Publius Papinius Statius (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 45 en Napolo, mortinta ĉirkaŭ la jaro 96) estis romia verkisto.
Li edukitis fare de la patro, kiu mem estis klerita poeto, en poezifarado kaj improvizado. Li ricevis ofte premiojn en konkursoj poetaj. Sed dum la tuta vivo li restis dependa de la inklino de Domiciano kaj de la romia aristokrataro, kiujn li troige blandadis.
De liaj skribitaĵoj, de ties impona fantazio kaj forto eĉ Goeto ravitis - malgraŭ troŝarĝo mitologia -, restis ĝis hodiaŭ: »Silvae«, laŭokazaj poemoj en kvin libroj, la verko »Thebais«, epopeo en 12 libroj kaj nefinita epopeo »Achilleïs«.