Jukka Pietiläinen
Plurlingvismo kaj Esperanto:
Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado
Resumo
La prilingva ideologio de la Esperanto-movado aŭ tiu de Universala Esperanto-Asocio
ŝanĝiĝis ekde la 1960-aj jaroj. La malnova idearo emfazis “la lingvan problemon”, kiu estis
komprenata unuavice kiel manko de interkompreno pro diverslingveco, kaj kiu opiniis la
plurecon de lingvoj la ĉefa kialo de tiu lingva problemo. Sekvante la aktiviĝon de etnaj
politikaj movadoj ekster la Esperanto-movado la tradicia ideologio estis modifita en la 1970aj jaroj kaj la nova idearo ricevis sian kulminon en la Manifesto de Prago en 1995. Ankaŭ la
fortiĝanta pozicio de la angla lingvo estis unu el la kialoj por tio, ke necesis reformi la
malnovan lingvan politikon, laŭ kiu neniu nacia lingvo povas esti ĝenerale akceptata.
Humphrey Tonkin ludis gravan rolon en la formiĝo de la nova lingva politiko de Universala
Esperanto-Asocio.
1
Persona antaŭrimarko
Mi mem aliĝis al la Esperanto-movado kaj ĝia lingva komunumo meze de la 1980-aj jaroj
(kadre de elementa kurso, aŭtune 1983), unuavice pro ideaj kialoj. Antaŭ la eklernado kaj
dum la unuaj jaroj de lernado de Esperanto mi informiĝis pri la ideoj por reformi la mondon
kiel la Nova Monda Ekonomia Ordo aŭ Nova Monda Informa kaj Komunika Ordo (NMIKO).
Mi komencis studi ĵurnalistikon en 1985 en la universitato de Tampereo en fakultato, kie unu
el la profesoroj estis inter la fortaj subtenantoj de NMIKO. Kvazaŭ laŭ la spirito de la epoko,
mi nature ligis mian novan intereson al Esperanto kun tiuj ideoj pri reformado de la mondo
kaj trovis similajn ideojn en la Esperanto-movado. Tamen, tiam mi ne sciis, ke tiuj fenomenoj
estis relative novaj en la Esperanta movado, sed ĝuste tial mi trovis Esperanton subteninda
ideo.
2
La interkomunika problemo laŭ Zamenhof ĝis Lapenna
La rilato inter Esperanto kaj aliaj lingvoj forte ŝanĝiĝis dum la historio de la Esperantomovado. Ne temas unuavice pri rilato lingva, sed pri rilato idea aŭ ideologia. Unuavice temas
pri tio, ke la idea loko de Esperanto inter la lingvoj ŝanĝiĝis kaj esperantistoj komencis vidi la
estontan utopian venkon de Esperanto en alia maniero ol antaŭe.
En la komenca epoko de la lingvo Esperanto aperis unuavice kiel ilo por transiri lingvajn
barojn, kiuj aspektis nesupereblaj. Apud tiu celo Zamenhof strebis al la unuigo de la homaro,
kaj li ne vidis ion aparte negativan en tio, se en fora estonteco naciaj lingvoj malaperus. Eĉ
pli, en 1910 li firme emfazis: “La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro
nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion” (Zamenhof 2006, 195). Li
tamen opiniis, ke tiu celo estas por malproksima estonteco kaj praktike necesa estus nur, ke
malaperu altrudado de naciaj lingvoj de unu gento al alia, ke “konservinte sian gentan lingvon
kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj
intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan […]” (Zamenhof 2006, 196).
Surbaze de la idealo de Zamenhof, ke la naciaj lingvoj iom post iom malaperu, formiĝis
ankaŭ la ideologia koncepto, kiu nomiĝas sennaciismo. En ĝi la idealo pri Esperanto kiel la
ĉefa lingvo havas sian plej klaran manifestiĝon: sennaciistoj volas, ke Esperanto estu por ili
sia “ĉefa lingvo kaj la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn” (Lanti 1970, 38). La
influo de sennaciismo estis forta en la laborista Esperanto-movado, sed ankaŭ en la neŭtrala
movado la ideo pri Esperanto kiel la sola internacia lingvo (tamen sen ideo pri forigo de
naciaj lingvoj) havis fortan pozicion. Kritikantoj de Esperanto povis opinii Esperanton
malamiko de naciaj lingvoj, eĉ se temus nur pri ilia internacia rolo.
En la neŭtrala Esperanto-movado unu el la ĉefaj porparolantoj de Esperanto kiel la estonta
sola internacia lingvo sendube estis Ivo Lapenna. La idea fluo ĉirkaŭ li manifestiĝas en la ĉefe
de li redaktita verko “Esperanto en Perspektivo”. Laŭ ĝi akcepto de unusola nacia lingvo
“montriĝis tute nereala”, ĉar “la grandaj nacioj ne estas pretaj cedi la akiritajn poziciojn de
siaj lingvoj, kaj, eĉ pli, ke aliaj ĉiam pli postulas la saman pozicion por siaj respektivaj
lingvoj”. Krome la lernado de naciaj lingvoj ne taŭgas kiel solvo ĉar, “eĉ la plej modernaj
instrumetodoj donas nur tre modestajn rezultojn” kaj se iam eblis koncentriĝi al lernado de la
latina aŭ nur de la franca, “hodiaŭ oni devus lerni tutan aron da aliaj lingvoj”. La menciita
paragrafo tamen atentigas ankaŭ pri etnaj minoritatoj kaj malgrandaj nacioj, kiuj “aŭdigas
siajn voĉojn por protekti siajn naciajn identecojn” (Lapenna 1974, 24-26).
Kutimis ankaŭ atentigi pri altaj kostoj de multlingveco, evidentaj mistradukoj, kiuj rezultas,
se pluraj lingvoj estas uzataj, kaj malaltigo de intelekta nivelo de internaciaj renkontiĝoj pro
tio, ke eblas elekti kiel reprezentantojn “ne la plej bonajn, sed tiujn, kiuj scias, almenaŭ
modeste, la koncernajn oficialajn lingvojn” (Lapenna 1974, 18).
Tamen al tiu idea fluo apartenas ankaŭ la ideo pri egalrajteco, sed en relative limigita formo.
Unuavice temas pri ĝeniĝo paroli en fremda lingvo, kiu en internaciaj konferencoj donas
avantaĝon al tiuj, kiuj povas uzi sian gepatran lingvon aŭ plene regas la oficialajn lingvojn.
Due, temas pri tio, ke nacioj, kies lingvoj estas oficialaj en internacia nivelo, “akiras
konsiderindajn avantaĝojn kompare kun nacioj, kies lingvoj ne estas oficialaj”, el kio sekvas
lukto ĉirkaŭ la lingvoj. (Lapenna 1974, 19-20)
La trarigardo de la revuo Esperanto, la ĉefa ideologia organo de la neŭtrala movado, plu
spegulas la lingvopolitikan ideologion ene kaj apud Universala Esperanto-Asocio en tiu
tempo. En komenco de la 1970-aj jaroj la mencioj pri “lingva problemo” en la revuo
Esperanto atentigis pri kostoj de plurlingveco kaj pri tio, ke ĝi estas unu el la urĝaj problemoj
de la homaro: “la industria mondo fakte elspezas neniom por solvi aŭ eĉ faciligi la urĝan
problemon de la plurlingveco” (Esperanto, decembro 1972, 204). Ankaŭ teknikaj solvoj
ricevis mallaŭdon. Ekzemple raporto pri la Eŭropa Junulara Konferenco pri Sekureco
atentigis pri “kaprica interpreta aparataro” kiel maltaŭga solvo (Esperanto, oktobro 1972,
172-173) kaj alia artikolo atentigis pri kreskego de traduklaboro (Esperanto, junio 1970,
90-91). La revuo enhavis ankaŭ informojn pri la akcidentoj, kiujn parte kaŭzis la lingva
problemo (Esperanto, decembro 1970, 187; Esperanto, oktobro 1971, 163). Nekompreno
lingva estis ankaŭ inter mencioj pri la lingva problemo: La revuo citas novaĵon de Reuter, laŭ
2
kiu marlimaj konfliktoj inter Usono kaj Sovetio solviĝis malpli facile “ĉar neniu parolas la
lingvon de la alia” kaj komentas ke “jen bona aŭguro por komunaj kosmovojaĝoj rus-usonaj!”
(Esperanto, marto 1972, 49).
Aparte interesa estis reago de la revuo “Esperanto” al bojkoto de fremdaj lingvoj en Libio en
1970, kie reduktiĝis la instruado de fremdaj lingvoj. La bojkoto kreos lingvan vakuon en
Libio, kiu finfine devas efiki favore al la ŝancoj de neŭtrala internacia lingvo (Esperanto,
oktobro 1971, 162). La revuaj artikoloj ankaŭ emfazis, ke inter esperantistoj la lingva
problemo estis “definitive solvita per Esperanto” (Esperanto, septembero 1972, 149).
Tamen aperis ankaŭ aliaj voĉoj. Brian D. Kaneen verkis artikolon “Dulingvismo kaj
diskriminacio en Kanado”, en kiu li atentigis pri la fakta diskriminacio de la franca lingvo,
malgraŭ oficila dulingveco (Esperanto, novembro 1972, 183-184). Aperis ankaŭ artikoloj pri
lingva batalado en Pakistano kaj Kimrio (Esperanto, oktobro 1972, 162), aŭ ke lingva
diskriminacio ne estas malpermesata en Britio (Esperanto, aprilo 1973, 62). Krome, jam tiam
montriĝis klare, ke “la angla lingvo nun estas la sola alia kuranto krom Esperanto en la
konkurso al internacia kompreniĝo” (Esperanto, julio-aŭgusto 1972, 124). La revuo ankaŭ
raportis, ke internacia Esperanto-konferenco en Antverpeno, 29.4.-1.5.1972, faris firman
elpaŝon kontraŭ lingva diskriminacio kaj konstatis, ke etnaj grupoj malhavas adekvatajn
eblecojn de normala uzado de sia gepatra lingvo (Esperanto, junio 1972, 102). Do, la tradicia
idearo komencis jam havi pli da vario, kvankam la ĉefa linio plu emfazis la multlingvecon
kiel kialon de problemoj.
3
Ekesto de ideologia ŝanĝiĝo
La ideologia ŝanĝiĝo komenciĝis en la 1960-aj jaroj kaj fariĝis pli videbla en la 1970-aj. Apud
la “tradicia esperantisma ideologio” aperis ĝia modifo, aŭ tute nova ideologia koncepto, kiu
pli emfazis egalrajtecon, utilon de plurlingveco, apartan valoron kaj konservindon, se ne
evoluigon, de minoritataj lingvoj. La problemoj de multlingveco kaj “la lingva problemo” kiel
tuteca koncepto komencis aperi malpli ofte.
Iusence komenca punkto estis la agado de TEJO kontraŭ lingva imperiismo, kies unu kulmino
estis la Deklaracio de Tyresö en 1969. En ĝi TEJO esprimis sian starpunkton pri la lingva
problemo jene:
Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo,
oni venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ĉiu formo, al
malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu baziĝas sur
diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj
lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva
imperiismo. (Tonkin 2006, 150)
Kvankam minoritataj lingvoj ne estas eksplicite menciataj en ĝi, la deklaracio de Tyresö
atentigis pri la malsamrangeco de naciaj lingvoj kaj pri lingva imperiismo. Lingvoj ne estis
aparte atentataj en neesperantistaj kontraŭimperiismaj debatoj de tiu epoko kaj tiel la
aktiveco de TEJO tiuflanke bone reprezentis la ŝanĝiĝantan esperantistan starpunkton pri la
rolo de lingvoj.
3
Unu el la gravaj paŝoj en la ideologia ŝanĝiĝo estis la apero de Internacia Komitato por Etnaj
Liberecoj (IKEL) en 1978. IKEL kaj ĝia revuo Etnismo, komencita jam en 1972, celis
kunlabori kun movadoj, kiuj defendas minoritatajn etnojn kaj ankaŭ konsciigi esperantistojn
pri la defendado de minoritatoj. En la unua numero de Etnismo la afero estis difinita jene:
Luktado kontraŭ lingva diskriminacio neniel povas limiĝi al la ŝtataj lingvoj, sed ĝi
devas, kondiĉe ke ĝi estas sincera, konsideri samtempe la ŝtatinterne malfavoratajn
lingvojn de etnaj minoritatoj. (Etnismo n-ro 1, 10.05.1972)
Esperanto estis celita por uzado en ĉiuj interetnaj rilatoj. Do, laŭ tiu difino la problemo de
internacia lingvo ne temis nur pri la neeblo interkompreniĝi, sed pri egaleco sendepende de la
gepatra lingvo. Ja en pluraj landoj la anoj de etnaj minoritatoj scipovas ankaŭ la ŝtatan
lingvon. En tio estis principe nenio nova kompare al ideoj de Zamenhof kaj de fruaj
esperantistoj esprimitaj en Deklaracio pri Esperantismo: ke neŭtrala internacia lingvo “povus
servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si
pri la lingvo” (Privat 1927, 25). Tamen tia okupiĝo pri enlandaj lingvaj problemoj ne estis
aparte emfazata en la ideologio, kiu regis en la postmilita UEA.
Tia pensado certe ekzistis jam pli frue, almenaŭ en iu formo. Ekzemple, en fonda kunveno de
la Esperanto-klubo de Jyväskylä, la 21-an de marto en 1963, la esperantisto Eino Lehkonen,
laŭ raporto, emfazis la gravecon de Esperanto ĝuste kiel protektanto de malgrandaj lingvoj de
tiuj, kies lingvojn la grandaj popoloj emas sufoki. Pro ĝia rolo kiel nenies gepatra lingvo
Esperanto ne subpremus kulturon de ajna popolo1. Tamen tio certe ne reprezentis la solan, kaj
eble eĉ ne la ĉefan, idean fluon en la finnlanda Esperanto-movado. Eĉ en la 1980-aj jaroj inter
finnlandaj esperantistoj ankoraŭ eblis aŭdi opiniojn, kiuj neglektis la lernadon de aliaj lingvoj
ol Esperanto kaj opiniis la lingvan plurecon negativa fenomeno. Kutime tiajn opiniojn
esprimis pli maljunaj esperantistoj, dum la pli junaj jam vidis la internacian lingvan situacion
en alia maniero.
En Universala Esperanto-Asocio la ideologia ŝanĝo ricevis pli da forto, kiam okazis la ŝanĝo
de la prezidanteco de Lapenna al Tonkin en la jaro 1974, kvankam tio certe ne estis kialo aŭ
io drasta renovigo en la asocia politiko. En sia Hamburga parolado Lapenna vidis la nombran
kreskon de lingvoj en internaciaj organizoj kiel indikilon pri tio, ke “la lingva problemo
komplikiĝis kaj ĉiam pli komplikiĝas” kaj el tiu sakostrato la sola eliro estus akcepto de unu
sola lingvo (Esperanto, septembro 1974, 146).
Tamen tiu idea evoluo komencis jam ĉe Lapenna. Laŭ atesto de Tonkin “jam antaŭ 1974
Lapenna komencis iom diskrete levi ĉe Unesko kaj UN demandojn pri lingva diskriminacio
kaj homaj rajtoj” kiuj post 1974 fariĝis “signifa parto de la argumenta strategio de UEA”
(Tonkin 2006, 81).
Iusence la nova aliro al la lingva problemo estas videbla ankaŭ en raportoj de la revuo
Esperanto, kiuj atentas malpli “la lingvan problemon” en pli frua senco, sed atentas pli la
politikan dimension de ĝi. Tamen en 1974 kaj 1975 aperis ankaŭ multe da kontribuaĵoj
surbaze de la tradicia aliro al la lingva problemo: manko de komuna lingvo, plureco de
lingvoj ktp.
1
Laŭ raporto en la arkivo de la Esperanto-klubo de Jyväskylä.
4
En la revuo Esperanto aperis raportoj pri minoritataj lingvoj, lingva batalo en Belgio (marto
1975, 48), demando pri tio, ĉu la friula estas nomenda lingvo aŭ dialekto (novembro 1976,
183). Tamen laŭ la tradicia stilo la revuo Esperanto ankoraŭ atentigas pri problemoj de
plurlingveco en Eŭropa Ekonomia Komunumo (januaro 1975, 3) kaj kritikas tion, ke lingva
egalrajteco fariĝis aĉetebla varo (la aldono de la araba kiel labora lingvo en Unesko, marto
1975, 47).
Ankaŭ la nomŝanĝo de la ĉefa faka revuo pri lingvaj problemoj en 1976-77 de “La Monda
Lingvo-Problemo” al “Language Problems and Language Planning” estis unu el indikiloj pri
la ŝanĝita rilato al lingva(j) problemo(j). Ne nur la ĉeftitolo ŝanĝiĝis de Esperanto al la angla,
sed ankaŭ la lingva problemo ne plu aperis kiel unu, sed en pluralo kaj estis ligita al lingva
planado (Tonkin 2006, 37-38).
En kongresaj rezolucioj la ŝanĝoj estas malpli klare videblaj. En 1975 ankoraŭ aperis la ideo,
ke “la ĉiam kreskanta problemo de multlingveco grave bremsas liberiĝon kaj plivastiĝon de la
kunlaboro celata de la konferenco” (= La Eŭropa Konferenco por Sekureco kaj Kunlaboro)
(Esperanto, septembro 1975, 145) kaj en 1976 la kongresa rezolucio emfazis la egalecon de
lingvoj nur en inter-ŝatataj rilatoj “en la ĝusta kaj justa rilatado de la ŝtatoj” kaj proponis
Esperanton “por oficiala utiligo en internaciaj organizoj” (Esperanto, septembro 1976, 141).
Tamen jam tiam Humphrey Tonkin emfazis en sia festparolado la pozitivan rolon de la angla
“kiel konvinkitaj internaciistoj ni ĝojas, ke la diversaj nacioj interesiĝas pri la senpera
komunikado de iliaj civitanoj kun tiuj de aliaj landoj, ni bedaŭras ke tio ne okazas en spirito
de reciprokeco”. Tamen li menciis ankaŭ la enlandan trudadon de la propraj valoroj al aliaj
kiel neakcepteblan, kiun lastatempe spertis loĝantoj de Soweto, kebekanoj kaj usonaj
parolantoj de la hispana (Esperanto, septembro 1976, 144-145).
Laŭ la kongresa rezolucio de la Lucerna UK (1979) estis difinita erara la supozo, ke eblas
trovi ekvilibron inter lingva egaleco kaj lingva unueco kaj ke tiu erara supozo povas konduki
al politikaj rivalecoj, diskriminacio kaj superfluaj elspezoj. Esperanto aperis en tiu rezolucio
kiel adekvata respondo, samtempe justa kaj praktika. La lingva problemo ankaŭ plu aperis en
singularo, kvankam eble malpli emfazite ol iam pli frue (Esperanto, septembro 1979, 147).
Tamen, kiel prave atentigas Michel DucGoninaz en la 1970-aj jaroj, la partopreno de la
esperantistoj en la batalo kontraŭ lingva imperiismo, ne estis subtenata de ĉiuj tendencoj. Ĝi
estas rifuzata “unuflanke de la soveta skolo, kiu asertas, ke lingvaj konfliktoj ne ekzistas,
almenaŭ en la socialismaj ŝtatoj, kaj ke lingvoj naciaj, “internaciaj”, “interpopolaj”, “mondaj”
kaj ankaŭ Esperanto povas pace kunekzisti” kaj aliflanke de subtenantoj de Manifesto de
Raŭmo (DucGoninaz 1985, 40).
Tamen en la internacia nivelo la batalo kontraŭ la superrego de la angla (kaj evidente ankaŭ
aliaj okcidentaj lingvoj) povis ricevi subtenon de esperantistoj ankaŭ el socialismaj landoj, se
la reganta pozicio de la rusa ene de la socialisma bloko, aŭ eĉ pli ene de Sovetio mem, ne estis
inkluzivita.
5
4
Ekster-esperanta evoluo kiel klariga faktoro
La ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado tamen ne okazis en vakuo. La tradicia
Esperanta ideologio kun malmulta okupiĝo pri malapero de naciaj lingvoj bone kongruis kun
la ĉefa ideologia linio de la tiutempa socio. Laŭ Allardt kaj Strack (1981) la ŝanĝo videblas
ekzemple en la komparo de diversjaraj eldonoj de anglalingva Enciklopedio de Sociaj
Sciencoj. En la eldono de 1931 aperis opinio, ke la evoluo kaŭzas malaperon de naciaj kaj
kulturaj limoj; dum en 1968 troveblas la ideo, ke la nombro de etne diversaj socioj kreskas
(Allardt & Strack 1981, 16-17). Iusence la Esperanta movado kun sia tradicia ideologio estis
unu parto de la socia moderniĝo, laŭ kiu la tradiciaj elementoj de kulturo kaj socio iom post
iom malaperos kaj estos anstataŭigataj per modernaj, raciaj elementoj. Laŭ tiu vidpunkto la
opinio, ke la naciaj lingvoj iom post iom malaperu, estis neniel stranga aŭ malkonforma al la
ĝeneralaj ideoj de la socio en la epoko, kiam la Esperanta idearo formiĝis.
Tamen ĝuste en la 1960-aj jaroj komenciĝis aktiviĝo de etnaj, politikaj movadoj en diversaj
partoj de Okcidenta Eŭropo. La evoluo, kiun sociologoj nomas eĉ neatendita (Studlar &
McAllister 1988, 48), estas relative vaste esplorita (Allardt 1979; Esman 1977; Smith 1981)
kaj ofte teorie ligita kun la fortiĝo de post-materiismaj valoroj. En Britio la lokaj naciismaj
partioj de Kimrio kaj Skotlando ekhavis reprezentiĝon en la Brita parlamento. La Parti
Québécois en Kanado estis fondita en 1968 (Rawkins 1984, 86), la eŭska kaj kataluna
naciismoj plu evoluis ĝuste en tiu tempo.
La evoluo de movadoj por etnaj rajtoj ankaŭ estas ligita kun la populariĝo de “unu-aferaj”
movadoj (mediprotekta, kontraŭ nuklea energio, kontraŭ mortopuno, virinaj rajtoj ktp.), kiuj
ne formas politikan partion kun plurflanka politika programo, sed provas influi al politikaj
decidoj nur rilate unuopajn problemojn. Malantaŭ tiu evoluo evidentas la fakto, ke sociaj
klasoj kaj klas-bazaj politikaj movadoj malfortiĝis. Krome la rapideco de sociaj ŝanĝoj kaj
ekonomiaj problemoj estas menciitaj lige kun tiu evoluo (Rawkins 1984).
Ne estas mirinde, ke la fortiĝo de la politika aktivado de minoritataj etnoj havis sian efikon
ankaŭ al la esperantistaro, kiu ja pli klare ol alia internacia movado okupiĝas ĝuste pri lingvaj
aspektoj de homaj rajtoj.
Apud la socia evoluo en unuopaj ŝtatoj ŝanĝiĝis ankaŭ la internacia situacio. La internacia
malŝtreĉiĝo kontribuis al plia kunlaboro preter naciaj kaj blokaj limoj. Al pli granda parto de
civitanoj de Okcidenta Eŭropo internacia vojaĝado fariĝis ebla, kaj la bezono pri fremdaj
lingvoj aŭ pri unu komuna lingvo fariĝis pli aktuala en praktika vivo. La lingvolernado en
lernejoj aktiviĝis kaj komencis celi aktivan lingvouzon, kiu estis pli kaj pli bezonata en la
ekonomia vivo kaj libertempo. Al tiu evoluo ligiĝas la fortiĝanta rolo de la angla lingvo kiel
la ĉefa internacie uzata nacia lingvo.
La angla lingvo komencis ricevi pli da populareco kiel “la internacia lingvo” unue en
okcidenta Eŭropo, poste ankaŭ en pluraj aliaj mondopartoj, kvankam restas daŭre regionoj,
kie ĝi ne estas plej ofte parolata fremda lingvo (ekzemple en la franclingva kaj portugallingva Afriko kaj eksaj Sovetaj respublikoj).
Ankaŭ en la Esperanto-movado ne plu eblis fermi la okulojn al la internacia rolo de la angla.
La tradicia pensado ja emfazis, ke la venko de unu nacia lingvo estas neebla, ĉar la naciaj
lingvoj konkurencas inter si. Eblis flegi tiun kredon maksimume ĝis la komenco de la 1980-aj
6
jaroj, kvankam fido al tiu kredo komencis rompiĝi jam fine de la 1960-aj jaroj. En la 1980-aj
jaroj jam komencis fariĝi klare, ke la angla ja venkis, se ne finvenkis. Do, ĝi almenaŭ fariĝis
multe pli grava ol iu ajn alia internacie uzata nacia lingvo. Al tiu venko kontribuis unuavice
malgrandaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj komencis favori la anglan antaŭ aliaj internacie uzataj naciaj
lingvoj, kaj ankaŭ Francio kaj Germanio, kie lernado de la angla superis la lernadon de iliaj
reciprokaj lingvoj (Pietiläinen 2007).2
Tamen la kontraŭbatalado de lingva imperiismo kaj subteno al lingvaj minoritatoj ene de
ŝtatoj ne estis la sola respondo al la ideologia sakstrato. Do, evidente la angla venkis ankaŭ en
la mensoj de esperantistoj, kaj unu el la respondoj al tio estis kontraŭbatali ĝin, kaj kiel natura
sekvo laŭ tio, ankaŭ kontraŭbatali aliajn formojn de lingva diskriminacio kaj superrego, ankaŭ
ene de ŝtatoj. Unu alia solvo al ĝi aperis en la Manifesto de Raŭmo, manifesto, kies verkintoj
kontraŭstaris ĝuste la negativan opinion pri la angla:
Ni kredas, ke: [...] la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la
esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help-lingvo, analoge al la franca siatempe
(eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado
kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran
alternativan rolon.(citita laŭ Tonkin 2006, 151)
Ne temis pri hegemonia uzo de naciaj lingvoj ĝenerale, aŭ pri la rilato al naciaj lingvoj, sed
temis ĝuste pri la kontraŭstaro al negativa opinio pri la angla lingvo.
En Kultura Esperanta Festivalo en Helsinki en la jaro 2000, kiam okazis diskuto pri la
Manifesto de Raŭmo, mi demandis pri la menciita afero Jouko Lindstedt, unu el verkintoj de
la manifesto. Li respondis, ke ĝuste la negativa opinio de esperantistoj pri la angla lingvo,
videbla i.a. en Universala Kongreso en Ateno, kie en ekskursa aŭtobuso leviĝis laŭta protesto
kontraŭ anglalingva ĉiĉerono, estis unu el la kialoj por reformi la tradician esperantistan
ideologion.
Krome la manifesto emfazas la sendiskriminaciajn kontaktojn, kiujn Esperanto povas ebligi
kaj tiel proksimas al plua evoluo direkte al la batalado kontraŭ diskriminacia lingvopolitiko
kaj praktiko ĝenerale, kaj ne ne nur al batalado kontraŭ la angla lingvo. La Manifesto de
Raŭmo ne aparte atentas minoritatajn lingvojn, sed difinas “esperantistecon kvazaŭ la
apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato.” (Tonkin 2006, 151/52). Iusence la
Manifesto de Raŭmo kontraŭstaras la ideologian pozicion de la Deklaracio de Tyresö, kiu
estas multe pli klara en sia difinado de ideologia pozicio. Kompare al Tyresö Raŭmo estas
propre pli esperanta ol serĉas ligojn al la ekstera mondo.
La ideaj rilatoj inter la Manifesto de Raŭmo kaj etnistoj ne estas aparte klaraj. Tamen ambaŭ
fontas el la sama idea krizo ene de la Esperanto-movado kaj subtenas unu la alian. Se ni
akceptu esperantistecon kiel apartenon al memelektita diaspora lingva minoritato, kial ne
partopreni, aŭ almenaŭ subteni, la batalon de aliaj lingvaj minoritatoj por siaj rajtoj. En
nacilingva mondo la lingvaj movadoj kutime ne estas aparte emaj kunlabori trans lingvajn
barojn, sed nur emfazas siajn proprajn rajtojn kaj batalas por ili, eventuale eĉ kontraŭ aliaj
lingvaj movadoj. Ekzistas tamen kelkaj esceptoj kiel la kunlaboro de la germana kaj la ladina
2
Pri la publika opinio pri la angla lingvo vidu Pietiläinen (2008).
7
lingvoj kaj iliaj movadoj en suda Tirolo, aŭ la subteno de Katalunio al siaj lingvaj minoritatoj
(ekzemple al la okcitana lingvo en la Aran-valo).
Pri la idea reorientiĝo atestas ankaŭ la fakto, ke en la revuo Esperanto la temo “lingva
problemo” fariĝas malpli ofta (se fidi al eventuale nefidinda kompilado de enhavlisto de la
revuo), kaj pli kaj pli ofte temas pri rajtoj de minoritataj lingvoj. La revuo raportis ekzemple
pri tio, ke la brita parlamento rifuzis leĝproponon “per kiu la uzo de la gaela lingvo estas
protektata kaj akcelata” (Esperanto, marto 1981, 45) kaj pri tio, ke la manko de hispanlingva
edukado en Teksaso estas lezo al la garantioj pri egala protektado (Esperanto, aprilo 1981,
76). Sed ĝenerale la raportoj pri la lingva situacio en la ekstera mondo sen rilato al Esperanto
komencis malaperi el la revuo. Por tiaj artikoloj ja aperis novaj forumoj, unuavice la revuoj
Monato kaj Etnismo.
5
Por nova monda lingva ordo
Apud la subteno de minoritataj lingvoj aperis ankaŭ alia diferenco al la tradicia linio de UEA.
La asocio subtenis kaj partoprenis en la agado por la Nova Monda Informa kaj Komunika
Ordo. La ideo, kiu ekestis lige kun la Nova Monda Ekonomia Ordo, celis egaligi internaciajn
komunikajn fluojn, unuavice inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj, sed poste ankaŭ inter
divers-sistemaj landoj kaj inter grandaj kaj malgrandaj landoj.
La celo estis limigi la superregon de la usona (aŭ alia okcidenta) amaskulturo kaj igi
unuflankajn komunik-fluojn (el centro al periferio) duflankaj. Internaciaj esploroj montris
malegalecon kaj unuflankecon de komunikaj fluoj, kaj estis proponitaj solvoj por ŝanĝi tion.
Inter la iniciatoj estis i.a. regionaj kunlaboroj de naciaj novaĵ-agentejoj kaj kunlaboro de
novaĵ-agentejoj de nealiĝintaj ŝtatoj (Sreberny-Mohammadi k.a. 1985).
Unesko starigis laborgrupon por la studado de komunikaj problemoj (Komisiono de
MacBride), kiu prezentis sian raporton en 1980 (MacBride 1980). Ankaŭ socialismaj ŝtatoj
komprenis la valoron, kiun reformado de internacia komunika sistemo povus porti al ili. Tiuj
ŝtatoj ne estis plene fermitaj, ili fakte ricevis pli da kulturaj produktoj kaj novaĵoj el okcidento
ol la okcidento ricevis el tiuj ŝtatoj (Nordenstreng & Varis 1974). Ŝanĝi tion povus montriĝi
utila por socialismaj ŝtatoj, kiuj eventuale povus eksporti pli da kulturaj produktoj, se la
okcidenta superrego rompiĝus. En komisiono de MacBride, ĝuste UEA estis tiu organizo, kiu
levis la lingvan demandon, “insistante, ke oni ne povas studi la internacian komunikadon sen
atento al lingvaj demandoj” (Tonkin 2006, 82).
Okcidentaj kritikantoj opiniis, ke la Nova Ordo celas kontrolon de eksterlandaj ĵurnalistoj fare
de ŝtatoj. Sed tion Unesko fakte neniam proponis, sed jes proponis, ke necesus uzi liberecon
de gazetaro per respondeca maniero (Nordenstreng 1999, 258-259).
En la Esperanto-movado la ideoj ĉirkaŭ NMIKO realiĝis ankaŭ en la fondo de la revuo
Monato (la unua numero aperis en januaro 1980), kies principo estas, ke la artikoloj estu
verkataj de persono, kiu loĝas en la regiono, pri kiu la artikolo temas. Temas pri principo,
kiun poste ankaŭ internaciaj novaĵ-agentejoj kaj nacilingvaj gazetoj parte aplikis, i.a. en la
araba mondo, kie labori por lokano estas pli praktike kaj sekure ol por okcidentano.
8
La Esperanto-movado, unuavice CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj
Lingvaj Problemoj) kaj la Nov-Jorka oficejo de UEA, traktis la lingvajn aspektojn de
neegaleca komunikado en konferenco en Nov-Jorko, okazinta en decembro 1982. La
konferenco atentigis i.a. pri la manko de instruado de fremdaj lingvoj en Usono (Esperanto,
januaro 1983, 6-7). Tiutempe krom la Esperanto-movado malmultaj organizoj atentigis pri la
lingva malegaleco de internacia komunikado. La monda komunika jaro en 1983 estis unu el
iniciatoj plibonigi la komunikan situacion en la mondo, sed la UN-rezolucio pri ĝi unuavice
atentigis pri teknologio kaj ne pri la homa kaj lingva flankoj de komunikado. La esperantista
kontribuo al tiu jaro kulminis en la Budapeŝta UK, kiun ankaŭ partoprenis la ĝenerala
sekretario de Internacia Telekomunika Unio Richard E. Butler. En sia malferma parolado
Humphrey Tonkin atentigis, ke la lingvaj celoj de la Esperanto-movado havas du flankojn:
“Unuflanke ni celas tutmondan lingvan komunikadon per unusola lingvo. Aliflanke ni celas
konservi la malgrandajn lingvojn kontraŭ la superrego de la grandaj naciaj lingvoj.” Laŭ li la
Esperanto-movado strebas al egaleco inter la homoj kaj kontraŭas malegalecon, maljustecon
kaj mankon de kultura diverseco (Esperanto, septembro 1983, 147).
Tonkin rakontas pri la agado de UEA en Unesko kaj atentigas ke ĉe Unesko, “fariĝis ĉiam pli
varma la debato pri komunikado”. La lingvan problemon, la mankon de komunikado pro
manko de komuna lingvo en UN oni iasence solvadis per la kreskanta uzado de la angla
lingvo, sed “interkomprenante, ili tion faris en situacio esence malegala.” (Tonkin 2001, 291).
Kvankam en prilingvaj diskutoj ĉirkaŭ la Monda komunika jaro temis unuavice pri interŝtataj
lingvaj rilatoj, ne estas granda paŝo komenci kontraŭstari la neegalecon ankaŭ sur nacia
nivelo.
Tiuj esperantistoj, kiuj unuavice emfazas la duan celon de la Esperanto-movado, emas ne
anstataŭigi la nuna rolon de la angla per Esperanto, sed reformi la mondan lingvan ordon pli
draste kaj ne enkonduki Esperanton kiel novan superregantan lingvon, sed egaligi la
potencrilatojn inter ĉiuj lingvoj.
Ne plu temis pri forigo de “la lingva problemo” laŭ la stilo de Ivo Lapenna, sed forigo de
lingva malegaleco kaj kontraŭstaro al la superego de la grandaj naciaj lingvoj. Necesus
reformi la tutan sistemon de lingva komunikado, doni pli da atento al minoritataj lingvoj kaj
al diskriminacio sur ĉiu nivelo. Esperanto povintus venki nur en kondiĉoj, en kiuj la tuta
lingva situacio de la mondo estus reformita.
Ankaŭ la Vankuvera UK en 1984 daŭrigis la okupiĝon pri lingvaj minoritatoj. La kongesa
temo estis “Lingvaj minoritatoj: ĉu nur nacia fenomeno?”
En la kongresa rezolucio la vankuvera UK difinis la novtipan lingvan politikon de UEA kaj
konstatis “ ke la homaro havas devon labori por konservi la diversecon de lingvoj kaj kulturoj,
samtempe ebligante socian komunikadon kaj ekonomian kaj socian evoluon”. Krome la
rezolucio emfazas, eble la unuan fojon en tiom klara formo, ke Esperanto “montris sian
kapablon ŝirmi la malgrandajn lingvojn kaj meti ĉiun internacian komunikadon sur egalan
nivelon”. (revuo Esperanto, septembro 1984, 142) Demokratiigo de lingvo-uzo estis la ĉefa
mesaĝo de tiu rezolucio.
La vankuvera kongresa rezolucio ne restis la sola en sia speco, sed la evoluo por redifini la
rolon de naciaj lingvoj apud Esperanto daŭris. La kristaliĝo de tiu idea fluo okazis en la
Manifesto de Prago, kiu klare difinas la lokon de la Esperanta movado ĉe la flanko de
9
defendantoj de plurlingvismo kaj minoritataj lingvoj. Ne plu temis pri la altegaj kostoj de
plurlingveco aŭ pri malbonaj rezultoj de lingvo-instruado (kiam temas pri naciaj lingvoj), sed
pri la bezono konservi plurlingvecon kaj veran egalecon inter ĉiuj lingvoj.
La Manifesto de Prago kritikas naciajn registarojn pro tio, ke ili “emas konsideri la grandan
diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo”, kvankam ĝuste
tio ne estas aparte malproksima el la malnova esperantista, sennaciece inspirita pensado. Male
la manifesto difinas la lokon de la Esperanto-komunumo en tute alia maniero. Por ĝi “la
lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco”. (citita laŭ Tonkin 2006,
154). Mi dubas, ke Zamenhof subskribus tion.
Aparte kun la redaktoriĝo de Mark Fettes en 1987 la revuo Esperanto komencis doni pli da
atento al la ĉefa avantaĝo de Esperanto kompare al la angla, nome ĝia idealisma flanko pri
neŭtraleco. Laŭ vortoj de Tonkin cititaj de James Fallows en The Atlantic Montly
“Nun neniu povas pretendi, ke Esperanto konkuros kun la angla. Sed mi estas pli idealisma
nun, Esperanto ebligas specon de komunikado, kiun la angla malfaciligas” (Esperanto,
februaro 1987, 23). Tonkin plu traktas tiun temon en artikolo, kie li konstatas, ke “tie kie
lingva egaleco estas celo de la internacia interago, tamen Esperanto havas klarajn avantaĝojn”
(Tonkin 1987, 121).
Iusence la kulmino kaj por la Nova Monda Informa kaj Komunika Ordo kaj por Esperanto en
Unesko estis la ĝenerala konferenco de Unesko 1985 en Sofio. La ideoj de NMIKO ricevis
fortan kritikon flanke de okcidentaj ŝtatoj, kiu provis haltigi ĉiujn diskutojn kaj studojn rilate
al NMIKO, sed finfine kompromiso estis trovita (Usono jam malaliĝis el Unesko en 1984),
laŭ kiu Unesko daŭrigas “kolektadon kaj analizon de informoj, kiuj temas pri evoluigado de
koncepto de nova monda informa kaj komunika ordo, kiun ĝi vidas kiel evoluantan kaj daŭran
procezon” (citita laŭ Nordensteng 1999, 260; esperanta traduko de la aŭtoro).
Pri Esperanto estis unuanime akceptita nova rezolucio. En la Sofia rezolucio Unesko invitas la
ŝtatojn-membrojn “instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri
Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado” kaj “pristudi la eblecon
utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn” (citita laŭ
Tonkin 2001, 295-296).
Tamen la monda politika evoluo turnis sin kontraŭ la Nova Internacia Komunika kaj Informa
Ordo kaj post du rondtablaj konferencoj de UN kaj Unesko pri ĝi (1983 kaj 1986) la tria
konferenco neniam okazis, ĉar la politiko de Unesko rilate reformojn de monda komunikado
ŝanĝiĝis kun la ŝanĝo de la Ĝenerala Sekretario M’Bow al Federico Mayor en 1987. En la
1990-aj jaroj la koncepto ne plu estis eĉ menciita en Unesko, kaj diskutoj pri monda ordo
fariĝis nur akademiaj (Nordenstreng 1999, 262-264). Tonkin rezonas simile: “La okcidentaj
ŝtatoj komencis la sisteman malmunton de debatostrukturoj ĉirkaŭ komunikado kaj redirektis
Uneskon al malpli disdividaj temoj (kaj temoj malpli fekundaj por Esperanto)” (Tonkin 2001,
298).
En la Esperanta movado la ideoj pri nova internacia lingva ordo tamen restis vivaj kaj daŭre
evoluis. La ideoj pri sendiskriminacia komunikado kaj lingva egaleco ricevis ankaŭ atenton
fare de ne-esperantistaj fakuloj pri lingvopolitiko. La Nitobe-simpozioj en 1996, 1999, 2004,
2005 kaj 2007 daŭrigis tiun laboron kaj sukcesis altiri la intereson de ne-esperantistaj fakuloj.
La Pekina Nitobe-simpozio en 2004 eĉ havis la titolon “Al nova internacia lingva ordo”, kiu
10
laŭ Lee Chong-Yeong enhavu protektadon de kulturaj kaj lingvaj diversecoj de malsamaj
nacioj, protektadon kaj disvastigadon de homaj rajtoj de lingve malfortaj minoritatoj kaj
facilan komunikadon inter lingve malsamaj nacioj (Lee 2004, 89).
La nova lingva ideologio de la Esperanto-movado pli emfazas la lokon de Esperanto kiel
internacia aŭ eble pli ĝuste inter-genta lingvo. Kiel emfazis Mark Fettes en sia fama eseo la
pozicio de Esperanto dependas ankaŭ de tio, ke “pli egaleca distribuo de potenco rekte
favoras la uzon de lingvo apartenanta al neniu aparta grupo” (Fettes 1991, 12). Ja pure racie,
la rolo de neŭtrala internacia lingvo estas pli forta ju pli da naciaj lingvoj ekzistas kaj ju pli
egalaj ili estas inter si. Tiam la internacia lingvo ne devus konkurenci kun iom pli fortaj aŭ
superfortaj naciaj lingvoj, sed havus saman internacian signifon por ĉiu popolo kaj homo. Tia
situacio certe estas ideala, kaj eĉ la forta disvastiĝo de la internacia lingvo ne forigus la utilodiferencojn aŭ prestiĝo-diferencojn inter naciaj lingvoj.
Iom aplikante la iaman diron pri la rilato al kapitalismo kaj pri la tipo de socialistoj
(Andersson 1988), eblus diri ke, “diru al mi, kion vi opinias pri naciaj lingvoj, aŭ eĉ nur pri la
angla lingvo, kaj mi diros al vi kia esperantisto vi estas”.
Unu grupo vidas la ekziston de pluraj naciaj lingvoj kaj plurlingvan praktikon (eĉ
plurlingvecon ene de naciaj ŝtatoj) kiel negativan fenomenon, kiu kaŭzas kostojn por
impostpagantoj kaj utilas nur al tiuj, kies lingvo estas elektita kiel oficiala. Por ili la kresko de
fortaj naciaj lingvoj kaj malapero de minoritataj kaj malpli grandaj lingvoj ofertas unu paŝon
al la direkto de tutmonda lingvo, Esperanto. Do, ne necesas multe okupiĝi pri konservado de
malgrandaj naciaj lingvoj, kiuj malgraŭ ĉio estas destinataj al malapero, kio ne kaŭzus iun
malutilon por la homaro.
Dua grupo vidas en la kreskanta rolo de la angla lingvo rektan minacon al Esperanto. Por ili
la angla lingvo ne ofertas ion bonan, sed ĝia lernado kaj internacia rolo nur portas la belan
tagon de la fina venko malpli proksimen.
La tria grupo vidas la nuntempan rolon de la angla lingvo kiel pozitivan fenomenon, per la
angla lingvo eblas realigi multon el tio, por kio Esperanto estis planita, tamen la funkciado de
la angla lingvo estas malperfekta pro la nacia rolo de la angla kaj Esperanto povus plenumi
tiun rolon multe pli bone. Iel la nuna rolo de la angla kvazaŭ preparas la mondon por unu
neŭtrala internacia lingvo. Pri tio verkis inter alie Mikko Mäkitalo, la ĉefredaktoro de la
finnlanda revuo Esperantolehti, kiu asertis ke
la nuna internacia stato de la angla povos eĉ pretigi la vojon al ĝenerala uzo de
Esperanto. Nun homoj ja spertas en granda parto de la mondo, ke estas simpla afero,
ke anoj de diversaj nacioj povas en siaj renkontiĝoj interkompreni per la angla. Sekva
fazo tute bone povus esti, ke la homaro spertas, aŭ antaŭvidas, malaperon de la angla
el tia rolo – kaj ekkomprenas, ke povos esti ankoraŭ pli simple!” (Esperantolehti
6/2006, 5).
Historie la grandeco de tiuj grupoj variis. La unua certe estis pli forta en pli frua epoko, dum
la dua kaj la tria komencis aperi nur post la “venko” de la angla, kvankam similaj opinioj
povis ekzisti pli frue rilate al la franca aŭ, eĉ al la germana aŭ al la rusa.
11
6
Konkludo
La ĉefa idea fluo en la Esperanto-movado komencis ekde la 1960-aj jaroj malpli forte atenti
pri “la lingvo problemo” sur interŝtata nivelo kaj turnis sin pli al “lingvaj problemoj”, do, ne
nur unu sed pluraj kaj diverstipaj. La ideologia ŝanĝo estis necesa, ĉar ne plu eblis blufi, ke
unu el naciaj lingvoj ne povas venki super la aliaj. Krome la tradician lingvan problemon, la
mankon de interkompreno inter homoj, la angla komencis jam solvi, se ne perfekte aŭ
kontentige, almenaŭ elemente kaj kun mankoj, sed tamen solvis. Respondoj al la nova rolo de
la angla estis diversaj, sed parencaj unu al alia. La plej frua el tiuj respondoj estis
kontraŭbatali la lingvan imperiismon en internacia nivelo kaj kontraŭbatali la anglan. El tio
fontis du evoluoj: unu, kiu emfazis kontraŭstaron al lingva imperiismo ĝenerale, ankaŭ rilate
al minoritatoj ene de ŝtatoj, kaj la dua, kiu deklaris tiun batalon nenecesa. La angla tamen ne
plu aperis kiel la sola malamiko, sed evoluis la kompreno, ke la lingva problemo, aŭ la lingvaj
problemoj, estas pli kompleksaj ol nura elekto de lingvo por interŝtataj kontaktoj kaj ke lingva
malegaleco troveblas sur plej diversaj niveloj.
La ideologia ŝanĝiĝo rezultis ankaŭ proksimiĝon al etnaj, unuavice lingvaj, minoritatoj ene de
ŝtatoj. Lingva plureco ne plu aperis kiel kialo por la lingva problemo eventuale forigebla, aŭ
eĉ foriginda per Esperanto. Plureco de lingvoj komencis aperi kiel dezirinda stato kaj ne plu
kiel forigenda problemo. Malantaŭ tiu ideologia ŝanĝiĝo estis la “malvenko” de Esperanto en
la batalo kontraŭ la angla kiel internacia lingvo. En la 1960-aj jaroj, aŭ pli frue, tiu batalo
aspektis ebla kaj eventuale eĉ venkebla, almenaŭ por esperantistoj, plej parte pro tio, ke
diversaj naciaj lingvoj estis uzataj internaciskale pli vaste en siaj respektivaj influregionoj. En
la 1980-aj jaroj la batalo inter Esperanto kaj la angla ne plu estis inter la realaj alternativoj, eĉ
inter esperantistoj. Necesis elpensi alternativan rolon por Esperanto. Unu alternativon, iom
ekstreman kaj esence komunum-celan, ofertis la Manifesto de Raŭmo, dum la movada flanko
de Esperanto bezonis alian solvon, kiun ĝi trovis en nova aliro al lingva plureco. Ĉu
Esperanto entute reale povus oferti sian alternativon al defendo de lingvaj minoritatoj,
almenaŭ por momento restos inter utopioj, sed same utopio estis la “fina venko” en sia
tradicia formo.
La ideologia ŝanĝiĝo videblas inter alia en la rilato al plurlingveco de Eŭropa Unio. La pli
maljuna generacio emfazas altegajn kostojn de plurlingveco, problemojn en tradukado kaj
interpretado kaj proponas uzon de Esperanto por malaltigi tiujn kostojn kaj forigi problemojn.
La pli juna generacio emas atentigi pri la egaleco de ĉiuj lingvoj (kiu ankaŭ estas deklarata
celo de EU) kaj montri, ke en praktiko la pli fortaj lingvoj subpremas la malpli fortajn kaj
proponas Esperanton por pli egaligi la lingvo-uzon inter fortaj kaj malplifortaj lingvoj, sen la
ideo forigi la multlingvecon.
Kreskas ankaŭ kompreno pri tio, ke evidente la uzo de Esperanto ne forigus tradukerarojn kaj
problemojn en komunikado. Esperanto aperas kiel eventuala, provinda ideo, kaj ne kiel jam
testita preta solvo, kion eventuale eblus subkompreni el la volo rapide enkondunki ĝin.
En la praktiko la ideo de multlingveco eventuale povus fari Esperanton malutila, almenaŭ en
iuj funckioj. Ekzemple por kiu utilus aldono de Esperanto al 30- aŭ 40-lingva instrukciaro de
iu maŝino aŭ varo, kiam preskaŭ ĉiu aĉetanto povas trovi inter tiuj lingvoj sian gepatran?
Tamen ekzistas ankoraŭ multe da situacioj, kie plurlingveco ne estas same facile utiligebla.
12
La nova prilingva ideologio de Esperanto (aŭ de UEA) estis reago al la ŝanĝiĝanta mondo kaj
al eblecoj kaj utopioj, kiuj estas iel realaj por la Esperanto-movado. Ĝi ankaŭ proksimigis
Esperanton al la ekstera mondo, kie la problemo de lingva diskriminacio kaj malapero de
lingvoj ricevis multe pli da atento ol nur antaŭ kelkaj jardekoj.
Bibliografio
Allardt, Erik & Christian Starck (1981): Vähemmistö, kieli ja yhteiskunta. Helsinki: WSOY.
Allardt, Erik (1979): Implications of the Ethnic Revival in Modern, Industrialized Society. A
Comparative Study of the Linguistic Minorities in Western Europe. Helsinki: Societas
Scientarum Fennica (Commentationes Scientiarum Socialium 12).
Andersson, Jan Otto (1988): Vänsterframtid. Nationalekonomiska studier av fordismens kris
och morgondagens alternativ. Helsingfors: Folkets Bildningsförbund.
Arkivo de Esperanto-Klubo de Jyväskylä. Konservata en Regiona arkivo de Meza Finnlando
en Jyväskylä.
DucGoninaz, Michel (1985): “La socia statuso de Esperanto: tri historiaj teorioj (Zamenhof,
Lanti, Lapenna) konfronte al la nuna realo”. En: Biedulski, Czesław (Red.): Strategiaj
demandoj de la Esperanto-Komunumo. 1-a Internacia Simpozio, Varsovio
1984.04.24-28. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, p. 34-41.
Esman, Milton J. (1977 ed.): Ethnic Conflict in the Western World. Ithaca & London: Cornell
University Press.
Fettes, Mark (1991): Al unu lingvo por Eŭropo? La estonteco de la eŭropa Babelo.
Rotterdam: UEA. Esperanto-Dokumento 27 E.
Lanti, E. (1970): Manifesto de la Sennaciistoj kaj Dokumentoj pri Sennaciismo. Paris: SAT.
Tria eldono.
Lapenna, Ivo (1974): “La lingva problemo en internaciaj rilatoj”. En: Lapenna, Ivo; Ulrich
Lins, Tazio Carlevaro (Red.): Esperanto en Perspektivo. Faktoj kaj analizoj pri la
internacia lingvo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 3-27.
Lee, Chong-Yeong (2004): “Al nova internacia lingva ordo”. En: Lee, Chong-Yeong & Liu,
Haitao (Red.): Al nova internacia lingva ordo. Rotterdam: Universala EsperantoAsocio, p. 85-91.
MacBride, Sean k.a (1980): Many voices, one world: Report by the International
Commission for the Study of Communication Problems. Paris: Unesco.
Nordenstreng, Kaarle (1999): “The Context: Great Media Debate”. En: Vincent, Richard C.,
Nordenstreng, Kaarle & Traber, Michael (ed.): Towards Equity in Global
Communication, MacBride Update. Cresskill, New Jersey: Hampton Press, p. 235268.
— Tapio Varis (1974): Television Traffic: A One-Way Street? A Survey and Analysis of the
International Flow of Television Programme Material. Reports and papers on mass
communication No. 70. Paris: Unesco.
Pietiläinen, Jukka (2007): “Evoluo de lingvoscio en la Eŭropa Unio”. En: Language
Problems
and Language Planning 31:3, p. 257-279.
13
— (2008): “Publika opinio pri utilaj lingvoj en Eŭropo”. En: Vergara, José Antonio (Red.):
Internacia Kongresa Universitato. 61a sesio. Roterdamo, Nederlando 19-26 julio
2008. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, p. 40-55.
Privat, Edmond (1927): Historio de la lingvo Esperanto. La Movado 1900-1927. Hago:
Internacia Esperanto-Instituto.
Rawkins, Phillip (1984): “The Role of the State in the transformation of the nationalist
movements of the 1960s: comparing Wales and Quebec”. En: Ethnic and Racial
Studies 7:1, p. 86-105.
Smith, Anthony D. (1981): The Ethnic Revival in the modern world. Cambridge: Cambridge
University Press.
Sreberny-Mohammadi, Annabelle, Kaarle Nordenstreng, Robert Stevenson, Frank Okwu
Ugboajah (1985): Foreign news in the media: international reporting in 29 countries.
Reports and papers on mass communication No. 93. Paris: Unesco.
Studlar, Donley T. & McAllister, Ian (1988): “Nationalism in Scotland and Wales: a postindustrial phenomenon?” En: Ethnic and Racial Studies 11:1, p. 48-62.
Tonkin, Humphrey (1987): “Esperanto kaj la angla lingvo: Du lingvoj kun diversaj celoj”. En:
Socilingvistikaj Aspektoj de la Internacia Lingvo kun aparta konsidero pri la lingva
diverseco en la mondo. Internacia Simpozio honore al la Centjara Jubileo de
Esperanto. Tokyo: Japana Esperanto-Instituto, p. 117-122.
— (2001): “De Montevideo al Sofio. Esperanto antaŭ Unesko kaj Unesko antaŭ Esperanto”.
En: Lee, Chong-Yeong (Red.): Esperanto en la 21a Jarcento. Seoul: Korea EsperantoAsocio, p. 277-301.
— (2006): Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Rotterdam:UEA.
Zamenhof, L.L. (2006): Mi estas homo. Originalaj verkoj de d-ro L.-L. Zamenhof. Redaktis
Aleksander Korĵenkov. Kaliningrad: Sezonoj.
Jukka Pietiläinen
Nask. 1966. Doktoro pri sociaj sciencoj. Laboras kiel esploristo pri ruslandaj socio kaj
amaskomunikiloj en la Universitato de Helsinki; docento pri ĵurnalistiko en la Universitato de
Tampere (ekde 2008). Prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, 1994-1998.
14