Mirpur
publikigita versio estis patrolita je 4 okt. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 4 okt. 2023.
Mirpur | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 124 352 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 123 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 9′ N, 73° 45′ O (mapo)33.14901573.748548Koordinatoj: 33° 9′ N, 73° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 458 m [+] | ||||
Areo | 1010 km² ( 101 000 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mirpur [+] | |||||
Mirpur aŭ en Esperanto Mirpuro (en urdua, aŭ mirpura panĝaba: مِيرپُور) estas la ĉefurbo de la distrikto Mirpur kaj unu el plej grandaj urboj de la areo de la historia regiono Kaŝmiro administrata de Pakistano. La urbo mem trapasis fortan procezon de modernigo dum plej el la ĉirkaŭa areo restas agrikultura. Mirpur estas konata pro ties grandaj konstruaĵoj kaj bangaloj konstruitaj ĉefe al faro de elmigrinta komunumo loĝanta ĉefe en Britio, Eŭropo kaj Nordameriko. La ĉefa kultivata produkto dum printempo estas milio. Tamen, estas lokoj kie oni kultivas ankaŭ tritikon, maizon kaj aliajn vegetalojn. La produktado de elektro, pere de Akvorezervejo Mangla faras tiun distrikton iome unika en la entuta regiono kio havigas energinecesojn por Azad Kaŝmiro kaj Norda Panĝabo por malprofito de lokanoj kiuj tipe suferas pro neanoncitaj energi-liverĉesoj.
Pro la enorma grando de la elmigrinta komunumo (ĉefe en Britio kaj ĉefe en Okcidenta Jorkŝiro) Mirpur estas foje konata kiel "Little England" (Angleto). Multaj produktoj el Unuiĝinta Reĝlando troveblas en tiu urbo.[1]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Inside Pakistan's 'Little Britain' as overseas nationals get vote", BBC News, 4a de marto 2012.