www.fgks.org   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Dek tagoj de kapitano Postnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Aŭtoro Mikaelo Bronŝtejn
Eldonjaro 2004
Urbo Tiĥvin
Eldoninto Impeto
Paĝoj 334+8
ISBN 5860380275
vdr

Dek tagoj de kapitano Postnikov, verkita de Mikaelo Bronŝtejn, estas romano dediĉita al realaj eventoj okazintaj en Rusujo antaŭ cent jaroj. La ĉefa rolulo de la romano, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, estas lerta, eksterordinara persono, artileria oficiro, kiu partoprenis du militojn en la Oriento kaj ricevis ordenojn. Kiel senlaca iniciatinto de la ideo de universala internacia lingvo, Esperanto, li organizis kaj sukcese okazigis la unuan rusan kongreson de Esperanto en 1910 en Sankt-Peterburgo. En 1911 A.A. Postnikov estis arestita kaj, sub falsaj akuzoj de spionado, kondamnita al senigo de nobela titolo, rangoj, ordenoj kaj trudlaboro por periodo de 8 jaroj.

Citaĵo
 La historia romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj estas unika fenomeno en nia literaturo. Sub la plumo de la talenta verkisto revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la romano havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano. 
— Boris Kolker (Usono)
Citaĵo
 Jen la brava, juna, ĉarmega oficiro Postnikov, kiu, en la tempo de niaj pioniroj, gvidis la rusan E-movadon. Eniru en lian vivon, liajn revojn, liajn renkontojn, dum la krozado al Ameriko por la Washingtona Universala Kongreso. Dank' al kunmetado de tre diversaj dokumentoj, spektu la maturiĝon de nia Historio. Vidu kiel kunagas la noblaj streboj kaj la bazaj impulsoj. Aŭskultu la saĝajn parolojn de Zamenhof, kiujn post jarcento ni ankoraŭ ne funde enlumigis. Kaj se foje la rakonto amare gustas, tamen je la fino ni kapablos danki tiujn tiom sincerajn praesperantistojn. 
— Marie France Conde-Rey (Francio)
Citaĵo
 Mi delonge ne legas tiel nomatajn "historiajn romanojn", ĉar opinias, ke ĉion en ili diratan elpensas la aŭtoroj. Tamen leginte la novan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn, mi havas la impreson, ke li, doninte multajn dokumentojn kaj citaĵojn el la gazetaro ruslingva kaj esperanta, krom la konversacioj de la konataj historiaj E-personoj, sukcesis kredinde prezenti la tiutempan politikan-socian atmosferon en Rusio kaj en la esperantista medio. Leginda libro! 
— Vladimir Samodaj (Rusio) [1]
Citaĵo
 Kiam oni alvenas al libro unue aperas la ekstera aspekto. Dek tagoj de kapitano Postnikov (2-a eldono, Moskvo, Impeto, 2010) prezentiĝas bonkvalite eldonita kaj bindita. Fotoj, bildoj kaj aliaj aldonaĵoj taŭgeakompanas latekston kaj ilustraciasdistre ladekomenceŝajnan pezan taskon pri 350 legotaj paĝoj. Poste oni vidos, ke ne temas pri peza tasko, sed pri agrabla interkonado kaj kunveturo kun niaj samideanoj de antaŭ unu jarcento.

Venas ankaŭ la demando pri kia libro estas tiu. Kia ĝenro? Oni supozas, ke romano. Ĉu historia romano? Estas aliaj teorioj, sed iam iu diris, ke historia romano estas tiu kiu realigas rakonton pri eventoj okazintaj antaŭ almenaŭ unu jarcento. Tiurilate vere tia esprimo taŭgus precize ĉar plej parto okazas fakte en 1910. Ekdetiu vidpunkto ĉi tiu libro estus nova briko en la konstruaĵo de la historio de l' Esperanto, pri kio kelkaj diras, ke estas nek kulturo nek historio. Tiu verko estus historiaromano ankaŭ pro la fakto, ke granda parto de la uzita materialo estas realaj okazintaĵoj, ofte prilaboritaj kiel literatura fikcia parto, sed ankaŭ kiel aldona ornama enkadriga materialo. Tiele rektaj eltondaĵoj de ĵurnaloj, tutaj artikoloj, ĉu de esperanta deveno ĉu de ĝenerala gazetaro donas impreson de realo al tio kio vere estas literaturo sed certe bazita sur realo. Ĉu konstanta spegulludo? La lingva nivelo estas senriproĉa. Mi vidis nek malglataĵojn nek multajn tajperarojn, kiuj iom abundas foje en Esperantujo. Eble nur kelkajn en la dua duono de la verko, ĉu ne tiom kontrolita? Ĉiukaze vera rekordo.

La enhavo

Pri kio temas? Kiel oftas en moderna literaturo (foje eĉ en nemoderna) diversaj fadenoj interplektiĝas en la verko. La titolo aludas al la dek tagoj kiujn daŭras la ŝipveturo al UK 1910 vaŝingtona universala kongreso dum kiuj interparolas Postnikov, Zamenhof kaj aliaj esperantistoj kaj neesperantistoj. Oni povas imagi kia lukso estas ĉeesti al privata interparolado de nia kara Zaĉjo pri gravaj temoj rilataj al la tiama estonto (nuna pasinto) de Esperanto, sed ankaŭ pri ĉiutagaj banalaĵoj. Dua fadeno estas la agado de kapitano Postnikov kiel ĉefa akti vulo de la peterburga movado en konstanta konflikto kun la moskva esperantistaro. Kaj trian konsistigas la pli personaj aferoj de Postnikov, nome unuflanke familio kaj aliflanke amhistorio pro enamiĝinta esperantistino kio komplikiĝas al polica kaj eĉ spiona danĝero. Tia enhavo havigas al la leganto sennombrajn tialojn por meditado kaj cerbumado pri tiuj aersonaj aferoj kiuj rilatas al veraj personoj kiuj iam ekzistis. Sed ankaŭ pri ĝeneralaj aferoj kiuj tuŝas la tutan esperantistaron. Tiele ni prenu la figuron de la protagonisto kapitano Postnikov. Jam estis dirita, ke li estas "ĉefa aktivulo de la peterburga movado" de antaŭ unu jarcento. Tiele li estas ege entuziasma, idealisma, revas pri glora estonto por la peterburga dubo, por la tutruslanda esperantistaro kaj kompreneble por la tutmonda. Sed krome kiel indas inter esperantistoj li havas siajn proprajn proponojn: pri rilato al militistaj aferoj, pri organizado de kongresoj en la cara Ruslando, pri kreado de organizo, nome ia Ligo kiu agados inter Ia internacia politikistaro ktp. Tiele tiu nia Postnikov iĝas ia modelo de la kutima esperantisto, super la normala esperantano. Tio estas, arda baraktulo pri sia propra programo el kio dependas la estonto de Esperanto. Ni konas multajn esperantistojn kiuj klopodas fondi aŭ fakte fondas sian propran iniciaton nome: taŭga estrategio, organizo, gazeto, amasa kampanjo, pli ĝusta lernolibro aŭ instrumetodo, nova renkontiĝo ktp. Laŭ tio la persona Postnikov disiĝas por la leganto en diversaj aliaj konatuloj aŭ ideoj porpripensado multajn similajn cirkonstancojn kiuj ĉirkaŭas ĉiujn onin. En tia strebado por la plenumado de ties planoj, kapitano Postnikov ne dubas elekti sian propran sintenon energian, tio estas diktatoreca. Ne hazarde Postnikov estas oficiro, kaj eĉ militheroo. Tia agadmaniero li nature transportas al esperantaj aferoj kaj tio ne estas ĉiam agrable akceptata de liaj kolegoj, ĉefeĵaluzaj moskvanoj. Ĉu ankaŭ tiun figuron oni ne konas en la esperantaj medioj? Eble estas kelkaj. Se oni ne menciu niajn hispanujajn aferojn kie esperantistoj de kelkaj lokoj ne tiom afable rilatas el tiuj de aliaj lokoj, oni memoru ekzemple pri kelkaj apartemaj separatistoj, splitemaj naciaj organizoj diverslande, malamikaj Esperanto-organizoj ktp. M i ekzemple nun memoras en tute alia ĝenro kanton de bardo Georgo Handlizk pri dek klubanoj kiuj malaperas unu post alia ĝis kiam restas nur la kluba prezidanto mem. Multaj aliaj temoj svarmas en la densaj paĝoj de la romano, el denaskuloj al fuŝaj esperantistoj (eble "normala" publiko) ĉarlatanaj, perfiduloj, poreterne komencantoj ktp. Vere la aŭtoro konas ne nur la historian aferon, sed ankaŭ la esperantistaron mem kun ties defektoj, troigoj, eĉ humanisman sintenon ktp., kaj profitas el tiu kono por havigi la leganton konstante pripensindajn temojn pri kiuj kutime ĝi jam aŭdis aŭ parolis, sed pri kiuj ni neniam finos babiladi. Tiu romano estas vere helpo, akompanilo, libro kiu meritas lokon sur noktotablo. Kaj el tie sekvos la legado kaj la meditado.

La teatraĵo

Feliĉe kaj tuje tiu romana verko pliviviĝis en Esperantio, ĉar jam inter la unua (ŝajne fuŝa) kaj dua eldonoj jam aperis planoj por teatriĝo. Tamen la teatra merkato esperanta lamas. Estas nur unu granda evento ĉiujare, nome UK, kie povas kunveni centoj da spektantoj por rigardi teatraĵon, krom kelkaj mezgrandaj kaj multaj malgrandaj. La unua povas senprobleme dungi teatran trupon (kaj tiele okazis en Bialistoko kaj Kopenhago), eble almenaŭ parte iu el la mezgrandaj, sed entute ne sufiĉas por grandaj muntaĵoj kun multaj partoprenantoj. Tiele la adapto al teatro de tiu romano ĝis nun baziĝis nur sur tri roluloj nome Postnikov kaj Zamenhof kompreneble, kaj por aldoni homan kaj personan karakteron al la historio ankaŭ la amantino Lidia Andrejevna kiu permesas en la verko la aperon de pli humanaj, neelteneblaj sentoj (ne nepre esperantan sed universalan) kiuj finfine alfluos al lago de neatenditaj okazaĵoj. Nur tri geaktoroj sursceneje povus esti tro simplige se ne estus pro ege bone prilaborita teknika aŭdvida prezentaĵo simila (en sia kampo) al tiu ilustracia de la romano. Tiele per ekranoj kaj forvoĉoj aperas iome de la artikoloj kaj eltondaĵoj kiuj kuntekstualigas la historion kaj al spektanto havigas iom da distro, nome koloroj, sonoj, movo, tiom necesa teatre. La tri serbaj geaktoroj bonkvalite ludas, el kiuj Saŝa Pilipoviĉ jam estis konata pro ludado en multaj kongresoj. Eble lia ludado de la kapitano neeviteble simpatiigas la rolon al la spektanto, eĉ se tiu rolulo devus esti eble ne tiom perfekta se oni volas senpartiecon kaj justan pritakson de neperfekta persono. La banjaluka Miŝ o ludas la doktoron Esperanto pli kovene al la mezurema bildo kiu estas samheredo de la esperantistaro. Ĉu tiu estus oportuno por montri specialan konturon de la heroo de la esperanta komunumo? Tamen tio estus for de la romano kaj de tiu ĉ i historio. La virinarolo, tiom simpatiakaj alloga, kompatindaen sia ama nalfeliĉo, plenigas la scenejon, sed restas ankaŭ kiel aldono anstataŭ vera komponaĵo de la historio. Ĉiuj tri geaktoroj fidelas al la romana verko. Tiusence ili kaj respektas la komencan sencon de la rakonto, sed ankaŭ malprofitas pro tio forflugi al pli altaj sferoj de la persona rilataro.

Mankoj

Nun venas la vico de iom negativaj rimarkoj. Vere la rolo de kritikisto estas helpi la legonton enhavigo de ĉiaj rimarkoj kiuj plibonigu larezulton de la legado. Kaj pozitivaj kaj negativaj. Tamen antaŭ komenci tiun ĉapitron mi konfesu, ke al miaj okuloj la bi lanco estas tute pozitiva. Ĉiukaze personaj avertoj povu havigu lumon por la kompreno de tiu verko aŭ de iuj aliaj. Laŭ gravordo oni prenu dekomence la figuron de kapitano Postnikov. El la unuaj paĝoj de la romano oni konas lin. La kapitano estas neanstataŭebla ĉefa aktivulo de la peterburga esperantistaro. Nenio povas okazi sen lia interveno. Li estas energia, impona, etiketema, konscia de sia povo kaj entuziasma por la disvastigo de Esperanto. Unu tagon post alia (nome ĉapitroj) oni vidas lin kongrue kun tiu skizo. Sed nenio aldonas. Apenaŭ percepteblas la personaj nuancoj de la homo. La familia (para) vivo kun Muza aperas vualece. La malakcepto de la amproponoj de Lidia Andrejevna eĉ plie. Eĉ se li ĉefe celas la stabilecon kun Muza, la leganto rajtus ĉeesti ian dubon, ian almenaŭ fieron pro la ricevita propono, eĉ por aliri al malakcepto. Eĉ lasekvoj, lakonsideroj pri la propono kaj respektive malakcepto estu almenaŭ perigita. Sed nebulo kaŝas ĉion ĝis la reago fare de Lidia Andrejevna perfidi sian amaton kiel venĝo. Tiele la komenca prezento de Postnikov ne ŝanĝas dum la romano. Tamen bonkvalitaj, kanonaj romanoj prezentas rolulon kiu evoluas laŭ la okazintaĵoj. Tio ne okazas ĉe Postnikov. Pro tio la romano de sro. Bronŝtejn estos bonkvalita romano ene de Esperantujo, sed eble ne ekstere. Kaj tio starigas novan demandon. Kio estus tiu romano eksteresperantistoj, interĝenerala publiko? Kompreneble la tuta fono kaj kunteksto de la romano estas vivo de oni diru unuaj esperantistoj en Rusujo. Sed tiu temaro povus esti interesa por neesperanta legantaro. Normala leganto povas interesiĝi pri verko kiu prezentus rolulon spertan je papilikolektado, katolika liturgio aŭ terorismaj atencoj, ĉu ne? Kial ne esperanto? Sed por tio necesas, ke la intrigo estu alloga kaj la protagonisto atentinda por meza leganto neesperantista, kaj tio iomete mankas en tiuj "Dek tagoj..." Tiusence eĉ la rolulo de la spiono Skipidarnikov, kvankam skizita, estas pli reala, pli homa la impona figuro de Postnikov. La spiono finfine elaĉetas sin per amo kaj eĉ produktas denaskajn esperantistojn! Sed tio venas abrupte eĉ al la du lastaj linioj de la pure romana materialo. Ne nur Esperanto estas fono de la romano, ankaŭ tiama cara Ruslando. Kaj tiudirekte estas lia manko. Oni ĉeestas en laĉiutagaj babiladoj; oni vidas kion manĝas kaj trinkas (eĉ fumas.) la tiamaj rusoj, pere de eltondaj gazeteroj eĉ detalajn banalaĵojn pri la tiama vivo kaj okazintaĵoj. Sed mankas aludoj al la socipolitika realo kiu enfluos post nur jarseso en la eksplodo de 1917. La cara familio aperas nur kiel ricevanto de esperanta donaceto, la polico apenaŭ nur kiel suspektanto pri esperantistoj. Ĉu ili ne havis aliajn krimulojn? Kiel la propra Postnikov agnoskas. Vere tiu marko tialigus la reagon de la suspektinta polica kaj militista sistemoj kontraŭ la figuro de Postnikov. La leganto de tiu romano estas dudekunuajarcenta. Ĝi nepre konas la estonton de la rakontaĵo. Tio estas, kio okazos poste en Rusio. Oni ne devas verki tiun historion sen atenti pri tio, kvazaŭ laromano estu legotade publiko inter 1911 kaj 1916. Tio ne eblas. Tamen tiuj eventoj (aŭ almenaŭ viditaj de malproksime) forestas el la romano ĝis la fino (ĉu intence?) precize kiam kapitano Postnikov malaperas el la scenejo kaj kuniĝas kun la morto de Zamenhof en subita, abrupta Posttago, iom disa el la resto de la romano, kiel indas ĉe vera epilogo. Mi esperas, ke la evidenta "forgeso" de la venonta soveta futuro (kiu certe havis sian antaŭaĵojn) ne rilatas al troa respekto aŭ radikiĝo de la aŭtoro en la nuna rusa socio, tiom malproksima ŝajne de tia epoko. Ciukaze al la nuna leganto, kiu certe konas la estonton, estus pli facile kompreni la figuron de lakapitano naviganta intertiuj du malaj akvoj: fakte li estos enkarcerigita de la cara reĝimo kaj ekzekutita de la soveta. Tio povus esti alloga socia marko ege interesa por la historio. Ankaŭ abrupte venas la finfina fino kie Postnikov estas ekzekutita fare de bolŝevikoj junie de 1925. Tio havigas gloron al heroo sed samtempe iom da necerteco (dubindeco) al la leganto. Ĉu tiu parto de la vivo de la kapitano ne estus inda materialo por dua romano? Eĉ kompreninte la malfacilon kolekti taŭgan sciaron, vere por dua romano la fonon de la esperantista problemaro povus esti nuancita, ĉartiam la problemaro estus alia, kaj krome la soveta fono, pri kiu ege abundas verkaro, estus interesa eble por nerusaj esperantistoj kaj eĉ por la ekstera publiko. Jam oni parolis pri la ebloj kiujn tiu estiminda verko havigas por la legonto direkte al meditado pri la tiama problemaro ĝenerale kaj pri la nuntempa problemaro de esperantistoj. Tiu dua eblo (soveta) devas resti ĝis nun ankaŭ kiel kampo por la persona forflugo de la leganto, respektive meditanto. Sed ankaŭ tiu estus valoro de la verko, ĉu ne? Bilanco aŭ epilogo? Mi jam diris, ke pozitiva, ĉu ne? Eĉ se mi neniom konus pri teatra adapto, mi kredas, ke mi ĉiukaze opinius, ke temas pri leginda verko, interesahistorio, ĉefe por esperantistoj, sed eble ne nur, kaj alloga rakonto. Koninte la teatrigon kaj konscie, ke la esperanta komunumo ne sufiĉas ankoraŭ por pli ambicia teatrado, mi sopiras nur, ke tiu historio falu enmane de lerta scenaristo, kiu permesus bonan kinadapton. Vere estas alloga filmo kaŝe inter tiuj niaj prapatroj de antaŭ unu jarcento. Al mi tio sonas kvazaŭ espero de plia kaj plua evoluo de tiu

historio. Kaj mi ne pensas pri esperanta eksperimento, sed pri historio kiu estu konata de la tuta mondo. 
— Kani. Boletín n396 (okt 2011)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]