Blanka supereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Blanka supereco estas ideologio kaj socia sistemo de blanka regado super neblankaj homoj.

Oni ofte limigas ĝian difinon al evidente rasismaj grupoj, kiaj Ku-Kluks-Klano, la Nazioj, la nova usona alternativa dekstro, ktp. Laŭ tiu mallarĝa difino, blanka supereco estas la konscia kaj praktikata kredo, ke blankuloj estas superaj al neblankuloj laŭ iuj karakteraĵoj, trajtoj, kaj atribuaĵoj ol homoj el aliaj rasoj, kaj ke blankuloj tial politike, ekonomie kaj socie regu neblankulojn. Sed akademie, ĝi ankaŭ inkludas tian regadon mem, sendepende de la motivoj aŭ konscio. En akademiaj kontekstoj, speciale tiaj bazitaj je kritika ras-teorio, ĝi estas politika aŭ soci-ekonomia sistemo, kie blankuloj profitas strukturan avantaĝon (privilegion) super aliaj etnoj, ĉu kolektive aŭ individue, konscie aŭ pasive.

Blanka supereco do povas manifesti en leĝoj (Jim Crow, apartheid, la traatlantika sklavkomerco), genocidoj (Holokaŭsto), aŭ simple en sociaj praktikoj (psika juĝo de neblankuloj kiel malsuperaj, kondukante al diskriminado, plej ofte negebla kaj sekve neprocesebla).

La difino de "blanka" ofte varias laŭ tempo, regiono, kaj cirkonstanco. Evidentaj blankaj superecistaj grupoj ofte havas malsamajn vidpunktojn pri tio al la ĝenerala socio. Do kvankam, ekzemple, en multaj cirkonstancoj en la ĝenerala socio, blanka juda viro profitos la samajn privilegiojn super neblankaj viroj (ĉu judaj aŭ ne), kiujn ĉiuj blankaj viroj profitas, li povas ankoraŭ iĝi viktimo de blankaj superecistoj pro tio, ke ili ne konsideras lin blanka.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]