Distrikto Hartberg-Fürstenfeld
Etoso
publikigita versio estis patrolita je 24 maj. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 24 maj. 2023.
La distrikto Hartberg-Fürstenfeld (germane: Bezirk Hartberg-Fürstenfeld) estas administra unuo de la ŝtato Aŭstrio en la oriento de la aŭstria federacia lando Stirio. Distrikta ĉefurbo estas Hartberg. Sur la distrikta areo de 1 228 kvadrataj kilometroj komence de la jaro 2016 vivis 90 534 loĝantoj. La 1-an de januaro 2013 ĝi ekestis el fuzio de la antaŭaj distriktoj Hartberg kaj Fürstenfeld. Kun la distrikto Weiz ĝi nun konsistigas la turisman kaj statistikan regionon Oststeiermark, do orienta Stirio.
Komunumoj en la distrikto Hartberg-Fürstenfeld
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|