El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2011.
- Oni sciigis, ke la usonaj militistoj en Irako en aŭgusto ne havis eĉ unu pereintan soldaton — unuafoje dum la tuta milito.[1]
- La ĉefministro de Libio Bagdadi al-Mahmudi deklaris en intervjuo al Al-Arabija, ke li starigis kontakton kun la Nacia Transira Konsilio. Li substrekis, ke li troviĝas en Libio.[2]
- Rusio agnoskis la Nacian Transiran Konsilion sola laŭleĝa registaro de Libio.[3]
- La Nacia Transira Konsilio decidis plilongigi por unu semajno ultimaton al defendantoj de Sirt.[4]
- Eŭropa Unio decidis forigi sankciojn starigitajn kontraŭ 28 kompanioj de Libio.[4]
- Britio sendis al Libio unuan parton de monbiletoj presitaj post malfrostigo de bankokontoj kaj aktivoj de Muamar Kadafi. Entute oni planas presi por Libio monbiletojn je 790 milionoj da usonaj dolaroj.[5]
- En kelkaj televidkanaloj aperis elpaŝo de la ĝenerala prokuroro de Sirio Adnan Bakkur, kiu deklaris pri sia demisio. Li diris, ke vidis propraokule kiel la 31-an de julio en Hamao estis pafmurditaj 72 manifestaciantoj, precipe pacaj. Ankaŭ li diris, ke en urbaj ĝardenoj estis enterigitaj 420 murditoj kaj 10 mil opoziciuloj troviĝas en malliberejoj.[6] SANA tuj refutis tion, sciiginte ke la prokuroro estis kaptita de teroristoj, kiuj igis lin fari tiun elpaŝon.[7]
- En la insulo Lido (Italio) malfermiĝis la Venecia filmfestivalo.[8]
- En la fervojstaco de Ĉelabinsko (Rusio) okazis liko de bromo, pro kio veneniĝis almenaŭ 106 homoj, el kiuj 28 troviĝas en malsanulejoj.[9]
- Ĉiuj 100 mil novlernantoj de mezlernejoj de Turkmenio ricevis donace tekkomputilojn. Laŭ la ordono de la prezidanto Gurbanguli Berdimuĥamedov por tio estis elspezataj 26 milionoj da usonaj dolaroj. En Kartvelio ĝis 60 mil novlernantoj ankaŭ ricevis tekkomputilojn faritaj en loka uzino de Intel.[10]
- AFP sciigis, ke aŭstraliaj sciencistoj sukcesis identigi restaĵojn de la fama bandito de la 19-a jarcento Ned Kelly, ekzekutita en 1880.[11]
- Apud la Insularo Juan Fernández en Pacifiko kraŝis la aviadilo Casa-212 de la aerarmeo de Ĉilio. Ĉiuj 3 skipanoj kaj 18 pasaĝeroj pereis. Inter ili estis filmistoj de la televida programo "Buenos días a todos" (Bonan tagon al ĉiuj) kaj la tre populara televidprezentisto Felipe Camiroaga.[12]
- Ekoficiĝis la nova ĉefministro de Japanio Joŝihiko Noda, kiu establis novan ministraron. La ministro pri financoj iĝis Ĝun Azumi, ministro pri eksteraj aferoj Koiĉiro Genba, ministro pri medio Goŝi Hosono, ministro pri defendo Jasuo Iĉikaŭa, ministro pri agrikulturo, frosto kaj fiŝkaptado daŭre estos Miĉihiko Kano.[13]
- La Nacia Transira Konsilio de Libio prezentis planon de la transira periodo, kiu okupos ĝis 18 monatojn.[14]
- En Alasko (Usono) okazis la tertremo forta je 7,1 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis apud la Aleutaj insuloj.[15]
- La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev deklaris post la intertrakto en Duŝanbeo (Taĝikio) kun la taĝika prezidanto Emomalii Raĥmon, ke la tempo de ĉeesto de la rusia militbazo en ĉi lando estos daŭrigota por 49 jaroj. Antaŭa tempolimo finiĝos en 2014.[16]
- Eŭropa Unio enkondukis embargon por liverado de nafto el Sirio. Laŭ la peto de Italio malpermeso por jam faritaj kontraktoj ekvalidos ekde la 15-an de novembro.[17]
- La ministro pri eksteraj aferoj de Turkio Ahmet Davutoglu deklaris, ke turka ambasadoro en Israelo estos revokita, ĉar la registaro de Israelo rifuzis pardonpeti pro mortigo de 8 turkao civitanoj dum la ŝturmo de «La Ŝiparo de libereco».[18] Laŭ la raporto de enketkomisiono de UN, ŝturmintoj estisigitaj uzi armilojn, sed faris tion troe.[19]
- Oni sciigas, ke incendioj neniigis 1400 domojn en Teksaso (Usono).[49]
- Apud marbordo de Brita Kolumbio (Kanado) je 12:41 (loka horo) okazis la tertremo forta je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 279 km okcidente de Vankuvero. Damaĝoj kaj viktimoj mankas.[50]
- Vespere trupoj de la Nacia Transira Konsilio de Libio ekŝturmis la urbon Bani-Valid.[51]
- En Libio norde de Beni Valid kaj oriente de Sirto armeaj trupoj de Muamar Kadafi pripafis ribelulojn el reakciaj sistemoj tipe de BM-21 (rusa nomo Grad = esperante Hajlo), post tio komenciĝis batalo inter ili.[52]
- La irana novaĵagentejo Fars sciigas, ke la brigada generalo de Pasdaran Abbasali Jannesari estis mortigita de kurdaj gerilanoj en okcidenta parto de la lando.[53]
- Interpolo eldonis arestordonojn pri Muamar Kadafi, lia filo Sejf al-Islam kaj la direktoro de libia militskoltado Abdulla al-Senusi. Temas pri ruĝaj noticoj, kio indikas plej serĉatajn personojn.[54]
- Vespere kontraŭisraelaj aktivuloj komencis disrompadi defendomuron, kiu ĉirkaŭas la ambasadorejon de Israelo en Kairo (Egiptio). Policanoj kaj armeanoj ne malhelpas al ili.[55] Post disrompi muron protestantoj penetris la ambasadorejon, deŝiris israelan flagon kaj elĵetis surstraten milojn da dokumentoj. Ankaŭ estis bruligitaj kelkaj aŭtoj, inkluzive tiujn policajn. Polico uzis por dispelado larmogason. Almenaŭ 450 homoj estis vunditaj.[56]
- Boliviaj savistoj trovis la aviadilon Fairchild SA227-DC de la flugkompanio Aerocon, malaperintan la 6-an de septembro. Li ekflugis el la urbo Santa Cruz de la Sierra al Trinidad kaj kraŝis en montaro. Ĉiuj skipanoj kaj pasaĝeroj (7 bolivianoj kaj 2 kolumbianoj) pereis.[57]
- La ĉefministro de Gvineo Bisaŭa Carlos Domingos Júnior deklaris, ke lia lando pretas «kun disetenditaj manoj» akcepti Muamar Kadafi.[58]
- La ĉefministro de Egiptio okazigis urĝan kunsidon pri situacio ĉirkaŭ la ambasadorejo de Israelo en Kairo. La ministerio pri internaj aferoj deklaris la reĝimon de pli alta danĝero. Israela ambasadoro, ĉiuj kunlaborantoj de la ambasadorejo kaj ties familianoj forlasis la landon.[56] Pli ol 1000 homoj estis vunditaj, inkluzive de 300 policanoj. 3 homoj pereis, la kvara mortis pro koratako.[59]
- En Tanzanio dronis superŝarĝita ŝipo, veturiginta de Unguĵo al Pembo pli ol 500 pasaĝerojn. Almenaŭ 163 homoj pereis, 325 estis savitaj, pli ol 100 estas konsiderataj malaperintaj.[60]
- Forpasis la usona aktoro Cliff Robertson. Li havis 88 jarojn.[61]
- Forpasis la aŭstralia aktoro Andy Whitfield. Li havis 39 jarojn kaj mortis pro limfomo.[62]
- Pluvegoj, hajlegoj kaj tornado plagis Saksio-Anhalton (Germanio). Pleje suferis la urboj sude de Bernburg. En Peissen, Preusslitz kaj Coermigk estis damaĝitaj ĉirkaŭ 80 % el la domoj.[63]
- Savistoj levis el rivero korpojn de 240 pereintoj el de la pasaĝera pramo MV Spice Island, droninta antaŭtage. Oni diras ke kvanto de viktimoj kreskos. En Zanzibaro estis okazigita tritaga funebro.[64]
- Forpasis Jurij Nejmark, fama rusia matematikisto. Li havis 90 jarojn.[65]
- En Raveno (Italio) finiĝis la mondpokalo pri plaĝa futbalo. La unuan lokon gajnis la teamo de Rusio, la duan — tiu de Brazilo, la trian — la teamo de Portugalio.[66]
- Libiaj ribeluloj arestis en Tripolo Abuzed Omar Dorda, ĉefon de la registara milico de Muamar Kadafi.[67]
- Saadi Kadafi, unu el la filoj de Muamar Kadafi, alvenis en Niĝero.[68]
- En Kairo (Egiptio) estis arestitaj pli ol 130 partoprenantoj de la tumultoj antaŭ la ambasadorejo de Israelo.[69]
- Je 21:00 (loka horo) okazis ekspodo en subĉiela drinkejo en Jos (Niĝerio). Oni supozas, ke temas pri atako de Boko Haram.[70]
- En Nov-Jorko (Usono) estis solene malfermita la memorialo al la viktimoj de la terora ago de la 11-an de septembro 2001.[71]
- La nuna mondĉampiono Sebastian Vettel venkis la okan fojon en ĉi-sezono, gajninte la konkuron Granda Premio de Italio. La duan lokon okupis Jenson Button, la trian — Fernando Alonso.[72]
- Almenaŭ 12 homoj pereis dum interpuŝiĝo de grupoj da libiaj ribeluloj el la urboj Garjan, Kikla unuflanke kaj Asabah aliflanke.[73]
- Sekve de terglito, damaĝinta fervojon, apud Sankt Goar (Germanio) desurreliĝis lokomotivo kaj 4 vagonoj de pasaĝera trajno. Maŝinisto, 4 stevardoj kaj 10 pasaĝeroj estis vunditaj.[74]
- En centro de Bonaero (Argentino) je ĉirkaŭ la 6-a (loka horo) koliziis du trajnoj kaj pasaĝera buso. 7 homoj pereis, 163 estis vunditaj, el ili 20 tre grave.[86] Almenaŭ 7 homoj pereis kaj 19 estis vunditaj. ISAF-militistoj kaj kunlaborantoj de ambasadorejoj mankas inter ili.[87]
- Talibanoj atakis en Kabulo (Afganio) kelkajn ambasadorejojn, ministeriojn, stabojn de ISAF kaj aliajn oficejojn.[88]
- La ministro pri internaj aferoj de Turkio Idris Naim Sahin deklaris, ke lia lando pretigas si al surtera invado al Irako por batali kontraŭ la Kurdistana Laborista Partio.[89]
- La rajtdefendanta organizaĵo SNAP petis la Internacian punan kortumon procesi kontraŭ la papo Benedikto la 16-a kaj tri pliaj altranguloj de la Romkatolika Eklezio pro krimoj kontraŭ homeco. Temas pri seksaj perfortaĵoj kontraŭ infanoj fare de katolikaj ekleziuloj, kiuj laŭ la petantoj, estis maskitaj de la akuzotaj.[90]
- Dum la aviada spektaklo Reno Air Races, okazinta en Nevado (Usono), falis la aviadilo P5-1 Mustang laŭ la kromnomo Galloping Ghost (esperante Fluganta fantomo), sekve de kio pereis 4 (inkluzive 74-jaran piloton) kaj estis vunditaj 56 homoj.[108]
- Israelo revenigis en Jordanion sian ambasadoron Daniel Nevo, evakuitan la 14-an de septembro pro supozataj tumultoj.[109]
- Oni sciigas, ke la armeo de Israelo sendis pliajn trupojn al Cisjordanio por kontraŭstari eblajn tumultojn, okazontaj post ŝtatproklamo de Palestino.[110]
- La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis por inkludo al UN de la Nacia Transira Konsilio de Libio. 114 ŝtatoj voĉdonis por, 17 kontraŭ, 15 detenis sin.[111]
- Trupoj de la Nacia Transira Konsilio ekŝturmis Bani-Validon, sed ĝi estis rebatita, inkluzive per misiiloj.[112] Samtempe oni reŝturmis Sirton.[113]
- Forpasis la germana dirigento Kurt Sanderling. Li havis 98 jarojn.[114]
- En Latvio okazis ekstervica parlamenta balotado, kiun partoprenis 55,37 % voĉdonantoj. Laŭ ĝisnunaj informoj venkis la alianco Centro de Harmonio, kiu defendas rajtojn de ruslingvanoj. La Reforma partio gajnis 20,28 %, la bloko Unueco 18,22 %.[115]
- La usona boksisto Floyd Mayweather Jr. venkis Victor Ortiz kaj iĝis la mondĉampiono en la dua duonmeza pezo laŭ WBC.[116]
- Kelkmiloj da opoziciuloj kaptis la teritorion de la universitato en Sanao (Jemeno).[117]
- Ĉinio definitive decidis doni al Belorusio krediton je 1 miliardo da usonaj dolaroj je bonaj kondiĉo kaj senrepagan granton je ĉirkaŭ 11 milionoj da dolaroj.[118]
- Je la nokto al la 17-a de septembro preskaŭ samtempe okazis tri eksplodoj en la urbo Sungaj Kolok (Tajlando) apud hotelo, policejo kaj ĉina-tajlanda kulturcentro. 4 homoj pereis, 118 estis vunditaj, el kiuj 43 estis metitaj en malsanulejojn. Laŭ aŭtoritatoj eksplodojn okazigis narkotikistoj, kiuj financas islamismajn ekstremulojn.[119]
- La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuanime aprobis rezolucion pri Libio, kiu mildigas sankciojn kontraŭ ĝi kaj supozas kreadon de paciga misio por helpi al portema registaro. Estos malfrostigitaj aktivoj dela Nacia nafta korporacio kaj la nafta kompanio Zueitina. La rezolucio permesis liveradon de armiloj al la Nacia Transira Konsilio. Malpermeso pri flugado super la lando plu validas.[120]
- La nokton inter la 18a - 19a de septembro incendio grave damaĝis Vinilkosmon, kiu estas unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata en Donneville, Francio[125].
- Pro inundoj en Tajlando jam pereis 112 homoj. 26 el 76 provincoj estis inunditaj, centoj da homoj detruitaj.[126]
- Sekve de dispelado de kontraŭregistaraj tumultoj en Sanao (Jemeno) pereis 32 homoj.[127]
- OPEL agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio plenrajta reprezentanto de la lando en la organizaĵo.[128]
- Kipro komencis provboradon en gasminejo en Mediteraneo, sude de la insulo. La usona firmao Noble Energy jam traboris puton profundan je ĉirkaŭ 80 m. Turkio akre protestas, konsiderante tion kontraŭleĝa.[129]
- La agentejo Standard & Poor's malaltigis ŝtatan rangpritakson de Italio de A+ ĝis A, prognozo "negativa". La prognozo pri kresko de MEP la itala ekonomio en 2011-2014 estis ŝanĝita de 1,3 al 0,7 %.[130]
- En la militbazo Camp Pendleton en Kalifornio (Usono) je 13:00 (loka horo) dum trejna flugo kraŝis la helikoptero AH-1W Cobra de la Marista infanterio, kio kaŭzis grandan incendion.[131]
- En Gvatemalo okazis je 12:34 (loka horo) okazis tertremo forta je 5,8 gradoj laŭ la skalo de Richter, kiun sekvis posttremo forta je 4,8 gradoj. La epicentro troviĝis je 52 sud-oriente de Gvatemalurbo. En la urbo Cuilapa estis damaĝitaj kelkaj konstruaĵoj, pereis almenaŭ 3 homoj.[132]
- En la ŝtato Veracruz (Meksiko) dum 1,5 horoj okazis tri amasaj fuĝjo el prizonoj. 16 prizonuloj eskapis el Amatitlán, 12 el Coatzacoalcos kaj 4 el Cosamaloapan. 14 el ili estis rekaptitaj ene 12 horoj.[133]
- Armeaj trupoj pripafis tendaron de opoziciuloj en la Placo de Ŝanĝoj en Sanao (Jemeno). Almenaŭ 5 protestantoj pereis. Samtempe atakintoj batalis kontraŭ trupoj de la ribelinta generalo Ali Moĥsen al-Aĥmar, kiuj de kelkaj monatoj gardas opozician tendaron.[157]
- La Federacia Konsilio de Germanio rifuzis leĝoprojekton pri subtera konservado de la karbona dioksido. Laŭ ĝi ĝis 2017 okazus provado de la teknologio CCS (Carbon Capture and Storage), ebliganta eligadon de la menciita gaso el poluaĵoj de karbonaj elektrostacioj kaj ĝian subterigojn.[158]
- ↑ Американские военные в Ираке впервые провели месяц без потерь ruse
- ↑ Libyan PM says supports anti-Gaddafi forces Arkivigite je 2012-05-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Россия признала правительство ливийских повстанцев ruse
- ↑ 4,0 4,1 Защитникам родного города Каддафи продлили ультиматум ruse
- ↑ RAF flies £140m unfrozen cash assets to Libya angle
- ↑ Syria's attorney-general 'resigns over mass execution in Hama' Arkivigite je 2011-09-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Instigative Channels exploit abduction of Attorney General in Hama to broadcast false news[rompita ligilo] angle
- ↑ В Венеции открылся кинофестиваль ruse
- ↑ В Челябинске из-за отравления бромом госпитализированы почти 30 человек ruse
- ↑ Туркменским первоклассникам подарили 100 тысяч ноутбуков ruse
- ↑ Body of infamous Aussie outlaw Ned Kelly found[rompita ligilo] angle
- ↑ Avión militar desaparece en el mar con 21 pasajeros a bordo Arkivigite je 2012-01-04 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- ↑ В Японии сформировали новое правительство ruse
- ↑ Ливийские власти объявили план демократизации страны ruse
- ↑ На Аляске произошло сильное землетрясение ruse
- ↑ Срок размещения базы РФ в Таджикистане продлят на 49 лет ruse
- ↑ Евросоюз ввел эмбарго на сирийскую нефть ruse
- ↑ Турция отозвала посла из Израиля ruse
- ↑ Report Finds Naval Blockade by Israel Legal but Faults Raid angle
- ↑ Первую иранскую АЭС подключили к электросети ruse
- ↑ Осужденные мятежники хотят обратиться к президенту[rompita ligilo] ruse
- ↑ 'March of the Million': Over 460,000 protest across country angle
- ↑ Умер "самый разыскиваемый нацистский преступник" ruse
- ↑ Умер первопроходец игровой журналистики ruse
- ↑ Россия завоевала 9 золотых медалей ЧМ-2011 по легкой атлетике ruse
- ↑ Жертвами идущего к Приморью тайфуна стали 20 человек ruse
- ↑ Бывшего премьер-министра Исландии отдали под суд из-за кризиса ruse
- ↑ СМИ сообщили о покушении на эмира Катара ruse
- ↑ На западном берегу Иордана израильские поселенцы сожгли мечеть ruse
- ↑ На авиабазе близ Дамаска произошел бой ruse
- ↑ Израильское посольство в Каире обнесли бетонной стеной ruse
- ↑ Суд над Шираком возобновился в заочном режиме ruse
- ↑ Новым властям Ливии удалось добиться сдачи оплота Каддафи ruse
- ↑ Путин запустил "Северный поток" ruse
- ↑ Лех Валенса отказался от литовской награды ruse
- ↑ Дэвид Петрэус официально стал директором ЦРУ ruse
- ↑ Бывшего главу Генштаба югославской армии посадили на 27 лет ruse
- ↑ Границу Ливии с Нигером пересек караван с золотом ruse
- ↑ Турция полностью заморозила военное сотрудничество с Израилем ruse
- ↑ Названа причина крушения Як-42 в Ярославле ruse
- ↑ Игрок сборной России выжил в катастрофе под Ярославлем ruse
- ↑ Millions Homeless After Floods Hit Pakistan angle
- ↑ Tropical storm kills more than 50 people angle
- ↑ Названы организаторы теракта в Нью-Дели ruse
- ↑ Euro-Hilfen rechtens – mehr Rechte fur Bundestag germane
- ↑ Шесть миллионов человек в США и Мексике остались без электричества ruse
- ↑ В Боливии осужденных за геноцид отпустили через неделю после приговора ruse
- ↑ Piraeus, 8‐9‐2011. PRESS RELEASE. QUARTERLY NATIONAL ACCOUNTS: 2nd Quarter 2011 (Provisional)[rompita ligilo] angle
- ↑ Лесные пожары в Техасе уничтожили 1400 домов ruse
- ↑ В Канаде произошло землетрясение магнитудой 6,4 ruse
- ↑ Ливийские повстанцы начали штурм Бани-Валида ruse
- ↑ Войска Каддафи накрыли повстанцев "Градом" ruse
- ↑ Курды убили генерала стражей исламской революции ruse
- ↑ INTERPOL issues Red Notice for arrest of Muammar Gaddafi at request of International Criminal Court[rompita ligilo] angle
- ↑ Египтяне напали на израильское посольство ruse
- ↑ 56,0 56,1 Посол Израиля покинул Египет ruse
- ↑ При крушении самолета в Боливии погибли девять человек ruse
- ↑ Гвинея-Бисау предоставит убежище Каддафи ruse
- ↑ В беспорядках в Каире погибли четыре человека ruse
- ↑ В Танзании при крушении парома погибли не менее 163 человек Arkivigite je 2012-01-17 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ US film actor Cliff Robertson dies aged 88 angle
- ↑ Звезда сериала "Спартак" умер от рака ruse
- ↑ На Саксонию-Анхальт обрушился торнадо ruse
- ↑ Крушение парома в Танзании: число жертв достигло 240 человек[rompita ligilo] ruse
- ↑ Умер математик Юрий Неймарк ruse
- ↑ Россия выиграла чемпионат мира по пляжному футболу ruse
- ↑ В Ливии арестован шеф внешней разведки Каддафи ruse
- ↑ Саади Каддафи прибыл в Нигер ruse
- ↑ Задержаны 130 участников беспорядков у посольства Израиля в Каире ruse
- ↑ В Нигерии исламисты взорвали пивную ruse
- ↑ В Нью-Йорке открыли памятник жертвам терактов 11 сентября ruse
- ↑ Себастьян Феттель выиграл Гран-при Италии Arkivigite je 2011-11-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ В стычке двух групп ливийских повстанцев погибли 12 человек ruse
- ↑ В Германии с рельсов сошел пассажирский поезд ruse
- ↑ Мисс Вселенная-2011: Быть женщиной круче, чем мужчиной[rompita ligilo] ruse
- ↑ Самая красивая девушка Вселенной и ее соперницы ruse
- ↑ Китай признал Национальный переходный совет Ливии ruse
- ↑ В Ираке убили 22 шиитских паломника ruse
- ↑ Bernard Hogan-Howe new Metropolitan Police commissioner angle
- ↑ Новак Джокович выиграл US Open ruse
- ↑ При пожаре на нефтепроводе в Кении погибли более 100 человек ruse
- ↑ Муктада аль-Садр призвал не нападать на американцев в Ираке ruse
- ↑ Германия признала возможность организованного дефолта Греции ruse
- ↑ Un four explose sur un site nucléaire dans le Gard france
- ↑ Запущена первая АЭС в Иране ruse
- ↑ В железнодорожной катастрофе в Аргентине пострадали 160 человек ruse
- ↑ В Кабуле в результате нападения талибов погибли семь человек ruse
- ↑ Талибы атаковали посольство США и штаб НАТО в Кабуле ruse
- ↑ Турция пригрозила Ираку наземным вторжением ruse
- ↑ Международный уголовный суд попросили заняться папой Римским ruse
- ↑ Израиль эвакуировал посольство в Иордании ruse
- ↑ Суд окончательно оправдал бывшего премьера Франции ruse
- ↑ Сирийские войска провели рейд на границе с Турцией ruse
- ↑ ХАМАС устранился от признания палестинской независимости ruse
- ↑ Großer Teil der Opposition will Papst-Rede boykottieren germane
- ↑ Уничтожены все напавшие на Кабул боевики ruse
- ↑ Бывший глава колумбийской разведки приговорен к 25 годам тюрьмы ruse
- ↑ Murieron siete personas por accidente en una mina artesanal en Chocó[rompita ligilo] hispane
- ↑ Trapped Miners: Fourth Man Is Found Dead angle
- ↑ В городе Аден на юге Йемена произошли два взрыва ruse
- ↑ Rød blok vandt folketingsvalget 2011 dana
- ↑ Ливийские войска вошли в родной город Каддафи ruse
- ↑ В Японии произошло мощное землетрясение ruse
- ↑ Megaengavetamento envolve 300 veículos na Imigrantes[rompita ligilo] portugale
- ↑ Саркози и Кэмерон прилетели в Триполи ruse
- ↑ Саркози и Кэмерон пообещали продолжить военную операцию в Ливии ruse
- ↑ Число жертв наводнения в Пакистане превысило тысячу человек ruse
- ↑ Пилоту упавшего в Неваде самолета было 74 года ruse
- ↑ Израиль вернул посла в Иорданию ruse
- ↑ Израиль усилил армейскую группировку на Западном берегу ruse
- ↑ Национальный переходный совет Ливии пустили в ООН ruse
- ↑ Сторонники Каддафи отбили атаку на Бани-Валид ruse
- ↑ Противники Каддафи заняли окраины Бани-Валида ruse
- ↑ The conductor Kurt Sanderling has died angle
- ↑ Выборы в Латвии выиграло русскоязычное объединение ruse
- ↑ Флойд Мейуэзер выиграл титул чемпиона по версии WBC ruse
- ↑ Протестующие захватили университет в Сане ruse
- ↑ Китай выделил Белоруссии льготный кредит на миллиард долларов ruse
- ↑ Жертвами терактов на юге Таиланда стали четыре человека ruse
- ↑ ООН направит в Ливию миротворческую миссию ruse
- ↑ Число жертв землетрясения в Индии приблизилось к полусотне ruse
- ↑ Доминик Стросс-Кан отказался участвовать в президентских выборах ruse
- ↑ Libya conflict: Rebels claim advances in Sirte battle angle
- ↑ Число жертв катастрофы на авиашоу в Неваде увеличилось ruse
- ↑ La Balta Ondo: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
- ↑ Более ста человек погибли из-за наводнения в Таиланде ruse
- ↑ При разгоне демонстраций в Йемене погибли 32 человека ruse
- ↑ OPEC recognises NTC as Libya representative angle
- ↑ Кипр начал бурение на шельфе вопреки угрозам Турции ruse
- ↑ Агентство Standard & Poor's снизило кредитный рейтинг Италии ruse
- ↑ Крушение военного вертолета в Калифорнии спровоцировало сильный пожар ruse
- ↑ В Гватемале произошло землетрясение магнитудой 5,8 ruse
- ↑ Autoridades recapturan a 14 de los 32 reos que se fugaron en Veracruz hispane
- ↑ Schweres Zugunglück bei Bad Lausick: Regionalbahn erfasst Auto und kippt auf Feld[rompita ligilo] germane
- ↑ В двух грузовиках в Мексике нашли 35 трупов ruse
- ↑ Парламент Словении отправил в отставку правительство ruse
- ↑ У здания суда в Амстердаме произошел взрыв ruse
- ↑ Украина отменила зимнее время ruse
- ↑ В Афганистане взорвали бывшего президента страны ruse
- ↑ На месте взрыва в Анкаре задержаны двое подозреваемых ruse
- ↑ U.S. Military Ends ‘Don’t Ask, Don’t Tell’ Policy for Gay Troops angle
- ↑ Лагерь оппозиции в столице Йемена обстреляли ракетами ruse
- ↑ Противники Каддафи заняли аэропорт Сабхи ruse
- ↑ Начал вещание еврейский аналог Al Jazeera ruse
- ↑ Греция обнародовала план спасения экономики страны ruse
- ↑ ЕС запретил инвестировать в нефтяную отрасль Сирии ruse
- ↑ R.E.M. CALL IT A DAY (UPDATED WITH BAND MEMBERS' COMMENTS) Arkivigite je 2011-09-22 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Турция присоединится к санкциям против Сирии ruse
- ↑ Власти Германии запретили крупнейшую организацию неонацистов ruse
- ↑ В Ливии захватили один из последних оплотов Каддафи ruse
- ↑ Жертвами землетрясения на северо-востоке Индии стали 130 человек ruse
- ↑ Число жертв катастрофы на авиашоу в Неваде достигло 11 человек ruse
- ↑ На Западном берегу начались многотысячные митинги ruse
- ↑ В Японии из-за тайфуна погибли четыре человека ruse
- ↑ Число пострадавших при взрывах в Махачкале выросло вдвое ruse
- ↑ Бенедикт XVI впервые прибыл с визитом в Германию ruse
- ↑ В Йемене президентские войска обстреляли площадь с демонстрантами ruse
- ↑ German upper house rejects disputed carbon capture law angle
- ↑ Строительство шоссе через лес в Боливии вынесли на референдум ruse
- ↑ Грузовик столкнулся с микроавтобусом в Чувашии, погибли 9 человек ruse
- ↑ Левые впервые получили абсолютное большинство во французском Сенате ruse
- ↑ 26 students perish, 50 hurt in Chakwal bus accident Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Convocadas oficialmente las elecciones en España para el 20 de noviembre hispane
- ↑ В США объявили лауреатов Шнобелевской премии ruse
- ↑ Лауреат Нобелевской премии умер за три дня до ее присуждения ruse
- ↑ Yemen’s President Ali Abdullah Saleh speaks angle
- ↑ Karzai abandons peace talks with the Taliban angle
- ↑ Farewell, Tevatron: Giant Atom Smasher Goes Silent After 28 Years angle
- ↑ Обама официально объявил об убийстве "террориста номер один" ruse
- ↑ В Анталье взорвался террорист-смертник ruse
- ↑ Military orders mandatory evacuation of highlands in SE Turkey Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine angle