www.fgks.org   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Intensa medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La intensa medicinointensiva prizorgado (angle 'intensive care') estas medicina fako traktanta la diagnozadon kaj terapion de vivdanĝerigaj situacioj kaj malsanoj.[1] La fako plejparte aplikiĝas en speciale ekipitaj stacioj de malsanulejoj ("intensaj stacioj"), kiuj gvidiĝas fare de speciale edukitaj fakaj kuracistoj, kiel anestezistoj, internaj medicinistoj, kirurgoj kaj neŭrologoj.[2][3]

Intensaj stacioj de malsanulejoj en la industriaj ŝtatoj estas el konstrua kaj aparatara vidpunkto amplekse ekipitaj. Pro la tempe ampleksa neceso de intensa prizorgo flegisto en intensa stacio prizorgas nur 1 ĝis 3 pacientojn – en "normala stacio" de malsanulejo unu flegisto prizorgas ĉirkaŭ 20 pacientojn.

La intensa medicino havas siajn historiajn radikojn en la anestezologio, ĉar la artefarita spirigado estis la origina kaŭzo por kreo de tiom kompleksaj medicinaj metodoj kaj lokoj. Alia antaŭŝtupo por la nunaj intensaj stacioj estis "kardiologiaj prizorgaj unuoj". Tiuj stacioj per daŭra elektrokardiografio povis kontroli pacientojn post korinfarkto kaj havis aparatojn por revivigo en okazo de kormuskolaj misfunkcioj.[4][5]

En intensaj stacioj akceptiĝas pacientoj, kies stato estas aŭ povus iĝi vivdanĝeriga. Tiel ne nur severaj malsanoj aŭ la sufero je forta akcidento, sed ankaŭ statoj post grandaj operacioj gvidas al intensa medicina kontrolo kaj se necese terapio. Principe devas esti iugrada pozitiva prognozo pri la medicina trakteblo de la vivdanĝeriga stato. Malsanoj kun granda probablo gvidantaj al morto, kiel kanceroj en fina stadio, do ne gvidas al akceptiĝo en intensa stacio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Civetta, Taylor, & Kirby's critical care. Gabrielli, Andrea., Layon, A. Joseph., Yu, Mihae., Civetta, Joseph M., Taylor, Robert W. (Robert Wesley), 1949-, Kirby, Robert R. (4th ed.). Philadelphia: Lippincott Williams & Wilkins. 2009. ISBN 978-0-7817-6869-6. OCLC 253189100.
  2. "About Intensive Care | the Faculty of Intensive Care Medicine". Archived from the original on 24 September 2021. Retrieved 9 March 2020.
  3. "Critical Care Medicine Specialty Description". American Medical Association. Retrieved 24 October 2020.
  4. Woollam, C. H. M. (1976). "The development of apparatus for intermittent negative pressure respiration (2) 1919–1976, with special reference to the development and uses of cuirass respirators". Anaesthesia. 31 (5): 666–685. doi:10.1111/j.1365-2044.1976.tb11849.x. ISSN 0003-2409. PMID 779520.
  5. Reisner-Sénélar, Louise (2011). "The Birth of Intensive Care Medicine: Björn Ibsen's Records" Archived 6 October 2012 at the Wayback Machine (PDF format). Intensive Care Medicine.