Natria per-tekneciato
Natria per-tekcneciato | |||
Kemia strukturo de la Natria per-tekcneciato | |||
3D Kemia strukturo de la Natria per-tekcneciato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Natria salo de per-tekneciata acido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | |||
ChemSpider kodo | 7844842 | ||
PubChem-kodo | 23689036 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Blanka aŭ pale rozkolora solido | ||
Molmaso | 169.89 g mol−1 | ||
Smiles | [Na+].[O-][Tc](=O)(=O)=O | ||
Solvebleco | Akvo:Solvebla | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R8 R36 | ||
Sekureco | S17 S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H340, H350, H360, H372, H373 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P101, P102, P103, P202, P262, P273, P280 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria per-tekcneciato, per-tekcneciato de natrio aŭ NaTcO4 estas kemia komponaĵo de natrio kaj teknecio. Ĝi preparatas pere de reakcio inter la teknecia oksido aŭ tekneciata acido kaj kaŭstika sodo. Ĉi-senkolora salo konsistas je anjono [TcO4]− kaj katjono Na+.
Ĝia radioaktiva anjono konata kiel 99m[TcO4]− estas grava radiofarmaciaĵo por diagnoza uzo. La avantaĝo de tiu radioaktiva substanco estas ĝia duonvivo je 6 horoj kaj la malalta ekspozicio al la paciento, kiu permesas aplikaĵoj je pli ol 30 milikurioj[1].
Sintezo
redaktiSintezo 1
redakti- Pere de reakcio inter heptaoksido de teknecio kaj kaŭstika sodo:
|
Sintezo 2
redakti- Aŭ traktado de pertekneciata acido kaj natria karbonato:
|
Sintezo 3
redakti- Aŭ pere de reakcio inter pertekneciata acido kaj natria nitrato:
|
Kemiaj proprecoj
redaktiSintezo 3
redaktiLa pertekneciatoj aŭ [TcO4]− estas deirmaterialo por la plejmulto el la kemio de la teknecio. La pertekneciataj saloj ĝenerale estas senkoloraj. [TcO4]− produktiĝas per oksidigo de la teknecio kaj nitrata acido aŭ kun hidrogena peroksido:
|
Sintezo 4
redakti- Preparado per agado de la nitrata acido
|
La pertekneciata anjono estas simila al permanganata anjono, sed ĝi estas pli malforta oksidigagento. Ĝi estas kvaredra kaj diamagneta. La norma elektroda potencialo por TcO4−/TcO2− estas nur +0,738 V en acida medio, kiam komparata al +1,695 por MnO4−/MnO2−. Pro ĝia malforta oksidiga povo, [TcO4]− estas stabila en alkala solvaĵo. [TcO4]− estas pli simila al [ReO4]−. Depende de la reduktagento, [TcO4]− povas konvertiĝi al derivaĵoj enhavanta Tc(VI), Tc(V) kaj Tc(IV). Pro malesto de fortaj kompleksigaj ligentoj, TcO4− reduktiĝas al oksidonombro +4 pere de formado de TcO2 hidrato.
Literaturo
redakti- GuideChem
- Slideshare
- Chemical Book
- Fundamentals of Nuclear Pharmacy, Gopal B. Saha
- Pediatric Nuclear Medicine, S.T. Treves
- Basic Sciences of Nuclear Medicine, Magdy M. Khalil
- Pharmaceutical Practice, Judith A Rees, Ian Smith, Jennie Watson
Referencoj
redakti- ↑ Kurio Arkivigite je 2015-09-14 per la retarkivo Wayback Machine, kies simbolo estas Ci, estas mezurunuo de radioaktiveco nomata omaĝe al Pierre Curie kaj Marie Curie, kiu difinas la mason da radia emisio laŭ ekvilibro kun unu gramo da elemento radiumo.