Ĉefplaco de Bardejov
Libera reĝa urbo, latine libera regiae civitas, hungare szabad királyi város, germane Königliche Freistadt, slovake slobodné kráľovské mesto, kroate kaj serbe slobodni kraljevski grad, estis urbotipo (titolo) en Hungara reĝlando.
La liberaj reĝaj urboj respondecis nur al la reĝo havantaj defendajn murojn. La loĝantoj havis privilegiojn (foirorajto, rajto de varohaltado).
Buda dum la mezepoko
La plej gravaj liberaj reĝaj urboj havis la titolon Kvestora urbo. Ili havis rajton pri memstara juĝado. En la 15-a jarcento estis 8 kvestoraj urboj: Buda, Pest, Sopron, Bratislavo, Nagyszombat nuntempa Trnava, Kassa nuntempa Košice, Bártfa nuntempa Bardejov kaj Eperjes nuntempa Prešov. Ili estis la plej riĉaj.
Fine de la mezepoko tiaj malpli gravaj urboj estis Székesfehérvár, Esztergom, Léva nuntempa Levoča, Kisszeben nuntempa Sabinov kaj Szakolca nuntempa Skalica.
Vintra panoramo de Kremnica
En tiun grupon apartenis tiuj urboj en Supra Hungarujo, kie gravaj minadoj okazis: Selmecbánya nuntempa Banská Štiavnica, Besztercebánya nuntempa Banská Bystrica, Libetbánya nuntempa Ľubietová, Bakabánya nuntempa Pukanec, Bélabánya nuntempa Banská Belá, Körmöcbánya nuntempa Kremnica, Újbánya nuntempa Nová Baňa.
Ĉiuj saksaj urboj en Transilvanio havis tiun rangon. Tie la juĝisto estis sakso, kiu anstataŭis la reĝon.
La liberaj reĝaj urboj naskiĝis jam en la 11-a jarcento, sed en la praktiko post 3 jarcentoj estis grava diferenco inter liberaj reĝaj urboj kaj kampurboj. La kampurboj respondecis al la departemento, ne al la reĝo.
Fine de la 17-a jarcento oni komputis 32 liberajn reĝajn urbojn, en 1828 jam estis 51. En 1848 tiu titolo ĉesis kaj iĝis 3 kategorioj:
Bjelovar
- eturbo (malpli ol 12000 loĝantoj)
- mezurbo (inter 12-30 mil loĝantoj)
- grandurbo (pli ol 30 mil loĝantoj).
Post fiasko de la hungara liberecbatalo la Habsburgoj revenis kaj reuziĝis la malnova formo ĝis 1876. En Kroatio - kiu estis kunula aŭtonoma lando de Hungarujo - oni daŭre donacis titolon libera reĝa urbo, ekzemple Belovár kaj Sisak (Kroatio).