www.fgks.org   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Koprofagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du papilioj nutras sin sur eta bulo de ekskremento

Koprofagio (la termino originas de la greka: κόπρος kopros, "fekaĵo" kaj φαγεῖν fagein, "manĝi") estas manĝado de fekaĵo. Ĉe homoj estas simptomo de iuj psikaj malsanojseksaj aberacioj (koprofilio).

En naturo[redakti | redakti fonton]

Detritovoruloj, ankaŭ konataj kiel rubomanĝantoj, estas heterotrofoj kiuj akiras nutraĵojn konsumante detritojn (t.e. malkomponiĝantajn plantajn kaj animalajn partojn same kiel fekaĵon).[1] Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn.

Koprofagio estas ofta ĉe birdoj. Konata ekzemplo estas Kadavrogrifoj (Neophron percnopterus) kiuj manĝas ekzemple bobofekaĵojn por akiri karotenoidajn pigmentojn kiuj flavigas iliajn kapojn kaj krurojn [2]. Multaj paseroformaj konsumas la fekosakojn de siaj idoj, utilaj por eviti predantojn sed ankaŭ por recikligi nutraĵojn. Ĵusa studo montris, ke la koprofagio estas sufiĉe etenda ĉe birdoj, kaj sugestas, ke ĝi povus utili ankaŭ por formi kaj adapti la mikrobioton de la intesto al mediaj ŝanĝoj aŭ al la dieto, kiel okazas ĉe la longdistancaj migrobirdoj. Tamen tiu konduto povus ankaŭ okazigi riskojn pro ekspono al kemiaj poluantoj, patogenaj mikroboj kaj mikroboj rezistantaj al antibiotikoj. Tio kondukas al plua esplorado.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wetzel, R. G. 2001. Limnology: Lake and River Ecosystems. Academic Press. 3a. p.700.
  2. (Negro kaj aliaj, 2002)
  3. Dunbar, A., Drigo, B., Djordjevic, S. P., Donner, E. kaj Hoye, B. J. (2023). "Impacts of coprophagic foraging behaviour on the avian gut microbiome". Biological Reviews, 99: 582. DOI: 10.1111/brv.13036. Negro, J., Grande, J., Tella, J. kaj aliaj (2002). "An unusual source of essential carotenoids." Nature, 416: 807-808. DOI:10.1038/416807 Cititaj en "Noticias científicas" Aves y naturaleza, nº 42, p. 14.