23 (nombro)
Etoso
Dudek tri estas la natura nombro, kiu sekvas dudek du kaj antaŭas dudek kvar.
La nombro 23 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo: 10111
- en okuma sistemo: 27
- en deksesuma sistemo: 17
23 estas primo. Ĝi estas la atomnumero de Vanado. Oni ĉine skribas la nombron 23 tiel: 二十三.
En brazila folkloro la 23 absolute rilatas al urso, sed ĉiuj nombroj finitaj per 23 rilatas al kaprino.