El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolino Rossi (naskiĝis en 1939 en la urbeto Santarcangelo di Romagna en la provinco Rimini, Emilio-Romanjo en Italio[1]) estas itala-sanmarina poeto, esperanto-instruisto kaj -eseisto,
Li estas esperantisto de 1962, kaj diplomito de la Itala Instituto de Esperanto en 1967. Nicolino Rossi estis membro kaj kunlaboranto de la itala literatura rondo "La Patrolo" de 1969 ĝis ĝia malfondiĝo en 1979-80, kaj ano de la redakcia stabo de "Literatura foiro". Plurfoja laŭreato, en poezia branĉo, ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Konkurso "LIRA" kaj ĉe Konkurso "EKRA". Esperanto-instruisto kaj kursgvidanto en Napolo, ekde 2003 Direktoro de la Napola Katedro de Itala Instituto de Esperanto.
Rossi gvidis televidkursojn de Esperanto ĉe loka televidentrepreno en la Napola regiono kaj plu gvidas Esperanto-kursojn en Napolo. Iama ĵuriano ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA.
Li estas tradukinto de pluraj tekstoj de la klasika Napola kanzono kaj esperantigis la kanzontekstojn de la kasedo "Sub la napola suno" de la napola kanzonisto Valerio Mottola.
Lia poemkolekto "Sur la vivopado" en 1981 gajnis la premion La Verko de la Jaro. Li daŭre recenzas literaturaĵojn, verkas eseetojn pri esperanta kaj itala literaturoj por kelkaj ĉefaj esperantaj kulturgazetoj, kaj plu verkas originalan poezion. Liaj plej freŝdataj poeziaĵoj aperas sur lia blogo "Oldula notlibro"[2].
- Sur la vivopado (originala poemaro, 1980)
- Esperanto rapide (lernolibroj por italaj gestudentoj, 2000)
- Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj (gvidlibro pri Napolo, 2008)
- La doloro (traduko de Ungaretti-poemoj, 1975)
- Danteskaj Itineroj (traduko de du vivitineroj de Dante Alighieri, verkis Vittorio Russo, 2001)
- Myricae (Mirikoj) (traduko de Pascoli-poemoj, versa esperantigo, 2012)
- Kantoj (traduko de Leopardi-poemoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj, 2012)
- Vivo de homo (traduko de Giuseppe Ungaretti, liaj tutaj poemaroj, versa esperatigo, 2017)
- La specie bambina /La infana raso, (versa italigo de la poemaro de William Auld, 2017)
- Palomar (traduko de [Italo Calvino], taglibra romano, Eld. IEF Milano, 2023)
- La Kosmokomikoj (traduko de [Italo Calvino], 12 sciencfikciaj rakontoj prauniversaj, Eld.IEF Milano, 2023)
- La arto verki kaj traduki (traduko de antologio de rakontoj kaj poemoj de pluraj italaj nuntempaj aŭtoroj), eld. Editoriale Lombarda, 2024[3]