El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kroniko, (latine Chronica, greke χρονικά) estas kolekto de historiaj faktoj, kronologie kompilitaj. La mezepokaj kronikoj estis libroj artisme prilaboritaj el vidpunktoj literatura kaj pentroarta (precipe la inicialo, unua litero de ĉapitro estis bele kolorigita, ofte kun bildo de figuroj), kaj ili nun estas ĉefaj fontoj de historiaj faktoj pri la antikvaj tempoj.
La termino kronikisto estas aludo al la verkisto kiu kolektas kaj redaktas historiajn aŭ aktualajn faktojn, en la literatura ĝenro nomita kroniko.
Estas du libroj Kroniko (Biblio)
Kroniko estas radika vorto kun ĉi-supra difino. Sed kronika signifas longdaŭra (plej ofte pri malsano, eĉ dumviva), kiam ĝi originas de la alia radiko kronik/.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |