El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Daniel Higgins (angle kutime mallongigata Michael D. Higgins, irlande Micheál D. Ó hUigínn) estas irlanda politikisto kaj ŝtatisto kiu servas kiel la naŭa kaj nuna Prezidanto de Irlando. Higgins ankaŭ estas sociologo, poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj radiodissendanto.
Li naskiĝis la 18-an de aprilo 1941(nun 1941-04-18) en Limerick, Irlando, do nun estas 83-jara. Ekde la 11-a de novembro 2011 li estas la ŝtata prezidanto de Irlando.
Li flue parolas la irlandan lingvon.
Michael D. Higgins deklaris sian akcepton esti la "alta protektanto" de la 9-a Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU, kiu okazis de la 16-a ĝis 20-a de julio 2012, en irlanda urbo Galivo (Gaillimh/Galway).