASP ([ŭosp], el la mallongigo White Anglo-Saxon Protestant (Blanka anglo-saksa protestanto) estas vorto uzata en Usono por tipa blankhaŭta, usonano kun angla deveno, kontraste al aliaj "etnogrupoj" de tiu lando, kiel ekzemple la Afrik-devenaj, Meksik-devenaj, Itali-devenaj, ktp. La vorto, kiu homonimas kun wasp (angle vespo), iom ironie uzatas, ĉar la "WASP"-oj tradicie estis la plej monhava kaj potenca popolgrupo de Usono. Ekzemple, malgraŭ la granda etna varieco de la 50 ŝtatoj, ĉiuj ŝtatprezidantoj antaŭ la 44-a prezidanto Barack Obama estis "WASP"-oj. (Se oni inkluzivas religion kiel econ, estas du esceptoj: la 35-a prezidanto John F. Kennedy, kaj la 46-a prezidanto Joe Biden, kiuj estas katolikoj)