El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberobello estas komunumo de Italio Ĝi apartenas al la regiono Apulio kaj al la provinco Bari. Fine de 2023 en la komunumo vivis 10 248 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Castellana Grotte, Fasano (BR), Locorotondo, Martina Franca (TA), Monopoli, Mottola (TA) kaj Noci.
La lokaj trullo-domoj kreiĝis antaŭ jarcentoj rezulte de ruza truko por eviti pagon de dom-imposto. Temas pri konusformaj ŝtondometoj, konstruitaj sen mortero. Oni povis facile malkonstrui ilin kiam venis la reĝaj impostkolektantoj kaj remeti la ŝtonojn post ilia foriro[1].