El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldenburga dinastio
|
Dinastio
|
|
Blazono
|
dinastio
|
Dinastiaj rilatoj
|
Fondinto
|
Egilmar la 1-a de Oldenburgio vd
|
Branĉoj
|
dinastio Holstein-Gottorp vd
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Blazono de la grandduka dinastio Oldenburg
Blazono de la duka dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉa linio de la dinastio Oldenburg
La Oldenburga dinastio (germane Haus Oldenburg) devenas de malnova nordgermana nobela dinastio kun originoj en la regiono norde de Osnabrück. Ĝia plej unua certe dokumentita ano estis Egilmar la 1-a en 1091. La nomdona kastelo Burg Aldenburg en la urbo Oldenburg situis ĉe la rivero Hunte, unuafoje menciita en 1108 kaj estis ekde la meza 12-a jarcento rezidejo de la grafoj de Oldenburg(i)o.
La oldenburga dinastio regis unue kiel grafoj de Oldenburgio, poste kun siaj branĉaj linioj kiel reĝoj en pluraj eŭropaj landoj, interalie Grekio kaj Rusio, kaj en Danio kaj Norvegio eĉ ĝis hodiaŭ.
La oldenburga dinastio akiris eŭropan gravecon kiam en 1448 la oldenburga grafo Kristiano estis elektita kiel reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.
Post li la dinastio dividiĝis en plurajn branĉojn.
- Oldenburg (origine grafa linio, ekde 1448 reĝoj de Danio, formortis 1863)
Reĝoj de Danio-Norvegio ekde 1448. La unuaj tri (ĝi Kristiano la 2-a) estis ankaŭ reĝoj de Svedio.
La unio Danio-Norvegio daŭris ĝis 1814; ekde tiam la lastaj tri reĝoj (ĝis Frederiko la 7-a) nur estis reĝoj de Danio, ne plu de Norvegio.
Fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a.
Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)
Al la Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, mallonge nomata dinastio Glücksburg, apartenis la dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), kaj la reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905).
Vidu ankaŭ: Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg