Temporary Disabled. :) please Go back Vaganto super Nebulmaro - Vikipedio www.fgks.org » Address: [go: up one dir, main page] Include Form Remove Scripts Accept Cookies Show Images Show Referer Rotate13 Base64 Strip Meta Strip Title Session Cookies Ĉefpaĝo Hazarde Ĉirkaŭe Ensaluti Agordoj Donaci Pri Vikipedio Malgarantioj Serĉi Vaganto super Nebulmaro pentraĵo de Caspar David Friedrich Lingvo Atenti Redakti Vaganto super Nebulmaro (germane Der Wanderer über dem Nebelmeer) estas pentraĵo plenumita ĉirkaŭ la jaro 1818 de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich. Ĝi estas kutime rigardita kiel la plej fama majstroverko de tiu artisto, kaj iasence fariĝis ikono de la romantikisma movado. Vaganto super Nebulmaro Caspar David Friedrich, Der Wanderer über dem Nebelmeer), ĉ. 1818 Oleo sur tolo 94,8 cm × 74,8 cm cm Kunsthalle de Hamburgo (Hamburgo) v • d • r La pentraĵo bildigas viron, eble Friedrich mem, starante pinte de alta monto. Videblas nur lia dorso (kutima efekto en la verkaro de tiu artisto). La homo staras antaŭ granda amaso da nebulo. Ankaŭ estas vico da gigantaj montoj en la fono. La plej granda parto de la pentraĵo estas tamen kovrita de la ĉielo. La bildo estas posedaĵo de Kunsthalle Hamburg, kie ĝi estas ekspoziciata. Kategorio Vaganto super Nebulmaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Vaganto super Nebulmaro (germane Der Wanderer über dem Nebelmeer) estas pentraĵo plenumita ĉirkaŭ la jaro 1818 de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich. Ĝi estas kutime rigardita kiel la plej fama majstroverko de tiu artisto, kaj iasence fariĝis ikono de la romantikisma movado.
La pentraĵo bildigas viron, eble Friedrich mem, starante pinte de alta monto. Videblas nur lia dorso (kutima efekto en la verkaro de tiu artisto). La homo staras antaŭ granda amaso da nebulo. Ankaŭ estas vico da gigantaj montoj en la fono. La plej granda parto de la pentraĵo estas tamen kovrita de la ĉielo.
La bildo estas posedaĵo de Kunsthalle Hamburg, kie ĝi estas ekspoziciata.