|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rochefort
|
Rochefort [ʁɔʃfɔʁ]
aŭskultu estas franca komunumo, subprefektejo de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 25 140 loĝantojn en la jaro 2010[1].
La nuna urbo estis kreita en 1666 laŭ ordono de Ludoviko la 14-a por konstrui grandan maran kaj armean armilejon.
Situo de Rochefort en la departemento Charente-Maritime.
Rochefort troviĝas ĉe la norda bordo de la rivero Charente, proksime al ĝia elfluejo, malpli ol 10 km de la Atlantika Oceano. Ĝi situas proksimume 28 km sudoriente de La Rochelle kaj 33 km nordoriente de Saintes. La najbaraj komunumoj estas Breuil-Magné, Loire-les-Marais, Tonnay-Charente, Saint-Hippolyte, Échillais, Soubise, Saint-Nazaire-sur-Charente kaj Vergeroux.
La transporta ponto de Rochefort
Rochefort havas stacidomon, kiu estas haltejo en regionaj linioj (TER kaj Intercités). Ĝi ebligas iri interalie al La Rochelle, Saintes, Bordeaux, Nantes kaj Quimper.
Du pontoj ebligas transiri Charente por iri al Échillais: la moderna ponto de Martrou kaj la malnova transporta ponto de Rochefort, konstruita en 1900. Ĝi estas la lasta transporta ponto en Francio, kaj ĝi estis deklarita historia monumento en 1976[2]. Hodiaŭ, piedirantoj kaj biciklistoj povas uzi ĝin.
La reĝa ŝnurejo
Krom la supremenciita transporta ponto, Rochefort havas multajn historiajn monumentojn. La plej fama estas la reĝa ŝnurejo, kie oni produktis ŝnurojn por ŝipoj en 374 metrojn longa konstruaĵo.
En Rochefort estis rekonstruata de 1997 ĝis 2012 la ŝipo Hermione, kies unua ekzemplero, ekkonstruita en 1777 en la sama loko, kondukis La Fayette al Usono.