Vikipedio:Aktualaĵoj: Malsamoj inter versioj
Etoso
Neniu resumo de redakto |
Airon90 (diskuto | kontribuoj) e Aktualaĵoj alinomita al Vikipedio:Aktualaĵoj |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 06:56, 29 jun. 2009
Tempo: 00:18 UTC | Dato: merkredo, la 12-a de junio, 2024
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen la aktualaĵoj, kiuj nun aperas sur la ĉefpaĝo:
|
Jen la arkivo de aktualaĵoj, kiuj aperis sur la ĉefpaĝo:
Sabato, la 8-a de novembro 2008
- La dekstracentra opozicia Nacia Partio de John Key gajnis la nacian balotadon en Nov-Zelando. Kun sole 34% de la voĉdonoj (kontraŭ 45% por John Key), la ĉefministrino Helen Clark agnoskis sian malvenkon.
- Almenaŭ 82 personoj, plejmulte infanoj, mortis pro la disrompiĝo de lernejo en Pétion-Ville, ĉirkaŭurbo de Portoprinco (Haitio). Priserĉante la rubon, la savistoj esperas ankoraŭ trovi supervivantojn.
Jaŭdo, la 6-a de novembro 2008
- La nova Reĝo de Butano, Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, 28-jara, iĝas hodiaŭ, en kronada ceremonio, la plej juna monarĥo en la mondo.
- Teroristino eksplodigas sin en itinera buseto en Vladikavkaz (Nord-Osetio, Rusio). 12 personoj mortis (sep tuj, aliaj en malsanulejoj). Plejparto de la mortintoj estis studentoj de la apuda Nord-Osetia Ŝtata Universitato.
Merkredo, la 5-a de novembro 2008
- Barack Obama estas elektita kiel la 44-a prezidanto de Usono. Li estas la unua duonnigra politikisto elektita por tiu posteno.
Mardo, la 4-a de novembro 2008
- Hodiaŭ estas la ĉefa tago de la usona prezidanta baloto inter John McCain kaj Barack Obama.
- Komuro Tetsuya, la japana muzikproduktoro estis arestita pro trompo. Li trompis investanton de Hjogo per falsa cedo de kopirajtoj de siaj muzikoj.
Lundo, la 20-a de oktobro 2008
- Francio: mortis Fratino Emmanuelle, 99-jara religiulino, konata pro sia bonfara agado ĉe ĉifonuloj de Kairo.
Mekredo, la 10-a de septembro 2008
- Komenciĝis elekto-kampanjo por posteulo de Fukuda Yasuo, la eksa partiestro de LDP kiu estas la eksa Ĉefministro de Japanio. 5 kandidatiĝis: Ishinara Nobuteru, Koike Yuriko, Aso Taro, Ishiba Shigeru kaj Yosano Kaoru.
- Dudek personoj mortis en sunaisma moskeo en Pakistano, kiam nekonataj personoj alkuris la konstruaĵon dum la vespera preĝo kaj enĵetis kelkajn manbombojn.
- NATO anoncis, ke ĝi retiras siajn ses ŝipojn el la Nigra maro, kiujn la alianco sendis pli frue lige kun la konflikto ĉirkaŭ Sud-Osetio. La ŝipoj venis el Hispanio, Germanio, Pollando kaj Usono.
Mardo, la 9-a de septembro 2008
- Kartvelaj uzantoj de Interreto denove povas viziti paĝarojn el domajno .ru. La domajno estis blokita la 9-an de aŭgusto pro la milito en Sud-Osetio, tiam ankaŭ estis ĉesigitaj televidelsendoj de pluraj nekartvelaj kanaloj, inter ili EuroNews.
Lundo, la 8-a de septembro 2008
- Malofta en aŭtuno leviĝo de akvonivelo en la rivero Lena okazas pro pluvado, informas jakutiaj meteorologoj.
Dimanĉo, la 7-a de septembro 2008
- Tago de la Urbo estis festata en Moskvo, la rusia ĉefurbo. Ĉi-jare oni festis pason de 861 jaroj ekde la oficiala fondojaro de la urbo. La feston paroprenis, laŭ taksoj, ĉ. 4,5 mln. homoj.
Sabato, la 6-a de septembro 2008
- Prezidentoj de Armenio kaj Turkio renkontiĝis en Jerevano antaŭ la piedpilka ludo de la ilialandaj teamoj. Turkaj piedpilkistoj venkis. Armenio restas la sola eks-sovetia respubliko, kun kiu Turkio ne havas oficialajn diplomatiajn rilatojn, nun la rilatoj eble pliboniĝos.
Mardo, la 2-a de septembro 2008
Lundo, la 1-a de septembro 2008
- La japana ĉefministro, Fukuda Yasuo, demisiis.
- 51 el 55 mezlernejoj en Sud-Osetio ekfunkciis post urĝa riparo.
- Vicestro de Ŝtata Dumao de Rusio Vladimir Ĵirinovskij en televida intervjuo akuzis Estonion, Latvion, Litovion kaj Pollandon pri partopreno en, kion li nomis, usona plano por kvereligi Eŭropan Union, pro ilia plej akra en EU reago al la enmiksiĝo de Rusio en la konflikton en Sud-Osetio.
Sabato, 21-a de junio 2008
- Mainichi Shimbun finis sian angllingvan novaĵo-retejon "WaiWai Column" kiu estis kritikita pro vulgaraj enhavoj.
Vendredo 20-a de junio 2008
- Pramŝipo Sunflower Nishiki kaj fiŝŝipo koliziis en Akaŝi-markolo. La fiŝŝipo renversiĝis. Patrolŝipo de Japana Bordopatrolo savis la 3 ŝipanojn de la fiŝŝipo.
Ĵaŭdo 19-a de junio 2008
- Ekvalidis neoficiala armistico inter Israelo kaj Hamas.
- Misisipo inundis pli ol 2 milionojn da hektaroj.
Sabato, 24-a de majo 2008
- La 90-jaraĝa fotoĵurnalisto Cornell Capa, frato de legenda militfotisto Robert Capa, mortas en Nov-Jorko de natura mortokaŭzo en sia manhatana loĝejo.
Ĵaŭdo, 22-a de majo 2008
- La ĉinaj aŭtoritatoj agnoskas jam ĉirkaŭ 74,000 viktimojn, enkalkulante kaj mortintojn kaj malaperintojn pro la tertremo en Siĉuano.
Merkredo, 21-a de majo 2008
- Moskvo, Manchester United gajnas la ligon de ĉampionoj kontraŭ Chelsea Football Club.
Vendredo, 16-a de majo 2008
- Domingo : Leonel Fernández (foto) elektita kiel prezidento.
Mardo, 13-a de majo 2008
- Barato : atencoj en Jaipur mortigas 63 personojn kaj vundas pli ol 210 aliajn.
Merkredo, 27-an de februaro 2008
- AFP kaj AP sciigas : "Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco". Fakte kandidato proponita de du svisaj parlamentaninoj estas UEA .
Mardo, 26-an de februaro 2008
- Novjorka Filharmonio estrita de Lorin Maazel koncertis en Granda Orienta Teatro de Pjongjango.
Dimanĉo, 24-an de februaro 2008
- Marion Cotillard ricevis Oskaron por plej bona aktorino en la filmo La Môme (La Vie En Rose) de Olivier Dahan.
- Raúl Castro estis elektita kiel nova prezidento de Kubo.
- Balotoj en Kipro por prezidenteco, Demetris Kristofias - komunista ĉefsekretario - ricevis 53,53 %
Sabato, 23-an de februaro 2008
- Mortas Janez Drnovsek iama slovena prezidento, pro kancero
|