Nacia Biblioteko de Dieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefa biblioteko de la Nacia Dieta Biblioteko en Tokio
Branĉo Kansaj-kan de la Nacia Biblioteko de Dieto

La Nacia Biblioteko de Dietonacia parlamenta biblioteko (japane: 国立国会図書館 [kokuricu kokkaj toŝokan] ;Hepburn: Kokuritsu Kokkai Toshokan), establita en 1948 por helpi al membroj de la Nacia Dieto de Japanio (japane: 国会 Kokkaj), t.e. la parlamentanoj, esplori aferojn pri la publika politiko, estas la nura nacia biblioteko en Japanio.

La Nacia Biblioteko de Dieto konsistas el du ĉefaj konstruaĵoj, unu en Nagataĉō en Ĉijoda-kvartalo en Tokia Metropolo kaj la alia en la Seika-urbeto en Soraku-distrikto en Kioto, plus aliaj branĉaj bibliotekoj.

Kiel la nacia biblioteko de Japanio, NBD kolektas kopiojn de ĉiuj publikaĵoj eldonitaj en Japanio. Plue, ĉar NBD servas kiel esplorbiblioteko por parlamentanoj, iliaj dungitoj, kaj la ĝenerala publiko, ĝi havas ankaŭ grandan kolekton da materialoj publikigitaj en fremdaj lingvoj pri vasta aro da temoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Biblioteko de Dieto originas eltri memstaraj bibliotekoj: La Biblioteko de Ĉambro de Reprezentantoj, La Biblioteko de Ĉambroj de Nobeloj, kiuj establiĝis ĉe la kreo de Imperia Dieto en 1980; kaj Imperia Biblioteko(Ueno-Biblioteko) kiu estas establita de ministraro pri edukado.

La potenco de la Dieto en Japanio antaŭ Dua Mondmilito estas limigita, kaj ĝia neceso de informoj estis malgranda.

Post malvenko en la Dua Mondmilito, la GHQ/SCAP konsideris, ke reformo de la sistemo de Biblioteko de Dieto estos grava parto de demokratiigo de Japanio. En 1947 establiĝis la Konstitucio de Japanio kiu havas pli demokratiajn karakterizaĵojn ol la Meiji-Konstitucio. Samtempe kiel la konstitucio, establiĝis la Leĝo pri Dieto kiu difinas establadon de Biblioteko de Dieto. Tamen ĝia kapablo ne sufiĉis por ke ĝi helpu al parlamentanoj esplori.

La Dieto adoptis konsilon de sendito el Usono, kaj kreis la Leĝon pri Nacia Biblioteko de Dieto. Do, la biblioteko havas similan celon al la usona Biblioteko de Kongreso.

Je 25-a de februaro 1948 komenciĝis Nacia Biblioteko de Dieto. Kanamori Tokujiro kiu estis La Ministro pri Konstitucio, iĝis la unua estro de la biblioteko. Nakai Masakazu kiu estis la estro de urba biblioteko de Onomiĉi, iĝis la 1-a vicestro de la biblioteko. Je 5-a de junio la Nacia Biblioteko de Dieto oficiale komenciĝis.