Vikipedio:Aktualaĵoj
Tempo: 04:41 UTC | Dato: merkredo, la 5-a de junio, 2024
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen la aktualaĵoj, kiuj nun aperas sur la ĉefpaĝo:
|
Jen la arkivo de aktualaĵoj, kiuj aperis sur la ĉefpaĝo:
9-a de aŭgusto
- Malfermiĝis internacia konferenco de la Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA) en la meksika urbo Guadalajara. Ĝin ĉeestas la kanada ĉefministro Stephen Harper, la meksika prezidanto Felipe Calderon kaj la usona prezidanto Barack Obama.
13-a de aŭgusto
- La Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian "gravan maltrankvilon" pro la nova kondamno de la politika kontraŭulino Aung San Suu Kyi en Birmo.
16-a de aŭgusto
- Clotilde Reiss, 24-jara franca studentino, enkarcerigita en Irano pro akuzo pri partoprenado en manifestacioj la 15-an kaj 17-an de junio en Esfahano, kaj redaktado de raporto pri tiuj, estis trapasigita el malliberejo Evin en la francan ambasadejon en Tehrano.
17-a de aŭgusto
- Rezulte de la akcidento en la Sajana-Ŝuŝenska hidroelektrocentralo (Ĥakasio, Rusio) pereis 13 kaj malaperis pli ol 60 homoj. Tri blokoj de la plej granda rusia elektrocentralo estis plene detruitaj, por ties restarigo necesos almenaŭ 4 jaroj.
18-a de aŭgusto
- Mortis Kim Dae-Jung, la 15-a Prezidanto de Sud-Koreio.
24-a de aŭgusto
- Kvanto de pereintoj rezulte de la akcidento en la Sajana-Ŝuŝenska hidroelektrocentralo (Rusio) kreskis ĝis 69 homoj.
25-a de aŭgusto
- Sud-Korea KARI lanĉis raketon "KSLV" kun satelito ĉe Naro-Kosmocentro. La satelito malsukcesis ĵetiĝi en la planitan orbiton.
27-a de aŭgusto
- Forpasis fama soveta, rusa verkisto Sergej Miĥalkov, aŭtoro de la himnoj de Sovetunio kaj de Rusio. Li havis 96 jarojn.
28-a de aŭgusto
- La stangoaltsaltistino Jelena Isinbajeva saltas en Zuriko en Letzigrund super 5,06 metroj, kio estas nova mondrekordo.
|