Michael Moore
Michael Francis MOORE (n. 23-an de aprilo 1954 en Flint, Michigan, Usono) estas kritika usona dokumentfilm-faristo kaj aŭtoro.
Filmoj
redaktiRoger kaj mi
redaktiMoore famiĝis en 1989 per la filmo Roger and Me, en kiu li prezentis sian hejmurbon Flint (proksime al Detroit), post kiam General Motors la uzinojn fermis kaj translokis al Meksiko, kie ĝi devis multe malpli elspezi por salajroj. Moore ekde tiam estas kalkulita kiel kritikanto de tutmondiĝo.
TV Nation
redaktiInter 1994 kaj 1995li estis moderatoro de satira serio TV Nation, kie li reĝisoris.
Canadian Bacon
redaktiEn 1995 prezentis Moore la satiran filmon Canadian Bacon (= kanada lardo), en kiu usona politikisto planas militon kontraŭ Kanado, por altigi sian popularecon.
The Big One
redaktiEn la filmo The Big One estas prezentita lia prelegvojaĝo tra Usono. En tio li akre kritikis la firmaon Nike, ĉar ĝi kudrigas la ŝuojn (je 19 cendoj) en Indonezio kaj pro tio estis amase maldungitaj la laboristoj.
The Awful Truth
redaktiEn 1999, li sukcese gajnis „Hugh M. Hefner First Amendment Award” en la kategorio arto kaj amuzo, pro reĝisorado.
Bowling For Columbine
redaktiEn la filmo Bowling For Columbine (2002) li kritikas la rilaton de usonanoj al armiloj (komparu National Rifle Association of America), kiu ebligas masakrojn en lernejoj kiel tiu de Columbine. Li eluzis okazon de premiotransdono por kritiki la trian golfan militon kaj prezidenton George W. Bush.
Fahrenheit 9/11
redaktiEn la filmo Fahrenheit 9/11 li esploras la faktojn de la teroratako kontraŭ Usono en 2001.09.11 kaj la rilaton inter politikistoj George W. Bush kaj teroristo Usama bin Laden. La filmo ricevis premion Ora Palmo, la plej altan premion de Festivalo de Cannes. Tiu estis la unua dokumenta filmo ekde 1956, kiu tiun premion ricevis. Fahrenheit 9/11 estas la plej sukcesa dokumenta filmo de ĉiu tempo.
La filmo (post kvereloj de Disney kaj Miramax) ekprezentiĝis la 25-an de junio 2004 en la usonaj kaj kanadaj kinejoj.
Ray Bradbury, aŭtoro de Fahrenheit 451, akuzis Moore, ŝteli la titolon sendemande.
Muzika video
redaktiMoore reĝisoris multajn muzikajn videojn, antaŭ ĉio por la politike maldekstra Rokbando Rage Against the Machine, inkluzive la kantojn "Sleep Now in the Fire" kaj "Testify", en kiuj ili ili kritikas la dupartissistemon de usono kaj ankoraŭfoje kaptas la okazon kondamni George Bush. Li estis arestita dum la surbendigo de "Sleep Now in the Fire", kiu filmiĝis sur la Wall Street, ĉar la urbo New York ne donis al Rage Against the Machine permeson ludi tie.
Sicko
redaktiNun laboras Michael Moore pri dokumenta filmo pri la sansistemo kun titolo Sicko.
Kariero kiel aŭtoro
redaktiMoore skribis 3 kasoplenigaĵon: Downsize This!, Stupid White Men kaj Dude, Where's My Country? (ambaŭ kritikas la usonan enlandan kaj eksteran politikon). La usona gazeto The New Republic proponis malice liajn librojn kiel "Noam Chomsky por infanoj".
Kritiko
redaktiKritikantoj asertas, ke filmoj de Moore ne estas dokumentaj filmoj, nur surekranigitaj filmoj.
retpaĝoj
redakti- sinprezento angle
- Malferma letero de Mikael Moore Arkivigite je 2006-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (Esperanta traduko)
Kritikaj paĝoj pri Michael Moore
redakti- [1] Arkivigite je 2004-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- mensogoj de Moore Arkivigite je 2007-05-18 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Moore Watch Arkivigite je 2005-08-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Bowling For Truth Arkivigite je 2021-12-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Michael Moore Hates America, the movie Arkivigite je 2004-10-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
La oficiala rebato de Moore al kritikantoj
redakti- ... Arkivigite je 2004-10-11 per la retarkivo Wayback Machine angle
- When You Wish Upon A Star Arkivigite je 2004-06-10 per la retarkivo Wayback Machine - la mesaĝo de Michael vendrede la 7-a de majo 2004 angle