|
| « […] histerio de ŝveliĝo estas unu el plej mirindaj signoj de la [Usono » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasio aŭ tento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| |
|
| « Fortaj atakoj de tiu ĉi malsano estas nenio alia kiel pluraj provoj de transformiĝo por fuĝo… Unu el plej oftaj estas la transformiĝo je la mortinto… Tio estas la plej centra el ĉiuj transformiĝoj… La cirkla formo de la fuĝo per transformiĝo donas al la histerio ĝian karakteran aspekton. Ĝi ankaŭ klarigas multecon de ligoj inter fenomenoj de la erotika kaj religia naturo, karakteran por tiu ĉi malsano. Perforta detenado ĉiam instigas al la fuĝo kaj la fuĝoprovoj ĉiam finiĝos per fiasko, se la detenanto estas sufiĉe forta… » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « [pri histerio kaj manio] Salteco kaj grandskaleco de la eventoj, unuiĝante kun la kerna agresa intenco, montras profundan parencecon kun paso de alia psika malsano — la manio. La maniaj transformiĝoj okazas kun neimagebla facileco… Manio estas la paroksismo de kaptado de la predo. Ĉi tie gravas nur unu afero: eltrovi, atingi, kapti. La englutado mem ne ludas specialan rolon. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Identigado en histerio plej ofte estas uzata por esprimi seksan komunecon. Histeriulo identigas sin en simptomoj de sia malsano plej ofte — se ne sole — kun persono, kun kiu li havas seksan rilaton aŭ kiu estis en tia rilato kun la sama persono kiel li. Por identigado en histeria fantazio kaj en sonĝo sufiĉas imago pri seksaj rilatoj, kiu tute ne devas esti reala. » | — Sigmund Freud, Sonĝointerpretado [1899] |
|